"Mi panon ne esperis, subite kuko aperis"

~ Zamenhof

"Korajn gratulojn"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Verda kafo 3.JPG

"Estas klasike"

~ iu

"Kaj ĉu vi povas pruvi la kontraŭon?"

~ Ruso pri supra diraĵo

☕ Kafo (el la angla Knee-Ankle-Foot Orthosis) estas unu el la plej bonaj aferoj en la mondo. Oni fakte ne povas vivi sen kafo! Civilizo ne estas ebla sen ĝi, la homa sano dependas de ofta trinkado de kafo.

Kafo estas tre grava al matematikistoj, filozofoj, sciencistoj, ktp., ĉar homa cerbo ne funkcias senkafe. Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj neraciaj animaloj, homoj trinku bieron kaj kafon.

PS2E.jpg

☕ Termodinamika ekivalencoRedakti

Se vi daŭre krias dum 8 jaroj, 7 monatoj kaj kvin tagoj, vi produktos sufiĉe da energio sona por varmigi tason da kafo. (Ŝajne ne valoras la penon)

 
Eble pakaĵo da kafo

☕ DuboRedakti

Revenis mi hejmen kaj mia edzino trinkas kafon kun najbaro. Mi verdiĝis pro ĵaluzo ne sciante ĉu mi venis ĝustatempe aŭ tro malfrue! Ĉi tio perpleksigas min.

☕ MalboneRedakti

Lastatempa esplorado montris, ke kafeino malstreĉigas la regadon de propraj reagoj tiel, ke ekde la dua kafo la ebleco je aŭtakcidento noteble kreskas, kaj ke la supozita Klara Zamenhof, provizita de kafeino, estas nur supozita, estante iluzio rezultanta de la agado de kafeino.

☕ MaleblecoRedakti

- Kelnero!

- Jes, sinjoro?

- Mi petas tason da kafo. Sen lakto.

- Bedaŭrinde la lakto finiĝis. Ĉu vi povus akcepti kafon sen kremo?

Sukero ☕Redakti

La junulino sidas en kafejo trinkante la tason da nigra kafo.

Ŝi alvokas la kelneron:

Bonvolu , unu sukerokubeton !

Sed vi jam petis ses sukerokubetojn!

-Jes , sed ĉiuj droniĝis!

☕ Kafo kaj mortoRedakti

Mortanta viro petis de sia edzino ke ŝi alportu al li tason da kafo kun unu sukerpeco en ĝi: Por la unua fojo de mia vivo mi havos la plezuron trinki kafon tiel, kiel mi ŝategas; ĉar kiam mi hejme trinkis kafon neniam mi uzis sukeron por ŝpari... male, kiam mi trinkis kafon aliloke mi ĉiam enmetis du sukerpecojn por profiti la okazon!

PacigoRedakti

Faru kune kafopaŭzon, vi ne havos... pafokaŭzon!

☕ Kafo kaj dormoRedakti

"Ho, amiko, mi ne povas dormi, se mi trinkas kafon."
"Ĉe mi estas renverse: mi ne povas trinki kafon, se mi dormas."

☕ Kafo kaj EsperantoRedakti

La kafoĉambro de la Centra Oficejo en pli fruaj jaroj estis la loko, kie la oficistoj ĉiutage je difinita horo kolektiĝis por babili pri aktualaj temoj de la oficejo, de la movado kaj de la tuta mondo. La kafkunvenoj iĝis institucio de la asocia kulturo, kaj dum ili precipe la novaj volontuloj povis multon lerni pri la funkciado de UEA kaj la tuta Esperanto-movado.

La komunaj esperantlingvaj kafoklaĉoj tamen nun iĝis maloftaj – ne nur pro tio, ke jam ne ĉiuj laborantoj scipovas Esperanton, sed ankaŭ pro la ĝenerale malboniĝinta laboretoso. Anstataŭ kune kafumi, multaj oficistoj nun preferas preni sian kaftason kaj reiri kun ĝi al sia labortablo.

VeRedakti

Ĉu vi volas kafon?

Jes!

Kun lakto? Sukero?

Mi volas kafon, ne koktelon!

CivetkafoRedakti

 
elfekita Civetkafo en kafoplantejo
 
Paradoxurus hermaphroditus

CivetkafoKopi Luwak estas la plej multekosta kafo en la mondo (kun prezo kiu varias de ĉ. € 200 ĝis € 750 por kg). Ĉi tiu alta prezo ne estas kaŭzata pro la uzitaj kafberoj, sed pro la tre speciala produktadprocezo.

La kafbero estas kulturataj sur plantejoj. Poste ĝi estas manĝata fare de la Luwak (Azia palm-civeto Paradoxurus hermaphroditus) el la familio de la viveredoj. La sarkokarpo digestiĝas, sed la grajno restas sendifekta kaj pasas la stomako-intestokanalon. Pro fermentado la grajno ekhavas sian amatan eskvizitan guston. Post tio oni retrovas la grajnojn en la fekaĵo de la civeto. Poste oni lavas la grajnojn. Por kiel eble plej multe konservi la guston, oni leĝere rostas la grajnojn. Ĉar oni malfacile retrovas la elfekitajn grajnojn, la prezo estas tre alta kaj la kafo havas ekskluzivan karakteron.

La produkto inter aliaj troviĝas en la Filipinoj (kie ĝi nomiĝas Kape Alamid), en Vjetnamio, en suda Barato kaj sur la indoneziaj insuloj Sumatro, Javo kaj Sulaveso. Pojare oni produktas nur ĉ. 200 kg da Kopi Luwak.

Kopi estas la indonezia vorto por "kafo" kaj Luwak estas la loka nomo por la viveredo kiu manĝas la krudajn ruĝajn kafberojn.

☕ IdistojRedakti

Paro de amikoi interrenkontras en kafeerio kae babileskas tale:

“De sempre, ke me deziras voyajari aden Mongolio”, dicas l’unesma. E tu? Ad-ube tu prizus voyajari?”

“Al suno”, respondas la duesma.

“Ma tio ya esas neposibla!”, asertas l’unesma. “Ka tu ne komprenas, ke tu brulesus da l' suno ipsa?”

“Ka tu pensas, ke me esas stulta?”, klamas la duesma. “Me voyajus al suno dumnokte, komprenende!”

☕ Gravaj religiaj opiniojRedakti

En Utaho la mormonoj, granda parto de la ĉirkaŭa religia popolo, ne trinkas kafon pro religiaj kialoj. Ĉu ni devas malpermesi kafon ĉar ili konsideras kafon kiel pekadon?

☕ En kafejoRedakti

Eniras du amikoj:

- Kion vi prenas?

- Tion, kion prenas vi.

- Do, du kafojn!

- Du kafojn ankaŭ al mi!

Eniras du politikistoj:

- Kion vi prenas?

- Al kiu?

☕ En trinkejoRedakti

- Ĉu vi havas malvarman kafon?

- Jes, sinjoro.

- Bone, varmigu al mi ties tason

☕ Balzako kaj kafoRedakti

La franca verkisto Balzako estis granda ŝatanto de kafo. El diversaj vendejoj li alportadis por si tri diversajn specojn de kafo. Tiu ĉi trinkaĵo, kiun li mem kun granda zorgo preparadis, onidire havis tute fabelan guston.
Elektitaj amikoj rajtis iam-tiam akompani la verkiston ĉe la kaf-aĉetado. Kiam foje unu el ili ekveis pri la longeco de la paŝado, Balzako kontestis:

-Mia kafo valoras unu paron da laciĝintaj piedoj!
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

☕ Kafo kaj sukeroRedakti

-- Kelnero, bonvolu porti nigran kafon!
-- Kun kiom da sukeroj?
-- Se la kafo estas bona, tiam mi kutime trinkas ĝin kun unu.
-- Mi komprenas. Do, mi portos ĝin kun kvar.

☕ AvareRedakti

- Kiom kostas taso da kafo?

- Kvindek cendojn.

- Kaj la sukero?

- Ĝi estas senpaga.

- Mi volas du kilogramojn da sukero.

☕ ĈesoRedakti

Ĉesi trinki kafon verŝajne ne mortigas. Sed ankoraŭ neniu volis hazardi tion...

☕Sennomaj KafemulojRedakti

Sennomaj Kafemuloj estas asocio de homoj, kiuj ĉesis trinki kafon. Ili renkontiĝas en drinkejoj, kie ili ebriiĝas kaj dankas Dion por resanigi ilin.