Kuracisto

"Li salutas profunde kaj mordas hunde"

~ Zamenhof pri kuracisto
4091986.f77de57d.560.jpg

"Stomako ne esas spegulo"

~ Vince McMahon
Nazo.jpg

"Ni lernas ĉie tie, ke la kuracisto estas modelo de neŭtraligo de arbitraj trajtoj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"Mais il esseva importante que nos non cerca un veritate absolute"

~ Interlingvaisto

"Mi hodiaŭ konsultis kuraciston pri ortopedio"

~ Meduzo

"La vorto demenco ne taŭgas en tiu kazo"

~ Kembriĝano pri la supra citaĵo

Kuracisto estas ulo, kiu rajtas mortigi homojn senpune. Ili ankaŭ torturas viktimojn kaj devigis ke ili pagu tion! Kia malsaĝa knabo, kia stulta knabino, kia maljuna kaduka virino, malklera kampara klaŭno ne estas kuracisto pri la dentdoloro, pri la kolero, kaj pri diversaj tiaj ordinaraj malsanoj?

Tipa kuracisto laborante
6682.jpg

Opinio duaRedakti

'Sinjoro,' diras la kuracisto post zorga ekzameno, 'vi havas hepatkanceron, kaj tio estas nekuracebla.'
'Neeble!' krias homo. 'Mi volas duan opinion.'

'Bone: vi estas ankaŭ malbelega.'

Dua OpinioRedakti

„Kuracisto al mi rekomendas vojaĝi, Johano. Kien ni iros?“

„Al alia kuracisto, karulino.“

EdzinoRedakti

Kuracisto: „Antaŭ ĉio vi devas ĉesi trinki alkoholaĵojn kaj ne fumi.“

Paciento suspekte: „Ĉu ĉi tie estis antaŭ mi mia edzino?“

AlieRedakti

Jam frumatene kuracisto interkriadas kun sia edzino, fine li diras al ŝi...

-- Cetere vi eĉ en la lito estas tute ne bona! - kaj li forkuras labori.

Dumtage li jam bedauras, kion li diris, tial li telefonas hejmen al la edzino. Sed ŝi prenas la aŭdilon nur post multa alvoko. Li demandas ŝin:

-- Sed kial vi tiel longe ne venis al la telefono?
-- Tial ne, ĉar mi estis en lito.
-- Kion vi faris en la lito labortage?
-- Mi akiris novan fakopinion.

Ebla helpoRedakti

La kuracisto serioze rigardas la malsanulon.
“Estas mia devo, informi vin, ke vi estas tre grave malsana”, li diris preskaŭ funebre, “Ĉu estas iu homo kiun vi deziras vidi?”
“Jes,” diris la paciento malforte sed klare.
“ Kiun?”
“ Alian kuraciston”

Alia fakoRedakti

Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Mi sentas min tre malbone! Mi apenaŭ povas spiri, mi ne plu povas piediri, mi daŭre havas kapturniĝon kaj kortremadon.... Ho, ĉu vi skribas por mi preskribon?

Kuracisto: Ne, mi skribas noton al la funebristo.

HistorioRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de medicino.


Al Moliere lia amiko rekomendis kuraciston. Kiam la amiko demandis, kiel li estas kontenta pri la kuracisto, Moliere respondis:

– Li estas eminenta homo, ni bonege komprenas unu la alian. Kiam mi estas malsana, li preskribas al mi kuracilojn. Mi saniĝas sen preni ilin kaj tiel regas inter ni enviinda harmonio.

MalfruoRedakti

Kuracisto telefonas:

- Mi havas por vi unu bonan kaj unu malbonan novaĵon.

- Do diru unue la bonan.

- Laŭ la analizoj, restas al vi nur 24-hora vivo.

- Se tiu estas la bona, kio estas la malbona?

- Ke mi ne sukcesis telefoni al vi hieraŭ.

John A. McDougallRedakti

John A. McDougall (naskiĝis la 17-an de majo 1947) estas usona kuracisto kaj aŭtoro, kiu estas la kunfondinto, prezidanto kaj sola estrarano de San Francisco–based Dr. McDougall's Right Foods Inc. rekomendante la konsumadon de malalt-grasaj dietoj.

McDougall estas diplomiĝinto de College of Human Medicine de Miĉigana Ŝtata Universitato. Li faris sian internan deĵoron ĉe Queen's Medicina Centro en Honoluluo, Havajo, en 1972 kaj sian medicinan restadejon ĉe la Universitato de Havajo. Li estas atestita kiel internisto fare de la Estraro de Interna Medicino kaj la Nacia Estraro de Kuracistoj.

En 1965, en la aĝo de 18, McDougall suferis apopleksion, kiun li atribuis al alta produkta dieto.

Inter 1973 kaj 1976, McDougall laboris kiel kuracisto ĉe Hamakua Sugar Plantation en Havajo. Inter 1986 kaj 2002, li lanĉis vegetaran dietan programon en hospitalo St. Helena en Napa Valley, Kalifornio. Inter 1999 kaj 2001, li prizorgis dietan programon por la Blue Cross Blue Shield Association en Mineapolo, Minesoto.

McDougall estas en la konsila komisiono de Naked Food Magazine, por kiu li ankaŭ regule kontribuas per artikoloj, kiuj subtenas plant-bazitan dieton.

ScivolemoRedakti

Paciento al kuracisto: „Sinjoro doktoro, mi estas abstinulo, nefumanto, impotentulo. Kaj nun mi estas scivolema, kion vi malpermesos al mi.“

SangomaRedakti

La sangoma estas tradicia sanigulo en la Zulua kulturo. Ili aplikas aŭguradon kaj tradiciajn kuracilojn. La nomo signifas tamburulon.

VeterinaroRedakti

Ekmalsanis veterinaro, kiu antauxe neniam malsanis. Venas li al kuracisto, sidas, silentas. Fin-fine la terapeuxto demandas:

- Nu, pri kio vi plendas?

Veterinaro: - Neimageble! Cxu tiel simple en via laboro??

La malkuracemuloRedakti

Juna kuracisto ne sukcesis trovi laboron en hospitaloj, do li decidis malfermi sian propran malgrandan privatan klinikon. Ĉe la enirejo li metis reklaman afiŝon kun la surskribo: "Ricevu kuracadon kontraŭ 20 steloj. Ni repagos al vi 100 stelojn se vi ne resaniĝos." Unu homo decidis, ke tio estas bona ŝanco por gajni 100 stelojn, kaj iris al la kliniko.

Paciento: - Mi perdis la gustosenson.

Doktoro (al la flegistino): - Alportu la kuracilon el la skatolo 22 kaj metu 3 gutojn en la buŝon de la paciento.

Paciento: - Kraĉ! Tio estas keroseno!

Doktoro: - Gratulon, via gustosenso revenis. Pagu 20 stelojn.

