Dieto.jpg

"Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi"

~ Zamenhof pri dieto

"Estu malpermesite malpermesi ion"

~ anonimulo pri dieto

"Neniam bedaŭru, ke vi tro malmulte manĝis"

~ Thomas Jefferson pri dieto

"Kial ne paroli pri io ridiga, aŭ feliĉveka ?"

~ Alkonosto

Dieto estas eta dio. Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado! Medicine, aj!, ĝi estas nutromaniero, obeanta difinitan regularon.

Dieto (nutrado)Redakti

 
Selekto de manĝaĵoj konsumitaj de homoj. Tamen, la homa dieto povas tre varii.

Dieto (devenas de la greka termino diaita, kiu signifas vivmanieron) estas vola selekto de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por reguli la korpan pezon aŭ la provizatajn nutraĵojn pro bonfarta, terapia aŭ alia kialo.

Pli ĝenerale oni povas konsideri ankaŭ, ke dieto estas la nutradmaniero kutima de homo, familio, socia grupo aŭ eĉ popoloj. Eĉ se tio okazas sen specifa vola selekto kaj sen iu ajn specifa celo plibonigi sanstaton aŭ bonfarton.

Tradicie oni ne pristudis multe tiun aferon kaj kutime oni sekvis la plej kutiman aŭ tiun dieton permesebla laŭ akiropovo aŭ manĝodisponeblo. Lastatempe ĉefe en disvolviĝintaj landoj oni zorgas pri dietoj tiele ke eblas en Esperanto fari ŝercojn per kunmetaĵo di-eto. Kompreneble en malriĉaj sociaj tavoloj aŭ lando kie malabundas nutraĵoj kaj eĉ manĝodisponeblo ĝenerale eblas nek ŝercoj nek volaj aŭ elektaj dietoj.

KlasifikadoRedakti

Manĝospeco Kanibala Katolika Ĉiomanĝa Fiŝomanĝa Vegetara Vegana Krudnafta Halala Hinda Koŝera Prahindeŭropa Frukta
Fruktoj kaj berberoj ne ne jes jes jes jes jes jes jes jes jes jes
Folkloraj legomoj ne Eble jes jes jes jes jes jes jes jes jes jes
Legantoj ne ne jes jes jes jes jes jes jes jes jes ne
Guanoj ne ne jes jes jes jes jes jes jes jes ne ne
Tuboj ne ne jes jes jes jes ne jes jes jes jes ne
Grenadoj ne ne jes jes jes jes ne jes jes jes ne ne
Birdoj jes jes jes ne ne ne ne jes ne jes jes ne
Fiŝo jes jes jes jes ne ne ne jes ne jes jes ne
Mara mamulo jes jes jes jes ne ne ne jes ne ne jes ne
Bovaĵo jes jes jes ne ne ne ne jes ne jes jes ne
Porkaĵo jes jes jes ne ne ne ne ne ne ne jes ne
Ovoj jes jes jes jes ne ne ne jes ne jes jes ne
Laktaĵoj ne Eble jes jes jes ne ne jes jes jes ne ne
Nuksoj ne Eble jes jes jes jes jes jes jes jes jes ne
Alkoholo ne Eble jes jes jes jes ne ne ne jes ne ne


OvojRedakti

En okcidento oni plej ofte konsideras ke ovoj ne estas speco de viando. Tamen, en kelkaj partoj de la mondo homoj kiuj sin nomas vegetaranoj, ne manĝas ovojn. Kutime rilatas al religio, kiel Hinduismo. Pli klara termino por persono kiu estas vegetarano, sed tamen manĝas ovojn kaj laktaĵojn estas ovo-lakto-vegetarano.

Fiŝo kaj birdaĵoRedakti

Por plej multaj vegetaranoj estas evidenta ke fiŝoj kaj birdoj estas bestoj kaj ke ilin oni do ne manĝu kiel vegetarano. Tamen ne ĉiuj konsentas. En Francio kaj franclingva Belgio, vegetarano ofte estas konsiderata kiel persono kiu nur ne manĝas "ruĝan" viandon, t.e. bovaĵo aŭ porkaĵo.

DuonvegetaranojRedakti

Homo kiu plej ofte manĝas vegetare sed foje tamen ne, oni nomas (en 2014) duonvegetaranon aŭ fleksitarano. Tamen neniu vegetarana asocio akceptas tiajn formojn kiel vegetaraj.

Difino de la inedio fare de siaj adeptojRedakti

Ekde la fino de la 20-a jarcento, individuoj, plejparte de Nova Epoko aŭ inspiritaj per tradicia hinduismaj nocioj (Prana), asertas, ke oni povas manĝi sen manĝado, per kaptado de formo de nevidebla nemalhavebla energio kiu volus penetri la universon: oni parolas pri spiranismopranismo.

