Alkoholo


Unu el la plej modernaj alkohol-distililoj
Normala studunto

"In vino veritas.
(Ne trinku bieron,
aŭ vi diros la veron.)"

~ Latina diraĵo

"Alkoholo estas nia malamiko, sed la Biblio diras, ke ni amu nian malamikon."

~ Germana diraĵo

"Alkoholo: solvo kaj kialo por ĉiu defalo."

~ homeranisma proverbo

"Drinku kaj lasu drinki."

~ alkoholemula moto

"Kiu ne drinkas kun ni drinkas kontraŭ ni."

~ alkoholemula moto

"Alkoholo povas kaŭzi malordojn de la lingvo."

~ Google Translate pri alkoholo

"Alkoholo estas ankoraŭ pli internacia lingvo ol Esperanto. Kiel vi ne komprenas al ĝi?"

~ studunto al krokodilo pri alkoholo

"Mi jam vidas kiel mi fajros en kremaciejo! Per blua fajro. Sur kulero."

~ studunto pri absinto

"Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam"

~ Zamenhof pri alkoholo

"To vidas su ke l’alkoholo havas imbibita la cerebro"

~ alkoholisto pruvante paroli esperante

"La unuaj produktantoj de vino vivis en Egiptio ĉirkaŭ la jaro 2300 aK."

~ nerdo pri alkoholaĵo

"Malbenita estu Kanaan;
sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj."

~ Noa pro alkoholo

"Eble mi estas ebria, sinjorino, sed vi estas malbela... kaj morgaŭ mi sobriĝos."

~ Winston Churchill pro alkoholo

Alkoholo, fluaĵo ricevita el distilado de vino, greno kaj diversaj fermentintaĵoj, C2H5OH, estas kemia elemento, tre populara formo de trinko kaj bonega maniero renkonti amikojn. Ofte estas alkoholo trinkita (ĉefe en Rusujo) ankoraŭ antaŭ patrina lakto. Ankaŭ ĝi estas fama relakso. Danke ĝi ĉiutage multe da homoj havas gajhumoron. Tiel ĝi estas tre bona aĵo por varbi novajn Esperantistojn kaj bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Same bonaj aĵoj estas nur Linukso, bona sed tro komplika, fikado kaj Chuck Norris (LI ne estas aĵo, LI estas ulo sed LI estas tiel bonega, famega kaj gravega ke ni devas skribi pri LI).

Laŭ religio alkoholo estas pruvo, ke malgraŭ ĉio malbona, Dio amas nin. Laŭ scienco alkoholo estas unu de la plej danĝeraj narkotikaĵoj. Oni permesiĝas uzi ĝin nur pro la kulturaj kialoj.

Jogo estas simpligita danke alkoholo
Normala ruso

CelojRedakti

Celo de ĉiuj alkoholemuloj estas bona stato nomata ebrieco en interretaj babilejoj, per retpoŝto kaj en soc.culture.esperanto. La ebrieco estas bona stato ĉar vi darfas babili kun iu ajn, diri ion ajn, fari ion ajn kaj ĉiuj scias ke tiu ne estas vi sed ebria vi. Tiel neniu povas diri ke vi diris/faris ion sed tion diris/faris iu alia.

Sed ebrieco havas grandan malavantaĝon. Dum ĝi tio ne estas vi tiel se iu faris ion al vi tiel li ne faris ĝin al vi sed al ebria vi. Tiel vi ne darfas koleri.

DevenoRedakti

La ekzakta deveno de absintaĵo estas malklara. Ĝia medicina uzo datiĝas de antikva Egiptio kaj ĝi estas menciita en la Ebers-papiruso ĉirkaŭ 1550 a.K. Plantekstraktojn kaj vinsorbigitajn absintfoliojn grekaj antikvuloj uzis kiel kuracrimedoj. Krome, ekzistas pruvojn ke la helenoj konsumis absintvinon: absinthites oinos[1]. Pitagoro kaj Hipokrato (460-377 a.K.) parolas pri absintalkoholo kaj ties efiko al sano, ties seksekscita propraĵo kaj kreadstimulanta efiko.

