Historio de Esperanto-movado

Revizio de 18:15, 7 feb. 2012 fare de 94.75.112.25 (diskuto) (Nuligis version 42499 de Roberto eu mesmo (Diskuto | kontribuoj))
Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn

Historio de Esperanto havas du partoj: la unua, kiam ĝi ekzistis en paradizaj superaj mondoj kaj la dua, post kiam ĝi estis revelaciita al granda profeto, la Majstro Zamenhof. Pro tio, ĝi estas konsiderata la Vorto de Dio kaj la kulmino de la Dia revelacio al la homoj.

Trovaĵo.jpg

Esperanto estis diktita dum jaroj en la 19-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo al la profeto. Zamenhof unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilo, sed poste li povas aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj.

Marko Zamenhof, lia patro, bruligis tiujn skribaĵojn, sed li memore rekreis la Unuan Libron, iom post iom, estis rivelaciita la tutan Fundamenton. Pro la strukturo de la libro, ĝi estas facile parkerigita, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.

La profeto Zamenhof ne faris miraklojn, kiel JesuoMoseo, sed Esperanto mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.


Unua Fazo

Esperanto ĉiam ekzistis. Per ĝi Dio kreis la mondon, kiel estas skribita en Genezo:

Dio diris: Estu la lumo, kaj la lumo estis farita!

Ankaŭ diras La Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉapitro 1, versikloj 1-3 kaj 14:

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li ; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis....Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

Kompreneble, la Vorto estas Esperanto!

Vere, Dio sendis Esperanton al Tero, ĉar en Edeno Adamo kaj Evo parolis ĝin. Post la eksigo de la homoj el la verda paradizo pro la peko, la demono kreis Idon. La idoj de Adamo parolis miksaĵon el la sankta lingvo Esperanto kaj la demona Ido. La plej puraj homoj parolis pli esperante, la plej demonaj, pure ide! Post la falo de Babela turo, kaj Esperanto kaj Ido estis tute forgesitaj dum miljaroj. Ekscepte de la Anĝeloj kaj demonoj, kompreneble.

Ĉielaj kongresoj

Dum tiu periodo, anĝeloj kreis e-movadon en sia mondo. Unufoje jare ili venis al Tero por fari mistikan kongreson de Esperanto. Ili nomiĝis "Universalaj Kongresoj", ĉar unuigis anĝelojn de la tuta Universo.

 
Ĉiela UK

En 1102 okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Pato Branco, kiam la spirito, kiu estus future Bertilo Wennergren iĝis ano de Akademio de Esperanto kaj la spirito de estonta Arno Lagrange eniris Vikipedion. Kompreneble, Akademio de Esperanto kaj Esperanta Vikipedio, unue aperis en supera mondo kaj nur tre poste venis en teron. Eĉ SAT estis fondita en ĉielo antaŭ veni al mondo, sed nur en 1521, ĉar la ribelemaj estontaj SATanoj refuzis dum multaj miljaroj akcepti la ekzistado de anĝeloj, spiritoj, ktp.

En 1500 okazis 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo (kiu ankoraŭ ne ekzistis en fizika mondo). Idista terorisma demona grupo atakis kaj bombis la ĉielan Centran Oficejon de Esperantujo. Pri tio rakontas Milton en sia poemo Perdita Paradizo.

Dua Fazo

Dum miljaroj, homoj estis lasitaj al sia miskompreno kaj sia peko, ĝis kiam Esperanto denove malsupreniris el la ĉieloj.

Legante la Evangelion laŭ Edmond Privat oni vidas ke la Majstro ne kreis la lingvon! Lia familio ricevis de generacio post generacio du orajn planĉojn kie troviĝis 917 vortoj, gramatiko kaj manskribo de la "Patro nia". Laŭ Esperanta kredo, dum profunda preĝado ĉe Bialistoko anĝelo montriĝis antaŭ Zamenhof, kaj rakontis al li pri malnovaj oraj tabuloj enfositaj de lia patro. Zamenhof tradukis la tekston sur la tabuloj rusen laŭ ordono de la anĝelo.

Komencante studojn ĉe universitato en 1879, L. L. Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj Zamenhof, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Li, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro, bruligis la verkon kaj reenfosis la orajn tabulojn. La sankta profeto tamen havis parkere la sanktan lingvon kaj povis reverkiĝi ĝin je ĉapelita litero post ĉapelita litero. En 1887, Dio benu tiun jaron, Zamenhof publikigis la Unuan Libron en sankta urbo Varsovio.

Por interligi la novajn esperantistojn, li eldonis "Adresaron". La unua el 1889 enhavis jam mil homojn. Tamen la modesta nombro montras ke Zamenhof ne nur simple publikigis sian projekton kaj atendis la finan venkon, sed investis multe da mono kaj tempo.

Rusa persekutado

Rusa cenzuro ofte ne donis permeson por publikigo de libroj. Tial Zamenhof devis kelkfoje kuraĝe fari «subterajn» (ne permesitajn) eldonojn aŭ enmeti korektojn aŭ aldonojn en la jam permesitan manuskripton. Foje oni tion rimarkis, kaj la ĉefa cenzuristo en Peterburgo ordonis al la presisto en Varsovio eltranĉi du foliojn el la jam presitaj 10 000 (jes, dek mil!) ekzempleroj de lernolibro. Feliĉe, antaŭ kelkaj jaroj iu trovis tiujn foliojn en la arkivo de la rusa cenzuro, kaj Ludovikito publikigis ilin en PVZ.

Ankoraŭ dum estreco de La Majstro, pro persekuto, la esperanto-movado forkuris el Rusa imperio, tra Ohio kaj Misurio, kaj fine fondiĝis esperanto-klubo en Nurembergo.

