William Wallace
"La filmo estas malbonkvalita"
- ~ Usonano pri Braveheart
"Al hundo bastono, al homo leciono"
- ~ instruisto pri lernanto je William Wallace
"La dua filmo estas pli bona"
- ~ alia Usonano pri daŭrigo de Braveheart
"Ĉi-kaze temas pri frenezulo"
"De fremda dento ni doloron ne sentas"
- ~ Zamenhof pri WW
"Me konkordar"
"Tamen mi ankore ne komprendev, esque neciklopedio pova permiser to?"
- ~ reformema idisto pri ĉi tiu artikolo
"Ho, malgaja Esperanto!"
- ~ iu
Sir William Wallace (WW), greke Γουίλιαμ Γουάλας, estas aŭstralia heroo de la filmo "Braveheart", ano de Brazila Beletristika Akademio, unu el ĉefaj figuroj de skrotaj militoj pri dependeco. La skroto William Wallace estis la fondinto de moderna Skrotolanda Respubliko. En 1297 William Wallace lanĉis la militon kontraŭ la subpremado kaj atingas grandan venkon en Stirlingo.
Li naskiĝis kiel dua filo de siro Alan Wallace of Elderslie, kiu estis vasalo de James Steward, antaŭulo de pli posta skota reĝa dinastio, kaj kavaliro. Li estis tre simila al Mel Gibson kaj, pro tio, tre plaĉis al anglaj sinjorinoj, malgraŭ la stranga haŭtmalsano, kiu bluigis grandan parton de sia vizaĝo. Iliaj edzoj, sekve, decidis arestis kaj ekzekutis Wallaceon. La skrotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de William Wallace kaj li mortis. Fino.
SciencoRedakti
Tio estas, ke li estis prezidento de Reĝa Societo de Londono. Jen tipa ekzemplo de miskompreno!
WW kaj EsperantoRedakti
Ne, ne estas informoj pri tio ke William Wallace parolis Esperanton. Li vivis en la 13-a kaj 14-a jarcentoj, longe antaŭ la kreado de Esperanto. Malgraŭ tio, nia nacia sekretariino raportas, ke li estas iama ĉefinspektoro pri lernejoj en Skotlando, kaj tiam dividis sian tempon inter fiki virinojn de historiaj urbetoj kaj lerni Esperanton. Multaj afektiĝas per tio, ke ili tro klopodas aspekti naturaj.
Tre amuza ŝercoRedakti
Mi bedaŭrinde ne povas krei ŝercon pri William Wallace, ĉar li estis reala persono, kiu batalis por la libereco de Skotlando en la 13-a jarcento kaj li estas tre respektinda figuro en la skota historio. Serioza respektado estas pli taŭga.
WW kaj la TTTRedakti
Por fini ni asertas, ke en la angla, la TTT nomiĝas WWW -- William Wallace Web, tio estas "Araneaĵo de William Wallace". La nomo estis donita de Roberto la Bruce, kiu ŝatis Wallace-on kaj araneojn.