La unua konita absinttrinkaĵo laŭ la moderna senco de distilita brando enhavanta anizaĵon kaj fenkolaĵon, tamen, datiĝas de la 18-a jarcento. Laŭlegende, absinttrinkaĵo estis unue negocita kiel ĉiocela patentita kuracilo fare de D-ro Pierre Ordinaire, francdevenulo loĝante en Couvet, distrikto Val-de-Travers, Svisio ĉirkaŭ 1792 (varia laŭ priskriboj). Lia recepto estis transigata al la fratinoj Henriod de Couvet kiuj vendis ĝin kiel medikamentan eliksiron. Laŭ aliulaj tezoj, fratinoj Henriot estus povinta fari la eliksiron antaŭ la Ordinaire-a alveno. Ĉiakaze, iu Daniel Henri Dubied obtenis la spertaĵon de la fratinoj, kaj je 1797[2], kune kun sia filo Marcellin kaj sia bofilo Henri-Louis Pernod, malfermis la unuan absintan distilejon: «Dubied Père et Fils» (Dubied patro kaj filo), en Couvet.

En 1805, li starigis duan distilejon en Pontarlier, Doubs, Francio, sub la firmanomo «Maison Pernod Fils» (Domo Pernod Filo). Tiu ĉi restis unu el la plej populara absintmarko ĝis malpermeso de la drinkaĵo en Francio je 1915. Nuntempe, notindaj absintmarkoj estas: «Lucid», «Aphrodisia», «Saint-George»...

Kulmino de la franca konsumadoRedakti

 
«La drinkulo de absinto» fare de Viktor Oliva (1861-1928).

La drinkaĵa populareco pliampleksiĝis konstante dum la 1830-oj, ĉar ĝin oni donis al francaj trupoj kiu koloniis Alĝerion por prizorgi disenterion[3] kaj marĉofebron. La raporto atentigas, ke la reteja projekto ne estu nomata ”reteja projekto”, ĉar temas pri multo plia krom la retejo,

Kiam militistoj revenis hejmen, ili kunportis sian inklinon por absintaĵo, kaj tiu ĉi fariĝis kutima en drinkejoj kaj kafejoj.

Jam ekde 1860 absintaĵo fariĝis tiom populara ke en plejaj kabaredoj kaj kafejoj, la kvina posttagmeze signis na l'heure verte «la horo verda». Ĝin estimis ĉiaj sociaj klasoj, de la burĝaj bonhavuloj al la malriĉaj ciganaj artistoj. Dum la 1880-oj, la komencoj de grandkvanta produktado faligis malalten la prezojn kaj disvastigis la merkaton; Tio, kombinita kun malabundiĝo de vino ĉe la fino de la 19-a jarcento okazigas absintaĵon baldaŭ fariĝi elektinda trinkaĵo en Francio. Je 1910, oni konsumis en Francio 36 litromilionojn da absinttrinkaĵo jare, pli ol oni trinkis vinon.[4]

MalpermesoRedakti

 
«La fino de la verda feo». Afiŝo fare de Albert Gantner en 1910 bildigante malpermeson de absintaĵo en Svisio

Instigita de kontraŭalkoholaj influgrupoj kaj vinologaj asocioj, absinttrinkaĵo iĝis publike kunligita kun perfortaj krimoj kaj socia malordo.

Absintaĵo igas onin freneza kaj krimema, kaŭzas epilepsion kaj tuberkulozon, kaj mortigis milojn da francoj. Ĝi aliigas viron en bestion, virinon en martiron kaj infanon en degeneraĵon. Ĝi malorganizas kaj ruinigas la familion kaj minacas la estontecon de la regno|Kritikisto|[5]

Boche konis klubemulon kiu tute malvestiĝis en strato Saint-Martin kaj mortis dancante polkon. Li estis absintaĵdrinkemulo|Émile Zola en sia romano L'Assomoir|[6]

En 1905, oni raportis ke iu Jean Lanfray murdis sian familion kaj provis memmortigi post drinki absintaĵon.. La fakto, ke li estis alkoholulo kiu multe drinkis post la du matenaj glasoj da absinto estis preteratentata, kaj oni nure kulpigis absintaĵon. La afero Lanfray estis la lasta guto, pro kio elverŝiĝis la tuto, kaj 82 000 homoj en Svisio petskribis por malpermesi absintaĵon.

