"Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas"

~ Zamenhof pri donacoj

"Se riĉul' donacas ion, li por trompi faras tion"

~ Hans-Georg Kaiser pri donacoj

"Povreco dolorigas, tial donu tiu, kiu povas doni"

~ Lutero

"En la realeco la vero estas tute alia"

~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo

"Mi ricevis donacon de la patro"

~ Fundamento de Esperanto pri patra donaco
12335170.jpg

"Ho! Bonege! Koran dankon, amiko!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Donaco estas donaco, fine!

Donaco al patroRedakti

Amando aliras Jozefinon kun zorgoplena mieno: Ho panjo, estas neeble trovi taŭgan donacon por paĉjo: mi neniam scias kion aĉeti por li.

Jozefino: Ho, mi bone scias tion, Aminjo; tial mi ne plu eĉ provas aĉeti ion por li.
Amando: Ha do….
Jozefino: Ĉi-jare mi denove donacos al li libron.
Amando: Sed… vi ĵus diris ke vi ne aĉetas donacojn al li….

Jozefino ekstaras, iras al la librobreto, prenas hazarde elektitan libron: Mi volvos ĉi tiun en donacopaperon, metos banteton, kaj jen, li kredos ĝin tutnova.

Amando miregas: Mi bone komprenu tion: ĉu vi celas diri ke vi povos simple preni libron de la breto, donace volvi ĝin, doni ĝin al paĉjo por kristnasko kaj li kredos ke temas pri nova libro? Jozefino pripensas kelkajn momentojn: Nu, se vi esprimas tion tiel, tio ja ŝajnas iomete fripona, ĉu ne…?

Amando: Nur iomete?
Jozefino: Ja, mi scias ke ne estas tre honeste. Sed vidu, estus sensence aĉeti novan libron. Ni havas tunojn da libroj; mi povos doni al li unu el ili, kaj li tute ne memoros ke li jam legis ĝin.

Amando rigardas la elektitan libron: Kaj vi intencas donaci al li ĈI TIUN libron?

Jozefino: Jes ja. Kial ne?
Amando: Panjo, mi donacis ĉi tiun libron al vi por via naskiĝtago antaŭ du jaroj!
Jozefino: Ĉu vere? Do, mi aldonos vian nomon sur la karteton.

AlieRedakti

 
Donaco kiun mi volas!!!

„Mi donacis al mi patro tiom da donacoj, ke li ne povas porti ilin samtempe!“

„Ĉu vere? Nu, kion do?“

„Du kravatojn.“

Unu la alian: la donaco de la reciprokecoRedakti

La reciprokaj korektado kaj instigo devas esti parto de la vivo de la kristana komunumo de Nacioj numo]]. La aliulo apartenas al mi, lia vivo, lia savo koncernas mian vivon kaj mian savon, mia ekzisto interrilatas kun tiu de la aliuloj, ĉu en la bono ĉu en la malbono. Karima Adebibe diris al la fratoj, kie unu el la esprimoj estas la almozo kune kun la preĝo kaj la fastado, enradikiĝas en ĉi tiu komuna aparteno.

Zorga atentemo al la aliaj en la reciprokeco signifas ankaŭ rekoni la bonon, kiun la Sinjoro realigas en ili kaj danki kun ili por la mirakloj de graco faritaj de Dio

Libra DonacoRedakti

Du amikoj interparolas pri novaĵoj:

-Mi aŭdis ke vi aĉetis la libron ``Tekniko de farbado`` al via edzino por ŝia naskiĝdtreveno.

-Jes ,ŝi estos ĝoja!

-Ĉu ŝi pentris,mi ne sciis tion?

-Ne , sed mi saĝe decidis ĉar baldaŭ estos Pasko kaj farbado de ovoj!

DonacioRedakti

  • PIV*, manĝu ĝin la mefisto, * diras:* donaci/o ⚖ Granda monsumo, donacita al grava institucio ks por difinita celo. Jen vorto tiom precizega ke ni neniam uzas ĝin. Kiom granda estas granda? Kiom grava estas grava?

SUKCESA DONACORedakti

-- Ĉu la novjaraj donacoj ekplaĉis al via fileto?

-- Nia fileto tute disbatis ĉiujn donacojn.

-- Ho! Ĉu li disbatis ankaŭ mian donacon?

-- Ne, via martelo enordas.

Donaĵoj de la Sankta SpiritoRedakti

 
Kie vi trovis tiun vorton?

