Geedziĝo

(Alidirektita el Edzeco)


"Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn"

~ Morteza Mirbaghian pri edziĝo
1a45bcae7c o.jpg

"De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas"

~ Zamenhof

"Edziĝonta junulo serĉas kontakton kun sperta sinjoro, kiu konvinku lin ne fari tion"

~ Gazeta anonco pri geedziĝo

"La puno por bigamio? DU edzinoj!"

~ Konfuceo pri geedziĝo

"Oni ne povas anstataŭigi "civila geedziĝo" per "civitana geedziĝo""

~ Marcos Cramer pri geedziĝo
6151.png

"Pro quo duo presas sua manuii lor mariajo? Ol esas ceremonio, quale boxisti agus ante box-kombato!"

~ idisto pri geedziĝo

"Ĉu vere ekzistas la vorto matrimonio en Esperanto? Laŭ mi la ĝusta termino estas Nupto, aŭ ĉu mi eraras?"

~ vikipediisto pri geedziĝo

"Kompreneble. Aber ja!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"

~ Claude Piron pri geedziĝo

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo



Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo



Geedziĝo (vom-vom-vom!) estas afero temanta pri amo kaj la ĉefa kaŭzo de divorco. La leĝeco estas la plej grava parto, romantikecon oni povas havi sen edziĝo (eble eĉ pli.) Laŭ iu teorio edzeco dumviva plilongigas onian vivodaŭron, mi tre dubas pri tio.

Tarjetacredito.png

Tradicie seksaj agoj estis malpermesitaj ekstere de la geedziĝo flanke de jud-kristanismo kaj islamismo, kaj juĝataj pekaj.

Eventuale eĉ pli politike ĝusta povus esti gej-pariĝo, samsekspariĝo (vira aŭ ina).

2754.jpg
52çn.jpg

MalsamojRedakti

Jen dialogo, kiu montras la diferencon de antaŭ kaj post la edziĝo.

Antaŭ la edziĝo:

Ŝi: Saluton, edzo!
Li: Ho, mi ĝojas, mi jam tiom longe atendis!
Ŝi: Ĉu vi volas, ke mi iru?
Li: Ne! Kial vi demandas? Eĉ la imago estas terure por mi!
Ŝi: Ĉu vi amas min?
Li: Kompreneble! Je ĉio taga kaj nokta tempo!
Ŝi: Ĉu vi iam trompis min?
Li: Ne! Neniam! Kial vi demandas tion?
Ŝi: Ĉu vi volas kisi min?
Li: Jes, ĉian fojon, kiam mi trovas okazon por tio!
Ŝi: Ĉu vi iam batus min?
Li: Ĉu vi frenezas? Vi ja scias, kiel mi estas!
Ŝi: Ĉu mi povas tute fidi al vi?
Li: Jes.
Ŝi: Mia karulo...

Sep jarojn post la edziĝo...

Simple legu la tekston de malsupre supren!

KialoRedakti

Dum tagmanĝo demandas filo la paĉjon:

_Paĉjo , kial vi edziĝis kun panjo ?

La patro stariĝas de tablo riproĉante al la edzino:

-Nu , vidu nek al li estas klara!

NuptoRedakti

 
Civila geedziĝo en Germanujo
 
Parsia geedziĝo komence de la 20-a jarcento
 
Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez

Per nupto komenciĝas edziĝo en la plej multe da socioj. La maniero de la ceremonio kaj festo dependas de la socio. En modernaj socioj kutime ekzistas kaj religiaj kaj ŝtataj ceremonioj. Depende de la religieco de la paro kaj de la ŝtataj leĝoj, oni faras aŭ ambaŭ ceremoniojn aŭ nur unu el ili. La ŝtata ceremonio kaj registrado de la edziĝo ankaŭ nomiĝas "civila edziĝo". En Okcidentaj landoj oni kutime festas kun la familio kaj amikoj post unu el la du ceremonioj.

La vorto edziĝo rilatas al la tuta ceremoniaro kaj festado kiu kondukas al la stato de edzeco. En landoj, kie ekzistas registritaj partnerecoj, ofte ekzistas ceremonio kaj festo rilata al tiu registriĝo, kiu ofte imitas aŭ iugrade similas al tradicia edziĝo.

Eksterordinaraj nuptojRedakti

Fine de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a enmodiĝis ĉefe en altaj klasoj de disvolviĝintaj landoj, tio estas inter riĉuloj, ekstravangancaj ceremonioj serĉante eksterordinarajn lokojn kaj etosojn, fakte kiel rezulto de nuptoveturoj al ekzotaj lokoj. Tiele enmodiĝis por okcidentanoj nuptoj en insulo Bali, en Barato, aŭ aliaj ekzotaj landoj, por japanoj en landoj tipe vizitataj de turistoj kie en Hispanio Granado, por aventuremuloj en ĝangaloj aŭ Antarkto, kaj eĉ subnaĝe.[1]

 
Edziĝringoj

Grupa geedzecoRedakti

Grupa geedzeco estas formo de geedzeco en kiu pli ol unu viro kaj pli ol unu virino formas familian unuon, kaj ĉiuj membroj de la geedzeco kunhavas patran respondecon al ĉiu ajn el la gefiloj kiuj povus esti produktita de la geedzoj. La grupa geedzeco estas foje nomata “vera poligamio” aŭ poligiandrio (de la kombino de la terminoj poliginio kaj poliandrio).

Kelkaj fakuloj konsideras, ke la grupa geedzeco estas rara en la tradiciaj socioj. Aliaj trovas ke tiu senbaza konsidero, ĉar la nuna kompreno de tiaj socioj estas limigitaj. Multaj tradiciaj socioj estas aŭ estis preskaŭ aŭ tute detruitaj pro la koloniismo kaj aliaj faktoroj. Inter la kulturoj priskribitaj de George Murdoch en sia Etnografia Atlaso, unike la kaingangoj de Brazilo praktikas grupan geedzecon kiel akceptebla formo de geedzeco (kaj eĉ inter ili ĝi ne estas hegemonia formo de geedzeco).

