Drinko

(Alidirektita el Alkoholaĵo)

"Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo"

~ Zamenhof pri drinko
2006.jpg

"Me drinkas per tolerar la homi kom Vu"

~ idisto pri Zamenhof

"Ĉu estas io kion ni povas fari por li?"

~ Cindy McKee pri la drinkema idisto

"Kelkaj lernas ĝin neniam - kaj tiukaze eĉ nekomplete"

~ anonimulo pri drinkofarado

"Drinku pro espero, ne pro malespero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Multe interesant!"

~ Volapuka reformisto pri ĉi tiu artikolo
Drinko.jpg

DrinkoTrinkaĵo en la bona lingvo, aŭ Alkolohaĵo en la plej bona lingvo estas tre interesa afero. Ĝi estas amuza afero. Laŭ Vikipedio konsumado de alkoholaĵoj povas kaŭzi ebrion.

Esperanto repo.jpg

Influo al la sanoRedakti

Viro konsultas kuraciston pro malbona aŭdo. La kuracisto diras al li, ke li devos ĉesigi la drinkadon, aŭ li tute perdos la aŭdkapablon. Dum kelkaj semajnoj la aŭdo pliboniĝas, sed post kvaronjaro la viro estas komplete surda. La kuracisto skribe demandas lin, kial li rekomencis drinki. "Nu, sinjoro kuracisto, nenio, kion mi aŭdis en la lasta tempo, estis tiom bona kiom brando!"

Tipoj de alkoholaĵojRedakti

Popoloj elpensis multe da tipoj de alkoholo. La plej ŝatataj estas: biero, vino, vodko, absenteismo kaj denaskaj Esperanto-parolantoj. Sekto estas alia tipo, kiun trinkas nur ekstremistoj. Notu ke Alĥoloho estas malbona por cerbo.

AbsintoRedakti

 
Tipa glaso da absinto

Absinttrinkaĵo (aŭ absinto laŭ la PIV) estas forte alkoholita anizgusta brando ellaborita baze de aromherbaj ekstraktoj inkluzive tiu de Artemisia absinthiumblanka absinto. La likvo nature aspektas verdkolora sed povas esti artefarite kolorigita aŭ senkolorigita, por pli da allogeco. Ĝin oni ofte kromnomas «la verda feo».

Kvankam oni erare nomas ĝin «likvoro»[1], absinttrinkaĵon oni enboteligas sen sukero kaj do estas ordigita kiel brando. Absintaĵo estas escepta inter brandoj pro ties alta alkoholprocento (ordinare inter 70% kaj 90%), sed estas diluata per akvo kaj dolĉigebla per sukero antaŭ trinkado. Ĝi estas forte spica, sektipa, iom amara trinkaĵo.

Absintaĵo devenas de Svisio. Tamen, ĝi estas pli konita pro sia populareco kiel alkoholaĵo en malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcenta Francio, aparte en parizaj artistaj rondoj. Parte pro asocio kun cigana kulturo, absintaĵon misfamigis konservativuloj kaj prohibiciuloj. Charles Baudelaire, Paul Verlaine, Arthur Rimbaud, Edgar Allan Poe, Henri de Toulouse-Lautrec, Vincent Van Gogh, Oscar Wilde kaj Aleister Crowley, ĉiuj estis eminentaj «malbonuloj» de tiu tempo, kiuj estis (aŭ estis opiniataj) devotuloj de la verda feo.

Kontraŭuloj primallaŭdis ĝin kiel danĝere dependiganta, psikotropa veneno[2]. Oni aparte kulpigis kemiaĵon tujono, trovebla en malgrandaj dozoj, pri estigo de maldezirindaj efikoj kiel halucinado, malfekundeco aŭ cerbaj problemoj. Ĉirkaŭ 1915, absintaĵon malpermesis pluraj landoj kiel Usono kaj plejparto de eŭropaj regnoj. Male, aliaj landoj, en kiuj absinto ne estis uzata en granda kvanto, kiel Britio, Hispanio, Portugalio aŭ la Aŭstra-hungara imperio, neniam malpermesis la drinkaĵon. Malgraŭ ĝenerala suspektemo nenia pruvo apogis la hipotezon, ke absinto estas pli malutila ol ordinara alkoholaĵo. Ĝiaj psikotropaj ecoj, krom tiuj de etanolo, estis tutsimple troigitaj.