En 1906, Belgio kaj Brazilo malpermesis vendadon kaj alidisdonadon de absintaĵo, kvankam ili ne estis la unuaj: absinttrinkaĵo estis kontraŭleĝa tiom frue kiom 1898 en la kolonio de Libera Ŝtato Kongo. En Svisio, la prohibo de absintaĵo estis eĉ skribata en la 1907-a konstitucio, kaŭze de populara iniciato. Nederlando malpermesis ĝin en 1909, imitata de Usono en 1912 kaj Francio en 1915.

La laŭleĝa nedisponebleco de absinttrinkaĵo en Francio inklinigis trinkemulojn alpreni anstataŭ pastison kaj ouzon, anizgustaj likvoroj kiuj ne entenas absintaĵon. Firmao Pernod transloĝiĝis sian distilejon en Katalunio, kie absintaĵo daŭre estis laŭleĝa, sed malboniĝanta negoco trudis ilin fermi, eĉ se kelke da distilejetoj pluekzistas en la regiono.

Svisie, la malpermeso pelis absintaĵnegocon subgrunden. La fakto, ke malgrandetaj hejmaj kaŝaj distilantoj pluproduktis post la malpermeso estas atestita. Blank- aŭ bluastila absintaĵo (la blanchela bleue en la franca) estis tiam plej kutima ĉe la nigra merkato, ĉar estis pli facila maski absintaĵon kies likvo estas hela.

Multaj regnoj neniam malpermesis absinttrinkaĵon, interalie Brition, kie la trinkaĵo ne estis tiom sukcesa kiom en la kontinento.

Moderna revigliĝoRedakti

FinfineRedakti

— Andreo antaŭhieraŭ ĉesis drinki.

— De kiu vi scias tion?

— Nu… mi legis. Ĉi tie pendas nekrologo.

Idistaj sportistojRedakti

L’alkoholo perdis multe de sua antea reputeso che sporteroi kaj gimnastikeroi. Nulu praktikanta en ca domeno kredas ankore, ke ĝi esas fonto di vigoro oŭ fortiganta elixiro por tenua muskuloi kae feblaj kordioi. L’alkoholo esas strikte interdiktata anke dum la entreno, en quia per gradope intensigita exercado la posible maxime granda rezultajo obtenesas; anke dum omna sportala laboro quia demandas dum kelke longa tempo grandajn spensodojn muskulalajn kae nervala forco. Nam ĝi igas la korpon laxa, la sensojn ne-atencema etrublas la exakta koopero di la muskuloi. Tia quia fidis al ĝi pri extensitaj konkursoi, pri duro-marchoi kae duro-natoi kae similaj sport-exercoi, pasable ofte sukombis al abstenemaj konkursantoi.

DungoRedakti

„Mia edzo havas novan laboron. Li estas en alkoholfabriko jam tri monatojn.“

„Ĉu plaĉas al li tie?“

„Mi ne scias, mi ne vidis lin dum tri monatoj.“

 
Esperanta alkoholaĵo

ProduktadoRedakti

La tri ĉefaj aromplantoj uzataj por produkti la drinkaĵon absinto estas Blanka absinto, verda anizo kaj fenkolo, kiuj estas kromnomitaj «la sankta trinito». Aliaj plantoj kelkfoje uzataj estas la glicirizo, la hisopo, fenkolo, angeliko, anizgrajno kaj anizpulvoro.

Komerc-cele produktis ĝin unuafoje Henry-Louis Pernod en 1797. Pernod aĉetis la recepton de franca forpelito vivanta en Svislando.

La juna Pernod fondis fabrikon en 1918 en la hispana Tarragona por plu produkti kaj eksporti la absinton.