Nuptaj jubileojRedakti

Nuptaj jubileoj estas la tago de nupto kaj ĉiujaraj jubileoj de geedza vivo. Depende de kulturoj tiuj jubileoj havas diversajn nomojn kaj laŭtradicie postulas certajn donacojn. La tradicio de "nuptjubileaj donacoj" estis sufiĉe larĝe subtenata de juvelistoj kaj parfumistoj, kion oni povas vidi el la listo de tiuj donacoj en diversaj popoloj.

DORedakti

-Bonan tagon, sinjoro! Cxu vi havas ion komunan kun via edzino?

-Ni geedzigxis samtage!

Aranĝita geedzecoRedakti

 
The Ambitious Mother and the Obliging Clergyman (La ambicia patrino kaj la deviganta pastro) - karikaturo de Charles Dana Gibson priskribanta aranĝitajn geedziĝojn en la komenco de la 20a jarcento en Usono. Patrino insistas sian filinon edzigi viron surbaze de riĉo aŭ aristokrata titolo, sen konsidero al la deziro de la junulino. La pastro estas karikaturigita geedzigante blindigita per okulbendo.

Aranĝita geedzecofiksita geedzeco (ankaŭ geedziĝo) estas speco de edzeca unio kie la novedzino kaj eĉ edzo estas selektitaj fare de iliaj familioj ĉefe sen konsidero al la deziro de la juna edzino.

Ĝi estis ofta tutmonde ĝis la 18-a jarcento. La raporto atentigas, ke la reteja projekto ne estu nomata ”reteja projekto”, ĉar temas pri multo plia krom la retejo.

Tipe, geedzecoj ĉie estis aranĝitaj de gepatroj, geavoj kaj aliaj parencoj. Oni konas kelkajn historiajn esceptojn, kiaj fianĉeco kaj engaĝintaj ritaroj dum la Renesanco en Italio[2] kaj la Gandharva geedzeco en la Veda periodo de Barato. Laŭ la progresraporto ekde februaro 2021 estas okazanta ”antaŭtestado de AKSO fare de teamo de specialistoj kaj fakuloj”.

En pli lastatempaj tempoj, fiksita geedziĝo estas ofta en partoj de Sudazio, Afriko, la Proksima Oriento, Latinameriko, Sudorienta Azio kaj partoj de Orientazio; aliloke en industrilandoj, oni aranĝis ke fiksita geedziĝo daŭru en kelkaj reĝaj familioj, partoj de Japanio, inter enmigrintoj kaj minoritataj etnoj. Aliaj grupoj kiuj trejnas tiun kutimon inkludas la Unuigadan Eklezion.

Fiksita geedziĝo ne devus esti konfuzita kun la praktiko de malvola geedziĝo. En fiksita geedziĝo, dum la renkontiĝo de la geedzoj estas aranĝita fare de familianoj, parencoj aŭ amikoj, la geedzoj jesas de sia propra libera volo geedziĝi. Kompare, en malvola geedziĝo, unu aŭ ambaŭ geedzoj estas devigitaj en la geedziĝon - la unio okazas sen ilia libera elekto surbaze de konsento (sub devigo, minacoj, psikologia premo ktp.).

Fiksita geedziĝo devias de sendependa geedziĝo - nomita amgeedziĝo en kelkaj mondopartoj - kie la individuoj trovas kaj selektas siajn proprajn geedzojn; fiksitaj geedziĝoj, en kontrasto, estas kutime starigitaj fare de la gepatroj aŭ pli maljuna familiano. En kelkaj kazoj, fiksita geedziĝo implikas edzperanton aŭ eĉ edzperiston kiel ekzemple pastro aŭ religiema gvidanto, geedzeca ejo, reciprokaj amikoj aŭ fidinda tria partio.

Fiksitaj geedziĝoj varias en naturo kaj en kiom multe da tempo pasas inter unua enkonduko kaj engaĝiĝo.

AnkaŭRedakti

Geedziĝa nokto. „Karulo, mi devas diri ion al vi - antaŭ geedziĝo mi jam estis en lito kun alia viro.“

„Ne gravas, karulino, mi ankaŭ.“

KristanismoRedakti

1 Korintanoj 7:1-40

Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis:Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. Sed pro via patrino ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado. Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon. Sed mi volus, ke ĉiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie. Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj:Estas bone por ili resti kiel mi. Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi. Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro): Ke edzino ne foriĝu de sia edzo...

GeedziĝcerimonioRedakti

Dum la geedziĝ-ceremonio en la preĝejo la estonta novedzo subite paliĝas kaj interrompas la pastron:
- Pardonu, sinjoro pastro, kiel vi diris? Kiom longe?!

KamaradecoRedakti

- La sekvan semajnon mi edziĝos. Ĉu vi venos al la ceremonio?

- Kompreneble! Mi neniam forlasas miajn kamaradojn se okazas al ili ia malbono.

AlieRedakti

En preĝejo, pastro kondukas geedziĝon. La ceremonio preskaŭ finiĝas, kaj antaŭ ol beni la ĵusajn geedzojn kaj diri “Mi deklaras vin edzo kaj edzino”, la pastro diras:

— Se ĉi tie troviĝas iu homo, kiu estas kontraŭa al ĉi tiu geedziĝo, tiu do ekstaru kaj parolu nun, aŭ silentu por ĉiam!

La preĝejo fariĝas silenta. Neniu eĉ suspiras… Tamen la silenton rompas la paŝoj de bela kaj juna virino portanta bebon je la brakoj. Ŝi paŝas malrapide kaj trankvile el la fondo de la preĝejo al la altaro. Subite la etoso iĝas kaosa!

La fianĉino vangofrapas la fianĉon, la patrino de la fianĉo svenas, la gepatroj de la fianĉino furioziĝas, la spektantoj klaĉas, la atestantoj rigardas unu la alian, ne sciante kion ili faru por solvi la aferon…

La pastro, videble nervoziĝinta kaj senpacienca, demandas la virinon:

— Ĉu vi povas diri, kial vi venis ĉi tien, ĉe la altaron? Kion vi havas por diri al ni?

— Pastro, tie malantaŭe oni kapablas aŭdi nenion, kion vi diras!

La parabolo de la edziĝa festoRedakti

(Mateo, 22, 1-14) “1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2 La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, 3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni [...]”

