Kruko kaj Baniko

(Alidirektita el Baniko)
Fuŝ! Ĉu vi volis diri Banado kun amiko?

"Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras"

~ Zamenhof pri K&B

"Uniono inter la Esperanto-movado e la Ido-linguo esus maxim bona. La mondo regardas Esperanto e vidas ulo stranja e nekomprenebla. La mondo, plu facile en la formo di Ido, aceptus la ideo quan Esperanto reprezentas"

~ Kruko kaj Baniko

"En futuro , ne plu fu^su mian nomon , mi ankaý ne fu^sas la vian "

~ Kuko pri Banino
3004.png

Kruko kaj Baniko, ankaŭ konataj kiel K&B estas gravaj filozofoj de la frua moderna epoko. Liaj nomoj troviĝas en vico da esperantaj verkoj, redaktitaj de Louis Beaucaire de Bervalo. Tiuj verkoj subtile diskutas homajn rilatojn, kaj estas ofte komparataj kun la dialogoj de Platono.

Pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, tute ne ŝatas ilin.

Parto de serio

Verda Stelo  03010856-0.jpg
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido


PudorecoRedakti

40486b71b9 o.jpg

Kruko komercvojaĝas ktp, kaj en vilaĝo lia aŭtomobilo ekpaneas. Gary Glitter konstatas ke li ne povos ripari ĝin ĝis la morgaŭa mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino kiu ofte gastigas turistojn.

La neplutiomjuna vidvino ĝojas akcepti vojaĝanton ekster la turismosezono. Post simpla vespermanĝo, ŝi montras al li la gastoĉambron: "Mi volus averti vin," ŝi diras, ruĝiĝante kaj mallevante la okulojn, "ke la pordo inter tiu ĉi ĉambro kaj la mia ne ŝloseblas...."

"Ne gravas," Kruko respondas senzorge, "donu al mi seĝon, kaj mi ĝin blokos."

OficistojRedakti

Iu vizitas la variajn oficejojn de sia firmao, inkluzive tiun kies oficejestro estas Kruko kaj Baniko. Li demandas: "Kiom da homoj laboras en via oficejo?" Kalkulas Kruko: "Proksimume unu el kvin."

CERTECORedakti

Baniko: Mi ne plu eltenas la neantaŭvideblecon de la vivo! Por esti feliĉa, mi bezonas certecon!

Kruko: Ne zorgu, Banĉjo -- mi povas doni al vi certecon.

Baniko: Ĉu vere?

Kruko: Jes ja. Ekzistas cent-procenta certeco ke via vivo havos neniun certecon.

Baniko: Mi ne certas ke tio helpos.

Kruko: Ne estu tiom certa.

BONA EKSKUZORedakti

Kruko: Mi havas neniun ajn ekskuzon por la maniero laŭ kiu mi evitas helpi mian edzinon je la domtaskoj.

Baniko: Do?

Kruko: Sed mi daŭre serĉos, ĝis mi trovos bonan!

PolitikoRedakti

Laŭ la religia mormona tradicio, Kruko kaj Baniko estis konsiliaj prezidantoj de Francio de la 22-a de marto 1913 ĝis la 2-a de decembro 1913.

NEPERFEKTAĴOJRedakti

Baniko: Mi ja havas miajn neperfektaĵojn, sed mi havas unu bonan kvaliton: kiam mi estas prava pri io, mi ne montras mian ĝojaĉon, sed restas humila. Ĉu ne, Kruk'?

Kruko: Mi ne scias -- ĉu vi iam estis prava?

BONVENONRedakti

Kruko: Mi ĵus aĉetis novan pordomaton, karinjo. Sur ĝi estas la vorto "Bonvenon". Venu vidi ĝin.

Jozefino iras al la enirpordo, kaj trovas ke la pordomato estas sur la endoma flanko: Sed, ĝi devus esti ekstere. Kial mi metis ĝin ene?

Kruko: Ĉar mi preferas kiam la gastoj foriras!

MEMORINDA KURSORedakti

Kruko: Banĉjo, ĉu vi plu sekvas tiun retkurson pri memorplibonigo?