Intereso por absintaĵo notinde revigliĝis dum la 1990-oj, ekde kiam landoj en Eŭropa Unio decidis relicigi ĝian fabrikadon kaj vendadon. En februaro 2008, preskaŭ 200 absintaĵaj markoj estis produktataj en dek-duo da landoj, ĉefe Francio, Svisio, Hispanio kaj Ĉeĥio.

Hejmefarita absintaĵoRedakti

Multegaj receptoj de hejmefarita "absintaĵo" estas interrete disponeblaj. Pluraj el ili temas pri miksi butikaĉetitajn aromherbojn aŭ absintan ekstrakton kun forta alkoholitaj brandoj kiel vodkoEverclear. Tamen, simple ne eblas elfari laŭcelan absinttrinkaĵon sen distilado.

ABSINTESENCO ESTAS NENIAL TRINKENDA!

Krom esti malinda trinki pro malagrabla saporo, tiaj manfaritaj miksaĵoj (ankaŭ nomitaj «absintilaro» aŭ absinthe kits en la angla) neniel estas aŭtentikaj absinttrinkaĵoj kaj enhavas nekontroleblan nivelon de tujono kaj povas esti venena, des pli se ili enhavas absintekstrakton . Plejparto el tiaj receptoj rekomendas uzi multe da absintekstrakto (absintesenco) kaj laŭdas ties kvazaŭajn psikotropajn efikojn. Konsumi absintesencon estas danĝerega. Renan insuficiencon finvenigante morton ĝi povas kaŭzi pro troa tujondozo. Tujono estas potenca korstimulilo, kaj grandkvante estas konvulsia neŭrotoksino. Ĝi ĉeestas ĉe aŭtentikaj absinttrinkaĵoj po ekstreme malgrandaj kvantoj.

Absintilaro estas nekonfuzota kun Hausgemacht absinthe («hejmefarita absinto» en la germana) kiu estas germantipa aŭtentika kaj distilita absintaĵo.

MeskaloRedakti

 
botelo de meskalo kun raŭpo (fone)

Meskalo (de la nahatla mexcalli, „brando)“[3] estas meksikia brando kun tipe 40 vol.-% alkoholo; ĝi estas farita el fruktokarno de diversaj agavospecioj. la gusto kaj la aspekto de meskalo varias de la specio de agavoj, la regiono respektive preparmaniero kaj daŭro de stokado. La plej konata meskalo estas la tekilo, kiu venas el la ĉirkauaĵo de la meksikia urbo Tequila en la meksikia subŝtato Jalisco. Ĝi estas farita nur el la blua agavo. Meskalo estas ĉefe farita en la regiono ĉirkaŭ la urbo Oaxaca. Oficiale ĝin rajtas fari la subxtatoj Guerrero, Durango, San Luis Potosí kaj Zacatecas.

FaradoRedakti

Meskalo estas farata el la koroj de la agavoj, antaŭ la planto floris la unuan kaj lastan fojon, ĉikaŭ 6 ĝis 10 jaroj aĝaj. La folioj estas forbatitaj, nur la ananasforma kerno de la planto (tial la hispana esprimo piña = „ananaso“, „strobilo“) estas rikoltata, kuirata kaj dispremita al kaĉo.

Tradicie la a kuirado okazas en tiel nomitaj palenques, grandaj fosaĵoj en la tero. Tiuj fosaĵoj estas kovrataj kun blankaj ŝtonoj, sur tio oni metas la agavajn korojn kaj tiuj estas kovrataj kun palmmatoj (petate) kaj kun tero. en tiaj fosaĵoj ili restas dum tr ĝis kvin tagoj por ke ili povas preni la guston de la tero kaj de la fumo. Poste la agavaj koroj kuŝas tie dum ĉikaŭ unu semajno kaj poste ili estas muelitaj per muelŝtono. Moderna metodo estas la kuirado en ŝtalaj fornoj kaj posta disigo per maŝino.

Al la kaĉo oni donas giston kaj, se ne temas pri 100 % da agavoj, sukeron. Poste ĝi estas fermentata en granda rustimunaj ŝtalujoj. La procentaĵo de agavoj devas havi minimume 51 % laŭ leĝe. Post la fermentado la kaĉo estas dufoje destilata. Post la unua distilado la alkoholenhavo estas ankoraŭ tro malalta. Post tiu destilado la kaĉo estas sebfibrigata kaj la alkoholo de la unua distilado estas aldonata. La miksaĵo estas distilata la duan fojon. Oni aldonas akvon, se la fluidaĵo havas alkoholenhavon de pli ol 80 %. Tiun brandon oni enboteligas aŭ estas stokata.