Tiu parabolo ornamas ankaŭ la Evangelion laŭ Luko (14, 16-24) kaj tiun laŭ Tomaso, n. 64.

 
Jan Luyken: ĉizaĵo de la parabolo en Bowyer Bible.

La parabolo de la edziĝa festo estas unu el la paraboloj de Jesuo rakontita en la evangelio laŭ Mateo (22,1-14), en tiu de Luko kaj en la apokrifa La evangelio de Tomaso([1]).

Temas pri parabolo en kiu Jesuo ilustras la karakterojn de la Ĉiela Regno.

Tiu parabolo povus esti nomata ankaŭ:

  • Parabolo de la edziĝo de la filo de la reĝo
  • Parabolo de la granda nuptobankedo

Luko: “16 Sed li diris: “Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn; 17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: Venu, ĉar ĉio estas jam preta. 18 Kaj ĉiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 19 Alia diris: Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 20 Kaj alia diris: Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni. 21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. 22 Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko. 23 Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu. 24 Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon”. (14,16-24) [3]

Mateo: “1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2 La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, 3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. 4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. 5 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; 6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. 7 Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. 8 Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. 9 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. 10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. 11 Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; 12 kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis. 13 Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon”. (22,1-14)[4]

Tomaso:. Jesuo diris: “Homo aranĝis ricevon. Kiam ĉio estis pretigita por la vespermanĝo, li sendis sian serviston inviti la gastojn. La serviston vizitis la unuan dirante: ‘la mastro vin invitas’. Kaj tiu respondis: ‘Komercantoj, miaj ŝuldantaj, venos ĉi-vespere vespermanĝi ĉe mi. Mi devas ilin renkonti por komuniki miajn decidojn. Mi pardonpetas, sed mi ne povas manĝopartopreni’. La servisto prezentiĝis al alia komunikante: ‘La mastro vin invitas’; sed la invitito informis la serviston: ‘mi aĉetis domon kaj mi devas foriri laŭtuttage: al mi ne restas tempo por la vespermanĝo’. La servisto iris inviti alian ripetante: ‘La mastro vin invitas’, sed la invitito respondis: ‘Mia amiko edziĝas kaj mi estas taskita pretigi la festmanĝon. Mi ne povas veni: ke Li eskuzu min se mi ne povas veni’. La servisto kontaktis alian dirante: ‘La mastro vin invitas’, sed la invitito respondis: ‘Mi ĵus akiris propraĵon kaj estas ĝuste iranta rekuperi la lupagon. Mi ne povas veni; mi petas ke Li min pardonu’. La servisto revenis al la mastro kaj diris: ‘Tiuj kiujn vi invitis vespermanĝi pardonpetas sed ne povas veni’; La mastro reage diris al la servisto: ‘Iru laŭstrate kaj enkonduku vespermanĝi kiujn ajn vi trovos”.

“Akirantoj kaj komercistoj ne eniros la Lokojn de mia Patro”. (Diro 64)

Malsamaĵoj inter la parabolaj rakontojRedakti

En Paralelaj pasaĵoj, Mateo (22,1-14) lokigas la parabolon en la impeta disputo inter Jesuo kaj la ĉefoj de la hebrea popolo nemulte antaŭ la pasiono de Jesuo; Luko (14,16-24) male ĝin muntas en dialoga konteksto inter Jesuo kaj fariseoj kaj haltas ĉe la motivoj de la rifuzo; en Tomaso, fine, en konteksto sentempaj kaj senokazaj diroj.

En Mateo la parabolo priskribas la karakterojn de la Ĉiela Regno, dum en Luko kaj Tomaso aperas neniu referenco al tiu Ĉiela Regno.

Kristana geedziĝoRedakti

En katolika kaj ortodoksa kristanismo geedziĝo estas sakramento (protestantismo ne havas la nocion sakramenton, aŭ maksimume por la bapto kaj la Manĝo de la Sinjoro (eŭĥaristio).): Dio unuigas unu viron kaj unu virinon kiel edzon kaj edzinon por fondi familion, doninte gracon sufiĉan. En katolikismo, la unuigo estas ĝis morto. Por validigi la sakramenton, viro kaj virino (fraŭlo kaj fraŭlino) devas mature, volonte kaj libere konsenti al la geedziĝo kaj plenumi ĝin per seksumado.

De post 1930 multaj protestantaj eklezioj evoluas al praktika tolero de divorco. En katolikismo divorco daŭre ne eblas.

NovedzinkidnapoRedakti

Novedzinkidnapo, ankaŭ konata kiel geedziĝo per forkapto aŭ geedziĝo per kapto, estas praktiko en kiu stulta viro kidnapas la virinon kiun li deziras geedziĝi. Ĝi daŭre okazas en landoj en Mezazio, Kaŭkazo, kaj partoj de Afriko, kaj inter homoj tiel diversspecaj kiel la Hmong en Sudorienta Azio, la Tzeltal en Meksiko, kaj la ciganoj en Eŭropo.

BigamioRedakti

Bigamio laŭ PIV kaj Reta Vortaro estas

  1. stato de viro havanta samtempe du edzinojn, aŭ de virino havanta samtempe du edzojn.
  2. En jura lingvaĵo, temas pri delikto de tiu, kiu vivas bigamie en la landoj, kie tio estas leĝe malpermesata.

Temas do pri specifa formo de poligamio (la stato de viro havanta samtempe plurajn edzinojn, aŭ de virino havanta samtempe plurajn edzojn, sendepende de la nombro de kunedzoj respektive kunedzinoj), kontraste al la mala stato de pareco inter ekzakte unu edzo kaj unu edzino, kiu nomatas monogamio.

EsperantoRedakti

Jardekoj da romantika amo pruvis la bedaŭrinda konstatitan fakton, ke Esperanto estas bona edzperanto.