Baniko: Ne, mi devis forlasi ĝin.

Kruko: Kial?

Baniko: Mi forgesis la pasvorton!

JunaĝoRedakti

Kiam Kruko estis juna, li laboris kiel kampara laboristo. Li eklaboris ĉe farmo, kaj tiu laboro multe plaĉis al li. Sed la farmisto maldungis lin post tri monatoj. "Tamen," protestis Kruko, "mi tre bone laboris dum mi estis ĉe vi! Mi riparis la rikoltomaŝinon, mi renovigis la motoron de la traktoro, mi ordigis ĉiujn barilojn. Ho, kaj ankaŭ la ĉiumonatajn sangoperdojn de via filino, mi sukcesis komplete haltigi ilin...."

(MAL)PURARedakti

Kruko ripozas. Alvenas Jozefino: Kruko, ĉu vi jam purigis la kelon, kiel mi petis?

Kruko: Mi faru demandon: "Se ĉambro estas malpura sed neniu vidas ĝin, ĉu ĝi plu estas malpura?"

Jozefino: Bona demando. Nun mi faru demandon: "Se viro estas malsata, sed neniu donas al li manĝaĵon, ĉu li plu estas malsata?"

Kruko ekiras al la kelo....

ĈU VI TROMANĜIS?Redakti

Kruko kaj Jozefino vespermanĝas en restoracio.

La kelnero venas: Ĉu vi finis la ĉefpladon? Do, ĉu mi alportu la deserton?

Kruko tuŝas la ventron: Nenion por mi, dankon. Mi estas plenŝtopita.

Jozefino: Ankaŭ mi nenion povus plu manĝi.

Kelnero: Sed la deserto estas inkluzivita en la prezo.

Kruko: Ĉokoladkukon!

Jozefino: Ĉeriztorton!

KIAM VI KOMPRENOS?Redakti

Baniko mismienas.

Kruko: Kio estas ĉe vi, Banĉjo?

Baniko: Aĥ, kiam mi estis etulo, mi volis kompreni kio estas la vivo. Mia panjo diris, ke mi komprenos kiam mi estos plenkreska. – Kiam mi estis iom pli aĝa, mia paĉjo diris ke mi komprenos kiam mi estos pli aĝa. – Kiam mi estis adoleskanto, mia pliaĝa fratino diris ke mi komprenos kiam mi pergajnos mem mian vivon. – Sed kiam mi finfine komprenos!?

Kruko: Kiam vi devos mensogi al infano....

TRAFITA!Redakti

Kruko sidas sur la kanapo, televidante.

Jozefino preterpasas, zorge rigardas la kapon de Kruko, kaj diras: Ho! Ne moviĝu! Ŝi prenas apudan gazeton, rulas ĝin, kaj per ĝi forte frapas la verton de Kruko: Jen, trafite!

Kruko krias: Aj! Sed kio estis!?

Jozefino: Ega amuziĝo!

ĈU LI SOIFAS?Redakti

Kruko kaj Baniko kune komercovojaĝas, kaj devas tranokti en hotelo. Enlitiĝonte, Baniko metas du glasojn sur sian noktotableton: unu plena je akvo, la alia malplena.

Kruko scivolas: Kial vi metas du glasojn, Banĉjo?

Baniko: Mi ofte vekiĝas en la nokto; foje mi soifas, foje ne.

ĈU LI RIPARIS?Redakti

Estas pluraj domtaskoj farendaj, sed Kruko preferas ripozi; do li prokrastas.

Jozefino ironias: Mi supozas ke hodiaŭ vi prokrastos ripari la rompitan fenestron en nia dormoĉambro...

Kruko: Nenial ajn, karinjo. Hodiaŭ mi prokrastos ripari la tegmenton. Mi prokrastis ripari la fenestron hieraŭ!

SINCERA FLATORedakti

Baniko: Mi aŭdis sentencon ke imitado estas la plej sincera formo de flatado.

Kruko: Ha, mi diris tion al vi hieraŭ. Sed mi memoris ĝin ĉar VI diris ĝin pasinta-semajne.

