Judismo kaj Kristanismo komparataj

"Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon"

~ Zamenhof
0642-eta.jpg

"Tamen, vi ja deziras reformi Esperanton"

~ Lara Croft

"Ili diras: "Fariĝu Judoj aŭ Kristanoj por ke vi estu gvidataj". Diru: "Ne! Sekvu vi la religion de Abrahamo, la justulo: li neniam estis idolano""

~ Korano

Kiujn similecojn havas Judismo kaj Islamo kristanismo? Kiujn malsamecojn? Jen simpla gvido por stultuloj!

Ĉi artikolo pri Hebreoj kaj Kristanoj celas resumi la historiajn esplorojn pri la rilatoj, kaj kontrastoj kun reciprokaj akuzoj inter judoj kaj kristanoj.

KomenceRedakti

Kiel oni scias kristanismo radikiĝis en hebreismo ĉar Jesuo kaj la apostoloj estis, almenaŭ, el la juda kredo, kaj en la unuaj komunumoj kristanaj membriĝis precipe judoj kaj de la patrina lando kaj de la diasporo. Tiuj judaj kristanoj provis konstante allogon al la kredo kaj kunvivado kun la judoj ne-kristanaj malgraŭ la ĉiam pli kreskantaj kontrastoj kaj akuzoj pri forlaso de la mosea kaj profeta kredo. Ĉar la diferenco inter la du grupoj estis Jesuo mem, la prezento de la kristana kredo emis akcenti la malsamaĵojn ĉerpante abunde el la dialektiko inter Jesuo kaj fariseoj kaj ĉefaj sacerdotoj.

Ofta eraroRedakti

Oni tro ofte, sed tute erare diras ke Jesuo kaj la Apostoloj estis judoj, sed tute ne!

Êstas certe, ke Judaso estis Judo - tiu perfidulo. Aliaj estis Galilejanoj, ne Judoj. En Galileio estis

- alia religio - mozaismo (de Moseo) kaj ne judaismo
- alia lingvo - greka kojne kaj ne aramea ĉu hebrea
- alia Biblio - ne la hebrea, sed la greka Septuaginto.

Sed pli grava ol ili estis kaj estas Maria, la Patrino de Jesuo. En Pollando oni nomas ŝi: Reĝino de Pollando, sekve ŝi estis polino!

Kiom tiaj misimformoj determinis la estontan religian politikon de la romiaj leĝoj? Esplorante la literaturon de la du kontraŭaj adeptaroj eblas mezuri la amplekson kaj la argumetadon de la dialektika kontraŭa apologetiko.

Jud-kristana konceptaroRedakti

Jud-kristana konceptaro estas mondkoncepto komuna al judismo kaj kristanismo, kiel monoteismo, kredo en la Biblio, ktp. Malgraŭ tio, ne estas ekzata difino de tiu "jud-kristana konceptaro", ĝenerale, oni uzas tiun esprimon kiel montro de malaprobo, preskaŭ kiel insulto. Tiu esprimo aperis en 19-a jarcento ĉe ateistoj, socialistoj kaj socialaj reformistoj por indiki la Eŭropan mondkoncepton, komunistoj tro uzis ĝin por indiki burĝankapitalisman konceptaron.

† Unuaj aliroj al la problemo de la malbono laŭ la jud-kris†anaj †eks†oj †Redakti

  • (Gn 2) Kaj † Dio la Eternulo † prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. 16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos”. Sed homo malobeis kaj sekve de malobeo, Adamo kaj Evo estis punataj kaj forigitaj el la Edena ĝardeno. Kaj el tio ĉiuj malbonaĵoj.

Unuavide ĉi tie la sfero de la bono (morala) estas determinita de tere de la homo, do kelkaĵo arbitra, sed tere de la simbolismo la homo trovas la normojn en sia konscienco antaŭ kiuj li povas teni konsente aŭ konsente.

  • En la Libro Ijob estas pritraktata la problemo de la bono; sed fina respondo, el Dio, konsistas: vi, homo, ne povas kompreni, vi akceptu ke mi volas vin.
  • Jesuo diras: «nek li nek liaj gepatroj pekis» respondante al disĉiploj lin demandintaj pri la kaŭzo de la blindeco de la miraklo.

Teologiaj diskutpunktoj kaj diverĝojRedakti

La teologia malsameco radikiĝas en la diskuto interjuda de la 1-a jarcento pri la karakterizoj de la Mesio kaj tio en la kunteksto de la historio kaj religio. Tiu religia-spirita komunumo esperas mesian liberigon promesitan de revelacioj de profetoj de YHWH (Javeo). Sed la hebreaj komunumoj de la 1-a jarcento dividiĝis rilate la mesian rolon de Jesuo [1]. La Evangelioj kaj Agoj de la Apostoloj detalas la konflikton inter la religiaj samtempuloj de Jesuo rilate la punkton ĉu ricevi ĉu reĵeti kiel la promesitan Mesion Jesuon Nazaretan, kaj la konflikton de komponantoj mem de la movado por Jesuo. Do, tiu estas teologia diverĝo.