La ĉagrenita homo pagis, sed revenis post kelkaj tagoj por reakiri la monon.

Paciento:- Mi perdis la memoron. Mi forgesis ĉion.

Doktoro (al la flegistino): - Alportu la kuracilon el la skatolo 22 kaj metu 3 gutojn en la buŝon de la paciento.

Paciento (malkontente):- Tio ja estas keroseno. Vi donis ĝin al mi, kiam mi venis lastfoje.

Doktoro:- Gratulon, via memoro revenis. Pagu 20 stelojn.

La kolera homo donis al li la monon, sed denove revenis post unu semajno por provi akiri 100 stelojn.

Paciento: - Mia vidkapablo estas tre malbona. Mi preskaŭ nenion vidas.

Doktoro: - Bedaŭrinde mi ne havas kuracilon por kuraci tian malsanon. Jen, prenu viajn 100 stelojn. Paciento (fikse rigardas la monbileton):

- Sed tio estas 1 stelo, ne 100!

Doktoro: - Gratulon, via vidkapablo revenis. Pagu 20 stelojn.

FajroRedakti

Okazis la forta fajrego. Iu homo ricevis bruligaĵojn kaj vizitis la doktoron. La kuracisto ekzamenis lin tre atente sed ne povis ne eldiri sian miron:

-Vidu vi havas grandan haŭtbrulaĵojn, sed pli ol tio mi rimarkas la rompaĵojn sur via korpo. Kio okazis al vi ?

-Ho , doktoro , kiel ne estus tiom da rompaĵoj se oni estingis la fajregon per ŝoveliloj .

AlieRedakti

Ĉe kuracisto:

Kiom longe mi ankoraŭ estos vivante?

Dek!

Kio dek? Dek jaroj, dek monatoj, dek tagoj?

Naŭ!

ArkiatroRedakti

La arkiatro (aŭ arkiatra, el la malfrua latino archiatrusarchiater, siavice el la antikva greka “ἀρχίατρος" (arkìatros), kombinita per “ἀρχ” indikanta la ĉefon[1] kaj “ἰατρὸ” (kuracisto), estas la precipa kuracisto. Kortega termino, ĝi estas ankoraŭ uzata por la persona kuracisto de la papo (vidu sube).

Dum la klasika periodo li estis la precipa kuracisto de la suvereno. Palaca arkiatro estis la oficiala titolo de la persona kuracisto de la imperiestro.

Popolaj arkiatroj en la Romio kaj en la okcidenta mondo, estis speco de kuracistoj kiuj senpage kuracis la popolon foje komisiite de la aŭtoritatoj.

Papa arkiatroRedakti

En Mezepoko ofte la precipa kuracisto de la papo estis juda medicinisto de la roma juda komunumo.

Nune la papa arkiatro estas medicinisto Patrizio Polisca.

SalutonRedakti

Kuracisto: Kiel vi fartas?

Paciento: Bone.

Kuracisto: Do, iru hejmen.

AkuratecoRedakti

Doktoro: "Vi vivos ĝis 60 jaroj!"

Paciento: "Mi estas 60!"

Doktoro: "Vidu! Kion mi diris al vi?"

KuraculoRedakti

 
Ĉu nefikcio ne estas valora kiel literaturo?

Kuraculokuraculino estas tradicia kuracisto kaj spirita estro inter Usonaj indianoj kaj Unuaj Nacioj en Kanado. La terminoj estas uzataj ankaŭ por referenci al tradiciaj kuracistoj de aliaj indiĝenaj popoloj. La ĉefa unuaranga funkcio de tiuj "medicinaj aĝuloj" estas sekurigi la helpon de la spirita mondo, inklude la Grandan Spiriton (Ŭakan Tanka en la Lakota lingvo), por la profito de la tuta komunumo.

GravecoRedakti

Oni demandis al saĝulo: Kiu estas pli grava en la okuloj de la Eternulo: kuracisto bankisto ?

Respondis li: Kuracisto estas pli grava. Jen la pruvo: en la dekalogo la Eternulo aperigis "Ne mortigu" antaŭ "Ne ŝtelu!"

Juda kuracistoRedakti

Suferanta judino Bluma petis konsilon ĉe la fama nejuda kuracisto, kaj pro tio ne kreis lingvojn, d-ro Kischkefresser. Post medicina esploro la kuracisto demandas ŝin: "Ĉu vi havas dolorojn?"

Bluma: "Oj, jes..."

Doktoro: "En kiu parto de via korpo?"

Bluma: "En la tuta dekstra parto."

Doktoro: "De kiam?"

Bluma: "De TIŜEA BEAV."

Doktoro: "Mi ne komprenas."

Bluma: ""Kion vi ne komprenas, doktoro? Mi havas dolorojn ekde TIŜEA BEAV."

D-ro Kischkefresser ne konis bone la kalendaron de la judaj festoj, do li tuj telefonis al sia iama kunlaboranto, d-ro Hertz, kiu estis pia judo, sed kiu ankaŭ ne kreis lingvojn.

D-ro Kischkefresser: "D-ro Hertz, bonvolu diri al mi kio estas TIŜEA BEAV."

D-ro Hertz: "La dato, kiam oni detruis la Duan Templon en Jerusalemo."

D-ro Kischkefresser demetis la aŭskultilon kaj kun rideto diris al la pacientino: "Do, mi ne povas helpi al vi! Tio ĉi estas longedaŭra malsano..."

Mediko ZivagoRedakti

Mediko Zivago esas filmo realizata da David Lean de eponima romano da Boris Pasternak.

La filmo komencas dum la yari 1950ma apud hidroelektrala barilo; generalo Ievgrav Jivago serchadas yuna femina, ke il pensas esar la filiino di lua mi-fratulo Yuri e Lara Antipova.

En 1913 che la Rusa imperio, Yuri, qua esas mediko e poeto, venas flegas Lara-matro. Lara esas yuna bela femina, fiancito kun Pasha, ideala revolucionero, ma ke aceptas kambiar sexuala favori kontre luxemeso kun matr-amanto, Komarovski, influanta viro qua suportas la liberalani, favorebla pro limitizita reformi di carala rejimo. El probas mortigar ilu per pistolo dum plena acepto.

Unesma mondomilito disruptesas pos to esas Rusa interna milito. Apud fronto Yuri juntas Lara, flegisto, e ulo flegas ensemblo. De pos la fino di konflikto Zivago retroiras a Moskva che lia patro, spozo e filiulo Sacha per trovar lia bela domo partigas kun proletarii dolorinta di indijo, di koldo e di tifo. Ievgrav, qua esas en la polico, salvas li di konfronto ed organizas la voyajo vers l'Ural do Yuri esas origine.

