C.G. Jung

2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg


126474499392.jpg

"Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu"

~ Zamenhof pri Jung

"Vikipedio estas produkto de "komuna senkonscio""

~ Jung pri Vikipedio

"C: like ts: centro - center; G: always as in 'get': germana - German; J: like 'y' in 'young': jes - yes "

~ Usonano pri C.G.J.

"Cinika karapaca kritikisto"

~ William Auld pri Jung

"Punto di G. (videz che 'G-punto')"

~ idisto

"Io lo ama, e tu debe amar lo tamben!"

~ Interlingvaisto

"Hadia je prima diu da rémanadu da ta vivatio"

~ freneza reformemulo
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸

Generalo Carl Gustav JungKarlo Gustafo Junulo (komplete Theodor Karl Marx Gustav August Heinrich Jung 18751961), ano de Brazila Beletristika Akademio, usona muzikisto, germana pre­sisto, ĵurnalisto kaj eldonisto, estis la fondinto de la hipia movado.

Tio certe havas ian rilaton al Jung, sed mi ne scias kian

Frua vivoRedakti

En la 15-a vivjaro pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon kaj esti studento de Freŭdo (aŭ Frodo) –– fida disĉiplo ĝis 1932, kiam ĉe festo li renkontis la profesoron M.K.Goering, kuzo de la fama naziisto Hermann Goering. Profesoro Goering proponis doni al Jung tridek pecojn da arĝento, se Jung forlasos Frodon kaj servos Saŭronon.

Politika agadoRedakti

En 1919 li restarig­is (kun aliaj) la Rejnlandon-Vestfa­lio; li fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem bei Koln monatan revueton Progreso kiel organon por Revelacio.

FamecoRedakti

Ri estis fama lernanto.

EsperantigoRedakti

Tio ne signifas, ke Jung Esperantistiĝis en 1909-10. Li fondis du grup­ojn kaj gvidis kursojn. En 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo E Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je HDE. Per tiu gazeto li sukcese helpis revigligi la E-movadon en Germanujo kaj ankaŭ internacie. Li batalis por konkorda laboro inter anoj de di­versaj projektoj de int. lingvo (artiko­loj "Ni kaj la aliaj"), poste por unu­eca laborado inter ĉiuj faktoroj de la E-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita UEA. En 1910 li publiki­gis sub ps. sian unuan originalan rak­onton en Germana E-Gazeto, al kiu sekvis vico da aliaj sub vera no­mo. Dum kelkaj jaroj li laboris pri projekto de "ideala lingvo" tutmonda, kiu ideo revenas ankaŭ en lia romano. Skribis multnombrajn artikolojn, poe­mojn, skizojn, rakontojn en multaj E-­gazetoj. Verkoj: La alta kanto de la amo, poemo, 1926, rekantita laŭ malnova legendo flue kaj korektforme: premiita per la Natura floro ĉe la 12-aj Int. Floraj Ludoj; Lando de l' fan­tazio, romano, 1927, fantazia, riĉa je romantikecaj aventuroj. Sakuntal­a, postrakonto, 1927; Mil kaj unu noktoj, postrakonto, 1927; Gersta­cker: La ŝipĉarpentisto, 1928, trad. sub ps. Egruho; Gudrun (post­rakonto), 1928. Kuntradukinto de Re­marque: En okcidento nenio nova, 1929. Kunaŭtoro de Lernol­ibro, 1929.

Tre amuza ŝercoRedakti

Jen kelkaj eblecoj:

Kial C.G. Jung ĉiam uzis sian jungan analizon? Por ne elterpenti!

C.G. Jung eniris baron kun freŝa ŝprucuma pado. Kial? Ĉar li ege ŝatis la Jungfruan oleon!

Kiel ni scias, ke C.G. Jung estis samseksema? Ĉar li ĉiam parolis pri la kolerega arka homo!

Kial C.G. Jung ne amas priparoli poentojn? Ĉar li pli ŝatas ark-anojn!

