Lingvisto

"Lingvisto is a blog about languages"

~ Wordpress pri Lingvisto
Lingvistoj punitaj en infero

"Bezono estas plej forta ordono"

~ Zamenhof
Esperantista lingvistino

"Zamenhof ne estis lingvisto"

~ reformemulo pri Zamenhof

"Hispana lingvisto en prelego diskutis la ekeston de tiu uzo kaj iom kritikis la karakteron de plago"

~ hispano pri iu lingvisto

"iu lingvisto iam diris: "legi la ĉeĥan estas kvazaŭ legi la germanan, sed kun slavaj vortoj""

~ germano pri iu lingvisto

"Wikipedio esas utensilo quan helpas a ni developar la linguo, krear nova vorti ed avancigar nia linguo."

~ Idisto

"Mi ne estas lingvisto"

~ Bertilo Wennergren pri si mem

"Mi ne estas lingvisto"

~ Detlef Karthausankaŭ pri pri si mem

"La metoda lingvisto en mi ŝatas atestitajn ekzemplojn"

~ gejo pri sia amanto dum seksumado

"Lingvisto estas homo, kies fako estas Lingvistiko"

~ Vikipedio tre inteligente pri lingvisto

"Ankaŭ lingvistoj estas homoj"

~ Libera Folio pri supra diraĵo

Lingvisto (bonalingve Lingvosciencisto malbonelingve lingvikisto) estas homo, kies fako estas Lingvistiko. Li (ĉar estas tute vira afero) estas sciencisto, kiu studas pure lingvajn demandojn, fakulo pri lingvoscienco. Bedaŭrinde estas ofta kutimo inter s-anoj kaj eble kialo por la mankanta kredebleco de Esperanto kaj Esperantistoj. Ofte fama lingvisto mallaŭdas Esperanton, pro tio, ili meritas la penojn de infero.

Lingvistejo

HistorioRedakti

La lingvistiko de la 19-a jarcento vidis la lingvon socia kaj biologia, kaj ne havis firman opinion pri tio ĉu ĝi estas komunikilo aŭ esprimilo. La strukturismo de la 20-a jarcento vidis la lingvon socia komunikilo, kaj ŝanceliĝis pri tio ĉu ĝi estas inventita aŭ biologia - kaj en tiu situacio, Ivo Lapenna en "Retoriko" kompreneble voĉdonis por inventita ekesto de la lingvo. La progreso en lingvistiko bedaŭrinde ne pravigis lin: ekzemple Steven Pinker en "The language instinct" (La lingva instinkto - plurlingven tradukita) nun rakontas ke ĝi estas individua esprimilo, specifa trajto de la homa cerbo.

Scienca lingvistiko ekzistas nur depost 1957, kiam aperis "Syntactic structures" de Noam Chomsky. Ekzistis sporadaj klopodoj por lingvistika scienco antaŭ tiu tempo, kompreneble, sed en "okcidenta scienco" estis paŭzo de ĉ. cent jaroj, kiam la laboro de lingvistoj plejparte konsistis en kolektado kaj ordigado de datumoj, sen teorioj pri la esenco de la homa lingvokapablo. Tion oni lasis al la polaj okulistoj, kiuj siavice nur spekulativis kaj ne esploris la datumojn.

Post la rimarkoj de Halliday, la kampo de ekolingvistiko kreskis konsiderinde, precipe la analizo de la influo de specifaj paroladoj pri la medio, anstataŭ tiu de la influo kiun la lingvoj havas ĝenerale. Kiel 'patro' de la ekolingvistiko estas konsiderata Einar Haugen, kvankam li ne uzis tiun terminon. Li uzis - en la angla - la esprimojn "ecology of language" (ekologio de la lingvo) kaj "language ecology" (lingva ekologio), sen deferencigi inter ili, kaj li difinis la lingvan ekologion kiel "studoj pri la interagoj inter iu lingvo kaj ĝia medio" (1972).

PrauzoRedakti

— Ĉu via kara filino parolas ankaŭ fremdajn lingvojn?

— Jes ja! En dek du lingvoj ŝi povas diri la jes-on, kiam oni petas ŝian manon.

