"Ne demandu scienculon, demandu spertulon"

~ Zamenhof pri energio
Energio.jpg

Energio (bonalingve Energujo) estas lando de energoj, kiu limiĝas kun Katalunio kaj Litovio. Scientologio havas sciencan fakon pri la studo de energio.

Mten aŭ Mtep ?Redakti

Mi ne scias kiom da ĵuloj estas en unu megatuno de nafto (Mten), sed se ties cifero egalus al tiu de megatuno de petrolo (Mtep), oni devus anstataŭigi la simbolon "Mten" per "Mtep" ĉie en la artikolo, por konformiĝi al normo de SI-unuoj, kiel aliaj Wikipediaj faras.

Greka mitologioRedakti

Laŭ greka mitologio ĝi estas seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Darth Vader, Harpio kaj Ĵedajismo.

Viola vergoRedakti

 
Vido al stimulado helpe de telereta elektrodo

Viola vergo estas ilo por apliki malalt-kurentan elektron al la korpo, por stimuli sekse, ofte dum BDSM-agado. Violaj vergoj uzas Teslo-volvaĵon.

Moderna viola vergo kutime estas mantenata "vergo" el nigra plasto. La bazo havas ŝnuron, kiun oni konektas per ordinara mura konektilo. Vergu kutime havas intensregilon, kaj iuj havas ŝaltilon, apud la ŝnuro. La interna Teslo-volvaĵo konsistas el du elektraj volvaĵoj, kondensilo, kaj reostato. La pinto de la vergo havas ingon, en kiun oni enmetas elektrodon.

Viola vergo kreas sensacon nur kiam estas distanceto inter la elektrodo kaj la korpo. La elektrodo ofte konsistas el klara hardita vitro, en kiu estas gaso kiu ardas aŭ lumetas dum uzado. Malsamaj gasmiksaĵoj produktas malsamajn lumajn kolorojn, tipe purpuron, ruĝon, bluon, aŭ rozon. La vitraj elektrodoj ankaŭ havas diversajn grandecojn kaj formojn, ekzemple bastoneto, rastilo, fungo, sfero, ktp. Ili kutime havas ian metalan ŝtopilon por enmeti en la elektrodingon de la viola vergo. La diversformaj elektrodoj kaŭzas diversajn sensacojn, kiuj povas esti tiklaj aŭ doloraj, malfortaj aŭ fortegaj, ktp. Kompreneble la kurentintenso efikas la sensacon.

Oni povas ankaŭ uzi solidajn metalajn elektrodojn, kiuj kutime produktas pli intensan sensacon ol vitraj elektrodoj, kaj kiuj havas riskon de haŭtbrulo se la elektrodo restas tro longe ĉe unu loko korpa.

La norma usona grandeco por la elektroda konekto estas 7/16 coloj aŭ 11.11 mm.

Unu populara miskompreno estas ke viola vergo kreas ultraviolan lumon, kaj fojfoje oni misnomas ilin "ultraviolajn vergojn". Ili ne produktas signifan kvanton de ultraviola lumo, kaj ili ne kaŭzas UV-brulojn.

DajsonstrukturoRedakti

Dajsonstrukturo estas porloĝa megastrukturo, kiun pli progresinta civilizacio konstruas en spaco. Tia inĝenierarta civilizacio devus esti almenaŭ ĉe la Tipo II en la Kardaŝeva skalo.

Origine en la jaro 1959, Freeman J. Dyson, brit-usona teoria fizikisto kaj matematikisto, hipotezis sferan sistemon de orbitantaj sunpovaj satelitoj komplete ĉirkaŭantaj stelonsunon. Tiu strukturo nomiĝas la Dajsonsfero, kiu kaptus plejparton aŭ la tuton da la energia produktokvanto de la stelo. Pri tiu koncepto, sinjoron Dyson influis la verko Stelfaranto (1937) de Olaf Stapledon, kaj la verkoj de John Desmond Bernal kaj de Raymond Zinke Gallun.

Ekzistas aliaj variaĵoj, tielnomataj Dajsonstrukturoj. Solida ŝelo ĉirkaŭ stelo estas la Dajsonŝelo. La Dajsonringo estas orbitanta ringo ĉirkaŭ stelo ĉe la vivebla zono, ekzemple de nia Suno ĉe radiuso de 1 AU. En la sciencfikcia romano Ringmondo (1970) de la usona verkisto Larry Niven, ekzistas tia solida strukturo, kaj en ĝia stelflanka parto estas vastaj kontinentoj, oceanoj, maroj, kaj tiel plu. Multopon da la Dajsonringoj ampleksas la Dajsonsvarmo. La Dajsonbobelo similas al tio, sed la elementoj ne orbitas, sed estas senmovaj rilate al la stelo.

