Tago

(Alidirektita el Dato)

" Laŭdu tagon nur vespere"

~ Zamenhof pri tago
Tago.png

"Oni prefere diras "bonan tagon""

~ instruisto pri Ha lo

"Kia tago estas hodiaŭ?"

~ mi pri hodiaŭ

"Mia naskiĝtago estas Dec 15"

~ denove Zamenhof

"Novjara tago estas tre bone.. mi babilas kun usonano"

~ kanabamanto pri tago

"Mia tago estas aĉa"

~ optimisto pri sia tago

"Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi"

~ Thomas Jefferson pri tute alia afero

"Ho, espero, ho espero, ŝipo bela el papero!"

~ Hans-Georg Kaiser

"En varmega tago mi amas promeni en arbaro"

~ Fundamento de Esperanto pri miaj moroj

"Ke nos monstra ce ke nos face e ke nos demonstra ce ke nos son"

~ Reformemulo

Tago, laŭ vikipedio, estas iu kvazaŭ simila al tango, sed komplete malsimila al tiu. Ĝenerale, ili estas unu el unuoj de enuo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter vekiĝo kaj dormo. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi tedan feston, kiel Zamenhof-tago aŭ patrina tago, kiel oni faras terurajn prezentadojn de infanaĉa fipoezio.

2836.png

La unua tago estas speciala tagoRedakti

La hodiaŭa tago estas la unua de novaj tagoj kiuj ne similas al la malnovaj tagoj de ĉiam, kaj la lasta el malnovaj tagoj ktp. La tago estas nekutima.

Plej grava afero en la tago estas la tagmanĝo. Jen de la pudelo kern'!

LIBERA TAGORedakti

Jozefino: Kruko, hodiaŭ estas sabato. Vi povos fari kion ajn vi volas.

Kruko: Estas tute afable, karinjo.

Jozefino: Jes ja. Vi povos ĉu farbi la dormoĉambron, ĉu senfulgigi la kamentubon, ĉu ripari la rompitan seruron. Vi povos libere elekti!

UtiloRedakti

Pensu matene. Agu tagmeze. Manĝu vespere. Dormu nokte.

ĈU JUNECE?Redakti

Estas la naskiĝtago de Baniko, kaj la banika kaj kruka familioj kuniĝas. Oni alportas grandiozan kukon kun (tro) multaj kandeletoj.

Baniko rigardas la kandeletojn: He, mi tute ne sentas mian aĝon! Eble ĉar mi estas tiom juneca, ĉu?

Kruko: Eble ĉar vi estas tiom nematura!

ReligieRedakti

La samaj mezuroj, kiujn oni utiligas por mezuri la fugheman surteran tempon, ricevas plene alian daŭron kaj plene alian enhavon, se oni uzas ilin por mezuri bibliajn eventojn. La ses tagoj de la kreado reprezentas tutan Gne?, kiu estas nekomparebla al la simplaj ses semajnoj. 'Sed kiaspecaj estas tiuj ĉi tagoj', skribis Augusteno pri la kreotagoj, 'tio certe estas tre malfacile por niaspeculoj elpensebla, eble ech tute neeble, kaj ech pli neeble elparolebla.'

Ĉu?Redakti

Nenio glatas hodiaŭ!

Ne forgesu ke morgaŭ estos nova tago.

Ĉu tio estas bona aŭ malbona novaĵo?

Malferma Tago de UEARedakti

 
Duono de Kajto en la Malferma Tago
(printempo 2008)

Ni scias kaj spertis, ke Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, sabate, kutime aprile kaj novembre. La tradicion komencis Osmo Buller en novembro 1994.

En la programo troviĝas prelegoj kaj aliaj kontribuoj, kiel koncertoj aŭ prezentoj de libroj. La libroservisto, Ionel Oneţ, kutimas doni etan superrigardon pri la nove aperintaj libroj komence de la programo.

Ofte oni havas ĉefgaston, per kiu oni varbas en la revuo Esperanto. Foje la aprilan Malferman Tagon oni kombinas kun la kunsido de la Estraro de UEA.

La unua Malferma Tago okazis la iamon.

CITRONSUKORedakti

Estas varmega tago, kaj Baniko alportas kruĉon da likvo kun glacieroj.

Baniko: Ĉu vi volas gustumi mian memfaritan citronsukon?

Kruko: Jes ja! Mi soifegas!

Kruko ektrinkas la sukon, sed lia tuta vizaĝo sulkiĝas: Sed ĝi estas amarega! Kiom da sukero vi enmetis?

Baniko: Ĉu sukeron?

