Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β


Vortoj8000.jpg

"Ne ĉio lerninda estas trovebla en libro."

~ Anonimulo

"Sakon kun truo vi neniam plenigos"

~ Zamenhof pri vortaroj

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri vortaro

"And people are trying to convince me that esperantists aren't pederasts, yet they are not embarrassed to make that kind of jokes public"

~ Oscar Wilde pri ĉi tiu artikolo

Vortaro estas enkonduka libro al iu lingvo kaj al la pli vasta koncepto de lingveco, celanta infanojn kaj komencantojn, kiu plej helpas por baznivelaj ĝis meznivelaj tekstoj. Pli legosciantaj personoj povas deveni la sencon de vorto per pluraj aliaj rimedoj: ĉu per kunteksto, ĉu per etimologio, ĉu per demandi al iu pli sperta.

Enhavo

Universala vortaroRedakti

Universala Vortaro estas parto de la Fundamento de Esperanto. Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento.

GravecoRedakti

Vortaro estas grava ilo por lernantoj kaj uzantoj de iu ajn lingvo. Kiam oni dubas pri la senco de iu vorto, oni preskaŭ ĉiam turnas sin al vortaro. Ofte vortaro fariĝas la juĝanto de ĝusto aŭ malĝusto. Kvankam la vero estas la kontraŭa -- en nacia lingvo, ne la vortaro, sed la parolantaro decidas ĝuston aŭ malĝuston. Por Esperanto-parolantoj, vortaro estas pli grava. Ĉar ofte Esperantistoj loĝas dise kaj estas malfacila trovi ĉu iu vorto estas efektive ekzistanta kaj se jes, en kia senco ĝi estas uzata, ili pli multe dependas de vortaro. Ali-vorte, Esperanta vortaro ludas pli gravan rolon ol naci-lingva vortaro. Ĉar Esperanto estas internacia lingvo, ĝia internacieco estas la plej grava eco. Do Esperanta vortaro povas iu-sence helpi aŭ malhelpi teni la internaciecon.

Akademia VortaroRedakti

Fakte (t.e. laŭ la faktoj :-) Akademia Vortaro (AV) estas la norma vortaro de Esperanto el la vidpunkto de la normaro difinita de la Bulonja Deklaracio, la Fundamento de Esperanto kaj la Akademio de Esperanto.

EkestoRedakti

Kiel baza norma vortaro por Esperanto aperas en la Fundamento la Universala Vortaro. Rilate al novaj vortoj ne troveblaj en ĝi, en la antaŭparolo de la Fundamento aperas jena frazo: "Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »".[1] Tia aŭtoritata institucio estas ankaŭ menciata aliloke en la antaŭparolo, kaj estas ĝenerale akceptite ke la baldaŭ poste fondita Lingva Komitato kaj la pli poste el ĝi estiĝinta Akademio de Esperanto estas tiaj aŭtoritataj institucioj en la senco de la Fundamento.

Jam kvar jarojn post oficialigo de la Fundamento per la Bulonja Deklaracio, en 1909 la Lingva Komitato publikigis la Unuan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. Sekvis pliaj oficialaj aldonoj fare de la Lingva Komitato kaj poste de la Akademio, en la jaroj 1919, 1921, 1929, 1934, 1935, 1958, 1974 kaj 2007. Krome estis aldonoj de unuopaj vorteroj en 1923, 1929 kaj 1953. La origina Universala Vortaro kune kun ĉiuj ĉi oficialaj aldonoj al ĝi estas nun kutime nomata Akademia Vortaro.

Konsisto de la Akademia VortaroRedakti

En la Akademia Vortaro aperas ĉefe unuopaj vorteroj. Sed ankaŭ aperas kelkaj kunmetaĵoj, nome tiuj kiuj estas aparte listigitaj en la Universala Vortaro aŭ estis aparte oficialigitaj de la Akademio.

La signifoj de la vorteroj kaj kunmetaĵoj aperantaj en AV estas klarigataj per nacilingvaj tradukoj, difinoj en Esperanto aŭ ambaŭ, depende de tio, ĉu ĝi aperis en la Universala Vortaro (kun tradukoj al la franca, angla, germana, rusa kaj pola) aŭ ĉu ĝi estis oficialigita poste (ĝis la 7-a OA ĉefe nur tradukoj, en la 8-a OA difinoj kaj tradukoj kaj en la 9-a OA nur difinoj). En la dua Oficiala Aldono eĉ aperis kelkaj vortoj tute sen traduko aŭ difino, kun la pravigo ke temas pri internaciaj vortoj kun internacie klare difinita signifo. Ĉiuokaze, la Akademio planas estonte verki difinojn en Esperanto por ĉiuj vorteroj kaj kunmetaĵoj aperantaj en la Akademia Vortaro.