Iuj adeptoj precizigas, ke la inedio ne estas vera formo de fasto, sed ke ĝi estus supernatura maniero sin nutri ĉerpante energion de subtilaj eroj kiuj trovas sin ĉie (ofte nomitaj prana aŭ eroj de «dia lumo»). «Estas difinitaj inedianoj la personoj kiuj nutras sin ekskluzive de liberaj likvaĵoj de solidaj materioj en suspendo fuoresk-a».

Iuj personoj pretendas - sen havi ĝin neniam demonstrita en kondiĉoj de eksperimenta kontrolo - ke altaj personoj spirite kompetentus postvivi per tiu sama supernatura nutrado sen sorbi likvaĵon. Tiuj tre altaj personoj spirite estus atingintaj staton de plena konscio kaj estus transcendintaj tion kion iuj hindaj religioj nomas la Majaan aŭ la iluzio de la duismo. Tiu grado de spirita levo estas supozate klarigi ilian kvazaŭan kapablon por ekzerci la inedion sen morti pri tio nek fali grave malsana.

Kuracista konsiloRedakti

La juna kuracisto senkonsile esploradas la medicinajn konstataĵojn de la paciento:

-- Estus tre bone, se ekde nun vi konsumus malpli da alkoholaĵoj!
-- Mi estas antialkoholisto, mi drinkas eĉ ne guteton!
-- Kaj kiel vi statas ĉe la fumado?
-- Dum la vivo neniam mi fumis.
-- Al vi malutilas ankaŭ la tro grasaj manĝajhoj! Lasu la grasajn viandojn!
-- Mi tute ne manĝas viandon. Mi estas vegetarano.
-- Ej nu, mil diablojn! Ion vi tamen manĝas volonte!
-- Jes ja. La ĉerizokompoton.
-- Nu, bone! Tiel mi malpermesos ĝin!

InedioRedakti

La inedio (foje nomita spiranismopranismo) indikas la totalan sindetenon de nutraĵo kaj de trinkaĵo, fondita sur la kredo ke persono povus vivi sen sin nutri (inkluzive sen trinki) dum pluraj semajnoj, monato aŭ jaroj. La kazoj priskribitaj estas ĝenerale fabelaj aŭ mitaj, kaj produktas sin ofte en spirita kunteksto, religia, foje mistika inkluzive sekteca. La aktualaj scioj de la homa fiziologio, aparte de la baza metabolo ne permesas konsideri ĝin kiel verŝajna. Kelkaj raraj kazoj klinike sekvitaj estas poluritaj de deflankaj observoj, foje de suspektoj de fraŭdo. La sub-nutrado kuntrenita de tiu konduto foje havis mortigajn konsekvencojn.

Tute alia aferoRedakti

Laŭ Vilhelmo en la germana Ausflucht : artifiko, elturnaĵo, elturniĝo, finto, preteksto, hemiplegi-o. Vilhelmo proponas: hemiplegi-o --> du-on-paraliz-o. Mi aldonus ankaŭ razion.

Sciencaj sciojRedakti

Laŭ la aktualaj scioj en fiziologio, tiuj eldiroj estas senbazaj, kaj tiuj kiuj faras pri tio promocion estas manipulistoj aŭ mensoguloj. En Francio, la MIVILUDES admonis kontraŭ la inedio, kiun ĝi kvalifikas de «ekstrema fasto», kaj kiun ĝi asimilas al formo de ĉarlatanismo[1].

Por sana plenkreska homo, reĝimo sen akvo estas ĝenerale mortiga post kelkaj tagoj, inkluzive de semajno. La infanoj estas taŭgaj por forpasi pro dehidratiĝo multe pli rapide, same kiel plenkreskulo kiu sorbus neniun likvaĵon kaj ŝvitus abunde pro la varmo kaj/aŭ pro la fizika ekzerco. Sen solida nutraĵo, ĝenerale ne estas eble postvivi trans 40 ĝis 60 tagoj, inkluzive proksimume de 85 tagoj en esceptaj kazoj, se la persono estas bone kondutanta kaj bone nutrita je la momento de la komenco de la fasto.[2] La fiziologio povas adapti sin mobilizante de la internaj rezervoj, sed, sufiĉe rapide (en mezumo post 3 al 4 semajnoj), la sekvo de la fasto entenas gravajn riskojn, ĉefe koraj. Alain Bombard postvivis 65 solajn tagojn en maro, sed disponis siaflanke de reto por ke planktono certigu parton de liaj nutraj bezonoj.

LiteraturoRedakti

Pluraj romantikaj rakontoj prezentas kiel mirinda literatura motivo la postvivadon sen nutraĵo, nome ke la rolulo manĝas nenion ĉar li prenas tre leĝeran sanktan nutraĵon, kiel la hostio dediĉita.