Donaĵoj de la Sankta Spirito (de greke ĥaris, „donaĵo, donaco“) nomiĝas en la kristanismo apartaj talentoj, kiujn laŭ la Nova testamento disdonas la Sankta Spirito.

Laŭ Nova testamento ekzistas pluraj malsamaj listoj de la donaĵoj de la Sankta Spirito, nome en en la epistolo al la romanoj 12, 6-8, 1-a epistolo al la korintanoj 12, 8-10 kaj 28-31, epistolo al la efesanoj 4, 7.11sj, 1-a epistolo de Petro 4, 9-11. Al la donaĵoj de la Sankta Spirito apartenas laŭ 1-a Kor 12,8-10:

  • Perado de saĝeco
  • Perado de kompreno
  • Kredoforto
  • Kuraco de malsanoj
  • Miraklofortoj
  • Profeta parolado
  • Distingado de la spiritoj
  • glosolalio

Donaco al koramikinoRedakti

La juna Rafano volis aĉeti donacon por sia karulino al ŝia naskiĝtago. Sed ili nur ne delonge konas unu la alian, post longa konsiderado li decidis: paro da gantoj estas la plej konvena, romatika, sed ne tro persona objektoj. La pli juna fratino de la karulino akompanis lin al la magazeno kaj helpis elekti la gantojn. La pli juna fratino aĉetis du kalsonetojn por si mem. Dum la pakado la vendisto ŝanghis la duspecajn vestaĵojn, tiel la pli juna fratino ricevis la gantojn kaj la karulino ekhavis la kalsonetojn. La junulo sen kontrolado fermis la pakaĵon kaj sendis ĝin al la karulino kun la sekva letero:

"Mi elektis tion ĉi, ĉar mi rimarkis, ke vi kutime ne surhavas ion tian, kiam vespere ni renkontiĝas. Se via pli juna fratino ne estus kun mi, mi elektus la longajn kun butonoj, sed ankaŭ ŝi portas mallongajn, kiujn pli facile eblas depreni. Tiu ĉi koloro estas tre malpuriĝema, sed la vendistino montris siajn proprajn, kiun ŝi surhavis en la pasintaj tri semajnoj, kaj apenaŭ tio videblis sur ĝi. Mi petis ŝin provi ankaŭ la viajn, kaj ili vere bone aspektis sur ŝi. Estus bone, se mi povus ilin meti sur vin la unuan fojon, ĉar tiel ne estas sendube, ke ankaŭ aliaj manoj tuŝos ilin antaŭ ol ni renkontiĝos. Demetante ilin, ne forgesu iomete enblovi en ilin, ĉar pro la portado ili iĝas nature malsekaj. Pensu pri tio, kiel ofte mi kisos ilin en la sekvaj jaroj. Mi esperas, ke ankaŭ vendrede vi surhavos ilin!
Kore via Rafano
Ps.: Laŭ la lasta modo, oni devas refaldi ĝin por ke iomete vidiĝu la vileroj."

AlieRedakti

Mi dezirus aĉeti donaceton por la amatino. Ĉu vi povus doni konsilon?

– Ĉu ŝi estas juna?
– Ne nepre.
– Kaj ĉu bela?
– Neniel fantastika.
– Ĉu ŝi estas instruita?
– Malmulte.
– Tiel, vidu kian konsilon mi donas al vi! Aĉetu donacon por iu alia.

Taŭga donacoRedakti

—Vi donacis cigartrançilon al Luciano? Li ja ne estas fu-mulo.

—Ĝ̄uste tial; çar tiu cigartrançilo estas tute difektita.

OferverŝoRedakti

 
Apolono oferverŝanta. El kiliko, fone blanka Delfo.

Oferverŝo, estas termino asociita al ceremonio per kiu, en la antikvaj epokoj, oni efektivigis la ritan aspergon per vino, trinkaĵo, nutra likvaĵo, aŭ citrusa esenco[1] sur tero aŭ sur apartaj situoj aŭ objektoj, steleo aŭ manfaritaĵo, kiel ofertaĵo al la dio, aŭ al aliaj neteraj entoj aŭ al forpasintoj. Temis pri sankta ago komuna al multaj antikvaj kulturoj, inkluzive tiu hebrea, kiu revestis rolon tute apartan en tuta la mediteranea mondo kaj Proksima Oriento.

Lokoj, likvaĵoj kaj ujojRedakti

 
Oferverŝa sceno sur altaro (dekstre de la simpozio) (Ceramikaĵo kun ruĝaj koloroj ĉa. 480 a.K., Luvro (Inv. G149).