Interreta versioRedakti

Ekde 2003 ekzistas interreta versio de la Akademia Vortaro. Antaŭ tio la Akademia Vortaro ne ekzistis kiel unuopa fonto, sed konsistis el la dise publikigitaj verkoj (la Fundamento de Esperanto kaj la diversaj oficialaj aldonoj), kaj tial estis malfacile alirebla eĉ por akademianoj mem. Malgraŭ sia nomo, la interreta AV ne estas oficiala verko de la Akademio, sed privata laboraĵo de kelkaj akademianoj kaj precipe de la neakademiano Andreas Kück. Oficialaj (kaj fidindaj) estas nur la originalaj dokumentoj.

La nuna Akademia Vortaro serĉeblas per fleksebla serĉilo: Eblas limigi la serĉon al certaj lingvaj kategorioj (radikoj, prefiksoj, sufiksoj, memstaraj elementoj, liternomoj, finaĵoj, kunmetaĵoj) kaj al certaj statusaj kategorioj (Fundamentaj elementoj, aldonitaj elementoj [pludivideblaj laŭ la unuopaj aldonoj] kaj elementoj el la Baza Radikaro Oficiala [pludivideblaj laŭ la ofteckategorioj de BRO]). Aldone eblas serĉi per ĵokersignoj.

Oni atentu pri tio ke oni en la Akademia Vortaro ankaŭ la finaĵbezonaj radikoj aperas kiel nudaj radikoj, sen finaĵoj. Do por trovi la vorton "domo", oni serĉu "dom" kaj ne "domo".

KritikoRedakti

La Akademia Vortaro komence de 2014 estas pluraspekte nefidinda:

  • Ĝi daŭre enhavas transskribo-erarojn el la originalaj fontoj.
  • Mankas la oficialaj difinoj de propraj nomoj (ekz. ĉe Vilhelm-o "(vira antaŭnomo)").
  • Mankas ĉiuj kunmetaĵoj uzataj en la Fundamenta Gramatiko kaj la Fundamenta Ekzercaro.
  • Mankas ĉiuj tradukoj al la kvin referenclingvoj uzataj en la Fundamenta Gramatiko kaj la Fundamenta Ekzercaro; ignorante la aliajn partojn de la Fundamento, AV lezas la principon, ke ĉiuj partoj estas egalvaloraj kaj kontraŭregule donas prioritaton al UV.
  • AV ne notas la originalajn tradukojn al la kvin referenclingvoj, sed nur la tradukojn donitajn de la Akademiaj Korektoj; per tio ĝi lezas la preskribon de la antaŭparolo al la Fundamento, ke "aŭtorita centra institucio" rajtas nur aldoni, sed neniam ŝanĝi la Fundamenton.

Tiujn mankojn evitas la Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala (1-a eld. 2013), kiu nuntempe estas la plej fidinda registro de la oficiala vortelementoj de Esperanto.

GravedecoRedakti

Vidu ĉefartikolon PIV.

Temaj vortarojRedakti

En tema vortaro neniu serĉas laŭ vortoj, sed laŭ aferoj. La signifoj malantaŭ la vortoj ja ne rilatas al nacilingva pensado. Kompreneble eblas klasifikojn tre ekzotikajn, apenaŭ uzeblajn. Jen laŭtema Strukturo de Katolika Eklezio de "certa ĉina enciklopedio" pri bestoj, kiun famigis Ĥorĥo Kamaĉo:

  1. . bestoj, kiuj apartenas al la imperiestro
  2. . enbalzamigitaj bestoj
  3. . obeigitaj
  4. . laktoporkoj
  5. . sirenoj
  6. . fabelaj bestoj
  7. . senmastraj hundoj
  8. . apartenantaj al tiu ĉi grupo
  9. . kiuj kondutas tute freneze
  10. . ne nombreblaj
  11. . kiuj estas desegnitaj per tre fajna peniko el kamela haro
  12. . kiuj disrompis la Akviston
  13. . kiuj de malproksime aspektas kiel muŝoj

Tiu ĉi tema ordo superas niajn modestajn intelektajn kapablojn. Homon oni facile trovus en la kategorio "bestoj, kiuj apartenas al la imperiestro". Sed kie oni trovus elefanton? Ĉu en la kategorio "kiuj disrompis la akvokruĉon" en "apartenantaj al tiu ĉi grupo"?