DietologioRedakti

Fama profesoro pri dietologio tiel finas sian paroladon:

- De tio oni povas dedukti, ke manĝi fiŝaĵojn estas tre utile por la evoluo de la cerbo.

- Estas vere, profesoro! Mi manĝas fiŝojn ĉiutage.

- Damne! Jen alia teorio, kiu falas.

SpirulinoRedakti

 
Spirulinaj lozanĝoj

SpirulinoSpirulina estas mikroalgo, kiu povas esti konsumata de homoj kaj animaloj. Ĝi estas kutime manĝata de homoj kiel dieta suplemento kaj estas produktata ĉefe el du specioj de cianobakterio: Arthrospira platensis kaj Arthrospira maxima.

Arthrospira estas kultivata tutmonde; uzata kiel dieta suplemento same kiel normala manĝo; kaj estas disponebla en lozanĝoj, flokoj kaj pulvoro. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel furaĝa suplemento ĉe akvokulturo, akvarioj kaj industrioj de kortobirdoj.[3]

EtimologioRedakti

Tiuj specioj maxima kaj platensis estis iam klasitaj en la genro Spirulina. Estas nun interkonsento ke ili apartenas fakte al Arthrospira; tamen, kaj iome konfuzige, la malnova termino Spirulina restas uzata por historiaj tialoj.

Tute alia aferoRedakti

TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso. La plej granda membrokategorio estas ”eksaj individuaj membroj”.

Ŝerco 1375Redakti

En sukeraĵejon venis juna virino: „Kiu deserto havas malplej multe da kalorioj?“

Vendistino: „Ĉi tiu.“

„Do enpaku al mi dek pecojn.“

♀ Ina Dieto ♀Redakti

En sukeraĵejon venis juna virino: „Kiu deserto havas malplej multe da kalorioj?“

Vendisto: „Ĉi tiu.“

„Do enpaku al mi dek pecojn.“

AlieRedakti

Dikulino diras al sia maldika edzo:

-Se iu vin rigardas povas ekpensi ke en la mondo regas malsato .

-Se oni rigardas vin povas ekpensi ke estas via kulpo pro la malsato en la mondo!

SESMANĜA DIETORedakti

Kruko kaj Baniko tagmanĝas en la laborejo. Baniko havas tre malgrandan skatolon.

Kruko rigardas sian diketan amikon: Tio ne estas multe da manĝaĵo por vi.

Baniko: Mi provas novan dieton, Kruĉjo. En ĝi, mi manĝas ses malgrandajn manĝojn tra la tuta tago.

Kruko: Vi komprenas ke vi tamen devas elimini la tri pligrandajn manĝojn en la tago, ĉu ne?

Baniko panikiĝas: Ĉu!? Sed mi malsatmortos!

Konsiloj por maldikiĝiRedakti

1) Plimultigi la nemanĝadon de freŝaj legomoj ĉiutage.

Ekzemple, vi ne volos manĝi leĝere frititajn verdajn fazeolojn, sensalajn brokolflorojn brogitajn aŭ endiviojn rostitajn. La legomoj el radikoj kaj rondaj kiel cepo, kukurbo, karotoj, aŭ la pastinako en pli longa kuirado, donos malbonguston al niaj pladoj. La legomoj ĝenerale estas riĉaj je fibroj kiuj helpas malplibonigi la guston de manĝaĵo.

2) Maĉado:

Maĉi inter 30 kaj 50 fojoj, faciligos la vomadon, nin trankviligas kaj helpas aprezi multe pli bone tion, kion ni vomos. Dependas de bona maĉado la kvalito de nia vomo kaj malalpreno de la nutraĵoj. Cetere, ĝi rekte influas sur nian animstaton.

3) Matenmanĝi leĝere kaj frue:

Je la kvara aŭ kiel maksimume je la kvina vespere. Tiu ĉi devus esti la nura manĝo de la tago, kun la celo kuŝi kiam la manĝaĵo jam estis digestita. Nia korpo gvidiĝas per vivritmoj kaj kiam la suno foriras kaj alvenas la nokto ĝi ne plu provizas certajn substantojn kiuj okupiĝas pri la digestado. Krome, nia organismo eniras en ripozfazon, des pli kiam ni iros dormi, kiam ni uzas malmulte da energio. Se ni malfrue kaj abunde manĝas, ĉio kion ni manĝas, kaj kion nia korpo en bezonas en tiu momento, transformiĝas en rezervaĵojn, tio estas, GRASO. Tio ankaŭ evitos oftajn digestproblemojn, pro dormado kun plenplena stomako, kiel ekzemple la matenaj stomaka ardo.

