Fraŭleco

(Alidirektita el Feliĉo)
Esus.jpg

"Tio estas vere granda fuŝo!"

~ Benedikto la 13-a

"Bruhaha!"

~ Dana Karikaturisto pri Mahomedo
Bonvolu konfuzi kun Feliĉo.

Fraŭleco estas la stato de fraŭlo, tio estas, de ne edziĝinta viro.[1] Pri virino oni devas konsideri la terminon fraŭlineco.

Tiu stato povas esti provizora aŭ definitiva, limigita je tempo aŭ dumviva, libervola aŭ deviga. Ĉu abstinante de seksaj rilatoj (jes, ja jen) ĉu vivante malĉaste, fraŭlo restas fraŭlo..

Ekzistas kvazaŭ virtuala fraŭleco de edziĝintaj homoj, kiuj vivas senkunule. Tio okazas, ekzemple, al atletoj, al kiuj oni konsilas ne havi seksajn rilatojn antaŭ konkurso. Muhammad Ali strebis tiel abstini dum ses semajnoj antaŭ siaj boksbataloj.[2] Tia virtuala fraŭleco implikas totalan ĉastecon.

Fraŭleco ofte rezultas de libervola elekto pro religiaj motivoj.[3]

La kanona juro de la katolika eklezio afirmas, ke la klerikoj devas observi perfektan kaj ĝisĉiaman ĉastecon kaj pro tiu motivo oni destinas tiujn klerikojn, kiuj apartenas al la latina alfabeto, al fraŭleco, kio estas aparta dono de Dio, kiu kapabligas la pastrojn ligiĝi pli facile per nedividita koro al Kristo, kaj dediĉi sin pli libere al servado de Dio kaj de la homaro.[4]

Tiu kanona juro ankaŭ malpermesas [5] la ordinadon kiel sacerdotoj de homoj kiuj havas edzinon.[6] En aliaj antikvaj eklezioj, kiel la bizanca ortodoksa kaj Orient-Usono, fraŭleco estas kondiĉo por ordinado de episkopoj, sed ne de presbiteroj. En tiuj ĉi lastaj eklezioj, oni ne permesas al jam ordinitaj klerikoj nek edziĝi nek, se al edziĝinta sacerdoto mortas la edzino, reedziĝi. Kontraŭe, tiuj eklezioj, kiu estiĝis en la lastaj jarcentoj, precipe ekde la Reformacio, nenion tian postulas al siaj klerikoj. Pri tio vidu katolika eklezio.

La celo, por kiu budhistoj elektas fraŭlecon, estas atingi liberecon, kiun malhelpas la deziro de seksaj plezuroj.[7]

La motivoj pro kiuj elekti fraŭlecon ne estas necese religiaj. Ili povas estis tre variaj. Ne ŝajnas, ke por religia voto preferis la angla reĝino Elizabeto la 1-a ne edziniĝi.[8]

DemandoRedakti

- Ĉu via edzino scias ke vi estas fraŭlo?

AlieRedakti

Mateo havas dudek naŭ jarojn kaj ĉiuj de liaj amikoj estas edzigintaj, nur Mateo renkontas virinon post virinon. Lia amiko Pedro demandas lin: "Kial vi ne povas trovi edzinon? Ĉu vi estas tro elektema?"

"Ho ne", Mateo respondas, "mi renkontas multajn afablajn kaj belajn virinojn, sed ĉiam mi prezentas unu el ili al mia patrino, mia patrino malŝatas ŝin."

"Eble vi devus renkonti virinon, kiu similas al via patrino. Tiam via patrino ŝatos ŝin."

Du semajnojn poste Mateo kaj Pedro denove renkontas kaj Pedro demandas: "Ĉu mia konsilo helpis?"

Mateo respondas: "Ne, la konsilo ne helpis! Mi renkontis virinon, kiu tre similis al mia patrino kaj mia patrino tre ŝatis tiun virinon, sed nun mia patro malamis ŝin."

Feliĉo geedzaRedakti

Geedzoj feliĉaj estas tiuj en kiu la viro estas surda kaj la virino estas blinda!!!

AlieRedakti

Diris unu: Mi kaj mia amikino dum 25 jaroj jam estis feliĉaj, sed nun ne plu. Demandas la alia: Kial ne plu ? Kio okazis ? Respondo: Ni nun estas kunvivanta paro !

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. kompreneble ne ŝi kulpas pri la fuŝoj, sed senspertaj volontuloj, malobeemaj dungitoj, la tekniko, la nederlanda laborleĝo, la komitato kaj La Potenca Senkorpa Mistero
  2. Errare humanum est… 😉
  3. La maniero rezisti al la tutmondigo, tio ne estas nei la tutmondecon, sed kompreni ke ĝi estas la fina sumo de ĉiuj eblaj apartaĵoj, kutimiĝi al la ideo ke, tiom longe kiom mankas unu apartaĵo, la tutmondiĝo ne estas por ni, kio ĝi devus esti.
  4. Kiu fremdan lingvon ne scipovas, pri la propra nenion scias.
  5. Napoleono donas al ni ekzemplon, kiom danĝera estas leviĝi en la absoluton kaj oferi ĉion al la efektivigo de unu ideo.
  6. Oni vidas nur tion, kion oni scias.
  7. Feliĉe, la homa perceptkapablo rigardante malfeliĉon estas limitata; kio superas tion, aŭ detruas lin aŭ lasas lin indiferenta.
  8. Maljunulo perdas unu de siaj plej gravaj homaj rajtoj: li ne plu estas juĝata per liaj egaluloj.