Peko

(Alidirektita el Krimo)
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


Nefikushafojn.jpg

"Vi devas kapti ĉiujn!"

~ Mojosulo pri pekoj

Peko estas religia esprimo por ago, parolo aŭ penso kontraŭa al la volo de Dio aŭ la dioj; foje la vorto estas uzata pli ĝenerale por "misfaro", moraleetike malbona ago.

Multaj religioj instruas ke pekoj estas punataj aŭ dum la nuna tera vivo, aŭ dum postmorta vivo, aŭ post renaskiĝo.

Kristanismo instruas ke la homo estas nature pekema pro la prapeko. Nur per bapto eblas liberiĝi de la prapeko.

KatolikismoRedakti

Vidu ankaŭ : Sep gravegaj pekoj

Katolikismo distingas inter tri specoj de pekoj:

  1. Venialaj pekoj: Ili estas malgravaj kaj pardoneblaj eĉ ekster la sakramento de konfeso, ekzemple per eŭkaristio, se la pekinto pentas.
  2. Mortomeritaj pekoj: Ili estas pardoneblaj nur per konfeso; kiu kulpis tian pekon kaj mortas sen konfeso, estas kondamnita al eterna restado en infero.
  3. Pekoj kontraŭ la Sankta Spirito: Ili ne estas pardoneblaj. Tia peko ekzemple estas malkonfeso de sia kristaneco.

La konfeso nur pardonas la pekojn, sed ne liberigas de la puno [1]. Por liberiĝi de la punoj necesas akiri industrilandon [2].

Eklezia justicoRedakti

Taxa CamaraeTaxa Camerae estas tarifa listo de 1517 de la papo Leono la 10-a, redaktita por vendi sakramentajn absolvojn. La dokumento estis kaj estas nuntempe disvastigita sekve de publikigo fine de kontraŭklerikala libro de hispana Pepe Rodríguez, titolita “Mentiras Fundamentales de la Iglesia Católica (“La fundamentaj mensogoj de la Katolika Eklezio”).

Tiu taxa camarae komunikas tiaĵojn:

a) Absolvo per mono sen la postulo de esenca pento antaŭ Dio kaj pentofaro antaŭ la Eklezio.

b) Absolvo eĉ okaze de daŭrigo en la peka kondiĉo.

c) Absolvo ankaŭ rilate la pekojn kiujn iu faros estonte.

Ĉiuj estas konsiderata de eklezianoj absurdaĵoj laŭ la konstanta instruo kaj moroj de la Katolika Eklezio.


Jen la esperantigita teksto de la 35 artikoloj kiuj konsistigas la dokumenton:

1. Ekleziulo trafinta seksan pekon, kaj kun religiulinoj kaj kun kuzinoj, nepinoj aŭ baptofilinoj, kaj, fine, kun ajn virino, estu absolvita per pago de 67 funtoj kaj 12 groŝoj.

2. Se ekleziulo, krom de fornikada peko, petus esti absolvita ankaŭ de kontraŭnatura peko aŭ seksa bestaĵo, tiu pagu 219 funtojn kaj 15 groŝojn.

3. Sacerdoto deflorinta virginon pagos 2 funtojn kaj 8 groŝojn.

4. Religiulino kiu ambicias abatan dignecon post seksumado kun unusola aŭ kun diversaj viroj samtempe, ene aŭ ekstere de la monaĥejo, pagos 131 funtojn kaj 15 groŝojn.

5. Sacerdotoj kiuj volus konkubi kun parencaro, pagos 76 funtojn kaj 1 groŝon.

6. De ĉiu seksa peko plenumita de laiko, la absolvo kostos 27 funtojn kaj groŝon; se temas pri incestoj oni estu devigata aldoni kromajn 4 funtojn.

7. Adultulino petanta absolvon por evito proceson kaj havi larĝajn permesojn por daŭrigi en malĉastaj rilatoj, pagos al la papo 87 funtojn funtojn kaj 3 groŝojn. Similkazo, la edzo pagos samkvanton; se ili incestus kun siaj gefiloj devige aldonu 6 funtojn.