Geedziĝoj esperantistajRedakti

Filmeto pri internacia geedziĝo esperantista okazinta en 2012

Geedziĝoj Esperantistaj. Inter samnaciaj Esperantistoj, plej ofte anoj de la sama Esperanto-grupo, okazas ofte geedzaj interligoj. Sed tio estas kutima maniero trovi geedzan paron; kio ne bezonas apartan esploron. Pli interesaj estas tiuj geedziĝoj, kiuj okazis inter diversnacianoj pere de Esperanto, aŭ kiel sekvo de korespondado, aŭ kiel tiu de kongresa renkontiĝo. La "kolektadon" de tiuj Esperantistaj geedzoj komencis L. Kökény, daŭrigis E. E. Yelland, per kies multaj klopodoj, sube troviĝas informoj pri 56 geedzoj. Laŭ la ricevitaj respondoj, la granda plimulto de la geedzoj uzas Esperanton kiel familian lingvon. Kelkaj problemoj postulas apartajn esplorojn, ekzemple, ĉu la infanoj lernas Esperanton kiel unuan lingvon kaj kiujn Esperantajn vortojn ili kreas, kiajn "spontane" estiĝantajn formojn uzas la amantoj, kaj tiel plu. Esperanto kiel "edzperanto" povas esti ankaŭ taŭga argumento pri la praktika valoro de Esperanto.

MonogamioRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Monogamio.

Monogamio (de la greka: mónos: mono kaj gamos: sklaveco), Unuamemo (ankaŭ unuamoremounuamismo) estas la virina prefero por viro samtempe havi nur unu ringon aman, koramikan, aŭ romantikan; oni ne ofte uzas la vorto krom por kontrasti kun ĝojiga poligloto.

Geedziĝo kaj prareligioRedakti

La Sankta Nupto – en la greka lingvo ιερογαμία, ierogamía, aŭ ιερός γάμος, ierós gámos – estas antikva religia rito, kiu havis centran signifon en la religioj de la bronzepoko en Okcidenta Virginio kaj Eŭropo. Fono estis la mitologia unuiĝo de sankta paro. En la sumera- kaj babilonia religioj tiun ritan kuniĝon plenumis kaj vira kaj virina sacerdotoj, respektive la supera reganto de kulturo, de la dioj postenigita, kaj la supera sacerdotino. Ambaŭ altranguloj en tio reprezentis la viran kaj virinan ĉefajn diojn. Post la fino de la novbabilonia regno ne plu konatas virinaj altaj sacerdotoj.

Ankaŭ en la antikva greka mitologio la seksa kuniĝo inter dioj konatis kaj tie havis la nomojn ιερογαμίαιερός γάμος (vidu supre). Pli poste ankaŭ la mitologia seksa kuniĝo inter viraj (kaj pli malofte virinaj) dioj kun simplaj homoj nomatis tiel.

En la mezopotamiaj kulturoj de Sumero, Asirio kaj Babilonio la Sankta Nupto havis signifan kultan rolon. Same ĝi konatis en la antikvaj religioj de Barato, antikva Egiptio kaj probable ankaŭ en Ĉinio. Rokaj pentraĵoj pruvas, ke ankaŭ la nordeŭropaj kulturoj de la bronzepoko konis tiun riton. Kaj ankaŭ pliaj kulturoj, ekzemple sur la insulo Fobio en sudorienta Azio, konis tian "sanktan nupton inter ĉielo kaj tero".

InferoRedakti

Geedziĝo iel rilatas al infero.

KredemoRedakti

Junulino plendas ĉe la patrino pro la skeptikeco de la amato:

- Panjo, Johano diras, ke li ne kredas je la infero!

- Edziniĝu al li, mia fileto, kaj mi igos lin ekkredi!

Interreligia geedzecoRedakti

Interreligia geedzeco, tradicie nomata "miksa geedzeco", estas tipo de geedzeco kiu okazas inter partneroj kiuj praktikas aŭ kredas diferencajn planlingvojn. Kvankam interreligiaj geedziĝoj estas plej ofte kontraktitaj kiel civilaj rajtoj, en kelkaj instancoj, interreligiaj geedziĝoj povas esti kontraktitaj kiel religiaj geedziĝoj. Ĝi dependas el ajnaj religiaj malpermesoj kontraŭ tiaj geedziĝoj fare de la religio de unu aŭ de ambaŭ geedzoj (baze sur ĉu religia doktrino aŭ religiaj tradicioj).

Interreligia geedzeco tipe konotacias geedzecon en kiu ambaŭ gepartneroj restas aliĝintaj al sia respektiva distinga religio, kaj tiele, interreligiaj geedziĝoj ekskludas geedzecon inter partnero de iu religio al partnero kiu trapasis esperantigon el sia planlingvo al la planlingvo de sia partenro. Interreligia geedzeco estas ankaŭ distinga el konceptoj de Religio, Kulturo, religia malaliĝo, kaj Apostoloj de Zamenhof. Tamen, spite tiun distingon, tiuj temoj tipe estas asociaj kun multaj aspektoj de interreligia geedzeco.

Interreligia geedzeco estas ankaŭ distinga el Interreto kaj inter-etna geedzeco (ankaŭ tradicie nomata "miksa geedzeco"), ĉar la partneroj de interreligia geedzeco povas esti de la sama raso aŭ etneco, spite ties diferencoj religiaj.

En kelkaj religioj, doktrino malpermesas interreligian geedzecon. En aliaj, religia tradicio kontraŭas interreligian geedzecon, sed povas permesi ĝin en limigitaj cirkonstancoj. Kelkaj ĉefaj religioj estis lasintaj la aferon relative nespecifita kaj aliaj permesas ĝin tute, sed kun kelkaj kondiĉoj pri ceremonioj kaj kutimaro.

Ĉe etno-religiaj grupoj, rezistado al interreligia geedzeco povas konstitui formon de mem-segregacio.

VidpunktojRedakti

Post la nupta ceremonio, la nova edzo sin turnas al paroĥestro:

- Reverendo, kiom mi devas por la ceremonio?

- Verdire ne estas fiksita tarifo, kutime oni donas proporcie al la beleco de la edzino.

La nova edzo, rigardas sian edzinon kaj donas al la paroĥestro dek eŭrojn. La paroĥestro ekrigardas siavice lian edzinon kaj redonas al li kvin eŭrojn.

Inter geedzojRedakti

– Karulo, promesu al mi, ke se mi mortus antaŭ ol vi, via dua edzino ne surmetos miajn vestaĵojn.