Sammaniere ĉe la hebreaj (judaj ĉi-kaze, ĉar apartenantaj al la postkrista diasporo) pensuloj de ĉiam estis kritike pridiskutata la Nova Alianco interpretita kiel anstataŭigo de la unua Alianco kvazaŭ neado de la mesiaj radikoj mem de Jesuo Kristo[2][3]

Aliaj diverĝoj povus esti la analizo de la pasintaj opresaj konvertigaj kampanjoj kun la rezulto de konvertiĝoj pli malpli perfortitaj. [4]

La neimagebla masakro de la Ŝoaho provokis rekonsideron pri ĉiuj temoj de kontraŭeco de judoj al kristanismo, kaj generis iun postholokaŭstan historion de kristanismo.

Nia Dio kaj via DioRedakti

Dum la mezepoko okazis en Eŭropo multaj religiaj diskutoj inter kristanaj kaj judaj saĝuloj (rabenoj, episkopoj ktp).

Jen unu el ili:

Episkopo: "Vidu la diferencon inter ni kaj vi: nia preĝejo estas pura kaj luksa, dum tiu via estas simpla kaj malpura. Krome, ni preĝas silente, dum vi preĝas tre laŭte kaj kriege. Trie, niaj enterigoj estas belaj kaj la ceremonio estas luksa kaj digna, dum la viaj estas tre simplaj."

Rabeno: "Mi respondos al vi laŭvice. Via Dio havas virinon kaj tial Lia domo estas pura kaj bonorda, dum nia Dio ne havas virinon. Due, via Dio estas juna kaj kapablas aŭdi, kiam ni preĝas flustre, dum nia Dio estas tre maljuna kaj tial ni devas laŭte krii preĝante. Trie, rilate enterigojn: Mi konfesu, ke ankaŭ mi pli ĝuas viajn enterigojn..."

EgalecoRedakti

Kurano 2: 113

La Judoj diras: "Neniun pruvon havas la Kristanoj", kaj la Kristanoj diras: "Neniun pruvon havas la Judoj"; ili tamen ĉiuj observas la saman Skribon. Tiel jam parolis la nesciantoj, tute simile. Alaho juĝos ilin en la tago de la reviviĝo pro tio, pri kio ili malkonsentis.

Kurano 2:120

Neniam konsentos kun vi la Judoj nek la Kristanoj, krom se vi sekvos ilian kredon. Diru: "Vere la gvidilo de Alaho estas unika". Se vi tamen, post kiam al vi venis la scio, volos sekvi iliajn malbonajn dezirojn, por vi ne estos ĉe Alaho protektanto nek helpanto.

Kurano 2:136

Diru: "Ni kredas je Alaho kaj je tio, kion Li sendis al ni, kaj je tio, kion Li sendis al Abrahamo kaj Ismaelo kaj Isaako kaj Jakobo kaj al ilia idaro, kaj je tio, kio estis donita al Moseo kaj al Jesuo, kaj je tio, kio estis donita al la profetoj de ilia Sinjoro. Ni neniel distingas inter ili kaj ni submetiĝas al Li".

Kurano 2:140

Ĉu vi dirus, ke Abrahamo kaj Ismaelo kaj Isaako kaj Jakobo kaj ilia idaro estis Judoj aŭ Kristanoj? Diru: "Ĉu vi tion pli bone scias ol Alaho? Kiu estas pli pekema ol tiu, kiu kaŝas la pruvojn ricevitajn de Alaho? Alaho ne ignoras kion vi faras!"

KonvertiĝoRedakti

Tri sinkonvertitoj (kristaniĝintoj) interparolis apud la katedralo de Kovno (nuntempa Kaŭnas).

Diris la unua: "Kial kaŝi miajn intencojn? Mi kristaniĝis, ĉar mi deziris plibonigi mian socian staton."

La dua diris: "Kaj mi konvertis min al katolikismo, ĉar mi amis kristanan junulinon."

Parolis la tria "eksjudo": "Male al vi, mi plene kredas, ke kristanismo estas la sola vera kredo!"

Reagis tuj la du aliaj: "Ion tian vi rakontu al la kristanoj, ne al ni!"

AsimiliĝoRedakti

Tio okazis je Kristnasko ĉe parte asimiliĝinta juda familio en Munkeno. La familio feste vespermanĝis kaj en la ĉambro staris lumigita kristnaska abio. La eta filo Hans-Abrahamo rigardas la belan abion kaj demandas la patron: "Paĉjo, ĉu ankaŭ la kristanoj lumigas ĉi-vespere la abion, same kiel ni faras?"