8. Absolvo kaj liberigo el leĝa persekuto pro krimrabo, ŝtelo aŭ incendio kostu al la kulpuloj 131 kaj 7 groŝojn.

9. Absolvo de simpla mortigo plenumita sur laika persono kostu 15 funtojn, 4 groŝojn kaj 3 moneretojn.

10. Se mortiginto mortigis du aŭ pli da homoj en la sama tago, pagu kvazaŭ li mortigus unusolan.

11. Edzo kiu fizike persekutis sian edzinon, pagos al la kuriaj kasoj 3 funtojn kaj 4 groŝojn; se ŝi estis mortigita, li pagos 17 kaj 15 groŝojn; se ŝin li mortigis por edziĝi al alia virino, aldone pagos 32 funtojn kaj 9 groŝojn. Kiuj helpus la edzon en la krimfarado estu absolvitaj per pago de 2 funtoj ĉiukape.

12. Kiu dronis sian filon pagos 17 funtojn kaj 15 groŝojn (aŭ 2 funtojn pli ol mortiginto de nekonato); kaj se la mortiginto estus la patro kaj la patrino, samvolaj, estu absolvitaj per la punpago de 27 funtoj kaj 1 groŝo.

13. Virino abortiganta la filon sinportitan, kaj la patro kunlaboranta en la krimo, ĉiukape pagos 17 funtojn kaj 15 groŝojn. Kiu faciligis la aborton de filo nescia, pagos 1 funton malpli.

14. Pro la mortigo de frato, fratino, patrino aŭ patro, oni pagos 17 funtojn, 14 groŝojn, pro la unua mortigo, kaj duonon pro la sinsekvaj.

15. Kiu mortigis episkopon aŭ prelaton hierarkie superan, pagos 131 funtojn, 14 groŝojn, kaj 6 moneretojn.

16. Se mortiginto mortigis pli ol unu sacerdoton diverskaze, pagos 137 funtojn, kaj la duonon pro la postaj.

17. Episkopo aŭ abato plenuminta mortigon embuske, incidente aŭ devigite, pagos, por havigi al si absolvon, 179 funtojn kaj 14 groŝojn.

18. Tiu kiu volas anticipe aĉeti absolvon de okaza mortigo plenumonta estonte, pagu 168 funtojn kaj 15 groŝojn.

19. Herezulo konvertiĝinta pagos absolvon per 269 funtoj. La filo de herezulo ŝtiparumita, pendigita aŭ alimaniere ekzekutita, povos esti rerajtigita nur pere de pago de 218 funtoj, 16 groŝoj kaj 9 moneretojn.

20. Ŝuldanto kiu, nepovante pagi siajn ŝuldojn, volus liberiĝi el la proceso iniciate de kreditoroj, transdonu al la papo 17 funtojn, 8 groŝojn kaj 6 moneretojn, kaj li estos liberigita el ŝuldo.

21. Estu permesite instali varivarajn vendobudojn sub la portikoj de preĝejoj per pago de 45 funtoj, 19 groŝoj kaj 3 moneretoj.

22. Kontrabanda krimo aŭ impostfraŭdo kontraŭ la rajtoj de la princoj, kostu 87 funtoj kaj 3 groŝoj.

23. Urbo kiu ambicias por siaj loĝantoj aŭ siaj sacerdotoj, gefratularo aŭ gemonaĥaro, permeson manĝi viandon kaj laktaĵojn en epokaj de malpermeso, pagos 781 funtojn kaj 10 groŝojn.

24. Monaĥejo kiu volus ŝanĝi la regulon kaj observi abstinon malpli gravan ol tiun preskribitan, pagos 16 funtojn kaj groŝojn.

25. Fratulo kiu por pliampleksigi sian konvenaĵstilon aŭ vivguston volus travivi kun virino en ermitejo, transdonu al la papa trezorejo 45 funtojn kaj 19 groŝojn.

26. La svaga apostatulo kiu volus senobstakle travivi, pagos samkvante por absolvo.

27. Egalkvanton da mono pagos la religiuloj, kaj sekularaj kaj subregulaj, kiuj volus vojaĝi laike vestite.

28. Bastarda filo de sacerdoto kiu volus posteuli pastoralan oficon de la patro, pagos 27 funtojn kaj 1 groŝon.

29. Bastardo kiu volus ordiniĝi kaj pro tio akiri beneficojn, pagos 15 funtojn, 18 groŝojn kaj 6 moneretojn.

30. Filo de nekonataj gepatroj kiu volus ordiniĝi, pagos al trezoro de la papo 27 funtojn kaj 1 groŝon.

31. Laikoj fizike difektaj aŭ kriplaj kiuj ambicias ordiniĝi kaj ĝui beneficojn, pagos al la apostola kaso 58 funtojn kaj 2 groŝojn.

