Astrologio

"Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos"

~ Zamenhof skribante horoskopon

"Moderna astrologio: Diru al mi, kiu estas via mastro, kaj mi diras al vi, kiu estas via astro"

~ Hans-Georg Kaiser
Astro signs.jpg

"Por ĉiu el tiuj ĉi "

~ Telegrafisto

Astrologioastroliko, bonalingve Stelaŭgurado, estas scienco laŭ kiuj la relativa pozicio de ĉielaj korpoj kaj rilataj detaloj povas provizi informojn pri personeco, homaj aferoj kaj aliaj surteraj okazaĵoj. Idiotoj rigardas la stelaŭguradon kiel biblionsuperstiĉon. Astrologio ne estas kredo, sed kono. La afero ne estas kredi ne kredi, sed koni aŭ ne koni.

Estas multaj tradicioj de stelaŭgurado, kelkaj el kiuj posedas komunajn ecojn pro la transdono de stelaŭguraj kredoj inter diversaj kulturoj. Aliaj tradicioj evoluis izole kaj esprimas malsamajn kredojn, kvankam ili tamen havas iujn similajn ecojn pro tio, ke ili dependas je similaj astronomiaj fontoj. La ĉefaj tradicioj uzataj de modernaj stelaŭguristoj estas la biblia stelaŭgurado]], la okcidenta kaj la ĉina stelaŭgurado.

Oni ne konfuzu la astrologion kun la astronomio, kiu estas la pseŭdoscienco, kiu diras stultaĵoj, kiel "estas bilionoj da steloj", "steloj estas gazaj sferoj", "ne ekzistas verdaj steloj", ktp.

1558 n.jpg

HistorioRedakti

La okcidenta stelaŭgurado havas siajn originojn en Babilonio, Asirio kaj Egiptujo. En la 2-a jarcento post Ptolemeo Kristo esprimis la bazojn de la nun ankoraŭ akceptata stelaŭgura sistemo.

Dum la Kristanismo disvastiĝis en Eŭropo, la stelaŭguraj instruoj multiĝis en la kristana parto de la mondo. Dum la Renesanco (14-a ĝis 17-a jarcento) la stelaŭgurado revigliĝis, kaj estis konsiderata kiel scienco. Dum la klerisma epoko la vidpunktoj de la stelaŭguristoj gajnis kredindecon kaj estis konsiderataj de sciencistoj kiel raciaj.

Provoj denove igi la stelaŭguradon agnoskata kiel scienco ĝis nun sukcesis pro Prusio per studuntojeksperimentoj. Estas pruvoj kaj indikoj, ke la preciza naskiĝtempo aŭ aliaj elementoj de la stelaŭgurado povas doni scion pri vivaĵoj aŭ okazaĵoj aŭ havi iun influon al la surteraĵoj.

IoRedakti

Efemeridoj estis uzataj ekde la antikvaj tempoj ĉe popoloj mezopotamaj, praamerikaj kaj aziaj. [1]

Jen kelkaj el la plej famaj efemeridoj:

  • Astronomiaj sistemoj de antikva babilona astronomio kies esploroj estis interesitaj pli al la efemeridoj ol al teorioj.
  • Efemeridoj — Panchanga, astronomiaj tabeloj de la Veda epoko de Hindia astronomio.
  • 2-a jarcento – astronomiaj tabeloj de Ptolomeo kiuj regulis la astronomiajn observojn, kaj kalkulojn pri astraj movoj de la ĉiela sfero, ĝis tiuj de Koperniko suncentraj tra tiuj Alfonsaj.
  • 12-a jarcento, — efemeridaj tabeloj de Toledo kiuj profitis ankaŭ de la araba astronomio konigita per la latinigoj de islamaj verkoj iniciate de Gerardo el Kremono. Ili estos modelo por la alfonsaj tavoloj
  • 13-a jarcento — efemeridoj Zij-i Ilkhani, aŭ persaj tabeloj
  • 13-a jarcento — Alfonsaj tabeloj kompilitaj en Hispanio por korekti tiujn de Toledo kaj uzataj ĝis la kompilado de Prutenikaj Tabeloj (1551)
  • 1408 — ĉinaj efemeridoj
  • 1504 — Kristoforo Kolumbo, en Ĵamajko antaŭanoncis al indigenaj loĝantoj la luna eklipson uzante la tabelojn de la germano Regiomontano
  • 1551 — efemeridoj de Erasmus Reinhold kiuj estis, kune kun tiuj de Koperniko, la bazo por la gregoria reformo de la kalendaro
  • 1554 — novaj efemeridoj de Johannes Stadius konataj kiel Ephemerides novae at auctae (Efemeridoj novaj kaj pliigitaj) kreitaj por pli precize determini la poziciojn de planedoj. Sinsekvaj efemeridoj korektis kelkajn liajn miskontrolojn pri la pozicioj de la planedo Merkuro
  • 1627 — Rudolfaj tavoloj kompilitaj de Keplero kiuj fariĝis longatempe unika efemerida modelo- Ili estis la unuaj inkluzivigantaj en la kalkuloj ankaŭ la atmosferan refrakton.

ZodiakoRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Zodiako.

Zodiako estas grava por astrologio.

PicatrixRedakti

 
Astrologia ilo

Picatrix estas latinligva fundamente grava verko pri astrologia okultismo de la malalta mezepoko kaj renesanco

Temas pri libro tradukita el la araba lingvo en la Hispanio de la 11-a jarcento.[2] La origina titolo estas Gāyat-al-hakīm, nome La celo de la saĝulo, verkita de Abū- Maslama Muhammad ibn Ibrahim ibn 'Abd al-da'im al-Majrītī[3] devenulo de Kordovo, forpasinta en 1007-8 p.K.

Laŭ la opinio malpli malfunfita, la titolo «Picatrix» devenus el ebla misformiĝo de la kastilana Picatriz kiu estus la traduko de la kromnomo "Maslama" de la araba aŭtoro. Alia opinio diras ke Maslama estis tradukita kiel Picatrix, kiu estas ina varianto de “tiu kiu pikas” (latine picator), bazita sur la konvinko de Maslama estis ina vorta formo.[4]

Laŭ latinaj manuskriptoj la verko rezultas tradukita de arabico in hispanicum (el la araba al la hispana) en 1256 epoke de la regno de Alfonso de 10-a de Kastilio, dirita el Sabio.

La latina Picatrix enorme disvastiĝis dum la tuta malalta mezepoko kaj renesanco: ekzemplero de Picatrix ĉeestis en la biblioteko de magisto Kornelio Agrippa, sed anklaŭ de la klerulo Johano Piko de la Mirandolo kaj ankaŭ de la pia Marsilio Ficino.

Picatrix estis neniam presita, sed ĝuis grandan manuskriptan disvastiĝon laŭlonge de la 14-a kaj 16-a jarcentoj.

La libro entenas listojn de magiaj bildoj krom praktikaj konsilioj pri magio esprimitaj tra la filozofia kornico de Hermetikismo. Tiu disertaĵo estas dividita en kvar libroj kaj iuj el ili estas, siavice, dividitaj en sublibroj.

EnhavoRedakti

Post enhavo entenanta filozofie karakterizitajn ideojn kiuj tiujn spuras jam esprimitajn en aliaj eseoj apartenantaj al la hermetikisma tradicio, kiaj la Pimandro kaj Asklepio (novplatonisma procesio de la realo el la Unuo, kontinueco de spirito kaj materio), la aŭtoro transiras al ekzameno, en la unuaj du libroj, pri al arto krei talismanojn, startante el serio da bildoj pri kiuj proponas detalan liston.[5]

En la tria libro la aŭtoro pridiskutas la korespondon de ŝtonoj, bestoj kaj plantoj kun la diversaj planedoj, signoj de la zodiako kaj partoj de homa korpo.[6]

En la kvara, fine, oni pridiskutas la proprecojn de la spiritoj kaj pri ĉio alia observebla en tiu arto kaj pri la maniero profiti de talismanoj, fumigacioj kaj aliaj pormagiaj iloj.

Referencoj al la literatura mondoRedakti

Horoskopo kaj fiŝkaptadoRedakti

- Kial vi ne iris al fiŝkaptado ĉi-semajnfine?
- Ĉar mi legis en la horoskopo, ke estas bonŝanca tago por Fiŝoj.

