Balkanio

"Ĝi glitas de li kiel pizo de muro"

~ Zamenhof pri iu ajn, kiun mi tute ne komprenas
Capitán.jpg

""Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco"

~ Vikipedio pri Balkanio

"Mi povas konstati ke homoj jam surpriziĝas pri nenio!"

~ Tonjo del Barrio pri ĉi tiu artikolo

"Dicar ke ulu esas malicoza povas esar akuzo serioza"

~ Idisto

"Mi vere samopinias al vi"

~ mi pri la supra diraĵo

"Esque isto serea permittite?"

~ Interlingvaisto

"Ju malpli ni amas virinon, des pli facile ni plaĉas al ŝi"

~ Drakulo

"Mi lingve poluris, kvankam mi tre dubas pri la valoro de la artikolo"

~ Vikipediisto

"Almenaŭ la laŭran laŭbon laŭdu laŭte!"

~ Balkano

Balkanio (Teksaso), bonalingve Balkonujo, estas la plej granda balkana lando de Eŭropo, kiu konsistas el horizontala platformo elstaranta el la muro de konstruaĵo.

Nacp.png

GeografioRedakti

Balkano situas plejofte ekster la koncernita konstruaĵo, sed povas ankaŭ situi interne de ĝi, en granda ĉambro (ekzemple en teatrejo) aŭ en fermita korto.

La plej fama balkano estas sendube tiu de la ŝekspira tragedio Romeo kaj Julieta.

 
Nacia Blazono

Nerda notoRedakti

La balkana duoninsulo ankaŭ estas la kruciĝo de oriento kaj okcidento. Je ĝi kunvivas multaj popoloj.

HistorioRedakti

Dum la reĝado de Leono, Balkanio estis disvenkitaj oni kaj alia fojo por la ostrogotoj kaj la hunoj.

Balkana demandoRedakti

Oni interkonsentis, ke Grekio troviĝos en la influ-sfero de Britio, dum Jugoslavio - en la influ-sfero de Sovetio.

Balkana militoRedakti

Dum Balkana Milito en riveroj de Jugoslavio aperis mortinta fiŝo, pereinta pro ekologia malpurado kaŭzita de NATO-a bombado. "La barbara agreso metis nin je sojlo de totala humanisma kaj ekologia katastrofo", - diris prezidanto de Sindikata Konfederacio de Serbio, kiu opinias, ke "la internacia progresiva komunumo tre malrapide ekkonscias kaj neadekvate reagas je minaco, kiun la agreso prezentas ne nur al Jugoslavio, sed ankaŭ al tuta regiono".

NATO ne forpelis sub pafminaco nur unu nuran klingonon el Kosovo. Same NATO ne murdis nur unu nuran Kosovanon. Same NATO ne seksperfortis nur unu nuran Kosovaninon. Aldone NATO ne fosigis kosmonaŭtojn pri sia propra amastombego.

PacoRedakti

Kiel strangas foje la historio, ĉefe en la Balkanaj landoj: ili kverelis pri ĉio, ili dum jaroj interminacis, ili vetois unu la alian, sed fine Slovenio kaj Kroatio interpaciĝis. Aŭ, pli bone dirite, ili alproprigis al si la pacon al ili fiksitan de la internaciaj instancoj, per la internacia abitracio pri la limoj kaj per la Bazela Banko pri la Ljubljanska Banko.

Sed tio ne sufiĉas, ĉar en la Balkanaj landoj la meza vojo ne taŭgas. Jen tial la Slovena Parlamento invitis la kroatan ĉefministron en sia kunsido, kiu okazos la venontan mardon kaj kiu temos pri la ratifo de la Traktato pri aliĝo al EU de Kroatio; la loko instutucie plej alta por “kune fumi” la kalumeton, la indianan pacpipon.

PolitikoRedakti

Eĉ pli realas apero de NATOaj "pacfarantoj" en Kaŭkazo - amasa transsubstancigo de armaroj al rusiaj militaj bazoj en Armenio atestas pri, mole dirante, maltrankvila etoso. Usono jam proponis al Azerbajĝano kaj Armenio pridiskuti problemon de Montara Karabaĥo dum aprila pinta renkontiĝo de NATO en Vaŝingtono. Armenio estas ankoraŭ unu ŝtato, apenaŭ konformanta al la sistemo de regebla postsovetia spaco. Usonon kaj Turkion evidente incitas ĝia rusiema pozicio, rolo de turko-azerbajĝana bufro, kaj eblo por Rusio eliri tra Armenio en Iranon.

ReligioRedakti

En Balkanio, kvankam Islamo anstataŭis hinduismo antaŭ jarcentoj, daŭre oni tie ekzekutas religiajn teatraĵojn hinduismajn, neniel pro religia kredo sed pro estetika ŝatego.

LingvojRedakti

La bordura lingvo estas fikcia lingvo, la nacia lingvo de Bordurio, fikcia despota ŝtato en la balkana regiono kreita fare de la verkisto Hergé por la bildstria libroserio La aventuroj de Tinĉjo. Ne estas multaj informoj pri la bordura lingvo, ĉar ĝi ne amplekse aperas en la libroserio. La najbara lingvo de la same fikcia lando Sildavio, do la sildava lingvo, montriĝis ĝermana lingvo, sed estas tiom limigita konata vortaro de la bordura ke tia analizo pri tiu lingvo pli malfacilas. Estas tamen pluraj vortoj kun klare ĝermana radiko, ekzemple hôitgang, (vidu nederlande uitgang), mänhir (vidu nederlande mijnheer), ointhfan (vidu nederlande ontvangst) sztôpp, tzhôl (vidu germane Zoll) kaj zsnôrr (vidu nederlande snor). La difinita fonto de tiuj vortoj tamen ne pruveblas. Malsame al la sildava, kiu ankaŭ skribiĝas per la cirila alfabeto, la bordura estas skribata nur per la latina alfabeto. La ortografio estas iom malsama de tiu de la sildava, la vokalo ô, preskaŭ certe reprezentaĵo de la sono Ŝablono:IPA, estas tre ofta en la lingvo, kaj la literokombino sz ŝajne uzatas por la sono Ŝablono:IPA (do "s") anstataŭ Ŝablono:IPA (do "ŝ"), samkiel en la hungara. En komparo ĝi sonas multe malpli slava ol la sildava, kaj pli akcentas similecon al la ĝermanaj lingvoj de centra Eŭropo.

Kiel aliajn fikciajn lingvojn kaj plurajn personajn kaj prilokajn nomojn en la universo de Tinĉjo, la aŭtoro Hergé kreis la borduran modele de la brusela lingvo, dialekto de la nederlanda respektive flandra parolata en kaj ĉirkaŭ la urbo Bruselo.

Preskaŭ la tuta vortaro de la lingvo, escepte de al vorto Müsstler) povas esti trovata en la bildstria libro "La Afero Sunfloro" (origine france L'Affaire Tournesol) de 1956.

Konataj vortojRedakti

  • amaïh! - "Heil!" (saluto deziranta fortunon al la despoto, de la flandra/brusela vorto "amai", kiu esprimas agrablan surprizon)
  • da - "de"
  • hôitgang - "elirejo" (de la nederlanda "uitgang" kaj la germana "Ausgang")
  • mänhir - "sinjoro" (de la germana "mein Herr" kaj nederlanda "mijnheer", laŭvorta traduko de la franca "monsieur")
  • ointhfan - "akceptejo" (probable de la nederlanda "ontvangst" aŭ la germana "Empfang")
  • opernska - "opero"
  • platz - "placo" (de la germana "Platz")
  • Pristzy! - "damnita!" (de la franca "sapristi!")
  • szonett - "sonorilo" (de la franca "sonnette")
  • sztôpp - "Stop!"
  • tzhôl - "dogano" (de la germana "Zoll")
  • zservis - "servo"
  • zsnôrr - "lipharoj" (de la nederlanda "snor")
  • szplug! - "hej!" (nur en la anglalingva eldono)