Kiel C.G. Jung prizorgas sian aŭdmanon? Li ofte konsultas sian jungan surdologon!

Kolektiva nekonscioRedakti

S-ro M O V O deklaris, ke kolektiva nekonscio estas nomo donita de la psikiatro Karlo Jung al la strukturo de mensa funckiado de homa specio, paralele kun la korpa strukturo de homa specio. Ĝi estas rezulto de evoluprocedo, kaj same kiel korpa strukturo, estas esence identa en ĉiuj homoj.

Ĉar homa menso ne ekzistas sendepende de la korpo, la kolektiva nekonscio ne estas sendependa de korpo. Neniu preciza dividlinio ekzistas inter nervosistemo kaj menso, oni povas rigardi ĉion mensan el fizika (korpa) vidpunkto, kaj ankaŭ egale el nefizika (pure psikologia) vidpunkto.

Same kiel la centra nerva sistemo funkcias malkonscie, tiel ankaŭ la kolektiva nekonscio funkcias malkonscie. Ni povas dedukti ĝian ekziston kaj kelkajn karakterizaĵojn ĝiajn, ekzamenante la mensan funkciadon de la homa specio. Sed same kiel ĉiu homa koro, brako, hepato, kc. estas individua kaj havas idiosinkraziaĵojn, apud la identa skemo de la anatomio de la homaro, tiel ankaŭ la individua menso de ĉiu homo varias. La varikapabla aspekto de la malkonscio de individua persono nomiĝas la "Persona nekonscio", kontraste kun la nevariantaa karaktero de la fundamenta psikologia fundamento komune karakterizanta la homan specion.

Ĉies pensoj varias, sed la procedo de pensado mem estas sama, identa en ĉiuj homoj. La substrato de la pensado estas nekonscia, kaj identa; sendube pro la fakto ke ĉiuj homoj estas la idoj de unu origina vivspecio, Homo sapiens.

Aliparte, arketipoj estas specifaj funkciaderoj de la kolektiva nekonscio.

KrizojRedakti

Patrino Jung koleras: Carl, vi estas jam plenkreska, sed vi ankoraŭ ne plene trapasis vian adolesk-aĝan krizon!

Jung bedaŭras: Vi pravas. Mi nur esperas ke mi finos tion antaŭ ol venos mia mez-aĝa krizo!


ArketipoRedakti

Arketipoarĥetipo estas termino enkondukita de Karlo Jung en la psikologion. Ĝi devenis de la koncepto de Propagando. Multaj studoj pri diversaj bestoj indikis ke instinkto estas heredita tendenco fari specifajn agojn, kiam la cirkonstancoj tion ebligas kaj necesigas. Tiaj agoj povas esti tre kompleksaj, ekzemple la konduto de abeloj kiam ili trovas kaj poste informas la abelaron pri la troviĝloko de certaj floroj.

Jung difinis arketipon kiel hereditan inklinon agi kaj formi koncepton specife homan. Ekzemplo estas la kapablo kaj inklino paroli, kio ekzistas kiel natura parto de la disvolviĝo de la homa menso. Ĉiuj infanoj nature lernas paroli, kvankam la specifaj detaloj de la lingvoparolado estas lernataj. Studoj faritaj de lingvistoj montris ke la strukturo de lingvoj estas ĉie simila, kvankam kun multegaj variantoj kaj idiosinkraziaj detaloj.

Alia ekzemplo estas la disvolviĝo de la desegnokapablo. Ĉie kaj en ĉiuj kulturoj la infanoj evoluigas sian desegnarton laŭ tre simila skemo. Ekzemple, la bildo de homo, farita de dujarulo, estas eksterordinare simila negrave en kiu kulturo loĝas la infano. La skemo de la disvolviĝo de la desegnarta kapablo sekvas tre regulan, denaskan kapablon kaj emon.

