Delegito de UEA

2049316.5b581335.75x.jpg Ĉi tio estas pri Esperanto-movado*
Pagu vian kotizon kaj kriu
"Vivu Zamenhof"
*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantujo. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Por ĉiu delegito, haveblos Veĝemito."

~ Esperanto sub la Suda Kruco
6977416 n.jpg

"Ĉu vi konis tion?"

~ iu pri UEA

"Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas"

~ Zamenhof

"Estas pli bone esti honorinda nehonorito ol honorita nehonorindulo"

~ Mark Twain pri delegito de UEA

"Kial, kial, kial?????????????????????????"

~ iu ajn pri supra diraĵo

"Estas kompreneble, se iu verkas ĝermeton tute magran sed ĝustan. Tamen mi ne komprenas kial oni verkas strangajn artikolojn!"

~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ghi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"

~ Leshek Kordiluski



AVERTO: la sekva artikolo enhavas kelkajn kritikojn de la nuntempa Movado, UEA kaj la Estraro. Ni tute ne volas ofendi iun ajn de la tradicia Movado. Sciu, ke ni profunde kaj kore admiras vian sintenon kaj laboron.



Delegito preparante por Zamenhoftago.

Delegito de UEA estas sklavo reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi aŭ li, aŭ ĝi plenumas la servopetojn de la membroj.

Delegito de UEA plenumas la servopetojn de la membroj, enkasigas la kotizojn kaj klopodas por UEA en taŭga maniero. Ĝi estas sklava oficisto, uzata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo. Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la uzanto devas repagi la elspezojn de UEA, rezultantajn de la petita servo. Oni rajtas peti informojn pri komerco, laboron en industrio, trafiko, helpon en laboro, dungado, pagon de salajroj, vojaĝojn, seksan turismon, instruadon, junulaj, studentaj kaj virinaj aferoj ktp.

Rilatoj kun UEARedakti

Statistiko de delegitaro

Delegito de UEA estas reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi aŭ li plenumas la servopetojn de la membroj. Ĉi tiu estas nuna defio, kiun alfrontas pluraj praktikaj idealistoj.

Ni ĵus sciiĝis, ke ni ne konfuzu la UEA-delegitojn kun la delegitoj kiuj havis rajton por la unua nokto el la periodo 1911-1913. Tiuj estis reprezentantoj de la naciaj societoj kaj ne rilatis al UEA.

Delegito kiel nedecidanto en UEARedakti

Origine la UEA-delegitoj havis gravan rolon en la asocia demokratio: la delegitoj elektis la komitatanojn kaj decidis ekz. pri ŝanĝoj de la statuo. La statuto de 1934 malpligravigis la delegitojn, ĉar ili nur rajtis decidi en "Ĝenerala Voĉdonado" pri ŝanĝoj de la statuto. La delegitoj en landoj sen aliĝinta Landa Asocio rajtis elekti pri malgranda grupo de komitatanoj. Ekde 1980 la delegitoj ne plu havas elekto-privilegiojn en la Asocio, ĉar ekde tiam la B-komitatanoj estas elektataj de ĉiuj individuaj membroj, ne nur la delegitoj.

Delegito kiel servanto de membrojRedakti

Mia preferata delegitino

La vicprezidanto de la Internaciaj Kongresoj de l’Aktuaroj Asocio, kiu kunigas la asekur-matematikistojn de tuta Europo, informas, ke delegiteco estas horora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo.

Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj (sklaveco), kaj la uzanto povas vipi la delegiton se la delegito pensas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al sia konscienco aŭ honoro.

Marto, de Dec. 1924, nin sciigas ke Sinjoro Saget, el Elbceuf (Francujo), aldonas sian parolon por rimarkigi, ke International Language sciigis en sia numero de Januaro 1929, ke ni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo aŭ morala indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito devas interrilatiĝi kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio.

HistorioRedakti

1300.jpg

Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado interracia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta modo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene:

„Estus opartune, havi en mutaj rubejoj konsulojn, al kiuj oni povus ĉien sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda malklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉien scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“

La UK decidis

„Rekomendi al la socialistoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu mono ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian monon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“

Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.

FekdelegitoRedakti

Por la altirado de novaj samideanoj

Laŭ informoj laste ricevitaj, ŝajnas ke fekdelegito (FD) estas delegito kun fuŝa scio, interesiĝo, aŭ kapablo pri iu temo. Troviĝas centoj da temoj pri kiuj listiĝis fekdelegitoj en la Jarlibro de UEA.

ĈefdelegitoRedakti

Iom aparta afero estas la multe pli grava funkcio de Ĉefdelegito (ĈD). Pri la nomumo de ĈD decidas La Estro komune kun la Landa Asocio. ĈD parte administras la membrojn en la koncerna lando kaj plusendas la membrokotizon.

La mirinda libroRedakti

Ne dubindas ke La mirinda sorĉisto de Oz estas broŝurformata libro eldonita kiel omaĝo al Ramo kaj festigo de la 75a dadtreveno de U.E.A.[1] Ĝi enhavas biografion de Ramón Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo delegitoj de U.E.A.

MonoRedakti

6756 n.jpg

Kvankam nivelo de Delegitoj de UEA pri Esperanto ja estas sufiĉa por jam konsideri ilin kiel progresantajn lernantojn kaj uzanton, alivorte kiel nekontesteblajn membrojn de nia sekto, tio tamen ne estas sufiĉa por plene profiti de la grasaj montrezoroj, kiuj malkaŝiĝas kaj disponiĝas nur al tutmonda elito de vere altnivelaj esperantistoj. Tiuj ne nur efektive esprimiĝas en nia juda kadavro sed plie konas la okcidentajn sekretojn de ĝiaj esoteraj kodoj, per kiuj UEA celas kaj sukcesas fripone regadi la tutan mondon. Por partopreni en tiu luksa profitantaro, necesus, ke ili almenaŭ iomete montru sian kapablon mem esprimiĝi en nia maŝina kodo kaj penetri ĝiajn plej subtilajn nuancojn.

Notindaj delegitojRedakti

KunvenojRedakti

La kunvenoj de UEA kutime okazas en domoj sen fenestroj, por ke la delegitoj ne povu forkuri.


Tipa kunvena domo.

NotojRedakti



Manuskriptoj, korespondado k.t. p. devas esti adresataj je nomo de „Societo Espero" en S.-Peterburgo.



ReferencojRedakti

  1. Tamen, foje, avido sin montras pli granda ol racio.


MediaWiki spam blocked by CleanTalk.