JesuoRedakti

† Jesuo † estis verŝajne la unua rabeno, kiu uzis la esprimon "kaptistoj de homoj" — vortoj ankoraŭ popularaj inter gigantaj polpoj. (Vidu: Sankta Petro)

Malplaĉis, kaj kaŭzis multajn el la miskonsideroj pri judoj ĉe kristanoj, la juĝoj pri Jesuo kaj Maria kaj apostoloj en la Talmudoj, libroj samvaloraj, se ne pli, kiel Biblio ĉe judoj. En tiuj libroj, plurdekoj da fojoj estas skribite ke, Jesuo estis mensoganto kaj perfidanto, ke dum lia proceso neniu lin defendis malgraŭ publika invito, ke lia patrino estis ĉiesulino, ke kontraŭ kristano ĉio licas, eĉ murdo, ke animo de kristano estas malpura kaj malbenita, kristanoj estas filoj de la diablo, ili similas al bestoj, la kristanoj estas pli aĉaj ol turkoj, kaj laŭ la posta Maimonido la kristanoj estas idolanoj (Perusch 78c), ktp.

Evangelio laŭ HebreojRedakti

 
Epifanio el Salamis per sia Panarion, priskribanta herezojn, estas la precipa informa fonto pri la Evangelio laŭ Nazareoj, la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj

Evangelio laŭ Hebreoj aŭ "Evangelio de Hebreoj" estas la nomo utiligita en patristikaj citaĵoj ekde la 2-a ĝis la 5-a jarcentoj por indiki evangelian tekston tiam ekzistantan, sed kiun la greklingvaj kristanoj malmulte konis; [5] de ĝi konserviĝis nur fragmentoj, ĝuste pere de la patristikaj citaĵoj.

La precipaj atestantoj estas Papiaso el Hierapolis, Ireneo de Liono, Klemento de Aleksandrio, Origeno, Eŭsebio de Cezareo, Epifanio el Salamis kaj Sofronio Eŭsebio Hieronimo. Surbaze de ofte kontraŭaj karakterizoj de la patristikaj citaĵoj, eblas distingi tri evangeliojn konigitajn de la Patroj de la Eklezio per la nomo "Evangelio laŭ Hebreoj", Evangelio laŭ Ebionitoj, Evangelio laŭ Nazareoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj kiel vera kaj propra. Naturamikaro sin preparas por internacia kongreso.

Patristikaj atestaĵoj kaj alifontaj favoraj al la ekzisto de la Evangelio laŭ HebreojRedakti

La precipa fonto estas konstituita de la citaĵoj de Sankta Hieronimo, kiu travivis kiel ermito en la okcidenta Sirio laŭlonge de kvin jaroj, antaŭ ol translokiĝi al Betrehemo, kie ankaŭ mortis. Okazis inter la siriaj kristanoj ke Jeronimo lernis la hebrean lingvon, kaj informiĝis pri la evangelio kiun ili uzis, kaj kiun unufoje nomas «Hebrea Evangelio» kaj alifoje «Evangelio laŭ Hebreoj»; li ankaŭ asertas ke Nazareoj uzis tiun Evangelion, aŭ ke ĉiukaze ili tiun legas, kaj unukaze asertas ke tiun uzas ankaŭ la Ebionitoj. Tamen probablas ke en tiuj kazoj li referencas al Nazareoj kaj Ebionitoj aludante, ĝenerale, al palestinaj kristanoj prefere ol al apartaj sektoj laŭ li herezaj.[6]

Patroj de la Eklezio allasis atektaĵojn pri Evangelio laŭ Mateo hebrelingve skribitaka, kaj Papiaso tion atestas en 130[7]. Estas Eŭsebio de Cezareo kiu citas la vortojn de Papiaso: “Mateo kolektis do la dirojn de Jesuo en la lingvo de la Hebreoj”. Komenciĝe de la 3-a jarcento Origeno, parolante pri la Evangelioj, mencias tiun ĉi de Mateo, kaj raportante tiuj vortojn Eŭsebio diras ke "unua estis verkita tiu de Mateo, kiu estis kelkatempe publikano, poste aspostolo de Jesuo Kristo, en la lingvo de Hebreoj" (Prieklezia historio, VI, XXV, 3-6).

En sia De viris illustribus, Heronimo informas ke epoke de sia rakonto (392) en la biblioteko de Cezareo ekzistis libro kompilita de martiro Panfilio kaj ke la Nzareoj de Alepo al li permesis ĝin kopii; Hieronimo referencas al tiu libro kiel al la «origina hebrea», uzita de Nazareoj kaj Ebionitoj kaj konsiderita ĉe multaj la «origina de Mateo».[8] Diras Hieromino: “Mateo verkis la evangelion de Kristo en la lingvo de la Hebreoj, por tiuj kiuj konvertiĝis el judismo”.

