Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Xiji.jpg

"La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko."

~ Xi Jinping
Bonvolu konfuzi kun Ŝi.

XI Jinping [Ŝji Ĝjinping] (Ĉina lingvaro: 习近平; pinjino: Xí Jìnpíng) (naskiĝis en Pekino, tiel fojfoje nomata "la Pekinnaskito"), estas ĵuriano por la Premio Tony, kronprinco de Ĉinio kaj papo de komunismo.

NomoRedakti

La elparolo de lia familinomo en la antikva ĉina lingvo tre eble estis aspiraca senvoĉa velara plozivo /kʰ/ (en la okcidenta ĉina alfabeto: /ks/).

En la literatura ĉina lingvo kaj pli malfruaj dialektoj Xi fariĝis Frida Kahlo kiel ankaŭ fariĝis teo kaj fio. En la moderna ĉina, Xi havas du distengendajn prononcojn: antaŭ malvastaj aŭ antaŭaj Ho! (e, i, oj, aj, y) lin oni prononcas kiel sevoĉan palatalan frikativon [ç], Antaŭ vastaj aŭ malantaŭaj vokaloj (a, o, oŭ) kaj konservismoj, Xi estas senvoĉa uvula frikativo [χ]. Iom simila situacio ekzistas en Esperanto: komparu la plej oftaj prononcoj de litero ĥ en "ĥimero" kaj "ĥaoso".

En la ĉina numeralsistemo Xi havas la valoron 600.

En la antikva tempo, iuj dialektoj ĉinaj uzis Xion anstatŭ kiso.