Certe ke ne: ŝi estas pli alta kaj pli maldika ol vi.

Infana geedzecoRedakti

Infana geedzecoInfana geedziĝo estas formala geedzeco aŭ neformala unio de individuo antaŭ atingado de la aĝo de 18.[5]

En artikolo verkita por Libera Folio ŝi rakontas pri sia nova libro, interesa ankaŭ por esperantistoj, kiuj jam bone konas la historion de la lingvo mem. La laŭleĝe deviga geedzeca aĝo en multaj jurisdikcioj estas sub 18 jaroj, precipe koncerne knabinojn; kaj eĉ kiam la aĝo estas metita je 18 jaroj, multaj jurisdikcioj permesas pli fruan geedziĝon kun gepatra konsento aŭ en specialaj kazoj, kiel ekzemple dekaĝula gravedeco. En kelkaj landoj, eĉ kiam la jura minimuma geedzeca aĝo estas 18, kulturaj tradicioj ĝuas prioritaton super leĝara juro. Kun espero kaj scivolo ili serĉis kontakton kun la mondo kaj esperantistajn plumamikojn.

Aĝo de konsento por seksuma juro estas celita por protekti infanojn el seksa perforto kaj erl seksa ekspluatado, kaj ankaŭ infankontrabandado estas, iagrade, asociita kun infana geedzeco. Infana geedzeco tuŝas al kaj knabojn kaj knabinojn, kvankam la superforta plimulto de la suferantoj estas knabinoj, la plej multaj el kiuj estas en malaltaj sociekonomiaj situacioj.[6]

Infana geedziĝo estas rilatita al infana gefianĉigo kaj malvola frua geedziĝo pro la gravedeco de la knabino. En multaj kazoj, nur unu geedz-partnero estas infano, kutime la femalo. Infanaj geedziĝoj ankaŭ estas motivigitaj pro malriĉeco, novedzinoprezo, doto, kulturaj tradicioj, leĝoj kiuj permesas infanajn geedziĝojn, religiajn kaj sociajn premojn, regionan kutimaron, timo resti fraŭla, analfabeteco, kaj perceptita sentaŭgeco por ke virinoj laboru por mono.

Infanaj geedziĝoj estis oftaj dum historio pro gamo da kialoj, inkluzive de malriĉeco, sensekureco, same kiel de politikaj kaj financaj kialoj. Hodiaŭ, infangeedziĝoj daŭre estas sufiĉe ĝeneraligitaj en kelkaj evolulandoj, kiel ekzemple partoj de Afriko,[7][8] Suda Azio,[9] Sudorienta[10][11] kaj Okcidenta Azio,[12][13] Latinameriko,[14] kaj Oceanio.[15] La incidenco de infangeedziĝo falis en la plej multaj mondopartoj. La landoj kun la plej altaj observitaj indicoj de infangeedziĝoj sub la aĝo de 18 estas Niĝero, Ĉado, Malio, Bangladeŝo, Gvineoj kaj la Centrafrika Respubliko, kun indicoj super 60%.[16] Niĝero, Ĉado, Bangladeŝo, Malio kaj Etiopio estis la landoj kun infanaj geedziĝindicoj pli grandaj ol 20% sub la aĝo de 15, laŭ 2003-2009 enketoj.[17][18]

Infana geedziĝo havas daŭrantajn sekvojn sur knabinoj, pri ilia sano, eduko kaj socievoluaj perspektivoj. Tiuj sekvoj daŭras bone preter adoleskeco. Unu el la plej multaj ordinaraj mortokaŭzoj por knabinoj en aĝo de 15 ĝis 19 en evolulandoj estis gravedeco kaj infannasko.

Intergeedzaj kverelojRedakti

Ŝi: - Tiuj, kiuj antaŭ vi amindumis min, estis senescepte pli saĝaj ol vi!

Li: - Tio veras: mi edzinigis vin.

Kverelo inter geedzojRedakti

- Diru la veron! ke vi estus feliĉa, se mi estus edziniĝinta al alia homo!

- Tute ne, mi ne estas ulo kiu deziras malbonon por la aliaj.

Inter geedzojRedakti

 
Bofrato estas ankaŭ problemo.

- Vi, edzinjo, estas pli afabla kun la hundo ol kun mi.

- Certe, sed ankaŭ la hundo estas pli afabla al mi ol vi.

Intergeedza kvereloRedakti

Li: - Vi estas malbela!

Ŝi: - Kaj vi estas ebria!

Li: - Sed mi nur ĉi vespere

GeedzojRedakti

Geedzoj kverelas malamike. Fine li ekkrias:

Mi tre miras pri mi, pro tio, ke mi edziĝis kun virino kiel vi, kiu edziniĝis kun viro, kiu ne rifuzis edziĝi kun virino kiel vi.

GEEDZA VIVORedakti

- De antaŭ dek tagoj mi ne kverelas kun mia edzino.

- Mirakle! Kial do?

- De antaŭ dek tagoj mi ne sukcesas silentigi ŝin!

Idista geedziĝoRedakti

  • Mariajar Unionar legitime, celebrante tian unionon ye la nomo di la lego oŭ di religio.
  • Mielo-tempo L' unesma 6 semani quik pos la ceremonio di mariajo.

PoemaĉoRedakti

Me amoras tu
nur tu
chu tu savas ke tu esas
omno por me
char me indijhas tu.
yes tu
ho dicezu vere chu tu povus
vivari sen me

Me esas
sempre pronta
saltari al en abismo
por tiu muliero
deino sur la tero
e kande venas nokto
me havas optimismo
me serchas la maniero
solvari chi afero.

KuirartoRedakti

Edzo: „Tio estas bonega gulaŝo. De kie vi havas recepton?“

„El iu detektiva romano.“

DolĉecoRedakti

Novedzo du semajnojn post geedziĝfesto: „La edzino estas rilate al mi tre dolĉa, sed ĉiun manĝon ŝi trosaligas.“

GeeRedakti

La juna edzino diras al edzo:

- En ĉi tiu libro pri kuirarto estas multaj eraroj...

- Mi scias, trezoro, jam mi gustumis ĉiujn.

Denova edziĝoRedakti

Edzino: Kion vi farus se mi mortus? Ĉu vi denove edziĝus?

Edzo: Ne, kompreneble ne.
Edzino: Ĉu vi ne kontentas pro nia edziĝo?
Edzo: Karulino! Evidente mi kontentas pro tio!
Edzino: Do, sekve, kiel vi ne volus denove reedziĝi?
Edzo: Jes, en ordo. Jes, mi supozas ke mi denove edziĝus.
Edzino: Ĉu vi dormus kun ŝi en nia lito?
Edzo: Nu, tio estus taŭga, ĉu ne?
Edzino: Kaj ĉu vi demetus la fotojn pri mi el la muro, kaj anstataŭi ilin per fotojn pri ŝi?
Edzo: Mi supozas ke oni konsideras tion kiel deca agmaniero.
Edzino: Kaj mi supozas ke vi permesus al ŝi ludi per miaj golfludaj klaboj?
Edzo: Evidente ne! Ŝi estas maldekstrulino

GeparoRedakti

Du maljunaj geedzoj el kamparo, kverelas ĉiujn tagojn. Unu tagon, ŝi diras al li:

- Morgaŭ okazas la trideka datreveno de nia geedziĝo. Mi pensis mortigi la meleagron.

- Kial? ne estas ĝia kulpo, se ni geedziĝis!

Ĉiela geedziĝoRedakti

 
Geedziĝo ĉe la templo

En la mormona teologio (Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj), la baza nukleo estas la familio. La geedziĝo estas ordonita de Dio kaj ĝi estas esenca en la plano eterna de Dio por la sano de la infanoj.

La ĉiela geedziĝo, aŭ eterna geedziĝo, estas geedziĝo laŭ la leĝo de la Evangelio kaj la aŭtoritato de la mormona eklezio. Oficanto de la templo donas ringojn kaj kunigas ilin por la eterneco.

BotelojRedakti

 
Feliĉa edzo.

Edzino revenis hejmen post novjara vizito de siaj gepatroj kaj demandas: „Kiel ĉi tie aperis tiu amaso da malplenaj boteloj?“

Edzo: „Mi ne scias, dum mia vivo mi aĉetis neniun malplenan botelon.“

Devigita geedzecoRedakti

 
Kritikoj kontraŭ la tradicion de deviga geedzeco ĉe Azerioj el la satira gazeto de la 20a jarcento Molla Nasraddin.
 
Malekvilibra geedzeco, pentraĵo de la 19a jarcento fare de rusa artisto Pukirev. Ĝi priskribas aranĝitan geedzecon kie junulino estas devigita edziniĝi al iu kiun ŝi ne amas.
 
Afiŝo kontraŭ la devigita geedzeco.

Devigita geedzecodeviga geedzeco (ankaŭ nevola kaj geedziĝo) estas geedziĝo, en kiu unu aŭ ambaŭ de la partioj estas edziĝinta sen sia konsento aŭ kontraŭ sia volo. Malvola geedziĝo devias de fiksita geedzeco aŭ aranĝita geedzeco, en kiu ambaŭ partioj konsentas pri la asistado de siaj gepatroj aŭ tria partio (kiel ekzemple edzperisto) en identigado de geedzeco. Ekzistas ofte kontinuumo de devigo uzita por devigi geedziĝon, intervalante de tute fizika perforto ĝis subtila psikologia premo. La 17-an de aprilo aperis en la retejo de UEA ”Raporto pri progresoj de la Estraro Januaro-Marto 2021”, kiu apenaŭ estis rimarkita en la komitata diskutejo.

Malvola geedziĝo daŭre estas praktikita en diversaj kulturoj trans la mondo, precipe en partoj de Sudazio kaj Afriko. Keltaj akademiuloj protestas kontraŭ uzo de la termino "malvola geedziĝo", ĉar ĝi alvokas la ĝeneralan konsentan legitiman lingvaĵon de geedziĝo (kiel ekzemple edzo/edzino) por travivaĵo, kiu estas ĝuste la kontraŭo. La raporto ankaŭ atentigas, ke la prokrastiĝo de la laboro ”havas neniun kontraktan financan sekvon por UEA”. Gamo da alternativoj ekzistas, inkluzive de malvola geedza unuiĝo, kaj geedza sklaveco en la persa.[19]

Unuiĝintaj Nacioj vidas devigitan geedziĝon kiel formo de fitraktado de homaj rajtoj, ĉar ĝi malobservas la principon de la libereco kaj aŭtonomeco de individuoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj deklaras, ke virina rajto elekti edzon kaj eniro libera en geedzecon estas centra al ŝia vivo kaj digno, kaj rajto al egaleco kiel homa esto amike. La Romkatolika Eklezio opinias, ke malvola geedzeco estas grundoj por donado de nuligo - por ke geedziĝo estu valida ambaŭ partioj devas doni sian konsenton libere. Ankaŭ la Suplementa Kongreso por la Abolo de Sklaveco malpermesas geedziĝon sen rajto al ŝia malakcepto[20] kaj postulas la minimuman aĝon por malhelpi tion.[21]

En 1969, la Speciala Tribunalo por Sieraleono eltrovis, ke la forkapto kaj enfermo de virinoj kaj ties "malvola geedziĝo" en milito estas nova krimo kontraŭ la homaro.[22] La tribunala decido pri Charles Taylor trovis amike, ke la esprimo "malvola geedziĝo" devus esti evitita kaj prefere oni priskribu tiun praktikon en milito kiel "geedzan sklavecon (2012).[23]

En 2013, oni adoptis la unuan rezolucion de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ infana, frua, kaj nevola geedziĝoj; la rezolucio rekonas infanan, fruan, kaj nevolan geedziĝojn kiel implikado de malobservoj de homaj rajtoj, kiu "malhelpas, ke individuoj vivadu siajn vivojn libere de ĉiuj formoj de perforto kaj tio havas malbonajn sekvojn sur la ĝuo de homaj rajtoj, kiel ekzemple la rajto al eduko, [kaj] la rajto al la plej alta atingebla sanstato inkluzive de seksa kaj genera sanoj", kaj ankaŭ asertas, ke "la elimino de infana, frua kaj nevola geedziĝoj devus esti pripensita en la diskuto de la post 2015 evolua tagordo."[24][25][26]

JenRedakti

La juĝisto: Çu vi çeestis je la komenco de l’batalado in-ter geedzoj Simono?