Dum la voyajo en bovido-veturo ul devas vivar en kompleta mizero e violento di civila milito, e Yuri trovas Pasha divenita bolchevika generalo Strelnikov (inspirita da Lev Trotsky). Instalita en mikra domo apud bela datcha, il kultivas la gardeno. De pos il ritrovas Lara en la proxima vilajo di Varykino e el divenas lia amoratino. En ceno aludo facabas quale la nova rejimo prizentas la precedenta diktatoreso.

Yuri kaptesas da Reda Armeo ed akompanas li dum multa yari. Nia asistas embusko ed asalto. Laste il eskapas dum niv-tempesto e vivas kun Lara, lia familio esinta ekigita a Moskva. Komarovski riaparas e indikas ke Pasha mortabas e ke la nova povo havas mala intenci kontre ulo. Lara, gravida, aceptas fugar.

Yuri, exhaustita pro lua probi, mortis di kordiala-krizo.

ProktologistoRedakti

Ĉe kuracisto-proktologo:

- Bonvolu senvestiĝi, ni komencos ekzamenon de prostato.

- Kie mi povas meti mian pantalonon?

- Sur seĝo, apud mia pantalono.

KomparoRedakti

La filo volis lerni kardiologion. "Kiel stulta vi estas," insultis la patro. "Lernu dentologion. La homoj havas nur unu koron, sed 32 dentojn!"

MemdiagnozoRedakti

Kuracisto en sanitara konsultejo: „Mi ne sentas min bone, flegistino. Sed mi ne scias, ĉu mi estas malsana aŭ hipoĥondro.“

PagoRedakti

Peter Goldberg sentis doloron ĉe la koro kaj vizitis la kuraciston.

Kuracisto: "Kion vi drinkas?"

Peter: "Du botelojn da Oporto dumtage kaj ankaŭ unu botelon da biero."

Kuracisto: "Fumas?"

Peter: "Jes, mi fumas cigaredojn dum la tuta tago kaj ne malofte ankaŭ dum la nokto."

Kuracisto: "Sinjoro Peter, vi devas ĉesi drinki kaj fumi. Tio estas mia sola konsilo."

Peter: "Dankon al vi kaj saluton, doktoro."

(Peter deziras forlasi la ĉambron)

Kuracisto: "Bonvolu pagi al mi 5 zlotojn por la vizito."

Peter: "Vi eraras, sinjoro doktoro. Mi tute ne intencas akcepti vian konsilon."

Marĉandema pacientoRedakti

Juda komercisto vizitis faman kuraciston. Post la konsulto li elpoŝigis kaj surtabligis 3 rublojn.

Kuracisto: "Sinjoro Kremer, por konsultado mi ricevas 10 rublojn!"

Kremer: "Kaj mi aŭdis de homoj, ke vi postulas pagon de 5 rubloj..."

Ho!Redakti

Telefonsonoro en reanimacejo:

- Diru, bonvolu, ĉu Ĝivotinsky ankoraŭ estas viva?

- Ankoraŭ ne.

Diplomatio de kuracistoRedakti

Laŭ la serĉadoj, la plej lastaj, homo aĝa kiel vi, devus pezi dek kilojn malpli kaj devus esti dek centimetrojn pli alta.

HumilecoRedakti

La kuracisto rigardas rezulto de ekzameno.

- Hum, tiu malsano via ne plaĉas al mi, tute ne plaĉas!

La ulo mallevas sian kapon kaj diras:

- Pardonu min, sinjoro, mi havas nur tiun...

PostkuracoRedakti

Ĉe balbutkuracisto post kuraco de la balbuto:

- Dankon, tre dankon, doktoro, mia esprimo nun tre bonfartas!

- Estas vere, sinjoro, sed memoru eviti fortajn emociojn.

- Dankon, doktoro, kaj kiom mi devas al vi?

- Dumilkvincent eŭrojn

- Du du...du du...du du...

HoroRedakti

— Vi devas leviĝi el la lito ĉiumatene je la kvara horo.

— Ho, sinjoro kuracisto, mi absolute ne estas kapabla leviĝi pli frue, ol je la oka.

—Hm, ĉu vi povus leviĝi pli malfrue. ol je la oka?

— Jes, tre volonte.

— Bone. Leviĝu do ĉiutage unu horon pli malfrue, — tiamaniere post dudek tagoj vi leviĝos je la kvara matene.

MuzikoRedakti

S-ro kuracisto, mi ĵus glutis mian buŝharmonikon!

Bonŝance ke vi ne ludas pianon...

Fatala receptoRedakti

«Ĉu vi sekvis la recepton, kiun mi donis al vi?» la kuracisto demandas sian pacienton.

«Ne, sinjoro doktoro», respondas la paciento. «Se mi farintus tion, mi estus mortinta nun.»

«Ĉu mortinta? Kion vi celas diri per tio?»

«Nu», respondis la paciento, «la recepto flugis tra fenestro de la kvina etaĝo...»

Peto pri kuracistoRedakti

Dum veturado en trajno pasaĝero demandas:

Ĉu estas kuracisto ĉi tie? Mi bezonas kuraciston. La aliaj pasaĝeroj priserĉas en la vagonaro kaj fine alkuras kuracisto:

Jen, mi estas kuracisto. Kio okazas al vi?

– La dek dua vertikale: kormalsano, naŭ literoj ...

Grava problemoRedakti

- Sinjoro doktoro, helpu min, mi ne kapablas iri!
- Do kiel vi venis ĉi tien?
- Ne veni, sed IRI mi ne povas!!!

TrankvilecoRedakti

Kuracisto vizitinte pacienton diras al lia edzino:

Sinjorino, via edzo bezonas trankvilecon, pro tio mi preskribas ĉi tiun trankviligilon.

– Bone, mi prenigos ĝin al li.

– Ne, sinjorino, la trankviligilo estas por vi.

DietikoRedakti

Dikulino al kuracisto: "Kiom da tablojdoj el tiuj cent mi devas manĝi tage por maldikiĝi?"

Kuracisto: "Neniom. Disŝutu ĉiujn en ĉiu tago kaj levu ilin".

Ĉe kuracistoRedakti

- Kara amiko , vi devas obeii mian konsilon. Do , vi forgesu pri viando , pri lardo, pri biero , vino kaj neniel trinku kokakolon.

La paciento respondis :

-Alie dirite mi mortos . Se estas tiel mi ne obeos vin sed mi devas min regali je la lastaj vivomomentoj- do, mi manĝos ĉion malpermisitan !

TombejoRedakti

Renkontiĝas du doktoroj en tombejo: „Do, kolego, ĉu vi ankaŭ faras inventaradon?“

Kontraŭ morto — Taŭga vortoRedakti

Edzo agonias. Edzino plore demandas al la kuracisto: "Ĉu estas neniu espero?" Kuracisto: "Dependas de tio kion vi esperas."