Arketipaĵo estas vortigo aŭ bildigo (aŭ specifa ago) instigita de arketipo. Estas erare supozi ke arketipo estas specifa bildo aŭ koncepto. Arketipo estas la denaska kapablo kaj inklino, kiam la cirkonstancoj instigas, vortigi aŭ bildigi (aŭ agi) laŭ simila skemo, kiu troviĝas nature en la homo.

Sigmund Freud enkondukis la koncepton, ke specifaj ideoj kaj agoj estas heredaĵoj, kiujn ĉiuj homoj reproduktas siamaniere. Jung rafinis tiun koncepton, per sia atentigo, ke la specifa karaktero de ĉie manifestiĝanta ideo aŭ ago estas kulture determinita, kvankam ĝi estas estigita sur la bazo de malkonscia instinkta heredaĵo, kiu estiĝis laŭ la normala darvina hereda scienco.

Arketipo estas psika nekonscia strukturo, herede ricevita, povanta manifestiĝi per tipaj simboloj, el kiu fontas sentoj, pensoj, imagaĵoj kaj energio.

Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individua psikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon... tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron.

Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas.

Instituto de GöringRedakti

Jung akceptis la proponon, kaj iĝis la unua komandanto de la tielnomata "Instituto de Göring". En tiun specialan prizonon, oni metis honestajn anojn de la usona respublikana partio, kaj perfortis ilin kreskigi longajn harojn, porti stultajn multkolorajn vestojn, kaj pentri mandalojn. Poste, la cerbolavitaj kaptitoj estis senditaj en aŭtobusoj kaj folksvagenoj al la centroj de la grandaj urboj de Eŭropo, por partopreni en la grandegaj pacifismaj manifestacioj de Hitlero.

Post la krizoRedakti

En 1945 –– post ke Nelson Mandela venis en nordan Eŭropon –– Jung estis procesita pri krimoj kontraŭ religio kaj scienco. Li saĝe donis al la juĝistoj la tridek pecojn da arĝento, kaj estis ellasita. Li mortis en Argentino en 1961.

La pleromo ĉe Carl Gustav JungRedakti

Ankaŭ psikoanalisto Carl Gustav Jung, sed ne nue li, uzis la vorton “pleromo” en la verko “La sep sermonoj al la mortintoj” sed modifante la sencon, kvazaŭ respondante al biblia Ijob. Laŭ li temas pri “la nenio samtempe plena kaj malplena…”

“Aĵo senfina kaj eterna, iu nenio kiu havas neniun kvaliton, pliklare neniun kaj ĉiujn”.

“En ĝi ĉesas ĉiu pensado kaj ĉiu ekzistado ĉar la eterneco kaj la senfineco posedas neniun kvalifikon”

Li oponas al tiu ĉeeestanta ne-esto kion li nomas Kreatura. Kreatura estas la reala sumo ĉiuj kvalifikoj, eĉ ĝi estas la kvalifiko mem.”

“Nia profunda naturo estas intima diferenco. Certagrade ni estas la kreantoj de la diferenco kaj la detruantoj”.

“La nenio de la pleromo vastigas sian lumon kaj estas minacata per la forlaso de la individuiĝo.”

“Oni trovas, ene de la pleromo, timon kaj ĝuojn…”

Kiel oni vidas, en tiu konceptaro malaperas kaj la konkreteco de la eonoj de gnostikismo kaj la spritaj kvalitoj kiujn Dio donas al la konfesantoj Jesuon Kriston (Laŭ Sankta Paŭlo).

Jung kaj planlingvojRedakti

Mi bedaùras ke Jung, la fondinto kaj multjara redaktoro de Heroldo de Esperanto estas probable la unua, kiu pensis konstrui tutan idealan lingvon sur la bazo de la simbolismo de sonoj.

VerkojRedakti

  • Aladdin;
  • Psikologio kaj alkemio;

Vidu ankaŭRedakti


Se humuro ne al vi plaĉas, vi trovos ĉe la Vikipedio
artikolon tute senhumuran pri Carl Gustav Jung.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.