La aĝigado de meskalo okazas kompare al aliaj brandoj relative rapide. Ĝi estas stokata en grandaj lignaj bareloj dum du monatoj ĝis sep jaroj. Per tiu stokado la brando ricevas siajn aromon kaj koloron. Ju pli malhela la mekalo, desdo longe ĝi estis stokata kaj desdo forta ĝia aromo. Oni distingas tri aĝgrupoj:

  1. Joven (la juna): blanka (klara) mekalo stokita malpli ol du monatoj.
  2. Reposado (la ripozata): stokita inter du monatoj kaj unu jaro.
  3. Añejo (la aĝa): stokita minimume unu jaro, ĉe kio la barelo ne estas pli granda ol 350 litoj.

la „vermo“ en MeskaloRedakti

 
„vermoj“ (Gusanos de maguey)

Kelkaj Meskalo-markoj enhavas papiliajn raŭpojn de la specio Aegiale hesperiaris (familio de la Hesperioedoj) au la specio Hypopta agavis (familo de la kosideoj) en la botelo.[4] Tiuj raŭpoj ofte nomiĝas „vermoj“ (hispane gusano) . la triviala nomo de Aegiale hesperiaris estas gusano de maguey, agava vermo, agava raŭpo, meskalo-vermo , dum Hypopta agavis estas gusano rojo, ruĝa agavo-vermo, ruĝa ahavo-raŭporuĝa meskalo-vermo. Jesuo, en Sia Evangelio laŭ Luko 4:4, rememorigis pri Readmono de Moseo, kaj admonis: “Ne per la pano sole vivos homo, sed per la tuta vorto de Dio”.

Ĉu?Redakti

Ebriulo amblas survoje hejmen el la drinkejo. En la malluma strato li kolizias kontraŭ sinjorino, kiu konsternite vangofrapas lin. La ebriulo ekpensas:

-- Mi eĉ ne supozis tiel rapide alveni hejme.

ProblemoRedakti

Viro venas hejmen ebriega. La edzino:

- Damne, vi drinkis!

La edzo:

- Ne drinkis.
- Sed vi ja drinkis! Konfesu!
- Ne drinkis.
- Rigardu vin mem! Vi ne povas bone stari sur la piedoj! Ĉu vi drinkis?!
- Ne drinkis.
- Bone. Tiukaze klare diru: "Tchubaruba".
- Drinkis.

TagiĝoRedakti

Jam mateniĝas, kiam ebriega societo decidas hejmeniri el la drinkejo. Ili aliras la plej proksiman domon, kaj frapetas la enirpordon. Dormema kaj surprizita virino elrigardas tra la fenestro. Iu viro el la societo tre ĝentile alparolas ŝin: Bonan matenon estimata sinjorino. Mi pardonpetas pro la ĝeno je tiu aurora horo, sed se vi estas sinjorino Lupo, bonvolu elekti el inter ni sinjoron Lupon mi petas, ĉar ni ĉiuj ŝatus iri hejmen ĝustatempe.

ReligieRedakti

Post malfrunokta festego, ulo ŝancele iras laŭ la ĉefstrato. Li forte karambolas kun lanterno, kaj diras, "B-b-bonvolu pardoni, shinjoro!" Post kelkaj paŝoj li karambolas kun alia lanterno, kaj ree murmuras, "Ho, p-p-pardonu, shinjoro; m’ n’ volis ch-ch-chagreni vin!" Li plu ŝanceliĝas antaŭen, kaj denove karambolas kun nova lanterno. Ektimigite, li haltas, dirante, "M’ k-k-kredas k’ m’ restos ch-ch-cih tie ghis p-p-preterpashosh t-t-tiu chi p-p-procheshio...."

AlieRedakti

Iom antaŭ tagiĝo, ebriulo vagas tra la urbo. Policano ekvidas lin, kaj diras, “Ĉu vi povas diri, kion vi faras ekstere je tia horo?” La ebriulo diris, “Se mi povus, mi jam estus hejme!”

Stultaj homojRedakti

- Ĉu vi scias kiuj homoj estas la plej malsaĝaj?

-Ne. Do kiuj ?

-Drinkejestroj.

-Pro kio?

-Nur imagu: ili havas brandon kaj vendas ĝin al aliaj...

ReferencojRedakti

  1. kvaranteno
  2. La sama demando pri 'kvaranteno'
  3. Verda Naturisma Semajno kun INOE
  4. Ĉiuj eventoj de Greziljono en nia agendo