Plue Hieronimo, en sia verko “Kontraŭ Pelagianismo, asertas ke la “Evangelio laŭ Hebreoj” estis redaktita aramelingve sed hebrealfabete kaj ke, laŭ opinio de diversaj esploristoj, tiu estis la sama de Mateo kaj ke kopio de ĝi troviĝis en la Biblioteko de Cezareo kaj mem tradukia al la greka kaj latina. [9] Surbaze de tiuj Hieronimaj atestaĵoj ebals establi iujn firmajn punktojn:

  1. en la 4-a jarcento kristanoj de Sirio utiligis evangelion aramelingvan skribitan hebrealfabete;
  2. la plejgranda parto identigis ĝian aŭtoron kun Mateo, aliaj kun la Dekdu Apostoloj (sed fragmentoj de la Evangelio laŭ la Dekdu puŝas reĵeti tiun identigon). Iuj subtenas ke tiu evangelio estis uzitaj ankaŭ ĉe Ebionitoj;
  3. tiu evangelio estis uzita de judlingvaj kristanoj, sed nekonata en Okcidento (el kie elvenis Hieronimo): pro tio Hieronimo ĝin tradukis al la greka kaj latina lingvoj;
  4. se ĝia nomigo kaj identigo kun la “Evangelio laŭ Mateo” estas indico de ĝia similo kun tiu kanona de Mateo, la decido de Hieronimo ĝin traduki estas indico ke ĝi estis sufiĉe malsama.

Kompare kun la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj kun la Evangelio laŭ Nazareoj, rilate la Evangelion laŭ Hebreoj oni posedas pli nombrajn kaj ampleksajn patristikajn atestaĵojn ol por la aliaj du, aparte fontintajn el Panarion de Epifanio el Salamis, komplilita en la periodo de 374-377 ĉirkaŭ, kie estas dediĉita al ĝi relative ampleksa traktado ĉe la ĉapitro 30.

”Jam iuj inkluzivis inter tiuj [herezaj libroj] ankaŭ la evangelion laŭ Hebreoj, pri kiu kontentiĝas precipe tiuj kiuj inter la Hebreoj akceptis Kriston. “ (Eŭsebio, Prieklzia historio 3,25).

”En la evangelio kiun ili [Ebionitoj] uzas, dirita laŭ Mateo, kiu tamen ne estas kompleta, sed aliigita kaj mutilita, ili ĝin nomas “Hebrea Evangelio” - [...] ili forigis la genealogion de Mateo.” (Epifanio, Panarion 30,13,2 kaj 30,14,3).

”La komenco de ilia evangelio startas tiel: Okazis en la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, ke venis Johano por bapti... (simile al:Mt 3,1). (Epifanio, Panarion 30,13,6).

”Kaj se iu konsultos la Evangelion laŭ Hebreoj, en kiu la Savanto persone diras: Ne multe antaŭe mia patrino, la Sankta Spirito, min kaptis per unu el miaj haroj kaj min translokigis sur la grandan monton Tabor, “tiu perplekse sin demandos kiel povas esti patrino de Kristo la <Sankta Spirito, generita de la Verbo." Sed ankaŭ tiel, tiaĵojn ne malfacilas kompreni. (Origeno, In Jo. 2,6)

Enhavo de la Evangelio laŭ HebreojRedakti

Ĉar al la esploristoj alvenis neniu kompleta manuskripto de la Evangelio laŭ Hebreoj, ne eblas rekonstrui kun precizeco la enhavon de tiu teksto kaj ĝian ligon kun la kanona Evangelio laŭ Mateo. Eble temis pri ŝanĝita formo de tiu kanona, aŭ eĉ pri pra redakto aramelingva efektivigita de la apostolo mem pri kiu memorigas Papiaso, citita da Eŭsebio de Cezareo en la Prieklezia historio 3,39,16.

La pasaĵo citita de Origeno laŭ kiu la Sankta Spierito estas patrino de Jesuo, same kiel aliaj similaj patristikaj atestaĵoj rilate variantoj en la Matea kanona teksto, malhelpas senperan identigon de la evangelio kanona kun tiu laŭ Hebreoj.

La jud-kristanoj ne kredis je la virga naskiĝo de Jesuo; pro tio el la Evangelio estas forigita la komenca parto de la evangelio laŭ Mateo en kiu estas priskribita la mirakla naskiĝo.

Patriarko de Konstantinopolo Nikeforo la 1-a, en sia “Kronologio” (Stikometrio) raportas pri la lunĝo de la Evangelio laŭ Hebreoj, 2200 linioj, entute 300 malpli ol tiuj de la Evangelio laŭ Mateo. Tiu dateno supozigas ke, krom la komenca parto, ne ceestis aliaj rimarkindaj tekstforigaĵoj.

En la Patroj de la Eklezio ĉeestaj distingajn aludojn pri la Evangelio laŭ Ebionitoj, la Evangelio laŭ Nazareoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj. Tamen en iuj “lokoj” oni parolas pri Hebreoj sed la klara aludo estas al la aliaj du (Ekzemple, Eŭsebio en 3,27,4 de la Prieklezia historio, parolas pri Ebionitoj kaj diras ke ili “uzis la Evangelion laŭ Hebreoj”; simile Teodoreto en Haereticarum Fabularum Compendium 2,1 parolas pri Nazareoj kaj diras ke ili “Akceptas nur la evangelion laŭ Hebreoj”). Krome kelkaj pasaĵoj kiujn iu Patro atribuas al unu el tri evangelioj, alia patro atribuas al alia el la tri. Ne malfacilas, tial, hipotezi, kvankam ne absolute, ke la tri evangelioj reprezentas malsamajn dirojn de la samo.