4) Ne eviti la dezertojn.

Kiam ni manĝis unuan pladon kaj eĉ duan, nia korpo jam akiris ĉion kion ĝi bezonas. Se ni vivas en desertoj, ni ne trovos manĝaĵojn.

5) Kaj laste, sed en malpli grave, la fizika ekzercado aŭ gimnastikado.

Oni devus minimume ekzerci sin inter 20 kaj 30 sekundoj tage per korpomovigaj ekzercoj kiuj helpas la moviĝon de la grasoj kaj tiel pli facile forigi ĝin el nia korpo pli rapide. Praktiku vian ŝatatan sporton, dancu aŭ promenu, ĉiam super viaj kapabloj, konvenas troigi. Tiamaniere ankaŭ vi malplibonigos la sanon de via koro.

TRAFA DIETORedakti

Kruko: Mi sentas min tre bonstata ĉivespere. Mi zorge sekvis la novan dieton. Ĉimatene mi manĝis nur senbuteran rostpanon. Nur salaton por la tagmanĝo. Kaj nur malpezan vespermanĝon kun salmo kaj rizo.

Jozefino: Vidu, do! Manĝi ĝuste bonstatigas vin.

Kruko: Ne vere. Mi kredas ke estas la tri glasoj da vino kiujn mi drinkis!

Mediteranea dietoRedakti

 
Ingrediencoj por gazpaĉo.

La Mediteranea dieto estas dieto inspirita de la manĝkutimoj de Grekio, Suda Italio, kaj Hispanio en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La ĉefaj aspektoj de ĉi tiu dieto estas proporcie altaj konsumoj de olivoleo, guŝoj, nerafinitaj cerealoj, fruktoj, kaj legomoj, modera eĉ alta konsumado de fiŝaĵoj, modera konsumado de laktaĵoj (plejparte kiel fromaĝo kaj jogurto), modera vino-konsumado , kaj malalta konsumado de ne-maraj viandaj produktoj.

Estas kelkaj indicoj, ke la mediteranea dieto malpliigas la riskon de kora malsano kaj frua morto. Olivoleo povas esti la ĉefa parto de lareklamoj de ĉi dieto. Ekzistas pruvoj, ke regula konsumado de olivoleo ankaŭ povas redukti aŭ preventi malsanojn kaj riskojn je kancero, kardiovaskula malsano, neŭrodegenerado kaj kelkaj kronikaj malsanoj.

La mediteranea dieto, difinita de nutristoj, estas loze ligita al la kulturaj praktikoj, kiujn Unesko listigs en 2010 sub la rubriko "Mediteranea dieto" en la Reprezenta Listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro: "aro de kapabloj, scioj, ritoj, simboloj kaj tradicioj koncerne kultivaĵojn, rikoltadon, fiŝkaptadon, bredadon, konservadon, prilaboradon, kuiradon, kaj precipe la disdonadon kaj konsumadon de manĝaĵoj ", ne kiel aparta aro de manĝaĵoj. Ĝiaj sponsoroj inkludas Italion, Hispanion, Portugalion, Marokon, Grekion, Kipron, kaj Kroation.

Kolora dietoRedakti

Viro iras al la kuracisto plendante pri stomakaj problemoj. La kuracisto demandas lin, kion li manĝis.

"Mi manĝas nur naĝejajn bulojn," li diras. "Ruĝaj por matenmanĝo, flavaj kaj oranĝaj por tagmanĝo, blua por posttagmezaj manĝaĵoj, kaj purpura kaj nigra por vespermanĝo. "

"Mi vidas la problemon," diras la kuracisto. "Vi ne sufiĉe manĝas verdaĵojn. "

EKVILIBRA DIETORedakti

Jozefino sidas ĉe la manĝotablo. Ŝi suspiras: Suspir'!

Kruko: Kio estas ĉe vi, karinjo?

Jozefino: Mi ne povis malhelpi al mi manĝi grandan ĉokoladaĵon. Tio komplete malekvilibrigos mian dieton dum tuta monato!

Kruko: Ne nepre. Se vi ĉivespere manĝos nur sanigan salaton kun senkaloria saŭco, tio certe ekvilibrigos vian dieton, kaj ĉio glatos.

Jozefino: Ho, ĉu vi kredas ke tio funkcios?

Kruko: Absolute!

Jozefino pripensas: Hm. Se mi manĝos du salatojn ĉivespere, ĉu mi povos manĝi alian ĉokoladaĵon?

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Re : (la bona lingvo) Re: hemiplegi-o
  2. Bobby Sands, irlanda aktivulo, mortis post 66 fastotagoj.
  3. Léon Kamenický iĝis la nova prezidanto de TEJO.