32. Egalan monsumon pagos strabulo je dekstra okulo, dum strabulo je la maldekstra pagos al la papo 10 funtojn kaj 7 groŝojn. Ambaŭokule strabuloj pagos sumon de 310 funtoj kaj 15 groŝoj.

33. Eŭnuko kiu ambicias ordiniĝi, pagos sumon de 310 funtoj kaj 15 groŝoj.

34. Kiu volus per simonio akiri unu aŭ multajn beneficojn, adresiĝos al la trezoristoj de la papo, kiuj transdonos la rajton malaltkoste.

35. Kiu pro malobservo de ĵuro volus eviti persekuton kaj liberiĝi el ĉiuj ajn fispuroj, pagos al la papo 131 funtojn kaj 15 groŝojn. Krome li transdonos 3 funtojn por liberigi unuope ĉiun garantiinton.

EsperantoRedakti

PEKO estas Esperanto-renkontiĝo kun Esperanto-kursoj diversnivelaj, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj) kaj libroservo de la Flandra Esperanto-Ligo.

Dum PEKO 2017 okazis fotoseminario kaj Erasmus+ seminario kunlabore kun TEJO kun la temo “Al-ekstera komunikado”.

HistorioRedakti

Jaro Datoj Urbo Partoprenantoj
10-a PEKO printempo 2020 Tilff ?
9-a PEKO 18-a ĝis 22-a de aprilo 2019 Simmerath ?
8-a PEKO 9-a ĝis 13-a de majo 2018 Tilff ?
7-a PEKO 24-a ĝis 26-a de marto 2017 Amougies 74
6-a PEKO 4-a ĝis 8-a de majo 2016 Namuro ?
5-a PEKO ? ? ?
4-a PEKO ? ? ?
3-a PEKO ? ? ?
2-a PEKO ? ? ?
1-a PEKO ? ? ?

ProtestantismoRedakti

Protestantismo instruas, ke Dio sola decidas pri dono de sia graco; homo povas nenion fari por akiri ĝin. Tial ne eblas per propra iniciato ricevi pardonon de pekoj.

Tamen protestantoj ĉe komunio komune konfesas sian pekecon kaj petas pardonon.

IdismoRedakti

Pekar (netr., religio krist.) Kulpar kontre la lego di Deo, kontre la lego religiala.

Neniu spuroRedakti

Dum esplorado pri krimo, detektivo demandas policiston:

— Ĉu oni trovis iun gravan spuron?

— Ankoraŭ ne — diris la policisto.

— Ĉu ne eĉ unu haron?

— Ne.

— Do... arestu tiun senharulon!

IslamoRedakti

Islamo, simile kiel katolikismo, instruas postmortan punon pro pekoj kaj liberiĝon de la puno per bonfarado kaj religieca konduto.

BudhismoRedakti

Multaj budhanoj evitas la terminon "peko", ĉar en la strikta senso de la vorto Holokaŭsto ne povas ekzisti en doktrino ateisma. La budhismo anstataŭe, sen iu rilato al eventuala dia volo, distingas inter agoj, paroloj kaj pensoj kiuj malfortigas deziron, malamon kaj memtrompon [3], kaj tiuj kiuj plifortigas ilin [4]; la lasta kategorio estas plej proksima al la teisma koncepto "peko". Tamen, por atingi nirvanon oni devas transcendi ambaŭ, ĉar eĉ bonfarado povas esti kaptilo, se oni fieras pri ĝi aŭ alkroĉiĝas al ĝi.