EsperoRedakti

La korklinikestro de la malsanulejo kuregas en la kadavrejon, kaj krias, «Georgo, rapide! Forprenu pacienton n-ro 3 el la tirkesto!»

«Kial?» miras la kadavrejisto. «Lia pulso ja ĉesis.»

«Ne! Ne estis lia pulso kiu ĉesis, sed mia horloĝo

RivalecoRedakti

Kuraciston surstrate trafis apopleksio. Oni portis lin en la proksiman apotekon. Iu diris:

-- Urĝe oni voku la doktoron Torchon!

La sveninto aŭdinte nomon, de sia rivalo, tuj malfermis la okulojn, kaj ekĝemis.

-- Ne, ne lin!... Iun alian... Se li savos min, tio multe utilos al lia renomo.

Taŭga kuraciloRedakti

Tre malsana paciento demandas:

- Sinjoro kuracisto, ĉu via speciala medikamento certe resanigos min?

- Nu, ankoraŭ neniu revenis por reklamacii.

Feliĉa kuracistoRedakti

D-ro Samuel Garth, fama Angla medicinisto en la komenco de la dekoka jarcento, iom tro ŝatis la vinon. Iutage li restis en klubejo, por trinki ĝis malfrua horo. Amiko admonis lin:
“Vere, Garth, vi devas ĉesigi la trinkadon kaj rapidi al viaj pacientoj!”
“Ne multe gravas,” trankvile respondis Garth, “ĉu mi vidos ilin en ĉi tiu vespero aŭ morgaŭ; ĉar naŭ el ili havas tiel malbonan korpan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus savi ilin; kaj la aliaj ses havas tiel bonan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus mortigi ilin.”

NovaĵojRedakti

Kuracisto diras al paciento:

- Sinjoro, bonvolu eksidi, mi havas por vi malbonan novaĵon kaj pli malbonan novaĵon.
- Ho ve...
- Jes, la mala novaĵo estas ke restas al vi 24 horoj da vivo.
- Ho Mia Dio! Kiel povas ekzisti eĉ pli malbona novaĵo?!
- Nu, jes, la pli malbona novaĵo estas ke mi provadis kontakti kun vi de hieraŭ.

GogolRedakti

La fama rusa romanverkisto Gogol estis foje serioze malsana. Kiam lia stato jam plibonixis tiagrade, ke estis permesite al li akcepti vizitojn, unu el liaj amikoj demandis:

– Nun vi jam estas, mi esperas, ekster danĝero, ĉu ne vere?

La majstro sur la lito nur ekĝemis: – Ne.

– Lau kio vi supozas tion? – demandis lia amiko,
– Sed nur tiel, kara mia . . . Estas malbone. la danĝero daŭre minacas. La kuracisto volas ankoraŭfoje veni al mi.

Familia kuracistoRedakti

-- Mi havas du familiajn kuracistojn -- rakontas junulino al amikino. -- Pli aĝan kun multaj spertoj kaj junan komencanton. La pli aĝan mi vokas, kiam mi vere fartas malbone.
-- Kaj la pli junan?
-- Kiam mi volas farti bone.

RapideRedakti

Sinjorino negrave pikis sian fingron. Kun teruro ŝi rapide sendis la servistinon por serĉi kuraciston. Tiu ĉi, alveninte, tre koleris, ke pro tia bagatelo li estas alvokita.

—Hej! — li diris al la servistino, donante al ŝi recepton, — rapidu, tre rapidu al apoteko, por alporti tiun ĉi kuracilon.

—Je Dio! — diris kun teruro la sinjorino, — ĉu la vundo estas tiel danĝera?

—Ne, — respondis la kuracisto, — sed se ŝi ne tre rapidos, vi resaniĝos antaû la alporto de l’kuracilo.

Hundo kaj SanoRedakti

Al stultulo kun vundita mano demandas kuracisto:
-Kio okazis al via mano?
-Hundo mordis ĝin.
-Ĉu vi seninfektigis ĝin?
-Ne, ĉar ĝi forkuris.

IdistojRedakti

Yen ke pulsesas la pordon di medikala konsulteyo kaj eniras yuna muliero, maxim bela kaj atraktiva.

“Bon jorno, doktoro!”kun mieno aparante ne-atencema, la doktoro quike respondas: “Bon jorno! Voluntezu desmetari vuan totan vestaron kaj shuojn , kaj pose, kushezu en la kamilo ibe!”

Lore, eniras la konsulteyon un plusa muliero, quiu dicas al mediko:“Pardonez, doktoro! Mea filiino nur akompanas me. Me, kaj ne el, esas tiu quiu maladesas.”

“Ĉu vu?”, la mediko questionas. “Nu, voluntezu desmetari vuajn shuojn, kaj pose, kushezu en la kamilo ibe!”

Pulma fakoRedakti

-Doktoro , mi tusas kaj apenaŭ spiras.

-Ĉu vi fumas?

_Jes ,sed nenia helpo.

Ĉiuj mortosRedakti

- Doktoro, mi manĝis mian tason, ĉu mortos mi?

- Nu, ni ĉiuj iam mortos...

- ĈIUJ MORTOS?! Oĥ, kion mi faris...

AtenduRedakti

Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Restas al mi nur kvindek sekundoj por vivi!

Kuracisto: Eksidu en la atendejo, mi akceptos vin post minuto.

Milito kaj pacoRedakti

Virino iom malicema demandas al sia najbarino:

- Konsuelo, ĉu vi malbonfartas?

- tute ne Maria, kial vi demandas?

- ĉar hieraŭ nokte mi vidis la kuraciston eliri el via hejmo...

- ho tio signifas nenion, antaŭ kelkaj tagoj ankaŭ mi vidis militiston eliri nokte el via hejmo, kaj nuntempe ni estas en paco...

UNUNURA KURACISTORedakti

Ununura kuracisto opinianta, ke vi tute sanas, laboras en komisariato pri militservo.

ObeoRedakti

La kuracisto: Nu, kiel fartas la maljunulo?

La vilaĝano:Li estas en la puto.

La kuracisto: Kio? kie? en la puto? Çu vi frezeniĝis?

La vilaĝano: Çu vi mem ne diris, ke ni donu al li la kuracilon en puta akvo?

BoteloRedakti

Hejno, iom malsana, iris kun sia patrino al la familia kuracisto. Tio estis jam la dua fojo en tiu semajno, ĉar li ankoraŭ ne estis sana.

"Nu, Hejno", diris la kuracisto, "vi jam aspektas pli sana, ol la lastan fojon."

"Jes, sinjoro doktoro", diris Hejno, "mi tre zorge faris tion, kio estas skribita sur la botelo de la medikamento."

"Ha, tiel do", diris la kuracisto; "diru al mi: kio estas skribita sur ĝi? "

"Tenu la botelon bone fermita!", eksplikis Hejno.