La likvaĵo estis verŝita sur ion kio havus sanktan aŭ simbolan valoron kiel altaron aŭ stelaon. En tiuj kiel en aliaj kazoj, la preferata loko de la ofero estis altaro, aŭ la porforpasinta stelao.

Diversaj likvaĵoj povis esti uzataj: oftis vino kaj akvo kaj trinkaĵoj foje ankaŭ besta sango; kaj la ofero estis ĉiam adresita al entaĵoj supernaturaj.

IdistojRedakti

Onklo Severo, karakterizita da sua severeso kaj sparemeso, instruktas suan kelke specalan nevon, Simplicio, por ke lu transportezu pede, ye tre longa voyo, korbo de figoi kome donacajon al importanta kliento.“Ĉu tu bone komprenabas omnon, Simplicio?”

“Yes, onklo; me tote komprenabas.”

“Ma memorez, maxim aparte, manjari nulan figon dumvoye!”, insistas l’onklo.

“O.K, onklo; me manjos nulan figon.”

Plura horoi plu tarde, pos longega marchado, Simplicio sucesas atingari la domon di l' kliento, al quiu lu quike libras la korbon de figoi kun letreto. Kaj la kliento lekteskas olca:

Kara s-ro Frutos: yen korbon de figoi kome gratitudoza donacajo al vu.

“Ma ube esas la figoi? Me vidas nur unu figon hike.”

“Me ne savas lon”, Simplicio respondas.

“Ĉu vu manjabas le cetera?”

“Yes, s-ro”, agnoskas Simplicio sen aparte shamari.

“MA QUIEL VU MANJABAS ILIN?”, s-ro Frutos klamas astonite.

“Tale, s-ro”, Simplicio dicas, dum prenari la lastan figon kaj duktari ĝin en suan bokon.

Oferverŝo en la diversaj kulturojRedakti

Se ĉiuj kulturoj oferversas per komuna denominatoro, ĉiu el ili havas ankaŭ siajn apartaĵojn.

Tekstaj kaj vazaj fontoj de la greka mondoRedakti

 
Foriro de militisto: pekliberiga rito. Amforo kun ruĝaj figuroj.

Oftas la referencoj al la kutimo de la oferverŝoj en la greka mondo, atestataj jen en ka greka vaza pentrarto jen en la teksoj atingintaj nian epokon. Eŭripido, ekzemple, en siaj Bakĥantinoj, priskribas la sekvojn de la ekskludo de iuj diaĵoj el la oferverŝaj ritoj.[2] Estas temo de la diversaj grekaj tragedioj. Variaĵo de substancoj, miellakta miksaĵo, sed ankaŭ vino, akvo, hordea faruno; «fumantan sangon» utiligas Odiseo por alvoki la kunfluon de la animoj, dum la fama malsupreniro al la Hadeso:

La oferverŝo estis krome grava ero de la simpoziaj praktikoj, kiel la primicofero gvidata per precizaj normoj, foje sugestistaj de la diaĵoj mem kaj akompanataj de tipaj alvokoj.

Ĉe certaj kulturoj teksoj atestas la kutimon de la ofero de la iloj utiligitaj por la oferverŝo per gesto de rita depono. Ekzemplo troviĝas en priskribo kiuj Herodoto faras pri la pekliberiga ora pokalo oferita de Kserkso la 1-a al la maro en la kunteksto de la konsekro de la ŝipponto sur la Helesponto kaj kiel pekliberiga gesto pro la skurĝado al ĝi trudita.
Ennormigo pri tiu rita gesto estis en la 15-a jarcento malkovrita en la gubiaj tabuloj[3]

HititojRedakti

La skribaĵoj hititaj atestantaj la kutimon de la oferverŝoj oftas: du el ili (kun la rilata traduko al la angla) povas esti ŝatataj ĉe la jenaj retejoj: Hittite OnLine, Early Indo-European Texts (Universitato de Teksaso en Aŭstino).

JudismoRedakti

La praktiko de la oferverŝo oftas en la hebrea kaj kristana testamentoj.

  • Malnova Testamento:
  • “Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon. (Gn 35,14]) .
  • “Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino”. (Levidoj, 23,13)
  • “Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj”. (Jesaja 53,12).
  • Nova Testamento:
  • “Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.” (2 Tim 4,6).
  • Holokaŭsto estas ĉiam akompanata de vinoferverŝo EnglishĈar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. (temas pri la suferanta Diservisto).

En sia Epistolo al la Romanoj, Ignaco el Antioĥio komparas la martiron de kristanoj al oferverŝo.