BildaroRedakti

SekurecoRedakti

Oni ne uzu violan vergon sur iun, kiu havas elektran medicinilon en la korpo (ekzemple, korritmigilon). Ne uzu sur iun kun historio de kordamaĝo aŭ nervdamaĝo. Ne uzu apud okuloj. (Iuj rekomendas ke oni ne uzu ie ajn sur la kapo.) Se la elektrodo restas tro longe ĉe unu parto korpa, la haŭto povas ruĝiĝi. Viola vergo povas trovarmiĝi se oni uzas ĝin tro longe - la tempo dependas de la materialoj. Ĝi arkemas al metalo, do konstatu pri tio se la ricevanto portas metalaĵojn. La sparkoj povas ekbruligi brulemajn likvojn. Oni povas uzi barilon kontraŭ troalta kurento inter la viola vergo kaj la konektingo por pli da sekureco. Kiel ĉiuj elektriloj, ne uzu violan vergon apud akvo.

Idala energioRedakti

 
Dajsonŝelo

Unu de l' procedoi quiujn l' idistoj havas por obtenar aquon en la Internaciona Lingva Movado es per la purigado di ilia propra urino. Tamen, anke es posebla ĝenerar elektron el ĝi, segun demonstris inquestistoi di l' Universitato Heriot Watt di Skotlando. La produktado di energio de l' ureo o karbamido, la precipua organika elemento di l' urino, povus esor neexhaustebla fonto di energio al ida movado.

ĈjioRedakti

Ĉjio[1] (ĉine 氣, 'ĉi' vitala energio) estas fundamenta koncepto en ĉina kulturo, precipe spirita sed ankaŭ uzata en konkretaĵoj. Ĝia traduko estas tre malfacile direbla sed ĝi proksimume ekvivalentas al vitala energio, vitala blovo, aŭ simple blovo. Interalie Luktosportoj kiel Aikido, artoj kiel fengŝuo, ĉigongotajĝiĉuano kaj kuracartoj kiel akupunkturo elĉerpas sian esencon el ĝi.

En viva organismo ĝi fluas en la korpo per meridianoj.

En japanaj kaj ĉinaj luktosportoj la ĉjia koncepto konsistas el la energio liberigita de la tuta korpo en sporto kaj precipe dum frapoj aŭ prenoj. Precize je la momento kiam iu produktas la Kiai, la krio de la sportluktantoj (rimarku, ke la vorto kiai entenas ki alidire ĉi). Je altgrada nivelo oni povas eĉ uzi la ĉjion de malproksime.

Interlingvaa energioRedakti

Le usage de l' energio per societates interlinguistas essas un de l' major markas de l' disveloppamento de l' societates por konkeri nationes. In iste signification, le energio essas multe importante a propagando, technologia misinformative, traition, e altere prerequisites pro un societate interlinguista moderne.

Ĉu vi sciasRedakti

  • Ke Esperanto estas ĉefverko de logiko kaj simpleco, kies signifo, en la lingva kampo, estas tiel grava kiel la malkovro de la atoma energio en la scienca kampo?
  • Se vi daŭre krias dum 8 jaroj, 7 monatoj kaj kvin tagoj, vi produktos sufiĉe da energio sona por varmigi tason da kafo?
  • Se vi furzos senĉese dum 6 jaroj kaj 9 monatoj, vi produktos sufiĉe da gason kun potenciala energio egala al tiu de atombombo?
  • Ke Libroj pri Fiziko en Sovetio laŭdeve emfazis, ke en la nukleaj reakcioj energio ne ŝanĝiĝas en materion kaj inverse, kiel pretendas

burĝaj fizikistoj.

  • Ke geokinezo estas la mensa manipulado, de ĉiuj energioj, aŭ fortoj kiuj kuras en nia planedo?
  • Ke La Ondo de Esperanto translokigas energion de iu loko al alia sen daŭra formovo de la anoj de la esperanta medio?

Listo de ReferencojRedakti

  1. Publikan dankon meritas la itala esperantisto Davide Marchiani, kiu atente tralegis ĉiujn niajn listojn kaj sciigis al mi ĉiujn misojn pri la listigo laŭ la alfabeta ordo kaj pri aliaj teĥnikaj fuŝoj.