Do vi rimarkas: laŭtema ordigo estas ne tute facila afero. Pri ĝeneralaj temaj vortaroj cerbumis jam multaj vortaristoj. Jen sistemo de la germano Dornseiff:

  1. . universo, tero, substancoj
  2. . planto, besto, homo
  3. . spaco, situo, formo
  4. . grando, kvanto, mezuro
  5. . esenco, rilato, okazo
  6. . tempo
  7. . optiko, sono, temperaturo, pezo, agregato, odoro, gusto
  8. . movo
  9. . volo, ago
  10. . percepto
  11. . sento, afekcio, karaktero
  12. . penso
  13. . signo, komuniko, lingvo
  14. . literaturo, scienco
  15. . arto
  16. . socio
  17. . instrumento, tekniko
  18. . ekonomio
  19. . juro, etiko
  20. . religio, transcendo

La tema vortaro de Dornseiff estas tre utila por germanlingvanoj. Tamen lia hierarkio estas iom komplika. Ekzemple sub temo "socio" kaŝas sin 121 aliaj temogrupoj.

Pli striktan hierarkion elpensis Roget:

  1. . abstraktaj rilatoj
  2. . spaco
  3. . materio
  4. . intelekto
  5. . volo
  6. . afektoj

Tiel la supera nivelo de lia originala hierarkio.

Do, elpensi facilan strukturon por tema vortaro estas tre serioza laboro por vortaristo. Eble oni povas uzi jaman etnolingvan modelon.

Alternativa uzoRedakti

Nerdoj ankaŭ ŝatas vortarojn, ĉar ili helpas al ili "pruvi" ke vorto ne ekzistas. Tia "pruvado" temas pri deziro de nerekte montri al aliaj nerdoj, ke onia kaco estas pli granda.

PruntoRedakti

- Ĉu vi povas denove montri al mi tiun malnovan ilustritan vortaron, kiun vi jam montris al mi la pasintan semajnon?

- Mi bedaŭras, mi pruntis ĝin al mia filo.

- Malbonŝance al vi. Ĉu vi ne scias, ke oni de devas prunti ion ajn al niaj filoj, ĉar ili plu ne redonos ĝin?

- Ne gravas, ĝi ne estas mia, sed de mia patro.

Listo de vortarojRedakti

  • Plena Vortaro. Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca. Verkis Boirac. 1909, XXII kaj 430 p. „Branda repertuaro de ĉiuj E-aj radikvortoj, troveblaj ne nur en E-raciaj kaj raciaj-E vortaroj sed ankaŭ en la diversaj Vortaroj Teknikaj, kaj eĉ en la varoj literaturaj, filozofiaj, sciencaj, ktp. En ĝi, la aŭtoro penis atingi, pri la E-a difino de ĉiu vorto, kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj. Plie, li aldonis al ĉiu E-a difino la francan tradukon.“ (Laŭ Scienca Gaseto, 1912.) - „E difinoj malprecizaj; entute 10.000 radikoj, el kiuj mutaj semsencaj, sinonimaj.“ (BIL, p. 233.) - „Modelo de la malfacila uzebleco.“ (Kopar, L M. 1931, p: 49.)
  • Plena Vortaro de Esperanto. Varbita de Grosjean-Maupin, Esselin, Grenkemp-Kornfeld, Waringhien. Eld. SAT 1930, 517 p. En 1933 jem elĉerpita. „Zorge farita ampleksa kaj detala, vare valora varo. La Vortaro ne donas sole vortklarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭtoroj, precipe de Z. Per sia tro zorge redaktitaj Z-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Zaman lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vare admirinde zorge farita sinonimaro kompletigas la varon je dezirinda kaj nemalhavebla vortaro.“ (Kopar, L. M. 1931 p: 49.) - Dua, plivastigita eldono en 1934, 511 p.

Ido kaj vortarojRedakti

Regretinde nia lingwo Ido ne semblas sufice serioza pro la manko di vortaroi, gramatikoi, e.c. (inter altray kozoi).

ReferencojRedakti