Baniko: Tio estas ĉar VI diris ĝin pastinta-monate.

Kruko: Fakte, ni ripetas tiun malnovan sentencon de pli ol jaro!

Baniko Ni do vere alte taksas unu la alian, ĉu ne?

Kruko: Ne, ne. Ni simple estas mallaboremaj senpensuloj.

MEMORIGILORedakti

Baniko: Mia skribilo ne plu havas inkon, do mi devos aĉeti novan.

Kruko: Do?

Baniko: Mi devos skribi memorigilon al mi mem, ĉar mi certe forgesos.

Li prenas skribilon kaj ekskribas sur paperon "Aĉetu novan skribilon".

Li prenas la paperon: He, mi ne povas legi ĉi tion!

VIV-ATINGOJRedakti

Kruko: Banĉjo, ĉu restas al vi io kion vi ankoraŭ ne atingis en via vivo?

Baniko: Ne.

Kruko: Do, vi jam atingis ĉion kion vi volis, ĉu?

Baniko: Ne.

Kruko: ???

Baniko: Mi neniam volis atingi ion ajn.

Kruko: Ha, tio estas alia afero.

Baniko: Mi ĉiam kredis ke la celo de vivo estas manĝi kaj dormi....

MANĜI MALPLI VESPERERedakti

Baniko: Nu, mi sekvas vian konsilon pri tiu nova dieto. Mi komencis manĝi malpli grandajn vespermanĝojn.

Kruko: Tre bone, Banĉjo. Ĉu vi trovas tion malfacila?

Baniko: Tute ne. Ĉar se mi malsatas poste, mi simple manĝas kelkajn litrojn da glaciaĵo antaŭ ol enlitiĝi.

Kruko: ??

Baniko: Sed strange, mi ne malplipeziĝas....

PLI AFABLERedakti

Baniko plendas ke Kruko traktas lin malafable: Mi insistas ke vi estu pli afabla al mi!

Kruko: En ordo. Mi estos pli afabla. Nun, ĉesu tedi min. Forigu vian vizaĝaĉon de la ĉambro, ĉar vi vomemigas min.

Baniko: ??

Kruko: Mi petas.

AmoRedakti

Baniko promenas en la urba zoo, kiam li neatendite vidas Krukon.

"Kion mi vidas?" li ekvoĉas. "Kion vi faras ĉi tie en la zoologia ĝardeno?"

"Chit!" Kruko flustras. "Mi ĉi tie havas rendevuon kun Lio!"

"Sed ŝajne ŝi forgesis vin...." Baniko moketas.

"Laŭŝajne," Kruko malĝoje respondas, "kvankam ŝi precize skribis: 'Estu je la tria antaŭ la baseno de la hipopotamo; vi certe ne estos senakompana.'"

SenescepteRedakti

"Ĉu vi kredus?", Kruko demandas al sia amiko Baniko. "Krom mian patrinon, krom mian fratinon, kaj krom mian filinon, mi jam seksumis kun ĉiuj virinoj en nia kvartalo." — "Jes ja, mi kredus", Baniko respondas, "kaj inter ni du, ni jam umis ĉiujn".

ĜENTLEMANORedakti

Rozino rakontas al Jozefino: Baniko restas ĝentlemano. Li ĉiam malfermas la pordojn por mi.

Jozefino: Ankaŭ Kruko -- sed nur kiam mi foriras.

ĈU VI FRIPONAS?Redakti

Kruko kaj Baniko ofte disputas pri diversaj aferoj. Kruko ĉiam venkas.

Lio, la sekretaro, demandas al Baniko post tia disputo: Sed kial Kruko ĉiam venkas en viaj disputoj?

Baniko: Li ĉiam friponas por venki.

Lio: Ĉu friponas?

Baniko: Jes. Li uzas verajn faktojn kaj saĝan prudenton!

BRUORedakti

Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, drinkante kelke da. Sed hodiaŭ ĉeestas ia bruega muzikogrupo. Oni nenion povas aŭdi krom ĝi. Baniko plendas: Estas tiom laŭtege ĉi tie ke mi eĉ ne kapablas pensi!