ŜintoismoRedakti

En Ŝintoismo, la praktiko de la oferverŝo kaj trinkaĵo donacita estas nomata (eble) Unicode|mǐ jǐu (laŭlitere: Trinkaĵo de la dioj). En la ceremonioj en la ŝintoistaj temploj estas kutime utiligita la [[Sakeo], sed la domaj altaroj ĝi povas esti anstataŭata per freŝa akvo ĉiutage renovigita. Ĝi estas prezentata en porcelanaj sendekoraciaj pokaloj.

BruloferoRedakti

 
Noa oferbuĉas al Dio sur altaro, (Gerard Hoet, 1728)

La brulofero (aŭ ankaŭ “holokaŭsto”) religia estis bestofera ceremonio praktikita, antikvepoke, aparte ĉe grekoj kaj hebreoj, dum kiuj la besto estis tute bruligita.[4]

EtimologioRedakti

La vorto "holokaŭsto" (brulofero) devenas el la greka olokautosis (ὁλοκαύτωσις, el 'ὅλος" (= tuta) kaj "καυστός" (= bruligita)), ĉeesta en la Septuaginto, kaj sinsekve tradukita per holocaustum en la Vulgato.

Greka ritaroRedakti

La holokautein (ὁλοκαυτεῖν) estis unu el la du precipaj ritoj, en kiuj la viktimo estis tute detruita kaj bruligita, male ol en la thyesthai (θύεσθαι), kiu estis celebrita kiel samtablana ofero, per kunpartigi manĝon kun la Dio kaj kun la kredkompanuloj. En tiu lasta kazo, la manĝeblaj eroj de la oferita besto estis rostitaj kaj konsumitaj por la celebro, dum la eroj nemaĝeblaj estis bruligitaj sur la altaro por eniri la simpation de la Dio, La celebranto, por ne kontaktiĝi kun la oferanto, ne partoprenis en la bankedo. Kutime oni preferis oferi malsovaĝajn bestojn, taksatajn pli proksimajn al la sankteco de la vivo, krom utilaj al hejma ekonomio.

Unu el unuaj holokaŭstoj, pri kiu oni konas mencion estas tiu de Ksenofono, kiu buĉoferis porkojn por Zeŭzo Meilikia.

Hebrea ritaroRedakti

 
Altaro de la incenso.

" Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan brulofero”. (Nombroj 28,3).

Kiam la hebrea Biblio estis tradukita al la greka lingvo, kiel en la Septuaginto, la tradukantoj uzis grekan terminon por traduki la “oferon bruligendan” el la antikva hebrea holokaŭto (hebree עלה, `olah, el la verbo "ascendigi". Temas, ĉi-kaze, pri biblia besta brulofero, kies tuta korpo estas komplete konsumita per la fajro. Laŭ la hebrea-kristana tradicio, tiu rito estis estigita de Moseo[5]. Ĝi antaŭvidis ke de la brulaĵo nenio manĝebla restu. Ĝi estis konsiderata la plej korekta formode ofero.

La oferota besto estis prenita inter la plej perfektaj laŭ vidpunkte de la religiaj normoj, ofte la ŝafidoj, aŭ ĉiukaze la novnaskitoj de la bestaro: ĝi devis esti perfekte sana kaj senmakula. Metita nordflanke de la altaro, ĝi estis gorĝotranĉita kaj mortigita de la oferdonanto aŭ de la pastro. La sango, kolektita de la celebrantoj, estis disŝutita ĉirkaŭ la altaro. Se la besto ne estis birdo, la korpo de la besto estis senfelegita kaj la felo allasita al la pastro; la rito konkludiĝis per la kompleta kremacio de la skeleto dum kiu la fumo supreniris al la ĉielo kie “Javeo” povis flari la parfumon.[6]

Donaco al edzinoRedakti

-- Kion mi aĉetu al la naskiĝtago por la edzino?
-- Prefere demandu ŝin!
-- Ho ne, ne! Tiom da mono mi ne havas!

Tre utilaRedakti

Ĉu vi scias, kion mi deziras de Kristnasko?“ demandas edzino sian edzon.

„Nu, kion do?!“

„...belan donacon por la manoj, por la oreloj kaj por la kolo...“

Jen li respondas: “Nu, diru do, kiun sapon vi plej dezirus?“

PeltoRedakti

„Karulo, mi deziras por Kristnasko lutreolon.“

Jen li respondas: "Sed la kaĝon vi purigados mem.“

AlieRedakti

"Mia edzino ĉiam pravas," asertas viro. "Kiam antaŭ monato mi diris al ŝi: 'Pro via naskiĝtago, mi donacos al vi novan peltmantelon', ŝi tuj kontraŭdiris: 'Vi ja certe ne faros!'"