SensavidoRedakti

En la Malnova Testamento la koncepto de sensavido estas esprimata per (1) נפשׁ (nephesh, deziro, apetenco), (2) שׁרירוּת (sherîyrûth, obstino), (3) תּאוה (ta'ăvâh, dezirataĵo, avideco), (4) חמד (châmad, deziro pri belo de malbona virino), kaj similesprimoj… En la Nova Testamento aperas kiel (1) ἐπιθυμία (epithumia, deziro), ἐπιποθέω (epipotheō, precipe rilate la materiajn bonojn), (2) ἡδονή (hēdonē, seksplezuro), (3) ὄρεξις (orexis, mensa ekscito), (4) πάθος (pathos, pasio), (5) πορνεύω (porneuō, amorado), (6) πυρόω (puroō, fajriĝi por). La avideco estas ĝenerale difinita kiel forta deziro, aparte, sed ne ekskluzive, de seksplezuroj, kiujn la Sanktaj Skriboj deklaras nelicaj kaj malpermesitaj de la dia volo, sopirego aparte al seksplezuroj, natura inklino por malpuraj ĝuaĵoj.

Malam-krimoRedakti

Malam-krimo estas antaŭjuĝ-motivita krimo, kiu okazas kiam kriminto celas viktimon pro sia membreco en iu socia grupo aŭ raso.

Ekzemploj de tiaj grupoj povas inkluzivi, kaj estas preskaŭ ekskluzive limigitaj al: sekso, etno, handikapo, lingvo, nacieco, fizika aspekto, religio, seksa identecoseksa orientiĝo. Ne-krimaj agoj, motivigitaj de ĉi tiuj kialoj, ofte nomiĝas "antaŭjuĝoj".

"Malama krimo" ĝenerale rilatas al krimaj agoj, kiujn oni vidas, ke estis motivitaj de antaŭjuĝo kontraŭ unu aŭ pli el la sociaj grupoj listigitaj supre, aŭ per antaŭjuĝo kontraŭ iliaj derivaĵoj. Incidentoj povas impliki fizikan atakon, damaĝon, ĉikanadon, persekuton, parolajn misuzojn aŭ insultojn, partneran krimon aŭ ofendajn grafitiojn aŭ leterojn.

Sensavido en la Malnova TestamentoRedakti

En la Malnova Testamento sensavido supozigas senbridan deziron pri io (ekzemple, deziro pri nutro dum la marŝado en la dezerto kiel rakontate en la Eliro) kaj malmodera pasio al viro aŭ virino (Sentencoj de Salomono 6, 25) aŭ de la Izraela nacio al ties "amantoj" (paganaj nacioj), Libro de Jeĥezkel 23)). Memorindas ĉi-kaze la versego kiu diras: " Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amantojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis". 23, 5-7).

Sensavido en la Nova TestamentoRedakti

La koncepto-ŝlosilo estas tiu de ἐπιθυμία (epizumia) kiu enkorpigas la diversajn aliajn, kaj indikas simplan deziron. En la persono regata de la peko, la deziro fariĝas malmodera kaj kontraŭmetita al la volo de Dio., do pekema, aŭ direktita al tio kion la Biblio konsideras pekeca. Kaj tiel la termino estas uzata anstataŭe de tiu de "avido" (Romanoj 7, 7; 13, 9), aŭ de tiuj aferoj kiuj sufokas la vorton de la Evangelio (Evangelio laŭ Marko 4, 13; (vidu ankaŭ en la Evangelio laŭ Luko, 8, 14, ἡδονή (hēdonē)), kiu estas taksata peka de la objekto deklarata, de la adjektivo kiu ĝin akompanas aŭ de kvalifiko donita, (ekzemple, "malicaj aferoj" de la karno 1-a epistolo al la korintanoj 10, 6; Epistolo al la galatoj 5, 16; Epistolo al la Efesanoj 2, 3; 2-a epistolo de Petro 2, 18) trompa, damaĝa, monduma, karna, aŭ malpia.

Kiel dominanta noto de la vivo, la pekeca deziro estas indikata kiel peko-ŝlosilo jen de Jakobo (" Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas.4, 2) kaj 1-a epistolo de Johano en la kompendio pri avareco (" 16 Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. " 2, 16), kiel ankaŭ en Paŭlo (" 10 Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj. " 1-a epistolo al Timoteo 6, 10). Pli specife, jen Paŭlo kaj jen Jesuo parolas pri sensavido per la terminoj de la seksa senmoralo: " sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro " Evangelio laŭ Mateo 5, 28. Estas la paganoj, ne konantaj Dion, kiuj indulgas tiujn pasiojn: "... 4 ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; " (1-a epistolo al la tesalonikanoj 4, 4-5).