Kruko: Ĉu? Kaj kiun pretekston vi trovas en aliaj okazoj?

SIGNIFA BRUORedakti

El la kelo venas strangega bruo.

Kruko: Sed kio estas?

Jozefino: Mi jam diris al vi ke de kelka tempo la lavmaŝino faras tiun strangan bruon. Ĉu vi havas ideon, kion ĝi signifas?

Kruko: Mi vokos ripariston. Per la telefono, li eble povos diri al ni la signifon.

Kruko do vokas la ripariston: Aŭskultu.

Li metas la telefonon apud la lavmaŝinon: Kion signifas ĉi tiu bruo?

Riparisto: Ĝi kutime signifas ke via garantio ĵus malvalidiĝis....

KIA MEMORO!Redakti

Baniko lastatempe aĉetis novan matracon.

Kruko: Kia estas via nova matraco, Banĉjo?

Baniko: Nekomforta!

Kruko: Ĉu vere? Sed ĝi estas kun "memorŝaŭmo", ĉu ne? Tio devas konformiĝi al via korpo, kaj poste memori tion por perfekta alĝustiĝo.

Baniko: Mia devas havi malbonan memoron!

SOOOOOLARedakti

Baniko estas ofte iom tro serioza.

Kruko: Vi devos lerni ridi pri vi mem.

Baniko: Ĉu?

Kruko: Jes. Mi ne povas ĉiam fari tion sola!

KIEL PURIGI KELONRedakti

Kruko vizitas Banikon en lia garaĝo.

Baniko: Mia edzino neniam kontentas! Ŝi insistis ke mi purigi la kelon, kaj mi ja faris.

Kruko: Do?

Baniko: Mi apenaŭ finis, kiam ŝi insistaĉis ke mi purigu ankaŭ la garaĝon.

Kruko: Nu, ĝi fakte estas tre malorda. Estas diversaj aĵoj ĉie.

Baniko: Normale. Ĉi tien mi metis ĉion kion mi prenis el la kelo!

PARDONPETORedakti

Jozefino plendas al Kruko: Ĉinokte mi sonĝis ke vi estis ege malafabla al mi!

Kruko: Ĉu vi ŝonĝis tion? Li ekkuŝiĝas sur la sofo.

Jozefino: Sed kion vi faras nun?

Kruko: Mi dormos, kaj en mia sonĝo mi pardonpetos al vi!

KION LI ESTAS FARONTA?Redakti

Kruko kuŝas sur la sofo kaj dormetas. Jozefino alvenas kaj vidas lin: He, mi kredis ke vi estis purigonta la garaĝon!

Kruko duonmalfermas unu okulon: Ja, ankaŭ MI kredis tion. Sed....

SEKRETA ADMIRANTINORedakti

Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, drinkante kelke da.

Subite, Baniko flustras al Kruko: Vidu tiun belulinon aliflanke. Ŝi daŭre rigardetas min.

Kruko skeptikas: Ĉu vi kredas?

Baniko: Jes. Mi kredas ke mi havas sekretan admirantinon.

Kruko: Nu, se ŝi admiras vin, ŝi estas sufiĉe saĝa por teni ĝin sekreto!

KARIERTABELORedakti

Aleĉjo, la juna bofrato de Kruko, vane serĉas dungiĝon.

Kruko: La dungontoj multe atentas la kariertabelon. Kaj mi pensas ke vi devus reredakti la vian.

Aleĉjo: Ne, mi certas ke ĝi taŭgas.

Kruko: Vidu, vi skribis "fanatike atenta je detaloj".

Aleĉjo: Ĉu tio ŝajnas ke mi fanfaronas?

Kruko: Ne, ne. Sed vi skribis ĝin... dufoje!

VI ĈIAM VENKASRedakti

Kruko kaj Baniko ludas Skrablon.

Kruko vicas: Jen, mia lasta litero. Mi venkas!

Baniko, mishumore: Sed vi ĈIAM venkas, Kruk'. Kio estas via sekreto?

Kruko: Facile -- mi ludas kontraŭ VI !