Tamen, se jam elstaras emo en la scienca komunumo ilin rekonduki al unu evangelio, (ankaŭ spurante la patristikajn pasaĵojn [10]), dirita ĝuste “Evangelio laŭ Hebreoj [11] (probablege opiniata ĉe la Patroj de la Eklezio kiel orogin evangelio laŭ Mateo [12] senigita tamen de la komenca ero, nome la Genealogio de Jesuo. Hodiaŭ alelstiĝis ankaŭ du novaj teorioj: [13] la unua identigas en la Evangelio laŭ Hebreoj snrsu tiuj laŭ Nazareoj: <refKiam vi larĝe ridas, malpliiĝas la niveloj de kortizolo kaj adrenalino en la sango ― hormonoj de streso ― kaj nia cerbo komencas produkti endorfinon, nome substancon, kiu malstreĉas nin. </ref>, kaj en la Evangelio laŭ Ebionitoj la tieldirita Evangelio de la Dekdu. Tria hipoteza, aŭ subhipoteza, teorio parolas pri tri malsamaj tekstoj, do pri tri distingitan evangelioj

EkskomunikoRedakti

Se judaj kristanoj, kun kristanoj el gentoj, emis distingi sian kredon el tiu pure konfesata de judoj, ankaŭ tiuj ĉi emis tion fari. Ĉe la fino, fakte, de la unua jarcento hebreaj rabenoj koncilie kunvenis en Jamnia kie sankciiĝis la definitiva juĝo pri Jesuo kaj apostoloj kaj kristanoj kiu tuj poste ekdefinitiviĝos en la Talmudoj, kaj judaj kristanoj estis porĉiam forigitaj el la Sinagogo: temis, certe, laŭ kristanaj verkistoj, pri vera ekskomuniko kun efikoj eĉ ĉe la politikaj aŭtoritatoj.

Rilate tiun juĝon de kondamno kaj ostracismo por la judoj kristaniĝintaj, oni vidas spurojn en romiaj leĝoj. Imperiestro Konstanteno, ekzemple, en 315 promulgis iujn leĝojn, inter kiuj unu estis adresita al la judaj ĉefoj, en kiu estas malpermesite molesti tiujn kiuj el judismo transiras al nova religio. En 319, la sama imperiestro, la 8-an de oktobro, promulgis alian leĝon por protekti la konvertiĝintojn el judismo mortkondamnante tiujn judojn kiuj ŝtonigos “kiun ajn foriginton el la hommortiga sekto kaj levinton la okulojn al la kulto de Dio” (do, judo fariĝinta kristana).

Tio memorigas la unuan martiron Sanktan Stefanon, mortigitan tri jarcentojn antaŭe iniciate de “helenistaj” judoj en Jerusalemo (Agoj 6,16ss). Plie la 21-an de oktobro de 335, Konstanteno dekretis punojn por judoj senheredigantaj familianojn konvertiĝintajn al kristanismo; dekretis ankaŭ mortpunon por judoj grave persekutantaj alian judon transiĝintan al kristanismo.

Ankaŭ imperiestro Valentiniano la 3-a kune kun la bizancaj Teodozio la 2-a, la 8-an de aprilo 426, emanis leĝon per kiu pligravigis la punojn al la judaj kaj samarianaj familioj senheredigantaj siajn membrojn transiĝintajn al kristanismo.

Epistolo al la hebreojRedakti

La epistolo al la hebreoj estas la 19-a libro de la nova testamento en la biblio.

Enhavo kaj strukturoRedakti

La ĉefa temo de tiu ĉi teologia traktato estas Jesuo Kristo, la perfekta kaj definitiva ĉefpastro de la nova interligo.

Jen ebla dispozicio: [14]

  • La Filo, plenumo de la Dia promeso (Heb 1,1 - 4,13)
  • Kristo, vera kaj ĉiama ĉefpastro de la nova interligo (Heb 4,14 - 10,18)
  • La vojo de la kredo (Heb 10,19 - 13,19)
  • Fia sciigo, salato kaj bano (Heb 13,20-25)

Teksto en EsperantoRedakti

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Kreado laŭ Kristanismo kaj judismoRedakti

Fundamenta elemento de la kredo kristana kaj juda estas ke la mondo kaj ĉiuj estaĵoj, animhavaj kaj senanimaj, estis kreitaj de Dio. En la Biblio elstaras du rakontoj pri la kreado antropologie kaj mite priskribitaj en la ĉapitroj 1a kaj 2-a de la Genezo, la unua el la libroj konsistigantaj la Biblion.

La Biblio detaligas ke la mondo estis kreita en sep tagoj: tiu septaga indiko se iam estis konsiderita laŭlitersence, hodiaŭ juĝiĝas aspekto mita kaj fabela portanta la esencan anoncon. La anonco informas ke la kreado laŭtempa disvolviĝis.