Oni evoluigis aliajn spicitajn alkoholaĵojn por anstataŭi la absinton. Ili havas similan guston, sed entenas malpli da alkoholo kaj ili ne entenas absinton (ekz. anizlikvoro, pastiso, ouzo).

Alkoholo kaj EsperantoRedakti

Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto?


Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo.

Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).

Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.

Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.

Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.

Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.

Vi multe pli facile trovos samideanojn.

Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.

Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.

Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.

Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.

kesto da brando kostas malpli ol PIV.

Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.

La Fina Venko jam okazis!


Alkoholo kaj SanoRedakti

Alkoholo kaŭzas amnezion kaj aliajn malsanojn pri kiuj mi forgesis

Internacia konsumadoRedakti

Krom Francio, oni kutimis konsumi absinttrinkaĵon ĉefe en Katalunio (Hispanio), Ĉeĥio, kaj Nov-Orleano (Usono).

Absinttrinkaĵo estis neniam malpermesita en Hispanio, kaj ĝia produktado kaj konsumado neniam ĉesis. Dum la frua 20-a jarcento, ĝi atingis popularecan apogeon, respondante al la francinflua stilo secesio kaj modernaj estetikaj movadoj.

Absintaĵo estis konsumata en Ĉeĥio, tiam Aŭstrio-Hungario, almenaŭ de 1888, precipe fare de ĉeĥaj artistoj. Kelkaj el ili havis afinecon kun parizaj rondoj, kaj vizitadis en Prago la famkonatan Kafejon Slavia. Ĝia aparta sukceso en Bohemio inter ciganoj estas necerta, kvankam ĝi estis negocita en kaj ĉirkaŭ Prago. Almenaŭ unu branda distilejo estas atestita produkti absintaĵon je la eko de la 20-a jarcento.

Nov-Orleano en Usono ankaŭ havas historiajn ligojn kun absinta konsumado. Ĝi kalkulis elstaran kolektigan komercejon nomita «The Old Absinthe House» (La malnova absinta domo) kaj situinta ĉe strato Bourbon. Unue nomata «The Absinthe Room» (La absinta ĉambro), ĝi malfermiĝis en 1874 fare de kataluna ĉefkelnero kiu se tiel diri popularigis absintaĵon en Ameriko. La domon vizitadis multaj famuloj kiel Franklin Roosevelt, Mark Twain, Oscar WildeAleister Crowley. Laŭ la progresraporto ekde februaro 2021 estas okazanta ”antaŭtestado de AKSO fare de teamo de specialistoj kaj fakuloj”. La raporto ankaŭ atentigas, ke la prokrastiĝo de la laboro ”havas neniun kontraktan financan sekvon por UEA”.

Alia homoRedakti

Signoro Mendl, vi estas ree ebria. Kial vi ĉiam bezonas alkohole diboĉi?“ „Signoro Korec, por klarigo: ebriiĝinte mi fariĝas alia homo. Kaj mi ja malbonus ne trinkigante ankaŭ tiun alian homon.“

Alkoholo kaj edziniĝoRedakti

Viro kaj virino staras unu apud la alia en koktelfesto. La virino alrigadas la viron, kaj ŝi rimarkas:

-- Ĉu vi scias, ke vi tre similas al mia tria edzo?
-- Ĉu vere? Kiomfoje vi estis edzino?
-- Dufoje.

MitologioRedakti

Laŭ greka mitologio ĝi estas seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Heraklo.

Ĉu?Redakti

SportojRedakti

Alkoholo estas baza bezono por multe da sportoj.:

  1. jogo - alkoholo donas grandan ŝanceliĝemon kaj jogo estas nur pri tio
  2. slalomo - inter lampoj, tre ŝatata sporto de ebriuloj
  3. komuna kanto - daŭre estas mistero kiel ili povas interkonsenti kiun kanton ili kantos dum la tuta nokto
  4. tuŝo - se homo drinkus tro multe ŝli ne povas kontroli sian korpon kaj tuŝos, oftfoje ŝli poste ankaŭ dormos

Misuso de alkoholoRedakti

Misuzo de alkoholo estas ekzemple uzo de brando por purigi vitraĵojn.