SAĜA KONSILORedakti

Kruko kaj eta Joĉjo promenas. Kruko sentencas: Joĉjo, se vi ne sukcesas ion je la unua provo, vi devas re- kaj reprovi.

Joĉjo: Ha, mi komprenas! Panjo insistis ke vi donu al mi saĝajn konsilojn. Mi promesas ke mi diros al ŝi ke vi faris.

Kruko: Dankon, filĉjo. Sed... ĉifoje, ne subridu kiam vi diros al ŝi.

ĈU VI PAROLAS AL VI MEM?Redakti

Kruko havas la kutimon ofte paroli al si, eĉ kiam aliaj ĉeestas.

Baniko: Kruk', mi ne volas ofendi vin, sed vi neniam vidos min paroli al mi mem.

Kruko: Kompreneble, Banĉjo – ĉar vi neniam havas ion inteligentan por diri!

GeedziĝoRedakti

Kruko kaj Jozefina konkubas dum multaj jaroj, kaj ĉio glatas. Subite Jozefina, legante romantikan viringazeton, diras: Kruko, kial ni ne geedziĝu? Kruko respondas: Ĉu vi frenezas? Kiu volus edziĝi kun vi au mi? ;o)

PLENA DISPUTORedakti

Kruko kaj Jozefino disopinias pri iu domafero, kaj la diskuto iom varmiĝas.

Kruko: Ĉu ĉi tiu malakordo vere devos ekspansii en plenan disputon?

Jozefino: Kompreneble ke ne, karuĉjo.

Kruko: Ha, bone....

Jozefino: Mi estas tute preta trankvile atendi ĝis vi komprenos ke vi estas komplete freneza!

BONA KAJ ORIGINALARedakti

Baniko verkis novan libron, kaj montras la manuskripton al Kruko.

Kruko legas: Banĉjo, via nova manuskripto estas kaj bona kaj originala.

Baniko: Ĉu vi pensas?

Kruko: Sed... la parto kiu estas bona ne estas originala, kaj la parto kiu estas originala ne estas bona!

MEMORPILOLORedakti

Baniko prenas pilolon el skatolo, metas ĝin sur la tablon, kaj komencas tranĉi ĝin dupecen.

Kruko rimarkas tion: Sed kion vi faras al tiu pilolo, Banĉjo?

Baniko: Temas pri cerbosuplemento por plibonigi mian memorpovon.

Kruko: Sed kial vi tranĉas ĝin?

Baniko: Ĉar mi ja ne volas memori ĈION!

PRINTITAJ REZULTOJRedakti

Kruko iom misfartas, do konsultas la kuraciston. La kuracisto faras plurajn ekzamenojn, kaj poste alvenas kun la rezulto-printaĵo.

D-ro Klister: Nu, Kruko, la rezulto de viaj ekzamenoj aspektas bonege!

Kruko: Bone, do mi sanas, ĉu?

D-ro Klister: Ne, mi celas ke la rezulto estis printita per mia nova printilo. Vidu ĉi tiujn elstarajn kolorojn kaj klaran nigron. Li aldonas: Sed vi, aliflanke, estas tre malsana....

FamoRedakti

Kruko fanfaronas al Baniko, ke li estas tre fama homo. Baniko nur ridas. Do Kruko telefonas al la urbestro. "Saluton Marko, kiel vi fartas?" "Dankon, bone, Kruko", respondas la urbestro, "ĉu vi deziras ion specialan?" "Ne", diras Kruko, "iu amiko ne volis kredi, ke vi konas min. Bone, mi deziras al vi plu bonan tagon. Ĝis revido."

Baniko restas tamen skeptika, do Kruko telefonas al la ŝtata prezidento. Tre simila telefona interparolo. Baniko tamen ankoraŭ pridubas la konatecon de Kruko. Kruko do diras: "Eĉ la papo konas min. Ni faru vojaĝon al Romo, vi vidos."

