200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri kialo

"Racia kialo estas ke Usono havas fortan prezidentsistemon"

~ Usonano pri kialo

"La kialo estas, ke ni apartigas nin unu de alia kolore."

~ Doris Vallon-Wheeler pri kialo

"Pro Pasko mi deziras al Vi Ĝojan Paskon."

~ Blogisto pri kialo
Kialo sur arbo

"La kialo estas malpli granda interĉikanemo :P"

~ Nerdo pri kialo

" La kialo dormas 22 horoj al la tago de mezumo, du horoj pli ol la mallaborema"

~ aŭtomata tradukilo pri kialo

"Ĉiu "tial" havas sian "kial""

~ Zamenhof pri kialo

Kialo (6° 18' 0" S, 26° 55' 0" E) estas stranga filozofia koncepto kiu vivas en provinco Shaba, proksime al Katanga, Kongolando, Aŭstralio.

La kialojn oni delonge rigardis kiel ursedojn kvankam ili nepre apartenas al la marsupiuloj, kiel la kanguruoj. Fakte ankaŭ la kialinoj posedas ventran poŝon, sed ĝi malfermiĝas inverse al tiu de al aliaj marsupiuloj, pro tio, oni diras ke en unu kialo kuŝas aliaj. Kvankam nuntempe estas strikte malpermesite ĉasi kialojn, filozofoj ka sciencistoj daŭre persekutas ilin. Estas nepre necese, ke la aŭstralia aŭtoritatularo protektu la kialojn kontraŭ la krimuloj, kiuj ĉasas ilin pro ilia felo kaj detruas la eŭkaliptajn arbarojn.

Ĉasado de kialoRedakti

Psikologo, inĝeniero kaj teologo estis ĉasantaj kiam ili hazarde malkovris kabanon. En la simpla ligna dometo la viroj rimarkis ŝvelventran stovon kiu estis pendata per dratoj al la plafono. Sekve ili komencis serĉi la kialon.

La psikologo teoriis: "La soleca kaptilisto levis sian stovon por ke li povas kuŝi sur ĝi, tiel sentante la varmecon kvazaŭ li estis denove en la utero."

"Ne," respondis la inĝeniero, "per la levado de la stovo la ulo simple vastigas la hejton tra la kabano."

"Pli verŝajne," klarigas la teologo, "Levado de fajro havas gravan signifon dum miloj da jaroj. Sekve, tio estas religia simbolo."

Ĝuste tiam, la kaptilisto revenis. La ĉasistoj avide demandis pri la levita stovo.

La ulo ŝultrolevis kaj diris, "Mi havas multe da drato sed nemulte da stovtubo."

AdultoRedakti

Kolera edzo: Vi havas amanton!

Spitema edzino: Jes! Kaj do?

Edzo: Do tio signifas ke de mi vi jam havis sufiĉe!

Edzino: Ho, ne! Tio signifas ke de vi mi NE havas sufiĉe!

La plej elektema mamuloRedakti

Cindrokolora koalo (Phascolarctos cinereus) nutras sin eksplicite per folioj kaj ŝelo de kelkaj eŭkaliptoj. Sed el 500 specioj de tiuj ĉi arboj gustumas al ĝi sole 6 speciojn. Pleje ĝi elektas inter ili unuopajn arbojn, do iam dum la tago ĝi elektos preskaŭ 9 kg da folioj antaŭ ol ĝi konsumos la plej kvalitan 0,5 kg da porcio. Tial estas tro malfacile bredi koalon en kaptiteco.

ReasonsRedakti

People may choose to do this for any reason. A common reason is because of the person's religious or philosophical beliefs. When done for religious reasons, it is called celibacy. TEJO, de ĉiuj junaj esperantistoj. Other people may choose abstinence in order to prevent pregnancy or sexually transmitted diseases. When someone is abstinent from sex but they don't want to be, its sometimes called incel, short for involuntary celibacy. Se vi havas iun malfacilon aliĝi pro financaj kialoj, ne timu kontakti nin por ke ni studu la eblojn membrigi vin per subvencio de Fondaĵo Canuto

BONA KIALORedakti

Kruko daŭre provas amindumi kun la bela, juna Jasmino... sed sensukcese.

Jasmino: Sed Kruko, mi ne povas rendevui kun vi, ĉar mi vidas nenian eblan estontecon por ni. -- Aŭ, ĉar mi devas pli atenti pri mia kariero. -- Aŭ, ĉar mi devas okupiĝi pri mia malsana praavino.

Kruko: Atendu, tio estas tri malsamaj kialoj por rifuzi al mi.

Jasmino: Jes, mi scias. Mi ne povis decidi kiun kialon mi preferas, do vi povas mem elekti!

NotojRedakti