Venontaj kaj pasintaj Malfermaj TagojRedakti

N-ro Dato Jaro Komento
46 iam 2017 Ĉi-foja Malferma Tago estis dediĉita al la Zamenhof-Jaro, pri kio Sara Spanò prezentis koncizajn informojn. Kontribuis al la temo pri Zamenhof-Jaro, Barbara Pietrzak, komisiito de UEA pri la Zamenhof-Jaro, kun la temo "Trarigardo pri la Zamenhof-Jaro: ĝisnunaj atingoj kaj venontaj paŝoj", kaj Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kun la temo "Zamenhof: Inter tiuj homoj kapablaj imagi la estontecon".
44 iam 2016 Kontribuis al la programo 3 prelegantoj Federico Gobbo pri "Kion oni lernas planante sekretan lingvon en bazlernejo?", Anna Löwenstein pri siaj "malantaŭkulisaj" spertoj rilate al la kreado de la Esperanto-retkursoj ĉe Duolingo kaj lernu.net, kaj Renato Corsetti pri la temo "Samideanoj kun malsamaj ideoj - pensofluoj en la Esperanto-movado".
43 iam 2015 Prelegis Humphrey Tonkin pri la temo UN ĉe la sojlo de nova epoko kaj Povilas Jegorovas pri la historio de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, siatempe tre grava por la sovetia movado kaj daŭre populara internacie. Aldone, Barbara Pietrzak prezentis al la ĉeestantoj la Polan RetRadion en Esperanto.
42 iam 2015
41 iam 2014 Prelegis László Szilvási, inĝeniero Toon Witkam, kaj Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kiu prezentis la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la esperantistojn por marki per multflanka agado la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954.
38 iam 2013 La speciala gasto estis la redaktoro de Libera Folio kaj iama UEA-estrarano pri informado Kalle Kniivilä[1].
36 iam 2012 Oni atentis la 50-an datrevenon de la transloĝiĝo de la sidejo de UEA al Nieuwe Binnenweg 176[2].
35 iam 2011 Dediĉita al Tibor Sekelj kaj Vikipedio, ĉefa preleganto estis Spomenka Štimec[3].
29 iam 2008 Kun ĉefgastoj Andreas Künzli kaj Alejandro Cossavella.
28 iam 2008 Tiu ĉi Malferma Tago estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Prelegis Probal Dasgupta kaj Ziko van Dijk, koncertis membroj de la grupo Kajto.
27 iam 2007 Ulrich Lins estis la ĉefpreleganto.
26 iam 2007 Claude Piron estis la ĉefpreleganto, unu jaro antaŭ sia forpaso.

PardonuRedakti

Mi pardonpetas!

Kion?

Mi ne scias. La tago ne estas finita!

GazetoRedakti

  • La Nova Tago. Internacia Bahaa Gazeto. Fondita en 1925. Aperas neregule. Formato 22x15. Red. d-roH. Grossmonn. (v. Bahaismo.)

INTERESA TAGORedakti

Avo Krukego ofte forgesas aferojn. Li konsultas fakulon.

Fakulo: Nu, sinjoro Krukego, bonvolu rakonti al mi, kion vi faris hieraŭ.

Avo: Ĉu hieraŭ? Ni vidu. Mi ellitiĝas frue, kaj kiel kutime kuris dek kilometrojn. Tiam mi havis sanigan matenmanĝon kun grenaĵoj kaj fruktosuko. Poste, mi verkis kelkajn ĉapitrojn de miaj memoraĵoj. Post la tagmanĝo, mi komponis ĵazkoncerton por blovinstrumentoj....

Fakulo: Do, en realo, vi havas neniun memoron pri hieraŭ?

Avo: Vi pravas. Sed... ĝi certe ne estis same interesa kiel kion mi ĵus rakontis!

NaskiĝtagoRedakti

Ĉu vi scias kiel naskiĝtagoj similas al alkoholaĵoj kaj cigaredoj?

Ne, kiel?

Naskiĝtagoj estas agrablaj... sed tro multaj mortigos vin.

ĈU NASKIĜTAGO?Redakti

Kruko: Banĉjo, mi estas ofendita de vi!

Baniko: Ĉu? Kial do?

Kruko: Vi ne gratulis min pro mia naskiĝtago.

Baniko, mirigite: Ĉu hodiaŭ estas via naskiĝtago!?

Kruko: Ne. Sed vi ne sciis tion!

TROA NASKIĜTAGORedakti

Eta Joĉjo parolas al Avo Krukego: He, avĉjo, panjo diris al mi ke hodiaŭ estas via naskiĝtago.

Avo Krukego: Fakte, jes. Sed mi ne ŝatas tro umi je tio.

Joĉjo: Kial ne? La naskiĝtagoj mojosas.

Avo Krukego: Ho, mi ja ŝatas naskiĝtagojn. Sed se oni havas tro multajn da ili, oni povas morti!

DEZIRPETORedakti

Estas la naskiĝdato de eta Joĉjo. La familio kuniĝas por festi tion.

Jozefino: Mi faris vian preferatan naskiĝdat-kukon: ĉokoladan.

Joĉjo: Mojose! Laŭ mi, kuko estas la plej grava parto de naskiĝfesto. Mi tre volas gustumi ĝin!

Kruko: Atendu! Unue vi devas dezirpeti, kaj poste blov-estingi la kandeletojn. Se vi sukcesos estingi ĉiujn kandeletojn per unu blovo, via peto realiĝos.

Joĉjo forte blovas, kaj sukcesas estingi ĉiujn kandeletojn.

Kruko: Tre bone, fiĉjo. Kion vi petis?

Joĉjo: Pli grandan kukon!

NotojRedakti

  1. Alklaku la ĉi-suban ligilon por legi interesan superrigardon pri ĝi.
  2. En la Reta Vortaro oni trovas la tradician esperantan formon <sciencfikcio>, kaj do tiun mi devintus uzi.
  3. Mi kredas, ke estas speco de brasiko.