"Kaj...?"

"Kaj denove ŝi pravis!"

Avina donacoRedakti

La avino al la nepino: „Karulino, deziru al vi por Kristnasko belan libron de mi!“

Amika donacoRedakti

Oni akuzas knabeton ke li ŝtelis la biciklon de knabineto.

"Mi ne ŝtelis ĝin!" li krias. "Mi ne ŝtelis ghin! Ŝi donacis ĝin al mi!"

"Ĉu!?" miras la kolera patro de la knabino. "Kial ŝi donacus al vi sian biciklon?!"

"Jene," respondas knabeto. "Ni ludis en la parko, kiam subite ŝi forprenis sian ĵinson kaj sian kalsoneton, kaj diris ke mi povas havi ĉion de ŝi kion mi volas. Nu, la ĵinso estis tro malvasta, kaj la kalsoneto ne interesis min, do mi prenis la biciklon."

Hazarda eltrovoRedakti

Mallonge antaŭ Kristnasko. La knabo Petro iras al sia patrino kaj diras:“ Panjo, la fervojon vi povas forigi sur mia dezirlisto, mi ja jam trovis tute novan sub via lito.“

Li konas ŝinRedakti

— Mi volas aĉeti unu paron da gantoj por mia edzino.
— Je via servo, sinjoro! Sed kiun numeron, kiun koloron vi deziras? Kaj ĉu el silko aŭ el ledo?
— Tute egale! Mia edzino tamen venos por ŝanĝi ilin.

DonatismoRedakti

 
Sankta Aŭgusteno kaj la donatistoj.

La Donatismo (kies membroj estis nomitaj berberaj kristanoj) estis kredo konsiderita kiel skismo de la plej granda eklezio, la katolika tradicio, kaj la plejparto troviĝis en la religia medio de la provincoj de romia Nordafriko en la Antikvo. Ili vivis en la romia provinco de Afriko kaj prosperis en la 4-a kaj 5-a jarcentoj.

Donatistoj estis rigoristoj, tenante ke la eklezio devas esti loko de sanktuloj, ne pekintoj, kaj ke sakramentoj, kiel ekzemple bapto, administritaj de perfidantoj (kristanoj kiuj forlasis la sanktajn skribaĵojn pro malpermeso de la aŭtoritato) estis malvalidaj. Verŝajne en 311, nova episkopo de Kartago estis konsekrita de iu kiu supoze estis perfidanto. Liaj kontraŭuloj konsekris mallongdaŭran rivalon, kiu estis sukcedita de Donatus, post kiu la skismo estis farita. Ili daŭre estis forto dum la epoko de Aŭgusteno de Hipono ĉe la fino de la 4-a jarcento, kaj malaperis nur post la araba konkero de Afriko en la 7a kaj 8-a jarcentoj.

Firmaa donacoRedakti

Interparolado mallonge post Kristnasko: „Diru foje, ĉu de viaj kristnaskaj donacoj iu estis vera surprizo?“

Respondo: „Jes ja! Mi ricevis de mia ĉefo libron, kiun mi pruntedonis antaŭ kelkaj jaroj al mia kolegino Perdita Dolores.

ReferencojRedakti

  1. La utiligo citrusa esenco en hititaj kaj huritaj ritoj estas priskribita en diversaj hititaj tekstoj (vidu: Marie Claude Trémouille, La religione dei Hurriti da La civiltà dei Hurriti, p. 169, in La Parola del Passato, n. 55, 2000, Napoli, Gaetano Macchiaroli editore ISBN 8885823351).
  2. En tiu kazo la dio forgesita kaj forigita estas Dionizo: Pinteo, responsulo pri la ekskludo, mortos disŝirita de sia familio mem incitita deMenadi [1].
  3. Makovritaj ĉe Gubbio (Italio) en la 15-a jarcento kaj datitaj je la 3-a/1-a jarcento a. K. Tiuj tabuloj utilas krome por pliprecizigi la samajn ritojn en la romia kulturo.
  4. Treccani" voĉo Olocausto.
  5. Sed hodiaŭ tiu ritaro estas taksata leĝo de laposte epoko.
  6. Pro antonomazio la termino "holokaŭsto" povas referenci al la genocido de la eŭropaj judoj, preskaŭ sukcese provita nazioj.