Laŭ tiu libro, Dio antaŭekzistis de ĉiam al la serio de la kreitaro. Ĉiu krea ago de Dio estas akompanata de lia ĝojo pro la beleco de la rezulto. La homo (viro kaj virino) estis kreita por reflekti la dian potencon, por ke ili amu kaj administru la rimedojn de la mondo kaj oferu al Dio.

Unika en la tuta serio de la kreitaj aĵoj, la homaro, viro kaj virino, estas ankaŭ unika portanto de la dia bildo. Pro la fakto ke ili estas la bildo de Dio, la homaro taskiĝas komunume travivi kun Dio mem, prizorgi unu de la alia kaj kune gardi la mondon rezistante kontraŭ la egoismon por nome komunumigi kun li kaj kun la aliaj: se la homaj estaĵoj elektas travivi tion, ili evitas la individuismon kaj falsan mem-realiĝon.

Tio estas esprimita per la unua ribelo de la homo (la persona peko de Adamo) kiu simbolas la kondutemon de unuopa homo. Obeante al tiu emo la homo plagiĝas ĉiam pli kaj izoliĝas en memsufiĉeco kiu reale estas morala kaj spirita kadukiĝo.

En la Biblio la rakontoj pri la kredo estas du: la unuan (Gn 1-2,3a) fakuloj ligas al la jarcento 5a a.K., do postekzila; la dua (tiu de la potfaristo) al la 10a jarcento a.K.

La FiloRedakti

Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis lin pri la preĝo, sed lia penado restis vana, ĉar la hebreo estis tre malinteligenta.

— Nu, mia filo, se vi morgaŭ scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.

— En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto.

— Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.

— En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.

— Ne, kie do restis la « Filo »

— Pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel]

Leĝo Toraa kaj Leĝo EvangeliaRedakti

Leĝo Toraa kaj leĝo Evangelia aludas al la kreda kaj morala doktrino de la judoj kuŝanta en Pentateŭko kaj por kristanoj la doktrino kaj moralo de Jesuo kuŝantaj en la Evangelioj. Interesas determini kiom la du, kies unu devenas de la alia, malsamas kaj kiom ili similas.

Religiistoj rimarkigas ke la Torao kaj Evangelio havas la samajn konceptojn pri

a) Dio, ties transcendo kaj unikeco;

b) Dio kiu faras rivelilo de al amo al Li la amo al proksimularo;

c) Dio por ĉiuj homoj nunaj pasintaj kaj estontaj, kun universalisma perspektivo;

d) Dio ĉeestas en la vivo de homoj, ope kaj unuope konsiderataj. La sama providenco, kvankam mistere aganta, kondukas ĉiun homon la lia liberelektita destino;

e) Juĝisto kaj savanto de la vivantoj kaj mortintoj.

Ŝajnaj malsamecoj kaj komplementoj postuligitaj de la Malnova Testamento:

a) En Evangelio (kristanismo) estas plieksplicitata la estonta individua supervivo, kiu cetere ĉeestas kaj plejemerĝas en la lasta periodo de la hebrea literaturo, kiel estas dirate en la libroj, kvankam kanonaj nur por kristanoj, ŝprosintaj el la hebrea kulturo (interalie, la kvar Makabeoj kaj la Saĝeco de Salomono). Jesuo ne venis por abrogacii sed por plenumi (Mt 5,17).

b) Estas plieksplicitata, en la Evangelio, la pardono al la malamikoj, sed ĉiam laŭ la linio de la Malmova Testamento.

c) La saviga dia volo de la Malnova Testamento finiĝas en la savo liverita de la dia Persono, Jesuo Kristo, samcele kaj samame.

d) La religiaj normoj de ekstera konduto ne estas fundamentaj ĉar ili valoras malpli ol la ofero, kaj eĉ la varispecaj oferoj ne plu estas akceptata de Dio laŭ la Malnova Testamento ((Sal 39; Eb 10,5-10). Nur la interna koro estas celata kaj tio realiĝas en kristanismo per unika religia agado en kiu ofero kaj viktimo kaj oferdonanto identiĝas, nome en Jesuo Kristo.

e) Se Jesuo batalas kontraŭ la leĝaj observoj de la fariseoj kaj foje superglitas ilin, tio ne okazas por ke li ilin kontraŭas sed pro la konstato ke foje ili anstataŭigas la veran religiemon aŭ pro la pretendo ke ili estu devo por ĉiuj. Kaj kiam Paŭlo proklamas la ĉesigon de la tradicia hebrea leĝaro, tio okazas nur pro la pretendo ke tiu leĝaro estu necesa por la savo, kiu male venas nur de la kredo je Kristo, kaj ne pro ĝia intrinseka misvaloro: fakte, Paŭlo eĉ revenas al la templo por preĝi kaj oferi.