Alveninte en Romon, Kruko diras al Baniko, ke tiu restu sur la placo de Sankta Marko kaj ke li ja vidos lin poste supre sur balkono kun la papo. Kruko vere aperas tie kun la papo kaj fiere revenas al Baniko. Tiu estas iom pala. "Diru, kio okazis?", demandas Kruko. "Nu, kiam vi staris tie kun la papo, mia najbaro demandis al mi: 'Ĉu vi hazarde scias, kiu estas la homo tie supre apud Kruko?' "

PUŜLEVOJRedakti

Baniko: Mi komencis fari sport-ekzercadon ĉiumatene.

Kruko: Ĉu vere? Mi gratulas.

Baniko: Post dudek tagoj, mi sukceis fari kvardek puŝlevojn hodiaŭ matene.

Kruko: He ja, ĉu vere kvardek?

Baniko: Nu, tio estas po du ĉiutage....

MEMORINDA PASVORTORedakti

Baniko suspiras: Mi ne memoras la pasvorton de mia reta bankokonto.

Kruko: Ĉu vi ne notis ĝin ie?

Baniko: Kompreneble! Ĉu vi opinias min kreteno?

Kruko: Do, kio estas la problemo?

Baniko: Mi ne memoras kie mi notis ĝin.

PERFEKTARedakti

Baniko faris escepte gravan eraron en kontrakto, kaj la estro estas kolerega.

S-ro Sklavig: Baniko, vi estas perfekta kreteno!

Kaj li klakfermas la pordon.

Baniko ridetas: Do, finfine li rekonas ke mi estas perfekta pri io!

VI ASPEKTAS MALSAMERedakti

Baniko paŝas en la strato. Li trafas alian personon. Baniko zorge rigardas lin: Vi aspektas malsame hodiaŭ.

La alia persono mienas mirigite.

Baniko: Ĉu vi estis ĉe la frizisto? Ĉu vi kutime portas okulvitrojn? Ĉu vi sportumas lastatempe...?

La alia persono mienas senkomprene.

Baniko pli zorge rigardas la alian personon: Ni ne konas unu la alian, ĉu?

La alia persono: Ne.

LIKANTA KRANORedakti

Kruko: Hieraŭ mi finfine riparis tiun likantan bankuvokranon.

Jozefino: He ja! Vi prokrastis tiun taskon dum ses monatoj!

Kruko: Jes. Kaj mi bezonis nur dudek minutojn por ripari ĝin.

Jozefino: Mi esperas ke vi lernis gravan vivolecionon ĉi tie.

Kruko: Jes ja. Mi lernis ke mi povas sukcese prokrasti malagrablajn taskojn dum ses monatoj!

ZorgemoRedakti

Baniko iris ferii ĉe kamparanoj, sed li revenas post nur kelkaj tagoj.

Kruko scivolas: Kial vi revenas tiom frue de via ferio?

Baniko: La unuan tagon sur la fermo mortis anaso, do ni manĝis rostitan anasaĵon. La duan tagon mortis bovido, do ni manĝis bovidajn kotletojn. Sed la trian tagon mortis la paŝtisto...

Paradokso de KrukoRedakti

Kruko estis en la Verda Krepusko kun inteligenta amiko, profesoro Cerbeg. Kruko demandis: Ĉu vi kredas ke ni iam trovos aliajn planedojn en la universo kun inteligenteco, profesoro?
Cerbeg: Nu, Kruko, la problemo ne estas trovi aliajn planedojn kun inteligenteco. La problemo estas, kiel ni rekonos inteligentecon kiam ni trafos ĝin?

MATENA AŬ VESPERA?Redakti

Baniko: Ĉiuj homoj estas ĉu matena persono aŭ vespera persono. Mi mem estas matena persono, mi ŝatas frue ellitiĝi. Kaj vi, Kruk'?

Kruko: Fakte, mi estas nek unu, nek alia.

Baniko: ??

Kruko: Estas periodeto de proksimume unu horo kaj duono, ĉirkaŭ tagmezo, kiam mi sentas min plej bone, sed nur tio!

NENIORedakti

Kruko kaj Baniko nenifaras en la ĝardeno.

Baniko: Diru, Kruk', kiom da tempo ni faradas nenion?

Kruko: Tri horojn.

Baniko: Ĉu nur? Ŝajnas al mi kiel ĉiam!

Kruko: Nu, vi konas la malnovan sentencon, ĉu ne?

