Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso
"Por kio bonas fiŝkolbaso,
sen poemo pri melaso?
Nu, vi fiŝsenostigisto,
estas mi Esperantisto."
"Ĝi estas nek viando, nek fiŝo"
- ~ Zamenhof pri fiŝa kolbaso
"La mensogo estas kiel neĝobulo, ju pli longe oni ruligas ĝin des pli ĝi grandiĝas"
- ~ Lutero pri tiu ĉi artikolo
"Mi tre ĝojas!"
"Oni povas trovi ĝin en preskaŭaj ĉiuj vilaĝoj en Japanio"
- ~ Meduzo pri Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso
"Ĉio havas finon, sed la kolbaso havas du da ili"
La Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso estis magazino pri la klasika kuirarto de Atlantido.
IlustraĵojRedakti
Necesas rimarkigi ke Voronov diras poste, ke ni memoras la ĵurnalon grandparte pro la bildoj, ekz. "Tri lesbaninoj kun unu salamo".
LingvojRedakti
Kvankam la enhavo estas plejmulte en la angla, kelkaj fietaj skribaĵoj aperis en Latino, Volapuko, aŭ eĉ Esperanto, sendube por eviti cenzuradon.
LegantaroRedakti
La magazino popularis ĉefe en Brazilo, kaj legantoj estis tiaj homoj, kiaj rigardas televidajn seriojn el Aŭstralio.
Kritika pritaksoRedakti
La graveco de la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso estis agnoskita de la Tempoj Suplemento pri Alta Edukado, per la sekvantaj vortoj…
"La serĉo por elstare malfamaj ĵurnaloj jam ĝenis legantojn, kiuj konas Esperanton. Pluraj kontaktis nin, post kiam oni kandidatigis la aŭstralian publikigaĵon Esperanto sub la Suda Kruco; kaj ili sciigis nin, ke la ĵurnalo estas nek akademia, nek, laŭ ili, malfama... Ni volus pardonpeti al la legantoj de Esperanto sub la Suda Kruco, kaj ni atendas plendojn el abonantoj de la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso kun preteco."
GravecoRedakti
Je la fino, kiam mankas aliaj temoj, ili diras: la ĵurnalo rakontas la tutan historion de la Esperanto-movado.
DanĝeroRedakti
Por ŝpari monon, ĉiuj produktistoj aĉetas malaltkvalitajn bazajn materialojn. Do por fari fuŝajn kolbasojn, la fabrikoj ne aĉetas altkvalitan viandon de bone fiŝprenitaj bestoj, sed ili aĉetas malvalorajn organojn, buĉ-rubon, flankproduktojn, miksas diversajn aĵojn en la viando kaj vendas tion senskrupule.
Jaro de Fiŝa KolbasoRedakti
Oni deklaris 1952 "Jaro de la Fiŝa Kolbaso" kaj 1962 "Jaro de la Blanka Kolbaso" sed nenio okazis, ambaŭfoje.
Kaj ni ne darfas forgesi, kiaj homoj estas esperantistoj.
Vidu ankaŭRedakti
- Por pli da informoj pri longaj dikaj aĵoj, vidu: Zepelino.
Ekstera ligiloRedakti
Longa dika artikolo en la angla, kun citaĵo el la Tempoj pri la Ĵurnalo: