Zepelino

"Kondukante zepelinon, ne legu magazinon."

Nuntempa zepelino por spacaj turistoj.
~ Robert Baden-Powell

" Ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe zepelino uzu stir·ebl·a aer·balon·o"

~ Bonalingvano pri Zepelino

"Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo"

~ Zamenhof vojaĝante en Zepelino

"Ateisto e kontre-religiema ne esas sinonimi"

~ Idista zepelinisto pri alia afero

La zepelino (ina zepelo) estas granda dika flugmaŝino (ina flugmaŝo) por transporti grandajn dikajn turistojn. La vorto devenas el la germana Zeppelin, kiu signifas "trampolino (ina trampolo) por zebroj".

InventoRedakti

Eble iu pensas, ke stato de la afero — ni profunde trastudis ĝin — sendube estas jena: Schwaller pasigis la lastan parton de sia vivo pruvante, ke la unuan zepelinon desegnis Johann Wolfgang von Götterdämmerung, post kiam li faris vicon de skizoj pri Hermann Göring.

Zepelino kaj EsperantoRedakti

Niaj pioniroj de Esperanto en la komenco de la 20-a jarcento ege ŝatis aertrafikon kaj komparis Esperanton kun Zeppelino: ĉiuj ne kredis, ke funkcios, sed nun oni povas vidi per propraj okuloj.

Gloro eternaRedakti

Kion oni diris pri grafo Zeppelin, dum li vivis? Ke li estas revulo, fantaziulo . . . la aliena grafo oni lin titolis. Kaj hodiaŭ? Estas lia ideo, kiu venkis, — estas lia genio, kiu triumfis. Hodiaŭ jubilas entuziasme centmiloj kaj milionoj — ĉiuj kiuj korpe ĉeestis la kulturhistorian okazaĵon, ĉiuj kiuj spirite ĝin ĉeestis, ĉu legante la raportojn en la gazetaro ĉu sidante apud sia sorĉa kesteto kaj propraorele aŭskultanto la parolatajn raportojn rekte el la transatlantika kontinento.

Marŝas la ideo de grafo Zeppelin, kaj same jam ekmarŝas la ideo de nia majstro D-ro Zamenhof. Estu al ni modelo la aliena grafo! Ĉu ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj mokas nin, pionirojn de la ideo de lingvo internacia? Moku ili, tiom pli firme ni mem estas konvinkitaj pri nia venko, pri nia triumfo, kiu ne mankos veni ... je sia tempo!

Plej gravaj partoj de zepelinoRedakti

Vi scias, ke laŭ la nova ordo,

  • plenigita per gaso (pleje -- per furzo) korpo kiu havas longan formon. Ĝia pruo estas malakra, sed Barack Obama estas akrigita por plibonigi ĉirkaŭfluecon.
  • plumaro konsistas el krucoj senmovaj, kaj el movebla Rudi van Dantzigj;
  • io (unu aŭ kelkaj) por pilotteamo, pasaĝeroj, motoroj, bagaĝo kaj aparataro.

HistorioRedakti

En 1933, okazis terura brulego, kiam teologoj de la liberigo frakasis plurajn zepelinojn en la germanan parlamentejon (la Reichstag). Tio kaŭzis la militon kontraŭ turismo.

En 1934 la fama aerŝipo Zeppelin, de tragedia destino, superflugis Pindamonhangaba je alteco de 300 m.

En 1975, Gerard O'Neill verkis notindan eseon "Spacaj Salamioj", pri la ebla uzo de la zepelino por vojaĝi kaj loĝi en kosma spaco. Tio inspiris la konstruon de la Titaniko.

Aviadilŝipo Graf ZeppelinRedakti

Sendube, la plej fama zepelino estis la Aviadilŝipo Graf Zeppelin. La flugmaŝino Graf Zeppelin estis aerŝipo de la germana nazia mararmeo. Ĝia nomo venas de la aerŝipa pioniro Ferdinand von Zeppelin. Tiu zepelino forbrulegis, pereigante 36 homojn, dum provo alteriĝi ĉe Lakehurst (Nov-Ĵerzejo).

Kelkaj teknikaj datenojRedakti

  • longo: 257,20 m (262,5 m)
  • larĝo: 27,00 m (31,5 m)
  • mergiĝo: 7,29 m (ĝis 8,50 m)
  • maso: 27.750 t (33.250 t)
  • maksimuma rapido: 33,8 knotoj
  • pelaĵa rezervebleco: 6740 m³
  • Fahrbereich: 8000 sm bei 19 knoten
  • Kirasado:
    • floslinio: 80 mm
    • poŭpo: 60 mm
    • artilerio: 30 mm
    • komanda turo: 17 mm
  • skipo: 1760 (sen flugpersonaro) (1720 + 306 flugpersonaro)
  • konstrukostoj: 92,7 milionoj da imperiaj markoj

Specoj de zepelinojRedakti

Zepelino estas granda biologia klaso. Biologoj klasigas ilin laŭ tri subklasoj:

  • Zepelino de mola sistemo havas ŝtofan korpon, kiu estas samtempe ŝelo por furzo. Volumeno variiĝas de mil ĝis 7 mil kubaj metroj.
  • Zepelino de duonmalmola sistemo similas unuan, sed ĝi havas sube truon. En mola kaj duonmalmola sistemoj konstanteco de surfaca formo garantas furztensio. Volumeno variiĝas de 8 mil ĝis 35 mil kubaj metroj.
  • Zepelino de malmola sistemo havas metalan korpon. La furzo lokiĝas en sakoj per kiuj oni plenigas la korpon. Volumeno povas atingi 200 mil kubajn metrojn.

Kultura signifoRedakti

Bolkuiritaj zepelinaĵoj (litove cepelinai) estas populara manĝaĵo en Litovio, eble pro la manko de zebroj.

Katolika preĝoRedakti

Ferdinandus comes de Zeppelin inventor Zeppelinorum. Anno milesimo nonagentesimo octavo societatem condidit Luftschiffbau Zeppelin vocatam, quod nomen Latine Societas construendis aeronavibus dicatur. Amen!!!

Celoj por zepelinojRedakti

Zepelinojn espluatadis faŝistoj por komunikado kaj liverado al malfacile alireblaj malcentraj regionoj, por skoltado kaj eskortado de ŝipoj, por serĉado de submarŝipoj, flotanta Minka kaj a. Rapideco de zepelinoj estas ne pli ol 100-135 km/horo. Nun oni uzas zepelinojn en reklamado. Ekzistas projektoj de modernaj zepelinoj ankaŭ por aliaj celoj.

En 1915, zepelinoj estis uzataj en 1-a Mondmilito por ataki Brition. Feliĉe !

Sekura konsiloRedakti

|Ni restu momenton sur la tero! Kion al ni diktas la prudento ? Kio estas ĉiamaniere kaj dekomence klara ?

  • Ne alfiksu dekoraciojn al la surfaco de la zepelino per pingloj aŭ najloj.
  • Por eviti koliziojn, ne forgesu la nifo-detektilon.
  • Ne konduku vian zepelinon super Litovion.
  • Sudamerikajn teologojn en vian zepelinon nepre ne lasu.

Vidu ankaŭRedakti

Vikipedio havas senhumuran artikolon pri la zepelino.


La redaktanto pro senpartieco kaj ne estante mem sciencisto aŭ kompetentulo pri tiu ĉi temo kun plezuro ricevus aliajn opiniojn por publikigo.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.