Akupunkturo

Acupuncture1-1.jpg

"Ĝi estas por mi ĥina scienco."

~ Zamenhof pri akupunkturo

Akupunkturo estas scienco pri enhaŭta injektado de nenio. Ĝi estas pli-malpli same efika ol psikologio kaj religio, kvankam pli intelekte rigora ol ambaŭ. Akupunkturo estis uzita en Ĉinio dum multaj jarcentoj.

La ĉina akupunkturo estas ja antikva kucara metodo, kvankam simpla tamen efika por sanigi iujn malsanojn, do ĝi favoras vaste de antaŭa longtempo en Ĉinio. Mi mem havis eblecon konvinkiĝi pri efiko de tio kuracado. Kaj mi estas tro dankema!

La supera artikolo kvazaŭ estas verkita de ĉino, sed efktive de mia retedzino, brazila veterena esperantistino. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

AkupunkturoRedakti

Akupunkturo ja estas bona afero. Ĉu vi iam vidis malsanan histrikon?

AkupremoRedakti

Akupremo, aŭ akupresuro, el la latina 'akus' (pinglo) kaj 'pressura' (premo) estas origine ĉina kuracmetodo bazita sur la samaj deirpunktoj de akupunkturo sed kiu havas alian aplikadon. La akupunkturo uzas pinglojn, sed akupremo estas masaĝo, kiu, malgraŭ la nomo, ne uzas pinglojn. La akupremo uzas rektan premon kun la fingroj kaj manplatoj sur la tiel nomataj cubopunktoj kiuj troviĝus sur la energiolinioj (meridianoj, nadi) de la korpo. Rilataj teknikoj estas ŝiacuo kaj refleksologio. Per tiu agado oni aktivigus diversajn homajn organojn kiuj korespondas al tiuj cubopunktoj.

AtestoRedakti

Armando estis anstataŭita de sia neuritis danke al akupunkturo.

ĈakroRedakti

Laŭ jogo, akupunkturo kaj aliaj hindaj kaj ĉinaj tradiciaj sciencoj, ĉakro estas iu el la energinodoj en la korpo, el kiuj la sep precipaj sidas laŭ la vertebraro: kutime oni kalkulas sep ĉakrojn, kiuj situas apud anuso, seksorgano, umbiliko, brusto, gorilo, pomo kaj vero.

Vidu ankaŭRedakti