Terapia KuradoRedakti

-- Halo, sinjoro doktoro! Mi ne scias, ĉu vi memoras min? Antaŭ unu jaro vi konstatis, ke mi estis tro dika. Vi tiam preskribis al mi terapion, laŭ kiu mi devas kuri dum unu jaro dek kilometrojn ĉiutage por malgrasiĝi.
-- Jes. Ĝoje mi aŭdas vian voĉon. Mi esperas, ke mi povas gratuli pro la sukcesa terapio.
-- Parte. Pasis la jaro. Mi estas du kilogramon malpli peza. Nun mia zorgo estas, kion mi daŭre entreprenu ĉi tie 3650 kilometrojn for de mia loĝejo por fini plensukcese la terapion. Mi petas vin, bonvolu helpi.

DemandoRedakti

Kuracisto demandas:

-- Chu vi fumas?

-- Tute ne! Sed chu vi havas iom da konjako?

Ĉe bonega kuracistoRedakti

- Prenu ĉi tiun kuracilon po du fojoj tage, kaj jam postmorgaŭ, vi povas iri labori!!

- Dankon doktoro, vi ne nur resanigas min, sed ankaŭ vi trovis al mi laborpostenon!

VakcinoRedakti

"Ĉu vi certas, doktoro, ke tio estis vakcinigo?"

"Jes, certe", respondis la kuracisto, butonumante sian pantalonfendon.

KuraciloRedakti

Malsanulo vizitas kuraciston.
Malsanulo: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?
Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.

KromefikoRedakti

- Sinjoro Doktoro! Ĉu havas iun malagrablan kromefikon la medikamento, kiun vi preskribis por mi?
- Jes, vi estos probable denove laborkapabla.

TempoRedakti

Viro sentis sin malsana, kaj do vizitis sian kuraciston por ekzamenado. Iom poste li revenis por ekscii la rezultojn.

- Bedaŭrinde , mi havas tre malbonan novaĵon , - la kuracisto diris . - Vi estas mortanta , kaj malmulte da tempo restas al vi .
- Ho , tio estas terura ! - ekkriis la viro . - Kiom da tempo restas al mi ?
- Dek - respondis la kuracisto .
- Dek ? - demandis la viro . - Dek da kio? Monatoj? Jaroj? Kio?!!
- Naŭ ...

Rehavigi juneconRedakti

80-jarulo ĉe kuracisto. La kuracisto diras:
- Sinjoro, mi timas, ke mi ne povos rehavigi por vi la junecon. Via aĝo tion ne permesas.
Oldulo: - Doktoro, por kio rehavigi junecon! Vi nur prizorgu, ke mi daŭre fariĝu malpli juna!

FortoRedakti

88-jarulo la unuan fojon dum sia vivo vizitas kuraciston.

-- Dank' al abstinado de ĉiuj medikamentoj mi eĉ hodiaŭ estas tiel forta, kiel en mia dudeka jaro.
-- Nekredeble! Kiel vi povus min konvinki pri tio? Per kia pruvo? - ridetas ruze la doktoro.
-- Proksime al la ĝardeno, apud la rivero kuŝas muelŝtono. Kiel 20-jara junulo mi ne kapablis ĝin movi. Nun, post pli ol duon jarcento la situacio estas la sama. Mi provis hieraŭ. Mi ne povas ĝin movi. Tiel!

FonoatrioRedakti

Kuracisto: „Ĉu via filo daŭre tiom balbutas?“

Patrino de malgranda paciento: „Ne, nur kiam li parolas!“

SurdecoRedakti

- Doktoro, mi opinias, ke mia edzino komencas iĝi surda.

- Mi devas scii pli multe. Provu paroli al ŝi ses metrojn malproksime; se ŝi ne respondas reprovu je kvar metroj, poste je du metroj, kaj, se ankoraŭ ŝi ne respondas, parolu tute proksime al ŝi.

Li revenas hejme kaj jam el la enirejo li demandas la edzinon:

- Kio estas ĉi vespere por manĝi?

Neniu respondo alvenas. Pro tio li refaras la demandon je kvar metroj kaj poste je du metroj, sed li aŭdas nenian respondon.

Fine li alproksimiĝas al ŝi kaj demandas denove:

- Kio estas ĉi vespere por manĝi?

- Fazeolan supon! Jam estas la kvara fojo ke mi respondas.

Internorgana fakoRedakti

La kuracisto pri internaj malsanoj rigardas la jam senvestitan pacienton, poste ekparolas: „Ne malutilos al vi bani vin." „Mi banas min ĉiutage, doktoro." „En tiu okazo ne malutilos kelkfoje ŝanĝi la akvon."

HepatoRedakti

Alkoholulo ĉe kuracisto:
- La hepato ial ekdoloris...
- Ĉu kolonj-akvon kaj brems-likvaĵon vi trinkis?
- Jes ja. Ne helpas.

KuraĝoRedakti

-- Neniam forgesu sinjoro -- emfazas kuracisto --, ke via plej granda malamiko estas alkoholo!

-- Ne timu, sinjoro doktoro! Mi ne estas malkuraĝa...

IonRedakti

Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Ĉu vi povas doni al mi ion pro mia hepato?

Kuracisto: Jes, ĉu vi ŝatus duonkilogramon da cepoj kaj iom da lardo?

Stomaka fakoRedakti

„Doktoro, en mia vivo mi manĝis ostron nur tiun fojon kaj nun infere doloras mia stomako. Ĉu povas esti, ke la ostro estas la kaŭzo?"
„Tre facile. Diru al mi, ĉu ĝi estis freŝa?"
„Tion mi vere ne scias."
„Ĉu vi ne rigardis ĝin, kiam vi malfermis la ŝelon?"
„Ĉu malfermi la ŝelon?"

AlieRedakti

Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Mi havas aĉan stomakon!

Kuracisto: Ne malbutonu vian jakon, kaj neniu rimarkos.

Taŭga fakuloRedakti

Aliras buĉisto al kuracisto.

—Mi ne scias, kio fariĝas en mi. Antaûe mi manĝis pli multe ol lupo, mi laboris pli multe ol bovo, vespere mi estis pli laca ol hundo, nokte mi dormis pli bone ol urso; kaj nun ...

—Amiko, turnu vin al bestkuracisto.

Radiologia fakoRedakti

Kuracisto ne povis klare ekkoni kaŭzon de la suferoj de la maljuna paciento; tial li sendis lin al radiologia specialisto por plia ekzamenado. Nun la paciento revenis al la kuracisto kun la rezulto specialista en fermita koverto. Zorge la kuracisto malfermis ĝin kaj ĵus estis leginta la raporton, kiam la ekscitita paciento ekparolis:
“Doktoro, mi estas preparita por ĉio, sciigu al mi la plej-malbonon”
“Ankoraŭ ne,” trankvilige venis la respondo, “tion vi ekhavos poste, kiam mi prezentos al vi la fakturon.”