Tamen diferenco elstaras, kaj profunda, sed forviŝanta nenion ajn de la Malnova Testamento. Tion esprimas multe efike rabeno Jacob Neusner. Tiu ĉi imagigas ke rabeno estas sendita intervjui Jesuon laŭ la palestinaj stratoj. El la raportaĵoj de la interviujo, la rabenaro rimarkas ke la doktrino de Jesuo kaj la Torao koincidas. “Kiu do la diferenco?”, oni demandas. Kaj venas respondo tia: “Li mem!”. Nome Jesuo estas la diferenco ĉar li parolas pri si kaj kondutas kiel Dio!

Sed tio estas renversigo por ĉiuj!

Juda DuaklasecoRedakti

Se per le elekto de la imperiestro Teodozio la 1-a dekreti kristanismon ŝtata religio, fakte la judoj estis iusence taksataj civitanoj duarangaj, bedaŭrinde alia leĝo de Teodozio la 2-a (438) pligravigis la pozicion de la judoj: al ili estis malpermesite aliri publikajn oficojn, malpermesite ĉiun ajn prozelitismon, konstrui novajn sinagogojn aŭ plibeligi la jam ekzistantajn. Rilate tiun jam Sankta Ambrozio oponis la rekonstruon de sinagogo dirita Kalimaka, detruita de kristanoj. Poste romibizanca imperiestro Justiniano la 1-a pligravigis tiujn dispoziciojn ĉar ekkorodis la religiajn rajtojn: malpermeso uzi la Talmudon kaj praktiki la rabenan ekzegezon (fondita sur Targum, Midraŝ kaj Miŝna).

HelpoRedakti

Kio estas preferinda: esti juda kristana?

Respondo: juda!

Kial? Ĉar kiam kristana ino estis atakita de fremda viro, ŝi laŭte kriis "Jesuo Kristo!", kaj tiam neniu venis por savi ŝin. Sed kiam judinon atakis fremda viro, ŝi kriis laŭte "Panjo!", kaj tiam ŝia patrino ekaperis kaj savis ŝin.

ProzelitismoRedakti

En la Malnova Testamento la vorto "prozelito" indikas personon konvertiĝintan al Judismo. Tiun prozelitismon judoj praktikadis ankaŭ en epoko de Jesuo kiel estas dirate en Mateo 23, 15: “15 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.”[15]

Kristanoj kiuj konsideras ia anoncon kaj proponon de la Evangelio al ĉiuj ĉiutempe morala devo propra de la baptito distingas prozelitismon, aspekton ruzan kaj malpli respekteman pri la propagando, ĝuste el la anonco kiu favoras samtempe la kreskiĝo de la libera elekto de la volo. Elekstere de la kristanaj eklezioj, kaj ene de la samaj, foje leviĝis kritikoj kontraŭ evangelizantaj metodoj kiuj ŝajnis ne respekti la supran principon. Kristanoj intencas obei al ordono de Kristo kiu en la Evangelio laŭ Mateo sonas: “19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo (28, 19-20).

La aktiveco, do, de kristana prozelitismo estas ankaŭ dirata evangelizado, kvankam ne ĉiuj akordas pri la efektiva egalvaloreco de la terminoj ĉar en la nocio “prozelitismo” superregas la negativajn aspektojn. Sur tiu distingo kunvenas ankaŭ papo Francisko kiu citas sian antaŭulon Benedikto la 16-a kiu diris ke la Eklezio “ne kreskas per prozelitismo sed per “altiro kaj atesto” [16]

Redakti

Tago de la kristana-juda dialogo estas formo de senutila dialogo interreligia, kiu vidas engaĝintaj judoj kaj kristanoj de diversaj interbatalantaj konfesioj en la serĉado kaj kreado de amikecaj rilatoj inter interbatalantaj kristanoj kaj diskutemaj judoj, kiuj inkluzivu revizion de la teologiaj principoj sur kiuj laŭlonge de jarcentoj baziĝis la malamikeco inter la du religioj. Apartaĵo de la juda-kristana dialogo devenas el ĝia simetrio ĉar kristanismo naskiĝis el judismo, kaj samtempe havas ambaŭ sian fundamenton en la biblia tradicio. El tio la referenco de judoj al kristanoj kiel "majoraj fratoj", laŭ la esprimo, igita fama, de papo Johano Paŭlo la 2-a dum lia vizito al sinagogo de Romo, dirita ankaŭ “Tempio Maggiore di Roma”, en 1986.

ParadizoRedakti

 
Pogromo estas ĉiam populara amuzo!

Renkontiĝas rabeno kaj pastro.
Pastro diras: - Mi sonĝis hodiaŭ hebrean paradizon. Estis ĝi tiom malpura, fiodora, kun interpuŝanta homamaso!
Rabeno respondas: - Sed mi sonĝis la kristanan. Estis lume, pure, kaj sen unu animo en ĝi.