Baniko: Kiun?

Kruko: "Nenio daŭras ĉiam."

LITERERedakti

Baniko: Mi ĵus legis en la vortaro ke oni rajtas uzi la vorton "litere" laŭ figura senco. Ekzemple, oni povas diri "Li manĝis litere tunon da pomoj", kvankam tio ne eblas. La vortaro argumentas ke vivanta lingvo estas lingvo en kiu la vortosencoj daŭre ŝanĝiĝas.

Kruko: Tio estas mirinda.

Baniko: Ĉu ne?

Kruko: Ne, Banĉjo, efektive ne. En mia vivanta lingvo, la vorto "mirinda" signifas "kretena".

ĈIAM PRETARedakti

Baniko eniras la laborejon. Li portas grandegan taliosakon.

Kruko: Kio estas pri tiu taliosako, Banĉjo?

Baniko: Ni vivas en malfacila, danĝera, neantaŭvidebla epoko. Tial de nun mi portas ĉi tiun taliosakon kun multaj aĵoj kaj iloj, por esti ĉiam preta kontraŭ ĉia problemo.

Kruko: He ja, vi estas kvazaŭ skolto.

Baniko: Ĉu vi volas mentan bombonon?

Kruko: Ne, dankon.

Baniko: Eble iom da lipoŝmiraĵo?

Kruko, iom senpacience: Ne nun.

Baniko: Ĉu vi volas iom da akvo? Iom da sunkremo? Malsekan tuketon?

Kruko kolere krias: Mi bezonas nenion, dankon! Mi komprenas, ĉu ne!? Vi estas preparita kontraŭ ĉia urĝa problemo!

Baniko: Ne nervoziĝu. Jen, prenu iom da sangopremomedikamento....

ZORGIGA RENDEVUORedakti

Baniko mienas miskontente: Mia patrino komencis fari ret-renkontiĝojn kun vidvoj.

Kruko: Do?

Baniko: Kaj ŝi akceptis vespermanĝi kun nekonato! Tio ja iom timigas min.

Kruko: Ne zorgu. Konante vian patrinon, mi dirus ke estas LI kiu devas timi!

SOIFORedakti

Kruko malfermas la fridujon. Subite eta Joĉjo aperas: Mi soifegas! Ĉu vi povus kapti skatolon da kolao, mi petas?

Kruko serĉas, sed: Ho, ni ne plu havas kolaon, fiĉjo. Kial ne preni glason da freŝa akvo?

Joĉjo ekforiras: Ne, dankon. Mi ne estas tiom soifa....

BROKANTORedakti

Kruko alvenas hejmen.

Jozefino: Kie vi do estis, karuĉjo?

Kruko: Mi estis en privat-brokanto en la apuda strato. Vidu, mi aĉetis ĉi tiun ĉemizon je 50 cendoj.

Jozefino rigardas la ĉemizon: Ĉu vi ne iam havis tre similan ĉemizon?

Kruko: Ja, ĝi estas la sama. Mi vendis ĝin antaŭ unu jaro, kiam ni mem organizis privat-brokanton. Mi vendis ĝin je 1 eŭro.

Jozefino: Nu....

Kruko: He ja, mi rehavas mian ĉemizon, kaj mi gajnis 50 cendojn!

NE ŜAJNIGU!Redakti

Kruko plendas al Baniko: Aĥ! Vi komplete fuŝis ĉi tiun negocon!

Baniko mienas ofendita, kaj respondas balbute: T-tio n-ne estas v-vera.

Kruko: Ha, ne ŝajnigu vin ofendita!

Baniko: Mi ne ŝajniĝas!

Kruko: Ho, ĉesu ŝajnigi vin tiom stulta!

Baniko: Mi ne ŝajniĝas! -- He....

KION MI FARU?Redakti

Baniko plendas: Ĉiuj ĉiam diras al mi tion kion mi devas fari!

Kruko: Malatentu ilin! Estu via propra ĉefo! Ne kliniĝu antaŭ la aliaj!

Baniko silentas.

Kruko: Ĉu vi aŭskultas?