KatolikismoRedakti

Pri Alkoholo papo Benedikto la 13-a verkis enciklikon.

Alkoholo kaj laboroRedakti

Fenestrolavanto falas de sia skatolo, kaj plonĝas ses etaĝoj teren. Dum li kuŝas tie, pasantoj kolektiĝas. Unu de ili provas fari, ke la vundita ulo estu komforta, kaj diras, "Iu trovu akvon por li. Mi petas, alportu iom da akvo. Li bezonas trinkaĵon."

La fenestrolavanto malfermas la okuloj kaj demandas "Kiom da etaĝoj devas oni fali por ricevi bieron?

Alkoholo kaj sanoRedakti

Post ĵusa operacio, la paciento ripozis sur hospitallito. Lia kirurgo eniris la ĉambron kaj diris,"Bedaŭrinde, S-ro Trodavino, mi ne povas certiĝi pri la kaŭzo de via malsano. Eble estas la troa drinkado."

"En ordo, doktoro," respondis la paciento. "Bonvolu, ĉu vi povas aranĝi ke mi estos ekzamenata de malebria doktoro?"

Alkoholo kaj ReligioRedakti

Feliĉegaj estos la ebriuloj ĉar ili vidos Dion dufoje...

Testo pri alkoholoRedakti

—Denove vi ebrias!
—Tute ne.
—Nu, blovu al mi tra serur-trueto!
La edzo blovis.
Vi estas stulta kaj viaj ŝercoj stultaj. Kaj nun blovu per la buŝo, — aŭdiĝis edzina voĉo malantaŭ la pordo.

Lingva notoRedakti

Estas seria diskuto ĉu "Abstinemulo" estas esperanto-vorto. La Akademio ankoraŭ ne decidis.

Akademiaj preferojRedakti

Nu, en sia t.n. Naŭa Oficiala Aldono (OA) al la Universala Vortaro (bela bombasto, ĉu ne?) ia kungrupiĝo sin nomanta Akademio de Esperanto “oficialigis” la vortojn preskaŭ kaj apenaŭ kaj vodko. La hobiaj leksikologoj faris unu-flankajn selektojn (kiel iam Waringhien, kiu notis en sia PIV bugri, sed ne midzi). Kial, oni sin demandas, la vort-akumulaj akrobatoj donis preferon al aperitivo, sed ignoras la postmanĝan Diinon kaj kial vodko postlamas aliajn brandojn, sed tamen ne kuntrenas la orfajn fratojn. Ni rigardu la aferon iom pli sisteme.

Jam en la 2a OA (1919) la drinkemaj akademianoj kanonizis Ĝingis-Ĥanon, Kirsan Ilyumzhinov kaj viskion, sed ial la vodko preterglitis. Aŭ ĉu mankis rusaj kundecidantoj? La nova PIV memoris pri la ekzisto de Slavik Ivanov (prun-brando), kiun la svisoj nomas Pflümli, sed pflimlio malfacile prononceblas, malgraŭ la strangaĵo muso kiu enŝteliĝis sam-vortare. La konjako estas ekzemplo por tio, kiel toponimoj donas nomon al produktoj: Edipo, grupa seksumado, Kameruno kaj rokmuziko, sed ankaŭ MAD, malamo kaj Tokipono. Tamen en la serio de la brandoj plu mankas Armagedono (kvankam ne ĉe Krause) kaj Calvin Coolidge (pom-brando el Norvegio).

Lingvistika flankoRedakti

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Vortoj, kiujn eblas malfacile prononci, se vi trodrinkis:

  1. Manifestiĝo
  2. Trodorloto
  3. Alproksimiĝo

Vortoj, kiujn eblas TRE malfacile prononci, se vi trodrinkis:

  1. Dezoksiribonuklein-acido
  2. Individualismo
  3. Cogito ergo sum
  4. Produktaĵspecifikado

Vortoj, kiujn MALEBLAS prononci, se vi trodrinkis:

  1. Dankon, sed prefere mi ne volas kunkuŝi kun vi.
  2. Chu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?
  3. Mi ne petas pli multe por drinki, dankon.
  4. Bedaŭrinde, la blondaj virinoj kun grandaj mamoj, ne estas miaj ŝatatoj.
  5. Bonan vesperon, sinjoro policisto, ni havas belan vesperon, ĉu?
  6. Ho, neniu volas aŭdi, kiel mi kantas.