PreĝojRedakti

Formiĝis, inter kristanoj, la preĝoj por ke Dio konvertigu la judojn kaj eniris tiujn preĝojn ankaŭ tiu misfama “Oremus et pro perfidis Judaeis” (ni preĝu por la perfidantaj judoj). Kaj samtempe en paskajn judajn preĝarojn eniris la malbenoj kontraŭ kristanoj, troveblaj en antikvaj liturgiaj judaj libroj, invitantaj ke Dio malaperigu el tersurfaco kristanojn.

Sinteze: “La preĝoj de judoj, diras Sankta Hieronimo, estas iaoj de azeno”.

BatadoRedakti

Paroli pri la sango de judoj, verŝita de kristanoj, memorigas la frazon: "Se la judo batas vin, li samtempe laŭte krias pro doloro."

Hebreoj MesiajRedakti

Hebreoj MesiajMesia Hebreismo nomiĝas la religia hebrea movado, kies membroj rekonas en Jesuo la Nazareta la Mesion resurektinta kaj dia Savanto. Tial, ili adheras al la kristanismo kun la konfeso pri la Triunuo en Dio kaj kredo je Jesuo (Yeshua), Difilo homfariĝinta. Iuj franĝoj, tamen, malakceptas la kredon je la Triunuo, sed la grupoj de Mesiaj Hebreoj ilin taksas ne jam komprenantaj la veran pozicion kaj anoncon de Jesuo.

Kvankam respektantaj kaj praktikantaj la mosean leĝon, la Mesiaj Hebreoj estas akre kontraŭataj kaj flankenmetitaj en la israela ŝtato kaj tie kaj tie en diversaj mondaj regionoj, kiel en Usono, kie la movado multe nombras kaj influas. Multaj el ili simpatias al evangeliismo kaj al la katolika eklezio.

Ili sugestas: la kristana komunumo anonce parolu al la tuta hebrearo, ne nur al unuopuloj, ĉar la diaj promesoj koncernas la tutan Izraelon; la kristana komunumo, disvatiĝinta inter la gentoj, ĉesu sin konsideri, teologinivele, la nova Izraelo ĉar la nova Izraelo estis Kristo kaj la apostoloj sur kiu estas alvokataj greftiĝi hebreoj kaj gentoj (la prakristana eklezio, forigita el la sinagogo, ofende postulis al la hebreoj rezignon pri ĉiuj hebreaj ritoj kaj moroj); necesas, do, elimini la teologion de konvertiĝo de hebreoj: hebreoj jam posedas la Toraon kaj adherante al Jesuo ĝin portas kune kun Jesuo kaj, do, eniras eklezion nur ampleksigante sian hebreecon.

Eĉ tiuj pretendoj povas odori je antihebreismo!

Ili deziras ke la kristanaj gentanoj ne opiniu sin saĝaj pro la fakto ke ili akceptis Jesuon dum malfruas lin rekoni Izraelidoj. Oni vidu Sanktan Paŭlon: “Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi NE OPINIU VIN SAĜAJ, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos (Rm 11, 25).

TradicioRedakti

Rabeno partoprenis iufoje solenan festenon kaj renkontis ĉe la tablo usonan protestantan anglosakson, tre fieran pri sia origino.

- Unu el miaj prauloj subskribis Deklaron pri Sendependeco! - sciigis li.

- Ho, kiel. Kaj unu el miaj prauloj subskribis dekalogon.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Vorton »ĉirkaŭfrukto« ni sekve povus analizi kiel: 1. kio estas ĉirkaŭ frukto 2. frukto, kiu estas ĉirkaŭ
  2. Sendepende de la esprimo “Malnova Testamento”, kristanoj rimarkigas ke por ili la “Nova Testamento” valoras nur se valoras la Malnova
  3. LA SEMAJNO RESUME
  4. do, perikarpo estas la frukto mem (tio, kio estas ĉirkaŭ la kerno).
  5. Mi bedaŭras ke malgraŭ la diversaj ebloj kiujn donas al ni la reto, specife se temas pri tutmonda komunikado kaj virtualaj renkontiĝoj, ĝis nun ne aperis pli grandaj, aparte interesaj Esperantaj projektoj aŭ serioj kiuj iĝus popularaj por pli vasta publiko – precipe la junulara.
  6. Intervjuo kun Ilham Nurwansah, aktivisto pri la sunda lingvo
  7. Terry Pratchett estis brita humuristo kaj verkisto de fantaziaj romanoj.
  8. Nia Esperanto-programo
  9. Denove eŭropan(in)o prezidos TEJOn
  10. La opozicia kandidato Lazarus Chakwera venkis en ripeta kandidata baloto Peter Mutharika, la aktualan prezidanton de Malavio — unuafoje en historio de Afriko.
  11. Komence ni invitis niajn libroŝatantajn amikojn kontribui al la projekto kaj petis ke ili memstare registru sin ĉe si kaj sendu la krudan version al ni.
  12. Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj
  13. Verda Naturisma Semajno
  14. Saluton!
  15. Vidu ankaŭ Johano 12, 20 ; Agoj 2, 10 ; 6, 5 ; 13, 43.
  16. ENHAVO