Baniko: Ja, vi diras al mi tion kion mi devas fari....

SAĜULOJRedakti

Kruko parolas kun eta Joĉjo: Iu saĝulo foje diris: "La estinteco estas post ni: ni lernu de ĝi. La estonteco estas antaŭ ni: ni preparu por ĝi. La estanteco estas ĉi tie: ni vivu ĝin."

Tiumomente alvenas Jozefino: Iu saĝulino foje diris: "Vespermanĝo estas preta: venu por manĝi ĝin."

Joĉjo ekstaras: Jen vera saĝeco!

PLEJA SAĜULORedakti

Kruko: He, Joĉj', ĉu vi finis tiun lernotaskon pri la pleja saĝulo kiun vi konas?

Joĉjo: Jes, paĉj. Ĉu vi volas legi ĝin?

Kruko prenas la paperon: Volonte. Post momento: Sed... ĉi tio temas pri via panjo! Mi kredis ke vi skribos pri MI!

Joĉjo: Unue, mi intencis. Sed poste mi decidis skribi pri la plej saĝa persono kiun mi konas... kiu povas ankaŭ baki kuketojn.

OBSERVEMORedakti

Kruko kaj eta Joĉjo promenas. Dum la tuta vojo, Joĉjo daŭre demandas al Kruko ĉu li vidis tion aŭ alion Ekzemple: -- Paĉj', ĉu vi vidis tiun ruĝan sport-aŭton?

-- Paĉj', ĉu vi vidis la belan domon?

-- Paĉj', ĉu vi vidis la mojosan biciklon?

Kruko komencas senpacienciĝi pro tio.

Joĉjo rekomencas: Paĉj', ĉu vi vidis la....

Pro kolero, Kruko respondas: JES, MI VIDIS ĜIN!

Joĉjo: Ĉu vere? Kial vi tamen paŝis en ĝin?

SANIGA REKOMENDORedakti

Kruko portas sian hundon al la bestokuracisto: Bojboj aspektas iom naŭze. Ĉu vi povas ekzameni lin? -- Dume, mi rapide eliros por aĉeti ion por manĝi.

Bestokuracisto, rigardante paperojn: Mi rekomendus manĝi herbon.

Kruko: Dankon, s-ro doktoro, sed mi fakte intencas aĉeti ŝinkosandviĉon.

MI IOMETE TRO DORMISRedakti

Baniko alvenas malfrue al la laborejo.

S-ro Sklavig, la estro estas kolerega, kaj kriegas: VI MALFRUAS!

Baniko: Pardonu, ĉef'. Mi iomete tro dormis.

Sklavig: IOMETE!? Vi malfruas TRI HOROJN! Estas jam tagmeze.

Baniko: Ĉu jam tagmeze?

Li ekforiras.

Sklavig: Kien vi iras!?

Baniko: Estas tagmeze, ĉef'. Mi iras por tagmanĝi.

La finoRedakti

Kruko kaj Baniko laboras kune ĉe konstruado de nubskrapulo. Unu tagon, Baniko glitas sur trabego kaj falas kvindek etaĝojn. Fino.

La samlaboranoj kuniĝas por diskuti pri la afero.

"Kia katastrofo!" eksklamas Toĉjo. "Kaj li edziĝis antaŭ kelkaj monatoj. Kion do faros lia edzino."

"Kaj pli terure," diras Geĉjo, "kiu el ni informos ŝin pri la akcidento? Ŝi certe havos nervatakon!"

"Senprobleme," respondas Kruko. "Mi diros al ŝi: mi konas manieron tute milde kaj diplomatie prezenti la aferon."

"En ordo!" suspiras la aliaj, senpezigitaj de tiu klopodo.

Do, Kruko iras al la domo de Baniko, sonorigas. Malfermas s-ino Baniko.

"Ĉu vi estas la vidvino Baniko?" demandas Kruko.

"Vidvino Baniko?" respondas ŝi. "Ne, ne; mi estas sinjorino Baniko. Vi ja eraras."

"Ĉu vi volas veti!?"

Eksteraj ligilojRedakti

http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/index.html Kruko kaj Baniko el Bervalo