ModernecoRedakti

Kuracisto al la malsanulo rigardante rentgenbildon:

--Ĉe via spino ni trovis gravan deformiĝon, sed ne ĉagrenu ni korektos ĝin per bildoredaktilprogramo!

Helpa alvokoRedakti

– Sinjoro kuracisto, mi hazarde trinkis venenon por musoj anstataŭ vian kuracilon. Kion mi faru nun?

Testamenton.

Osta fakoRedakti

En la hospitalo oni engipsigas la rompitan kruron de avinjo Maria, kiu falis de sur ŝtupetaro. Poste, ĉar ŝi estis maljuna sed mirinde moviĝema, la kuracisto ŝerce atentigis ŝin, ke dum kelkaj semajnoj ŝi restu trankvila kaj ne proksimiĝu al iu ajn ŝtupetaro. Post dudek tagoj venis la avinjo por sciiĝi, ĉu nun estas permesate grimpi sur ŝtupetaro.

„Kial tio estas tiel urĝa por avinjo?"
„Kia demando! Ĉu vi scias, doktoro, kiel malfacile estas al mi jam la trian semajnon grimpi al la subtegmento laŭ la pluvtubo?"

AbsurdoRedakti

-- Nu, vi iris al la kiropraktikisto pro ĉi tiu rompiĝo de la kruro. Kaj kian absurdecon li diris al vi?
-- Tion, ke mi iru al vi, sinjoro doktoro.

ProblemegoRedakti

„Mi ne scias, kion fari. Doktoro malpermesis al mi promeni, sidi, kuŝi. Genui mi ne povas, mi havas reŭmatismon.“

Duobla vizitoRedakti

Malsanulo iras vizitigi sin ĉe du malsamaj kuracistoj tre famaj.

Kiam li revenas hejmen, la edzino demandas al li:

- Kiel iris la aferoj?

- Ambaŭ samopiniis nur pri unu afero.

- Pri kio?

- Ili petis de mi tricent eŭrojn.

AŭtoRedakti

Kuracisto demandas vunditon: „Ĉu aŭto?“

„Jes.“

„Ĉu vi veturis tro rapide?“

„Ne, mi marŝis tro malrapide.“

Ŝtata kuracistoRedakti

-Doktoro ,mi volus ke mi emeritiĝu.

-Estas frue , ankoraŭ aŭdeblas viaj kortiktakoj!

Dermatologia fakoRedakti

- Doktoro, helpu min! Miaj kruroj pomalmulte nigriĝas ial.
- Ĉu vi lavas ilin iam?
- Ĉu tio povas doni efikon?

HarfaloRedakti

— Kio estas plej efika por halti la faladon de kapharoj?
— Mmm ... la planko.

AlieRedakti

-- Sinjoro kuracisto helpu min! Tre falas miaj haroj! Kion mi faru, ke mi ne perdu ĉion?
-- Metu ilin en skatolon!

Kiom da haroj?Redakti

Kalvulo iras ĉe dermatologisto.

Kuracisto: Kion mi povas fari por vi, sinjoro?

Kalvulo: Mi volas ke vi kreskigu harojn sur mian kapon. Do, se vi sukcesos kreskigi sur mian kapon tiom da haroj kiom vi havas sur via kapo, mi kontente pagos al vi plusajn 3.000 eŭrojn!

Kuracisto: Sen problemo, sinjoro. Kaj la kuracisto ekrazas sian kapon....

MakulojRedakti

Ĉe la doktoro:

-- Kiel vi akiris tiujn malbelajn makulojn sur la vizaĝo?
-- Senkulpe. Mi povas danki tion al mia humana oferemo. Mi volis savi junulinon el la akvo. Subite aperis mia edzino, kiu miskomprenis la situacion, char ankaŭ la kompatinda virgulino estis nuda. Ŝi grumblis, per pugno kaj pantoflo batis min.
-- Kie tio okazis?
-- En la banĉambro, hejme.

ĈE KURACISTORedakti

— Doktoro, helpu min! Mia korpo doloras je pluraj partoj.

— Do montru al mi kie doloras — diris la kuracisto.

— Se mi premas mian ventron, ĝi doloras min; se mi premas mian bruston, ĝi doloras min; se mi premas mian kruron, ĝi doloras min.

— Tio estas facile solvebla — diris la doktoro. — Ĉesu premi tiujn lokojn.

Malbonaj novaĵoj[2]Redakti

Kuracisto diras al paciento:

- Mi havas bonan kaj malbonan informojn.

- Kio estas la malbona?

- La seksumado estas malpermesita al vi ĝis via morto.

- Kio estas la bona?

- Tiu unu semajno estas facile tolerebla.

MemoroRedakti

-Doktoro, mia memoro estas pli kaj pli malbona.
-Nu, de kiam vi havas tiun problemon?
-Kiun problemon?

Nu!Redakti

-- Gratulon al sinjoro Szabó, ĉar via memorkapablo multe pliboniĝis dum la lasta semajno.
-- Pardonon, mi ne estas Szabó, sed Kovács
-- Nu, vidu!

KONTRAŬDIROJRedakti

La kuracisto:

- Ĝis kiam estas vivo, estas espero.

Funebraĵisto:

- Ĝis kiam estas morto, estas espero!

MaldormemoRedakti

Kamparano finfine decidiĝas veturi al la granda urbo, konsulti kuraciston. "Nu, kion vi sentas, amiko?"
-- Ha, sinjoro, jam de jaroj mi suferas je maldormemo.
-- De jaroj, ĉu eble?
-- Jes ja! Kiom ajn mi penas, ĉiun duan aŭ trian tagon, mi vekiĝas."


Troa dormemoRedakti

-- Sinjoro kuracisto, helpu min! Mi parolas dum la dormado.
-- Kaj kiel tio ĝenas vin?
-- Min neniel, sed miaj kolegoj dume ridegas en la oficejo.

Dumdorma paroladoRedakti

Virino parolas kontinue jam kvin minutojn, ŝi eĉ ne lasas ekparoli la kuraciston, ĝis ŝi fine malkovras, kio estas ŝia problemo:

-- Karega sinjoro doktoro, mia edzo ĉiam parolas dum dormado.
-- Lasu lin foj-foje ankaǔ dumtage paroli!

ScienceRedakti

- Sinjoro doktoro, ĉu estas vero, kion mi legis en la gazeto: ke dum dormo en libera naturo oni ne suferas pro maldormemo?

- Jes, tute vere. Estas science pruvite, ke neniam kaj nenie dum dormo oni suferas pro maldormemo.

Medicino kaj plumbadoRedakti

Kuracisto kaj PlumbistoRedakti

Kuracisto havas ŝtopitan drenilon. Li penas malŝtopi ĝin, sed malsukcesas. Tial, li telefonas plumbiston.