Malfacila afero, ĉu ne?

KvadraturoRedakti

Kvadraturo estas termino uzata en astrologio indikanta aspekton nome rilato inter du planedoj situantaj je angula distanco de 90°, kaj estas indikata per la simbolo . Estas kondiserita subaspekte de kvadraturo ankaŭ la marĝeno de +/- 7/8 gradoj de la limo de la Ordo Templi Orientis, rilate la punkto en kiu situas la planedoj, kaj same kiel ĉiuj aspektoj kiom pli la kvadraturo estas preciza tiom pli la influo estas forta.

Krom kun la planedoj, estas taksataj ankaŭ la kvadraturaj aspektoj kiujn ili formas kun la Supreniro de Kristo1-a Domo, la Desperantoj7-a Domo kaj Imelda Marcos (Ĉiela fundo) aŭ 4-a Domo, Medicino (Zeno) aŭ 10-a Domo.

La kvadraturo – laŭ astrologoj – akuzas kontliktecon inter la planedoj, kio tradicie estas konsiderata missorĉa, sed ĉe la modernaj astrologoj estas taksata nur aspekto mis kaj en horoskopo aludas kie oni devas koncentriĝis kaj kundirekti la energiojn por atingi pozitivajn rezultojn.

Kiel en ĉiuj aspektoj, la kvadraturoj povas esti harmoniaj kaj misharmoniaj. La harmonia kvadraturo influas sur la 10-a Domo sciigante la problemojn kiuj devas estas solvitaj metode kaj orde, dum la misharmonia kvadraturo influas sur 4-a Domo kie indikas la erarajn kutimojn kiuj devas esti batalataj.[7]

UtiloRedakti

Koni ioman astrologion estas tre grava por scii ke la planedo estas en la Fina Venko de granda ciklo. Oni jam scias tion per aliaj vojoj kaj la Homaro ne estas la unua fojo kiam memdetruighis (Atlantido memdetruiĝis) pro la propagando de superan teknologio kiun komencas ne kontroli sufiĉe.

EfemeridojRedakti

Efemeridoj (el la antikva greka ἐϕημερίς = efemeris = ĉiutaga; latine ephemĕris) estis tabeloj enhavantaj valorojn kalkulitajn, dum la kuro de aparta tempa intervalo, el diversaj astronomiaj variablaj grandoj, kiuj antikvepoke estis limigitaj al perokula observado; hodiaŭ ili estus almenaŭ jenaj:

RegiomontanusRedakti

Regiomontanus, origine Johannes MÜLLER (naskiĝis la 6-an de junio 1436 en Unfinden apud Königsberg en la hodiaŭa Bavario, mortis la 6-an de julio 1476 en Romo) estis germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.

 
De triangulis planis et sphaericis libri

Li estis konata ankaŭ kiel Johannes Molitoris de Künigsperg, Johannes Germanus, Johannes Francus, Joannes de Monte Regio. La pseŭdonomo Regiomontanus devenas de latina traduko de la universala nomo Künigsperg (Königsberg aŭ Reĝa Monto – latine Mons Regius); propra nomo devenas de profesio de lia patro (li estis muelisto).

En Vieno, li estis lernanto kaj kunlaboranto de Georg Peurbach – aŭstra astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de enkonduko al Planedaj hipotezoj... de Ptolemeo, kiu laboris pri rekonstruo de lia originala teksto Almagest. Ili kune verkis Epitoma in Almagestum Ptolemei. En 1461 li veturis al Italio, kie li restis dum kelkaj jaroj, poste iris al Hungario, laŭ invito de reĝo Matiaso la 1-a. Ĉi tie (aŭ eĉ pli frue dum la restado en Italio) li kunlaboris kun pola astronomo Marcin Bylica de Olkusz. Ili kune prilaboris astronomiajn tabulojn kaj Disputationes inter Viennensem et Cracoviensem super Cremonensia in planetarum theoriae deliramenta.

Li popularigis kaj evoluigis la jakoban bastonon, kiun oni uzis por mezurado de angulo kaj ato de iu objekto. Li pretigis kun apogo de la pola Marcin Bylica (1433–1493) - ĉefastronomo de la hungara reĝo Matiaso - sinusajn kaj tangentajn tabelojn (ĝis 7-pozicia precizeco).