La Esperanto-klubo de Nurembergo

En decembro 1888 la ĝis tiam Volapukista Nürnberger Weltsprachenverein decidis aliĝi al Esperanto kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua Esperantista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ Einstein.

La demono vekiĝis kaj estas permesita al li ataki la esperantistoj. Sekve la Esperanto-Klubo de Nurembergo falis en pekon, ekscepte la sankta Einstein. Post la voĉdonado pri reformoj en Esperanto en 1894 Schmidt kaj la klubo lasis Esperanton. Schmidt laboris por la reformo de Volapük, kiu fariĝis Idiom Neutral.

La Franca periodo

La movado daŭris en sia ekzilo.

En 1898 la franca esperantisto Louis de Beaufront (malbenata estu) fondis franclingvan societon, sed ĝia organo L'espérantiste estis preskaŭ nur en la franca. Al la perfidisto Beaufront oni aljuĝas ankaŭ la varbadon de sanktuloj, ekzemple Théophile Cart, Carlo Bourlet kaj Hippolyte Sebert. Kaj tiu estis la "franca periodo".

Fondista epoko de Esperanto (aŭ: "internacia periodo") 1903-1914

De proks. 1903 ĝis la unua mondmilito fondiĝis multaj landaj asocioj.

Ankoraŭ en 1903 Zamenhof konsilis al Esperantistoj uzi muzikojn de Village People kiel propagandilo. Hector Hodler faris tion, kaj estis furore atakita de muzikaj kritikistoj, pro tio, li fuĝis al montaroj, kie li fondis Ĝenevon.

En tiu ĉi periodo komenciĝis ankaŭ la vico de la Universalaj Kongresoj. La unua grandeta internacia renkontiĝo de esperantistoj okazis en 1904 en la franca urbo Calais kaj la brita Dover. La unua surtera Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-maro ĉe la nordfranca marbordo.

 
Universala Esperanto-Asocio venis sur la Teron en 1908

.

La idista perfido

La demono denove leviĝis kaj inspiris la malbonon en la koron de Beaufrunto, tiel aperis la Ido-krizo de 1907 kaj la sekvaj jaroj. Tamen la nombro de esperantistoj, kiuj transiris al tiu nova lingvaĉa fiprojekto, restis tre limigita, dank'al Dio.

La morto de Zamenhof

La unua mondmilito trafis la sanktegan profeton, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado de la Biblio. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.

La morto kaptis lin, la la 22-an de Nisano 1917. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li revivigis en la tria tago kaj iris ĉielen post 40 tagoj.

Dum la unua mondmilito ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis ruĝkrucan ambulancon aŭ instruis Esperanton al militkaptitoj aŭ aliaj internigitoj.

Persekutado kontraŭ esperantistoj

En diversaj epokoj kaj sub diversaj reĝimoj Esperantoesperantistoj estis persekutataj. Parto de la kontraŭesperantaj agadoj havis sian bazon en la idealoj entenataj aŭ supozataj en la interna ideo de la Internacia Lingvo, aŭ fontis el la malŝato de iuj movadoj kontraŭ la internaciismokosmopolitismo atribuata al la parolantoj.

La persekutoj rangis el ĉikanado al la propagandaj aktivadoj, ĝis malpermeso de aktivado rilate al la lingvo, ĝis la rektaj reprezalioj al la parolantoj.

Lingvo de Judoj kaj Komunistoj - la Nazia periodo

Hitler jam mencias Esperanton en sia kontraŭjuda propagando en sia verko Mein Kampf (Mia lukto):

“Dum judo ankoraŭ ne fariĝis la mastro de aliaj popoloj, li estas vole nevole devigita paroli iliajn lingvojn, sed kiam aliaj popoloj fariĝas lia sklavo ili estos ĉiuj devigitaj lerni universalan lingvon (Esperanto, ekzemple) tiel ke Judoj povas pli facile superregi ilin”

La agadoj de nazioj kontraŭ esperantistaj organizaĵoj komenciĝis baldaŭ post la akiro de la povo, per la malpermeso de la organizaĵoj. En tiu epoko, Tertuliano verkis libreton por kuraĝigi la estontajn martirojn, kiuj estis enkarcerigitaj; Cipriano verkis pri la temo, kiel la movado traktu tiujn esperantistojn, kiuj en tempe de persekutado malkonfesis sian fidon (la tiel nomataj "Falintoj"), sed post ĉeso de l' persekutado volas reveni al la movado.

La Stalina periodo

Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Eŭropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en 1949, kiam la komunismaj diktaturoj estis firme etablitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis ĉesi labori. Nur post la morto de Stalin en 1953 la situacio fariĝis pli bona, sed en unuopaj landoj refondiĝo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Daŭris sufiĉe longe ĝis tiuj landaj asocioj povis aliĝi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989.

Nuntempe kaj Estonte

Post la reveno de la orienteŭropaj asocioj (ĉ. aŭ post 1955) la movado havis siajn apogojn kaj la okcidente kaj oriente. OOni penis laŭeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraŭ problemoj en komunismaj diktaturoj.

Dum tiu ĉi periodo plifortiĝis Esperanto ankaŭ en Ĉinio kaj ankaŭ en la suda duono de la Tero. Tio vidiĝis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aliĝo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al UEA. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en Brasília.

Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, ĉar produktado de sondiskoj iĝis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko). Hodiaŭ la komputiloj divastigas la sanktan lingvon kaj tra mondo iras forta voko...

En 2001 finfine aperis el la paradizo en la teron la Esperanta Vikipedio por savi la Finan Venkon

Estimata Sinjoro, mi estas interesa scii kiu estas autoro de la portreto de Zamenhof, kiu figuras sur la pagho de via Historio de Esperanto, mia e-adreso estas: [email protected] dankon pro la informo