Julia Bagio
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Bezonas ne amon, mi havas salamon."
- ~ Julia Bagio
"Me ankore respondizos vua privata e-posti a me"
- ~ idisto pri Julia
"Mi konatiĝis kun ŝi en metroa vagono"
- ~ Jorge Camacho pri Julia
"Nun ŝi devas scii ke tio okazas"
- ~ Cindy McKee pri renkonto de Julia kaj Jorge
"Mi subite rememoris ŝin"
- ~ Milokula Kato pri Julia
"La semblo trompas"
- ~ idisto
"Propran vangon neniu batas"
- ~ Zamenhof pri idistoj
Julia Bagio estis kuzino de Julio Bagio. Ŝiaj gepatroj estis vendistoj de konservitaj viandoj. Ŝi skribis poemojn por publikigaĵoj kiel Esperanto sub la Suda Kruco kaj la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso.
VojaĝojRedakti
Decas mencii tuj, ke ni devas rimarki ke Voronov diras poste, ke Julia laŭ superstiĉa popola kredo ŝatis vojaĝi. Eĉ antaŭ la epoko de populara spaca turismo, ŝi vizitis multajn lokojn en la sunsistemo.
La sekvaj versoj priskribas ŝiajn spertojn.
- Unue mi iris al Luno,
- kaj Merkuro, apud la Suno.
- Per spaca aŭtobuso,
- mi iris al Venuso.
- Ĝi estis nur minuso.
- Mi iris do al Marso,
- kaj diris: "Tuta farso."
- Finfine mi iris
- al surpriza Titano,
- kaj tie mi miris,
- kiel eta infano.
- Maloftas krateroj.
- Jen belaj riveroj,
- sur la lun' de esperoj.
- Kaj kvietaj lagoj,
- fascinaj mikroboj,
- malgrandaj vendejoj,
- allogaj roboj.
PolitikoRedakti
Dum antaŭa vivo Julia Bagio (neniun interesas via lingva nivelo, krom la aŭtomatan statistikilon) estis Konsilia prezidanto de Francio de la 28-a de aprilo 1896 ĝis la 15-a de julio 1898.
EsperantoRedakti
Mi ne trovis informojn pri Julia Bagio kiel konata persono aŭ persono, kiu estas konata pri siaj kapabloj en Esperanto. Estas eble, ke ŝi parolis Esperanton, sed mi ne povas trovi konfirmojn pri tio. Tamen, Esperanto estas lingvo, kiun povas lerni kaj paroli iu ajn, senrilate al ties famo aŭ populareco.
Tre amuza ŝercoRedakti
La eldonanto de la tre leginda meksika gazeto, “Arguso,” diras ke mi ne povas krei ŝercon pri Julia Bagio, ĉar mi ne povas trovi informojn pri ŝi. Se vi donos pli da informoj pri ŝi, mi provos helpi krei ŝercon.
Kunlabora verkoRedakti
Sur Titano, ĉe la fifama Poĉjo Porko Picejo, ŝi renkontis la ĉinan poeton kaj kosmonaŭton Li Bo. La du kune verkis poemon kun la titolo "Planedo" (行星)...
- Pro kampo kaj arbaro,
- Tie verdas montetoj.
- Jen nuboj en aero.
- Jen sablo apud maro.
- Inter ĉiuj planedoj,
- Plej belas la Tero.
Roberto Heinlein poste faris notinde malbonan anglan tradukon The Green Hills of Earth.
Kulturaj influojRedakti
(Universitato de Etnologio, Antarktio)
Ŝiaj verkoj en Esperanto kelkfoje enhavas vortojn el la lingvo de ŝia ĉeroka avino.
Ekzemple...
- Jen supre la aglo;
- sur grundo, testudo.
- Neniu ĝeniĝas
- pri mia tutnudo.
- La aglo nun plonĝas,
- kaj kaptas besteton.
- La fiŝo hokita
- eksaltas en reton.
- La akvo piketas
- al mi la femuron.
- La fiŝon mi metas
- en tsiwoquaguron.
Notu boneRedakti
Ni restu momenton sur la tero! Kion al ni diktas la prudento ? Kio estas ĉiamaniere kaj dekomence klara ?
Fakto estas, ke ni ne konfuzu Julia Bagio kun Julia Gillard.
Vidu ankaŭRedakti
Vi trovos aliajn ekzemplojn el ŝia verko en la paĝoj
- Akuzativo
- Ĉurovo
- Jaguaro
- Kristnasko
- Nuda ĉasado
- Nuda naĝado
- Peniso
- Sirenoj de Titano
- Stalino
- Submara ĉasado
Por pliaj informoj pri ŝia uzo de la ĉeroka, vidu la paĝon