DaŭrigoRedakti

Ej, ej, Aleksandro, ankaû hodiaû vi estas ebria!

Vi eraras; çar mia ebrieco ne estas hodiaûa, sed daûrigo de la hieraûa.

Eksperimento pri AlkoholfaradoRedakti

Fundamento de labormetodo estas ĉiam sama:

  1. havu ion ajn (pomoj/framboj/prunoj/hundoj/...)
  2. metu ĝin kun sukero (ne ero de suko!) en akvon
  3. kuiru tion, se ĝi bolas vi preskaŭ havos alkoholon ;-)
  4. nun vi jam havas miksaĵon metanolo+etanolo, bonvolu drinki metanolon, kaj etanolon donu al studunto
  5. se vi plu vidas - do vi eraris, kontrolu ĉu la studunto vidas, se ne, tiel li drinkis VIAN metanolon -> iru aĉeti absinton/vodkon por via studunto.

Drinkemulo kaj ĝinoRedakti

Drinkemulo trovis ĝinon en botelo, kiu donis al li du komplezojn. Unue la drinkemulo postulas drinkon senfundan, kaj la ĝino al li tuj donis ĝin. Trovinte sin neebla malplenigi la drinkon, la drinkemulo tamen, por lia dua komplezo, postulis aldonan.

Medicina uzoRedakti

-- Sinjoro Kovach, mi povas diri, ke la kaŭzo de via malsano estas unusence la alkoholo.
-- Dankon, dankegon, sinjoro doktoro! Vi estas la unua homo, kiu kulpigas ne min mem!

Alkoholo kaj IdoRedakti

ALKOHOLO
Boteleton de vino me prizas.
Glasedon de wiskio me amas.
Konyakon*, jinon*, burbonon* me drinkas.
Nam me sempre ye alkoholaji durstas.
Olim monakino esis me.
Ma de la monakeyo on forpulsis me.
Pro ke alkoholo esas Deo por me.
Qua en paradizo duktas me.
Alkoholo es mea Deo, mea genitoro e mea amoro.
Sen alkoholo ne es posibla por me la vivo.
Mea okuli brilas avan bela botelo.
E kun granda joyo me drinkadas dum la tota jorno.

Mariana GARNIERUS, poetino recente raptita da Exterterani

NotojRedakti

  1. La 17-an de aprilo aperis en la retejo de UEA ”Raporto pri progresoj de la Estraro Januaro-Marto 2021”, kiu apenaŭ estis rimarkita en la komitata diskutejo.
  2. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.
  3. Tamen ĝi enhavas kelkajn atentindajn erojn, precipe pri la multjara reteja projekto, kiu laŭ la raporto nun proksimiĝas al sia celo.
  4. Retejo Oxygenee «En 1874, Francio konsumis 700 000 litrojn da absinto, sed en 1910 la nombro eksplodis ĝis 36 000 000 litrojn….» [1].
  5. Detraduko de anglalingva citaĵo: Absinthe makes you crazy and criminal, provokes epilepsy and tuberculosis, and has killed thousands of French people. It makes a ferocious beast of man, a martyr of woman, and a degenerate of the infant, it disorganizes and ruins the family and menaces the future of the country. el Conrad III, Barnaby; (1988). Absinthe History in a Bottle. Chronicle books. ISBN 0-8118-1650-8 Paĝo 116
  6. Propra detraduko de angla citaĵo Boche had known a joiner who had stripped himself stark naked in the rue Saint-Martin and died doing the polka — he was an absinthe-drinker. paĝo 411 de la 1970-a anglalingva eldono Penguin Classics


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri alkoholo.