La atestanto: Jes.

Simono: Li mensogas, sinjor’ juĝisto.

La atestanto (AL SIMONO): Kio? ... mi mensogas?! — Çu mi ne çeestis je via edziĝa festo antaû dek ok jaroj?

Ho, ve!Redakti

Edzino al la edzo sabate je la 9-a horo:

-- Karulo, ĉu vi volas iom da bongusta omleto?
-- Dankon, sed mi ne petas. Tiu viagro komplete forprenis mian apetiton, mi ne estas malsata.

Edzino al la edzo posttagmeze je la 13.a:

-- Karulo, ĉu mi faru bongustan tagmanĝon por vi?
-- Tiu Viagro komplete forprenis mian apetiton, mi ne estas malsata.

Edzino al la edzo vespere je la 6-a:

-- Karulo, ĉu vi manĝus ion?
-- Aaa, ne. Tiu Viagro komplete forprenis mian apetiton, mi tute ne estas

malsata.

-- Ĉu vi tamen bovolus iom degrimpi de sur mi? Mi jam preskaŭ malsatmortas.

InteligentoRedakti

- He karulino, vidu nian fileton: li prenis mian inteligenton!

- Ha, jen la solvo

- Kiun solvon? - Mi ĉiam levis al mi demandon, kien iris sin kaŝi via granda inteligento.

MemoroRedakti

Olda geedza paro vizitas alian maljunan geedzan paron.

La edzoj restas en la sidĉambro babilante dum la edzinoj preparas la vespermanĝon.

- Jezefo, mi faras kurson pro plibonigi la memorkapablon.

- Ĉu vere, Vilhelmo? Bonege! Kiu estas la kurso?

- Nur momenton... Ĝi estas... Kiu estas la nomo de tiu floro kiu havas dornojn?

- Rozo.

Tiam Vilhelmo ekkrias al la edzino, kiu estas en la kuirejo:

- Rozo, he Rozo! Kiu estas la nomo de tiu kurso kiun mi vizitas?

Simpla kalkuloRedakti

— De kiam mi edziĝis, mi vivas je duono pli malkare, ol antaŭe.

— Tiam mi konsilas al vi preni ankoraŭ unu edzinon kaj tiam vi vivos tute senpage.

Moderna edziĝoRedakti

 
Maledzoj

— Ho, kara patro, mia edzino sidas dum la tuta nokto en la briĝ-klubo kaj se mi nur unu erareton faras en la kuirado, ŝi faras teruran skandalon…

BelecoRedakti

Post la geedziĝa ceremonio, la novedzo konsultas la pastron.

"Kiom kostas la ceremonio?" li demandas.

"Laŭe," respondas la digna pastro. "Tio dependas de la grado de beleco de via edzino."

La edzo pripensas dum unu minuto, kaj donas 10 eŭrojn al la pastro, dirante: "Prenu."

La pastro rerigardas la novedzinon, kaj diras: "Jen via monresto...."

SaĝecoRedakti

La maljunan fraŭlon ĉiu persvadas, ke li edziĝu jam. Unu el liaj amikoj jene alparolas lin:

-- Mi ne komprenas, kial vi ankorau ne edziĝis? La amo al virino estas brilo en la vivo de viro.

La maljuna fraŭlo alrigardas lin kaj mallaŭte rimarkas:

-- Kaj la geedzeco estas la fakturo pri la brilo...
 