La plumbisto alvenas. Li kontrolas la drenilon, tiam frapas ĝin per ŝraŭbseruro. La drenilo malŝtopas.

La plumbisto diras, "Ĝi ripariĝas. La kosto estas sepdek dolaroj."

La kuracisto diras "Sepdek dolaroj! Mi estas kuracisto, kaj mi nur pagigas tridek kvin dolarojn."

La plumbisto diras, "Jes, mi komprenas. Tiom estas kiom mi pagigis ankaŭ, dum mi estis kuracisto.

Dentisto kaj PlumbistoRedakti

Turmentita pro dentodoloro la sama plumbisto venas al dentisto.
Tiu je unu minuto forŝiras malsanan denton kaj prezentas la konton.
La paciento estas konsternita:
- Tioma sumego! Mi tion perlaboras dum ok horoj!
- Ĉu do vi preferus, ke mi tiru la denton dum ok horoj?

Medicino kaj frizadoRedakti

Diras fraŭlino: „Ĉi matene mi sentis min tiel malbone, ke se mi ne estus veninta al frizistino, certe mi irus al kuracisto.“

Ekzamenoj kaj diagnozoRedakti

La maljuna sinjorino Shenoprazo akompanas al kuracisto la maljunan Shenoprazon, ĉar li aŭdas malbone. Fine de la esploro la kuracisto diras:

-- Estimata sinjoro, ni bezonas fekaĵ- kaj urinspecimenojn.

Shenoprazo turnas sin al la maljunulino:

-- Kion li diras?
-- Tion, ke transdonu vian kalsonon!

PalpadoRedakti

En la ambulatorio aperas ĉe la doktoro virino kun suĉulo.

- Sinjorino, la bebo estas tre malpeza, malgrasa.
- Ĉu ĝi mamnutriĝas, au ricevas nutropreparaĵon?
- Ĝi mamsuĉas regule. - Respondas la virino.
- Bonvolu senvestiĝi.

La doktoro detale palpadas ambaŭ nudajn mamojn. Fine li konstatas tre zorgeme:

- Jam estas klare. Subnutrita...Vi ja ne havas lakton!
- Sinjoro doktoro, ne miru. Mi ne estas patrino, sed avino. Tamen mi estas tre feliĉa kaj ege dankema pri la agrabla fingrumado.

DiagnozoRedakti

-- Sinjoro doktoro, ĉu vi tutcertas pri mia diagnozo?
-- Mi sufiĉe certas. Ion pli precizan mi povos diri nur post la sekcado.

AlkoholismoRedakti

Kuracisto ekzamenas pacienton kaj diras:

-- Mi ne trovis la bazon de via plendo. Eble tio estas pro la multa drinkado.

-- Ne gravas, doktoro. Mi prefere revenos poste, kiam vi malebriiĝos.

TremadoRedakti

-- Sinjoro doktoro, bonvolu helpi min! Vidu, kiel tremas al mi la manoj.
-- Certe vi trinkas multe!
-- Ba, tute ne! La duonon mi ĉiam misverŝas.

SenproblemeRedakti

Ino vizitas kuraciston.

"Sinjoro doktoro, mi havas problemon. Ĉiam, kiam mi trinkas alkoholaĵojn mi ekhavas teruran emon al seksumado!"

La kuracisto diras

"Tio ne estas problemo. Unue vi trinku glason da konjako!"

ScienceRedakti

Kun gajaj kolegoj festenis kuracisto. Li estis jam tute ebria, kiam iu vokis lin rapide al malsanulo. Tre malfacile li aliris kaj sidi ̧is sur la randon de l’lito.

—Donu vian manon, — li diras; sed erare, anstataû ĝin preni, li prenis la sian kaj palpis al si la pulson.

—Kio? malsana? — ekkrias li subite. — Ebria estas tiu çi sentaûgulo.

Bona vino al la finoRedakti

Zalman fartis tre malbone, kaj iris al la kuracisto, kiu avertis lin: "Ĉesu drinki alkoholaĵojn, se vi ne volas endanĝerigi vian vivon!"

Zalman kapjesis kaj foriris. Survoje li renkontis amikon, kaj rakontis al li pri la averto de la doktoro. Dum ili promene parolis, ili eniris drinkejon, kaj Zalman mendis plenan glason da vino.

Amiko: "Ĉu vi decidis memmortigi?"

Zalman: "Tute ne! Ni simple kondutu, kvazaŭ mi iris al la kuracisto morgaŭ kaj ne hodiaŭ."

Kiel pagi kuracistonRedakti

Milionulo diras al sia kuracisto:
- Mi decidis anstataŭ pagi al vi honorarion, mencii vin en mia testamento, ĉu vi estas kontenta?
- Ho, jes, nur redonu al mi por momento la recepton, mi faros kelkajn korektaĵojn.

MemoruRedakti

Paciento: Doktoro, mi suferas pro terura problemo pri memoro! Kion mi devas fari?

Kuracisto: Pagi la konsulton anticipe!

RabatoRedakti

Post sanekzameno ulo demandas la kuraciston:

- Kiom kostas?
- Kostas 200 realojn.
- Ĉu 200? Ĉu ne estas rabato por ista kolego?
- Ĉu vi ankaŭ estas kuracisto?
- Ne, mi estas rabisto.

Medicino kaj aŭtomobiloRedakti

„Oni ne kredus, pro kio homoj iras al kuracistoj.“

„???“

„Novák iris antaŭtagmeze al kuracisto kaj revenis kun lavita veturilo.“

Faka vortprovizoRedakti

Viro rakontis al sia kuracisto ke nun li ne povas fari ĉiujn hejmajn taskojn kiujn li kutime faris. Kiam la kuracisto finis inspekti la pacienton, la viro diris, "Nu, bonvolu diri al mi en komprenebla Esperanto kio okazis al mi.

La kuracisto respondis, "Nu, se tiel, vi simple estas pigrulo."

"Bonege, - la viro respondis, - do bv doni al mi la medicinan termon por ke mi diru tion al mia edzino."

Kuracisto kaj SatanoRedakti

Malsanas la filo de la Infera Reĝo, tiu ĉi ordonas la diablojn venigi kuraciston el la tero . Kiam la helpa diablo foriras, Satano rekomendas:

- Nur alvoku tian kuraciston, antaŭ kies pordon estas plej malmulte da fantomoj.

Sur tero, la diablo jam iras ĉien , sed ne trovas tian kuraciston. Ĉe pordo de iu ajn kuracisto, staras almenaŭ tridek aŭ kvardek fantomoj. Intencante returni Inferen, subite li trovas ke ĉe iu kuracisto estas nur unu fantomo . Tre ĝoje , la diablo ekkaptas tiu ĉi kuraciston kaj lin irigas en Inferon . Kiam li tuj kondukas lin al la Reĝo, Satano demandas:

- De kiam longe vi iĝis tiel lerta, kuracisto?