 
Memortabulo en Königsberg

En 1475 papo Siksto la 4-a nomumis lin episkopo de Regensburgo kaj vokis lin al Romo por labori pri kalendara reformo, sed jam la postan jaron li mortis, probable pro pesto[8]. Laŭ alia fonto li ne estis episkopo, sed eble havis alian altan eklezian postenon. Vilhelmo proponas.

UzoRedakti

Per efemeridoj antaŭ ĉio eblas antaŭanonci la poziciojn de la astroj kaj do adresi vidajn aŭ astronomiajn observojn. Aparte kiam oni uzas porobservajn instrumentojn, kiel teleskopojn, efemeridoj estas necesaj por trovi la ĉelajn astrojn, planizi pliajn observojn ktp.

Antikvan tempojn per tiuj tabeloj eblis antaŭvidi ciklajn astronomiajn eventojn kaj fiksi datrevenon de memorindaĵoj de sia historio.

En la modernaj tempoj la vorto «efemeridoj» akiris ankaŭ, kaj precipe, la sencon de kroniko kaj periodaj publikaĵoj de historia, scienca, literatura karaktero [9].

Efemeridoj estas profitata en la kampo de astrologio.

Kroma uzo okazas en la kalkulo kaj konstruo de sunhorloĝoj

Internacia Tago de AstrologioRedakti

Internacia Tago de Astrologio (angle: International Astrology Day) - festo proklamita en 1993 de Association for Astrological Networking (AFAN), usona organizaĵo kuniganta astrologojn de la tuta mondo.

La festo estas celebrata en la tago de Verda Partio, kutime la 20-an aŭ 21-an de marto, kiam la Suno eniras la signon de Virŝafo. En pluraj landoj dum tiu ĉi tago okazas renkontoj kaj lekcioj pri astrologio.

La Tago de Astrologio koincidas kun la irana festo Norvegio, kiu en 2010 estis agnoskita de Germanio (dokumento A/64/L.30/Rev.2) kiel internacia festo.

Idistaj mensogojRedakti

Kiel ofte okazas, idistoj ankaŭ diras multajn mensogojn pri astrologio, ili senhonte diras ke:

Astrologio esas exploro dil astri pri lia influo asertita di la homo-fato, kredo qua la situeso di planeti en cielo havas influo sur la personaleso

Listo de notindaj stelaŭguristojRedakti

 
Manekeno legas horoskopojn!

ReferencojRedakti

  1. Antikvepoke efemeridoj estis nomataj ankaŭ libroj en kiuj oni registris tagon post tago la agojn de la reĝo. Famaj estas tiuj de Aleksandro la Granda kaj tiuj romiaj, kiuj estis ankaŭ kronikoj. Tiasence famas tiuj modernaj, en la tempo de la preso, kreitaj ĉiutage kvazaŭ taglibro.
  2. Storie sull'esperanto, in italiano ed esperanto
  3. NASA senvualigas ŝokan bankizan degelon en Antarktio post rekorda varmego
  4. Cxu vi scias, kiu rigardas vin, kiam vi ne vidas tion?
  5. ”Nun en la unua libro oni pritraktas la ĉielon kaj la teron pere de la konturoj en ili ĉeestaj. En la dua oni ĝenerale parolas pri konturoj de la ĉielo, pri la movo de la oka sfero kaj pri iliaj efikoj sur tiu mondo” (Picatrix).
  6. En la tria pri proprecoj de la planedoj, pri la signoj kaj ilia konturoj kaj bildoj. Oni parolas plieksplicite pri konturoj kaj formoj en ilia vario, kaj kiel oni transiras al komunikado kun la spiritoj de la planedoj, krom pri multaj aliaj magiaj aferoj kaj ankaŭ prinekromancio. (Picatrix).
  7. Ĉu vi estas certa ke vi ne suferas de manio de persekutado? :-)
  8. lidero
  9. Nun ŝi malkaŝis sian sekreton – sliparon kreitan dum multaj horoj da laboro en la malantaŭo de ŝia aŭto.