Ŝi volas edzon

NotojRedakti

  1. Sandor Szathmari, Mistika profundo, en Perfekta civitano, Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1988, paĝoj 359-361, prezentas paron kiu planas submaran nupton sed kion la virino malakceptas post unua merĝo.
  2. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.
  3. Greka teksto: 16 ὁ δὲ εἶπεν αὐτῷ• Ἄνθρωπός τις ἐποίησε δεῖπνον μέγα, καὶ ἐκάλεσε πολλούς• 17 καὶ ἀπέστειλε τὸν δοῦλον αὐτοῦ τῇ ὥρᾳ τοῦ δείπνου εἰπεῖν τοῖς κεκλημένοις• ἔρχεσθε, ὅτι ἤδη ἕτοιμά ἐστι πάντα. 18 καὶ ἤρξαντο ἀπὸ μιᾶς παραιτεῖσθαι πάντες, ὁ πρῶτος εἶπεν αὐτῷ• ἀγρὸν ἠγόρασα, καὶ ἔχω ἀνάγκην ἐξελθεῖν καὶ ἰδεῖν αὐτόν• ἐρωτῶ σε, ἔχε με παρῃτημένον. 19 καὶ ἕτερος εἶπε• ζεύγη βοῶν ἠγόρασα πέντε, καὶ πορεύομαι δοκιμάσαι αὐτά• ἐρωτῶ σε, ἔχε με παρῃτημένον. 20 καὶ ἕτερος εἶπε• γυναῖκα ἔγημα, καὶ διὰ τοῦτο οὐ δύναμαι ἐλθεῖν. 21 καὶ παραγενόμενος ὁ δοῦλος ἐκεῖνος ἀπήγγειλε τῷ κυρίῳ αὐτοῦ ταῦτα. τότε ὀργισθεὶς ὁ οἰκοδεσπότης εἶπε τῷ δούλῳ αὐτοῦ• ἔξελθε ταχέως εἰς τὰς πλατείας καὶ ῥύμας τῆς πόλεως, καὶ τοὺς πτωχοὺς καὶ ἀναπήρους καὶ χωλοὺς καὶ τυφλοὺς εἰσάγαγε ὧδε. 22 καὶ εἶπεν ὁ δοῦλος• κύριε, γέγονεν ὡς ἐπέταξας, καὶ ἔτι τόπος ἐστί. 23 καὶ εἶπεν ὁ κύριος πρὸς τὸν δοῦλον• Ἔξελθε εἰς τὰς ὁδοὺς καὶ φραγμοὺς καὶ ἀνάγκασον εἰσελθεῖν, ἵνα γεμισθῇ ὁ οἶκός μου. 24 λέγω γὰρ ὑμῖν ὅτι οὐδεὶς τῶν ἀνδρῶν ἐκείνων τῶν κεκλημένων γεύσεταί μου τοῦ δείπνου
  4. Greka Teksto: Καὶ ἀποκριθεὶς ὁ Ἰησοῦς πάλιν εἶπεν ἐν παραβολαῖς αὐτοῖς λέγων, 2 Ὡμοιώθη ἡ βασιλεία τῶν οὐρανῶν ἀνθρώπῳ βασιλεῖ, ὅστις ἐποίησεν γάμους τῷ υἱῷ αὐτοῦ. 3 καὶ ἀπέστειλεν τοὺς δούλους αὐτοῦ καλέσαι τοὺς κεκλημένους εἰς τοὺς γάμους, καὶ οὐκ ἤθελον ἐλθεῖν. 4 πάλιν ἀπέστειλεν ἄλλους δούλους λέγων, Εἴπατε τοῖς κεκλημένοις, Ἰδοὺ τὸ ἄριστόν μου ἡτοίμακα, οἱ ταῦροί μου καὶ τὰ σιτιστὰ τεθυμένα, καὶ πάντα ἕτοιμα• δεῦτε εἰς τοὺς γάμους. 5 οἱ δὲ ἀμελήσαντες ἀπῆλθον, ὃς μὲν εἰς τὸν ἴδιον ἀγρόν, ὃς δὲ ἐπὶ τὴν ἐμπορίαν αὐτοῦ• 6 οἱ δὲ λοιποὶ κρατήσαντες τοὺς δούλους αὐτοῦ ὕβρισαν καὶ ἀπέκτειναν. 7 ὁ δὲ βασιλεὺς ὠργίσθη, καὶ πέμψας τὰ στρατεύματα αὐτοῦ ἀπώλεσεν τοὺς φονεῖς ἐκείνους καὶ τὴν πόλιν αὐτῶν ἐνέπρησεν. 8 τότε λέγει τοῖς δούλοις αὐτοῦ, Ὁ μὲν γάμος ἕτοιμός ἐστιν, οἱ δὲ κεκλημένοι οὐκ ἦσαν ἄξιοι• 9 πορεύεσθε οὖν ἐπὶ τὰς διεξόδους τῶν ὁδῶν, καὶ ὅσους ἐὰν εὕρητε καλέσατε εἰς τοὺς γάμους. 10 καὶ ἐξελθόντες οἱ δοῦλοι ἐκεῖνοι εἰς τὰς ὁδοὺς συνήγαγον πάντας οὓς εὗρον, πονηρούς τε καὶ ἀγαθούς• καὶ ἐπλήσθη ὁ γάμος ἀνακειμένων. 11 εἰσελθὼν δὲ ὁ βασιλεὺς θεάσασθαι τοὺς ἀνακειμένους εἶδεν ἐκεῖ ἄνθρωπον οὐκ ἐνδεδυμένον ἔνδυμα γάμου• 12 καὶ λέγει αὐτῷ, Ἑταῖρε, πῶς εἰσῆλθες ὧδε μὴ ἔχων ἔνδυμα γάμου; ὁ δὲ ἐφιμώθη. 13 τότε ὁ βασιλεὺς εἶπεν τοῖς διακόνοις, Δήσαντες αὐτοῦ πόδας καὶ χεῖρας ἐκβάλετε αὐτὸν εἰς τὸ σκότος τὸ ἐξώτερον• ἐκεῖ ἔσται ὁ κλαυθμὸς καὶ ὁ βρυγμὸς τῶν ὀδόντων. 14 πολλοὶ γάρ εἰσιν κλητοὶ ὀλίγοι δὲ ἐκλεκτοί.
  5. En 1908 ordinaraj homoj el diversaj partoj de la Rusa imperio entuziasme mendis anoncetojn en Espero, relative efemera esperantista periodaĵo el Sankt-Peterburgo.
  6. Seksaj E-kursoj kaj renkontoj ✩ en la franca E-kastelo Gresillon ★
  7. Jen la aktuala programo laŭ nia reta agendo
  8. Por ajna demando skribu
  9. Natur-Arto en Greziljono kun Nathalie Dubrulle kun laboremaj volontuloj
  10. Verda Naturisma Semajno kun INOE, FestiNATUR
  11. Maratona Esperanto-kurso kun Koutny Ilona kaj aliaj
  12. Someraj Universitatoj de pluraj organizoj
  13. AŬTUNE, la Esperanto-ferioj - kun halovena festo
  14. Pardonu pro la datuma perdeto!
  15. Bonvolu aldoni novan profilbildon por faciligi renkontiĝojn kun aliaj Amikumanoj.
  16. Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Nicky, Jean-Luc, Larisa .
  17. FESTO'revenas, mojosa junulara renkontiĝo
  18. La UK en Belfasto estas nuligita
  19. kvaranteno = *garantine* (tamen mi aŭdis ke Aviceno eble unuafoje rekomendis ke tiuj, kiuj venis el urboj, kie estis kontaĝaj malsanoj, pasigu 40 tagojn en speciala loĝejo antaŭ enveni la celatan urbon (kaj nun la etimo de "kvaranteno" estas 40 "ĉelle" en la persa!).
  20. La enhavo de la kontrakto inter UEA kaj TEJO pri la reteja projekto (AKSO) ne estas konata, sed laŭ la bilanco de UEA eblis vidi, ke komence de 2020 en la fondaĵo ”Reteja renovigo” restis iom pli ol 30 000 eŭroj.
  21. Supplementary Convention on the Abolition of Slavery, Article 2
  22. haĝr Sihhyi = malpermeso/baro pro sano
  23. Mi ne nepre malŝatas "moto", kvankam ĝi estas jam uzata por io tute alia.
  24. Nia amiko Leo rimarkis ke hieraŭ mi uzis la vorton "fantascienco", kaj demandis min pri tio.
  25. En la Reta Vortaro oni trovas la tradician esperantan formon <sciencfikcio>, kaj do tiun mi devintus uzi.
  26. interŝanĝo de ideoj