La kuracisto respondas:
- Mi jus fariĝis kuracisto, de nur kelktagoj, kaj mi ĵus kuracis nur unu pacienton !

MemoroRedakti

Tri maljunaj viroj estas ĉe la kuracista oficejo por memora testo.

La kuracisto demandas la unuan viron, "Kio estas trioble tri?" "274," venis la respondo.

La kuracisto levas la okulojn kaj rigardas al la plafono kaj diras al la dua viro: "Estas via vico. Kio estas trioble tri?" "Mardo", respondas la dua viro.

La kuracisto malgaje balancas la kapon, tiam demandas la trian viron, "Bone, via vico. Kio estas trioble tri?" "Naŭ," diras la tria viro.

"Bonege!" diras la kuracisto. "Kiel vi akiris tion?" "Simple," li diras, "ĵus subtrahis 274 de mardo."

Malbona novaĵoRedakti

Kuracisto diras al viro: "Mi havas malbonan novaĵon por vi. Vi baldaŭ mortos."

"Ho ve! Do kiom da tempo mi ankoraŭ vivos?"

"Dek."

"Dek? Dek da kio? Ĉu jaroj, ĉu monatoj?"

"Naŭ..."

SolvoRedakti

„Unu kuracisto rekomendis al mi, ke mi veturu kuraci min al maro kaj alia krucisto, ke mi multe promenu.“

„Do vi iru piede al maro.“

AlieRedakti

"Doktoro, mia edzo kredas esti kato, ĉasas musojn dum la tutan tagon, kaj manĝinte korŝire miaŭas" maltrankvile diras sinjorino al kuracisto.
"Ne estas grava; donu lin tri el tiuj piloloj po tago dum la venontaj du semajnojn, kaj li sendube resaniĝos".
Preninte kuracilon, la virino ekas eliri sed, kvazaù subite prenita de grava penso, returniĝas al la kuracisto: "Pardonu min, doktoro, sed eble mi malbone klarigis al vi mian problemon. Fakte, min nur necesas bonan digestigilon."

AlieRedakti

Maljuna avarulino renkontas kuraciston en monduma kunveno. Por ŝpari la prezon de konsulto, ŝi tedas lin en la plenplena salono per detala priskribo de siaj doloroj.

— Kion vi povus preskribi al mi, sinjoro doktoro?

— Venu do morgaŭ en mian kabineton.

— Ĉu vi povas fari vian diagnozon ĉi tie?

— Certe, sinjorino. Bonvolu vin malvesti.

Reformista kuracistoRedakti

Un mediko odiavis, ke suaj pasienti stopavus lin in strado pro demandiar medikalan avison, ne payante monon. Li desidavis stopiar tion. In certa diurno li konvenis un el suaj pasienti, kiu eksklamis: "Doktor', mi gaudias mi visiar von. Mi avas tia severan doloron in mia flank'!" Medik' monstris grandan intereson kay dikis: "Klosu vostrajn okulojn kay monstru vostran langon." Post ition, li de-andavis, abandonante istiun pasienton standiar in strado kon sue lango exteriore.

Ĉe la kuracistoRedakti

- Ĉu vi konsultadis iun alian antaŭ veni al mi?

- Jes, doktoro, la sanigisto de la vilaĝo.

- Ha! Kaj kian stultan konsilon li donis?

- Ke mi iru al vi kun granda hasto!

Kio gravasRedakti

Kuracisto ekzamenas iun, kiu havis aŭtomobilan akcidenton:

- Ĉio ŝajnas en ordo. Estas nur tiu ŝvelaĵo al genuo, sed tio ne gravas al mi!

- Doktoro, se ĉi tiu genuo estus la via, ankaŭ al mi tute ne gravus.

Kuracista akceptoRedakti

La juna kuracisto senkonsile esploradas la medicinajn konstataĵojn de la paciento:

- Estus tre bone, se ekde nun vi konsumus malpli da alkoholaĵoj!

- Mi estas antialkoholisto, mi drinkas eĉ ne guteton!

- Kaj kiel vi statas ĉe la fumado?

- Dum la vivo neniam mi fumis.

- Al vi malutilas ankaŭ la tro grasaj manĝaĵoj! Lasu la grasajn viandojn!

- Mi tute ne manĝas viandon. Mi estas vegetarano.

- Ej nu, mil diablojn! Ion vi tamen manĝas volonte!

- Jes ja. La ĉerizokompoton.

- Nu, bone! Tiel mi malpermesos ĝin!

GejecoRedakti

Ĉe doktoro :BONVOLU SENVESTIĜI?

PETRO: SED UNUE NI IOMETE KARESOS UNU LA ALIAN!

FamoRedakti

Parolas du kuracistoj . Unu el ili tre fanfaronas: Ja, post 20 jaroj da laborado min konas la tuta mondo .

La alia flustris : Jes, precipe tiu alia mondo!

Ĉe kuracistoRedakti

Kuracisto propanas al la malsanulo:

─ Sinjoro, manĝu pli multe da fiŝoj! Ĝi enhavas multe da fosforo.

─ Sed sinjoro doktoro, mi deziras resaniĝi kaj ne lumi nokte."

LudoRedakti

En lito kuŝas la geedza paro .

La edzo demandas la edzinon;

-Ĉu vi deziras iomete ludi kvazaŭ ni estus doktoroj?

-Bone-sed ĉu vi deziras la ŝtatan doktoron aŭ privatan?

-Mi ne komprenas?

-Ja, la ŝtatan dokoron vi devas atendi malplimulte 3 monatojn kaj la privatan vin kostas 100 eŭrojn por unu vizito!

FurzuloRedakti

- Sinjoro kuracisto, mi ne scias kio okazas al mi, sed mi kontinue furzas. Feliĉe oni ne povas rimarki tion, ĉar ĝi nek odoron nek sonon havas. nun, dum ni paroladas, mi jam furzis minimume trifoje. Donu al mi iun medikamenton kontraŭ tio!

La kuracisto skribas recepton por Johannes Marcus Marci, kaj li revenigas lin post tri tagoj. Marci alvenas post tri tagoj malkontente.

- Kion vi donis al mi? De kiam mi manĝas tiun medikamenton, ĝi ankaŭ plu ne havas sonon, sed ĝi estas tiom malbonodora, ke oni ne povas elteni ĝin!

- Nu, tiam via flarsenso jam estas en ordo. Nun mi skribas ion por plibonigi vian aŭdkapablon.

NotojRedakti

  1. Jam tri mallongaj filmetoj kun voĉlegado de literaturaĵoj en Esperanto aperis en la Youtube-kanalo de Pola Esperanto-Junularo.
  2. Fontoj? Mi ne trovis fontojn. Y.K.