FornikadoRedakti

 
The Black Stool, a painting by 18th century painter David Allan:A young bachelor is accused of fornication. The luckless lass, seen with her angry mother in the lower foreground, bewails her fate, while his parents on the left hang their heads in shame.

Fornication is a word that means having sex with someone who is not your spouse. Many Christians and Muslims believe it is sinful.

Specifiĝo de la konceptoRedakti

Konsiderinte ke apartaj sensadaj esprimoj jen la Malnova jen en la Nova Testamentoj privotis ĉirkaŭ la sfero de la seksa senmoralo, kompreneblas ke teologio kaj kulturo finspiritaj de la Biblio havas praktike reduktita la signifo de "sensavido" al tiu areo. La sama sensavido estis konsiderita kiel unu el la Sep gravegaj pekoj, ĉar ĝi enkondukas al diversaj aliaj malvirtoj aŭ pekoj (fariĝas "voluptavido" kiam el la deziro oni trairas al la faroj).

Laŭ Aŭgusteno de Hipono la seksaj organoj kaj la seksaj rilatoj estis dekomence submetitaj al la racio kaj al la homa volo. Postfale, tamen, la seksago implicas sensavidon-ardan seksan deziron. Malgraŭ la neevitebla ĉeesto de la sensavido, la seksa rilato estis tradicie konsiderata kiel senpeka se ĝi realiĝas ene de geedziĝo kaj direktita al la generado aŭ almenaŭ ĝin neekskludanta, kaj bazita sur vera reciproka amo.

Antaŭgeedziĝa seksrilatoRedakti

La antaŭgeedziĝa seksrilato estas seksumado praktikita de homoj antaŭ geedziĝo. Historie, la antaŭgeedziĝaj seksrilatoj estis konsiderataj kiel morala tabuo en multaj kulturoj, kaj konsiderata peko ĉe plej multaj religioj, sed ekde la 1960-aj jaroj ĝi fariĝis pli vaste akceptita, precipe en okcidentaj landoj. Studo de 2014 de Pew pri tutmonda moraleco trovis, ke antaŭgeedziĝa seksrilato estis konsiderata aparte neakceptebla en "ĉefe islamaj nacioj", kiel Malajzio, Indonezio, Jordanio, Pakistano kaj Egiptio, ĉiu havante pli ol 90% malaprobon, dum homoj en okcidenteŭropaj landoj estis kiuj plej akceptas, kun Hispanio, Germanio kaj Francio esprimante malpli ol 10% malaprobon.

Ĝis la 1950-aj jaroj, estis la normo en okcidentaj socioj, ke viroj kaj virinoj geedziĝas antaŭ 21 aŭ 22 jaroj, kaj estis neniuj konsideroj, ke iu, kiu havis sekson, ne geeedziĝos.

Malvirto post la mortoRedakti

Plia grava faktoro konsiderinda estas la daŭra interago ekzistanta inter la surtere enkarniĝintaj spiritoj kaj tiuj elkarniĝintaj en la spirita mondo. Kvankam ili vivas en malsamaj dimensioj, ofta estas la dialogo kaj rilato per la kvalito de pensoj, sentoj kaj kutimoj.

La renoviĝo de ĉiu el ni estiĝas ĉe persisto kaj agoj celantaj Bonon. Ĉar ni estas ligitaj per tiu damaĝa kutimo, la spiritoj komencas sekvi nin kun la celo nutri siajn proprajn miskutimojn el la pasinteco, tiel venigante gravajn damaĝojn al la enkarniĝintaj estuloj, kiu malofte perceptas tiajn negativajn influojn.

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri peko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[5]:

  • Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
  • Homo senpeka neniam ekzistis.
  • Por peko senkonscia puno nenia.

ReferencojRedakti

  1. Interesa diskuto pri ĉi tiu artikolo.
  2. Laŭ ne nepre bona kutimo, pluraj diskutas pri la artikolo, ne ĉi tie, sed ĉe Facebook.
  3. Korpardonon oni ŝuldas ankaŭ al si, moderigantan la humilecon per iom da mildo.
  4. Maltoleremo igas stulta, kiel stulteco igas maltolerema.
  5. Ni eventuale rekonos ke ĉasteco ne pli valoras ol sennutreco.