"He, strange"

~ Hans-Georg Kaiser pri ĉi tiu artikolo

"La vero estas ie en la mezo"

~ Budo pri Centro

"De rigardo tro alta malsaniĝas okulo"

~ Zamenhof pri okulkuracado

"Por mi tute ne estas evidente ke li estis ultra-cionisto"

~ iu pri centristo
200.JPG

Centro (franclingve Centre [sãtr]) estas tre interesa afero \(^_^)/. Pro mia Zamĉjo! Ĝi, laŭ konspira teorio, estas spiritisma nomo por preĝejo. La centro aludas la kvar ĉelojn (d4,e4,d5,e5), kiuj povas signifi fonton de informo aŭ propagando ofte en la meza aŭ malnova parto de urbo. La centro estas la mezo inter du partioj, kiel liberalismo kaj konservatismo, ĉar estas la geometria punkto en la mezo de figuro. Vivu kaj lasu vivi!

Help-centroRedakti

Telefonas sinjorino en helpo-centron: „Bonan tagon, hieraŭ mi aĉetis Vindozon Vista.“

„Ho, tio estas bonega, dankon!“

„Sed hodiaŭ tuta sistemo falis!“

„Mi scias, antaŭ momento vi diris tion...“

Mormona Humanitara CentroRedakti

La Mormona Humanitara Centro (LDS Humanitarian Services) estas departementa branĉo de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝia misio estas la mildigado de la sufero, ekceligi la memsufiĉon ĉe familioj el ĉiuj naciecoj kaj religioj, kaj disponigi oportunojn por la servado.

Centrodemokratia InternacioRedakti

La Centrodemokratia Internacio (angle Centrist Democrat International, france Internationale Démocrate-Chrétienne (mallongigo laŭ tiuj du lingvoj CDI-IDC), germane Zentristisch Demokratische Internationale) estas la internacia ligo de la kristandemokratiaj, centrismaj kaj kristane sociaj politikaj partioj. La organizaĵo fondiĝis en 1961 en la ĉilia ĉefurbo Santiago de Chile sub la nomo "Kristandemokratia Monda Unio", kaj la 11-an de junio 1976 publikigis sian politikan kaj ideologian manifeston. En 1982 ĝi ricevis sian nunan nomon, sed de iuj politikistoj kaj ĵurnalistoj daŭre ofte nomatas "Kristandemokratia Internacio". La oficiala nova nomo celis ebligi ankaŭ la integrigon de politikaj partioj ne dediĉitaj al kristanismo, sed tamen poziciiĝas en la politika centro aŭ iom dekstre de ĝi, ekzemple civitanaj popolaj partioj. La sidejo de la organizaĵo estas en Bruselo.

Gravaj membropartioj estas la germana partio CDU, la kristandemokratiaj partioj de Skandinavio (ekzemple Kristdemokraterna en Svedio), la partioj Christlichdemokratische Volkspartei kaj Evangelische Volkspartei en Svislando, la Kristandemokrata Apelo en Nederlando, la Popola Partio de Hispanio kaj la multaj kristandemokratiaj kaj kristansociaj partioj de Latinameriko, kiuj parte ankaŭ troviĝas iom maldekstre de la politika centro (ekzemple la Partido Demócrata Cristiano de Chile). Eŭropa branĉo de la organizaĵo estas la Eŭropa Popola Partio.

Krom la Centrodemokratia Internacio ekzistas ankaŭ la en 1983 fondita Internacia Demokratia Unio (IDU), kiu ĝenerale taksatas politike pli dekstra kaj do nomatas konservativisma, kontraste al la kristandemokratia Centrodemokratia Internacio. Sed ekzistas multaj politikaj komunaĵoj kaj multaj naciaj partioj kiuj membras en ambaŭ tegmentaj organizaĵoj.

La prezidanto de la Centrodemokratia Internacio estas Pier Ferdinando Casini de la italia partio Unione dei Democratici Cristiani e Democratici di Centro (UDC). Al li asistas 15 vicprezidantoj de aliaj membropartioj. Ĝenerala sekretario estas la hispania membro de la Eŭropa Parlamento Antonio López-Istúriz White (PP), estrarano pri financoj la germano Armin Laschet.

Polinezia Kultura CentroRedakti

La Polinezia Kultura Centro (PCC) estas Polinezia amuzparko aŭ vivmuzeo troviĝanta en Laie, ĉe la norda marbordo de Oahu, Havajo. Inaŭgurita la 12an de oktobro,1963, la PKC okupas 42 akreojn (17 ha) posedatajn de la Universitato Brigham Young de Havajo.

La centro estis malfermita en 1963 kiel vojo por provizi dungadon kaj esploradoj por studentoj ĉe BYU-Hawai kaj ankaŭ por konservi la kulturojn de Polinezio.

La Polinezia Kultura Centro gastigas multajn specialajn eventojn, reliefiganta Havajan, Samoan, Tahitianon kaj Māori kulturoj kune kun Kristnasko festo kaj Hantita Lagunon. Aliuloj inkluzivas Moanikeala Hulan dancon feston kaj Mondo Fireknife Ĉampionecoj kaj Samoo festo.

Vidu ankaŭRedakti