LoknomojRedakti

  • Bakhine
  • Szohôd

Personaj nomojRedakti

  • Kardouk
  • Kavitch
  • Klûmsi - (origine france Himmerszeck, laŭ la nederlanda immer ziek (ĉiam malsana))
  • Krônik
  • Kûrvi-Tasch - (de la angla curvy (mous)tache, origine france Pleksy-Gladz, laŭ la germana markonomo Plexiglas, por la substanco polimetilmetakrilato, speco de vitrosimila plasto)
  • Müsstler - (evidenta kofrovorto de Benito Mussolini kaj Adolf Hitler)
  • Sponsz - de la nederlanda "spons", spongo

SkriboRedakti

Dum la lastaj tridek jaroj en Montenegro oficiale estis permesita kaj la latina kaj la cirila abocoj, sed tiama registaro penis ajnamaniere forigi la cirilan abocon, ĉiuj ŝtataj televidiloj, entreprenoj kaj gazetoj uzis la latinan, kvankam cirila aboco estis tradicia montenegra akribmaniero. Nun multaj montenegranoj esperas ke tio ŝanĝiĝos. Estas ankaŭ interese ke, kiam Aŭstrio-Hungarujo dum la Unua mondmilito konkeris Belgradon, la unua ordono de la okupantoj estis malpermesi la cirilan abocon, kaj ili tuj forigis ĉiujn cirilajn stratnomojn kaj ŝildojn

EkonomioRedakti

Ĉu?

KulturoRedakti

Kiom da balkanoj oni bezonas por ŝanĝi ampollampon? Kvin. Unu stariĝas sur seĝo kaj ŝanĝas la ampollampon, kaj kvar turnas la seĝon.

MusakoRedakti

 
Musako el terpom-lamenoj.
 
Musako el kukumo kaj terpomoj.

La musako (el la greka μουσακάς, mousakás) estas tradicia manĝaĵo el Balkanio kaj Mezoriento surbaze de melongenoj. La greka versio estas la plej konata internacie, kiu konsistas el tavoloj el haketita viando, lamenigita melongeno kaj tomato, kovrita de blanka beŝamelo.

La vorto estas arabdevena kaj venas el saqqaʿa, ‘frostigi, blankiĝi’, sed ĝi venis al la lingvoj de okcidenta Eŭropo tra la greka.

FaradoRedakti

En la araba mondo, musako estas salato kuirita precipe el tomatoj kaj melongenoj, simile al la kaponato de Italio, kaj ofte estas malvarme servata kiel aperitivo. Kvankam ĝi havas araban nomon, ĝi estas kutime konsiderata greka en Okcidento. La versioj bulgara, serbia, bosnia, kaj rumana prepariĝas per terpomoj anstataŭ melongenoj.

En la komuna greka recepto (3tavola), la malsupra tavolo konsistas el melongenoj frititaj en olivoleo, la meza el ŝafida haketita viando kun muelitaj tomatoj kaj la supra el beŝamelo (plej probable enkondukita de Celementes en la 1920-aj jaroj). Oni povas fari ĝin sen la butero de la beŝamelo aŭ malpliigi ĝian kvanton aŭ eĉ anstataŭi ĝin per kremo. En la cetero de balkanaj landoj, la supra tavolo ofte estas miksaĵo de lakto aŭ kremo kaj ovo.

MatematikoRedakti

Du montenegranoj rabis la bankon, kaj revenis hejmen .Tiam unu el ili diris gaje:

-Ĉu ni nombrumos monon aŭ ni spektos la televidan`` Taga Novaĵo``

Nacia HimnoRedakti

Viva li estas… Sur la Balkanio
en sang' dronanta kuŝas kaj ĝemas
vundita bruste juna bandano -
profunda vundo la korpon premas.
Rikolto estas… kantu, popolo,
malgaje! Kantu, fratoj, kaj ploru!
En slava land' pereos en solo
Bravul'! Sed, ho mia kor', ne doloru!
Vespero venas, luno ekbrilas,
surŝutas ŝteloj foron ĉielan -
blovetas vento, arjoj babilas,
Balkanio kantas kanton ribelan.

SeverecoRedakti

Turisto en Balkanio demandas lokan loĝanton, kiom li aĝas.

Respondo: „120 jarojn.“

„Ĉu 120 jarojn? Certe dum tiu tempo vi vidis grandan parton de la mondo.“

„Ne. Mi havas tre severan patron kaj tiu forlasas min nenien.“

Seksuma vivoRedakti

Ĉu?