Krisigno

(Alidirektita el !)
Exclamation mark.jpg

La krisigno estas la marko de interpunkcio, kiun oni metas ĉe la fino de ordona ĉeffrazo, ekzemple: "Silentu!". Ĝi ankaŭ povas indiki krion, eksklamacionsurprizon. Ĝi estas trovebla en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Oni kredas, ke eble la marko devenas la latina vorto io, krio de ĝojo. Ĉi-tiu estis skribita kiel 'i' supren de 'o'. Ĉi-tiu marko evoluis al nia moderna simbolo.

0001.jpg

TipografioRedakti

Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la krisigno. Tamen kelkaj landoj (manĝu ĝin la mefisto) kutimas uzi [1] spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto [2], ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.

MatematikeRedakti

Laŭ matematiko, la krisigno signifas la faktorialon de nombro. Tiel, n! signifas la produton de la entjeroj de 1 al n. Ekzemple, 4! estas 1 x 2 x 3 x 4 = 24.

KomputikeRedakti

Laŭ komputiko, la krisigno estas ASCII kaj Unikoda signo 33. Multaj programlingvoj uzas la krisignon por variaj signifoj. Ĉefe, ĝi signifas logikan neon: A != B signifas A ne egalas B.

ŜakoRedakti

Laŭ ŝaka notado, unu krisigno indikas bonan movon. Du krisignoj indikas bonegan movon.

NotojRedakti

  1. Se jes, do tio estas, nu, mi diru milde… vere stranga.
  2. Nomumante la Doktoron Zamenhof Komandanto de la Ordeno de Izabela la Katolika, mi nur faris etan omaĝon al la grandega merito de la kreinto de Esperanto. Vi povas konsideri min ne nur amiko de Esperanto, sed ankaŭ Esperantisto!