IndecoRedakti

Indas dediĉi energion al informado direktita al lingvistoj, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto.

Eblaj konsiderojRedakti

Estas ok eblaj vidpunktoj pri lingvoj:

Kia estas la lingvo? Aŭ natura (N) aŭ artefarita (A).
Kie estas la lingvo? Aŭ en la individuo (I) aŭ en la socio (S).
Por kio estas la lingvo? Aŭ por esprimado (E) aŭ por komunikado (K).

Tio estas la tri fundamentaj lingvistikaj demandoj, ĉiu kun po du eblaj respondoj, do entute 2 x 2 x 2 sciencaj paradigmoj: NIE, NIK, NSE, NSK, AIE, AIK, ASE kaj ASK. Unu el tiuj estas la plej bona, tial la idea asociiĝo al ludmaŝino. Se leginte la tiean diskuton vi ankoraŭ havos demandojn, mi volonte ilin traktos kun vi, ekzemple en la Akademia retlisto.

Tamen notu ke vi rajtas mallongigi "metalingvistika unubraka ŝtelisto" al MUŜ, nur se vi promesas ne diri ke mi havas MUŜ-on en la kapo! Temas pri grilo, finfine, ne muŝo.

Oni vidas unu bonan flankon de la Civito: Ĝi devigas nin al teoria rigoro. Ĝi prezentas ASE kiel teorion pri Esperanto suplementan aŭ anstataŭan al ASK. Oni ne tro laŭdu siajn proprajn inventojn, tamen ŝajnas al mi ke MUŜ ne nur elegante evidentigas la parencecon inter ASE kaj la faŝisma NSE, sed ankaŭ faciligas trovi alternativon al la intelekte bankrota ASK.

PrestiĝoRedakti

La lingvistiko havas malpli da reala prestiĝo ol Esperanto, sed neniu atentas pri tio. Neniu baza ideo pri la homa lingvo trovas konsenton de lingvista plimulto. Male, 99% el tiuj kiuj interesiĝas pri neŭtrala internacia lingvo, elektas Esperanton. En la empiriaj sciencoj normale okazas konverĝo de la teorioj, sed ne estas malfacile vidi, se oni pretas por tio, ke en lingvistiko okazas tute male.

NE EKZISTAS EN LINGVISTIKO UNUECO EĈ PRI LA PLEJ ELEMENTAJ KONCEPTOJ.

Lingvistiko kaj HistorioRedakti

La grava diferenco inter historio kaj lingvistiko estas ke en historio oni de tempo al tempo ŝanĝas la regulojn. Se historio estus same natura scienco kiel lingvistiko, ni apenaŭ rajtus esperi mondon sen militoj, ekzemple. La ideo ke lingvo estas natura eco de la homo dum la milito estas nur porokaza miskutimo, estas ne nur pli agrabla sed ankaŭ pli vera.

HomecoRedakti

Ankaŭ lingvistoj estas homoj. Kaj kiel homoj ili estas influataj tre profunde de la ĉirkaŭa medio kaj de la ideoj de sia tempo.

Lingvistiko kaj EsperantoRedakti

Lingvistoj reflekse taksas esperanton iom ridinda afero, kaj opinias ke ĝi ne estas "vera lingvo" (kaj lingvistoj estas kutime tre raciemaj).

Esperanto estas surprize facile lernebla, sed lingvistiko, male, estas surprize malfacila. Dum Esperantistoj emas iom troigi la facilecon de Esperanto, kaj ege troigi la rolon de ĝia facileco, ili emas komplete ignori la malfacilecon de lingvistiko. Evidente, tio estas fonto de multaj misjuĝoj.

Por kio ni bezonas lingvistikon? Ĉu ne sufiĉas la lingva praktiko? Kaj se io teoria restas klarigenda, ĉu ne sufiĉas interlingvistiko? Ĉu ni vere bezonas la ĝeneralan lingvistikon, temantan pri ĉiuj lingvoj, ne nur la internaciaj planlingvoj?

Krom la tradiciaj antaŭjuĝoj kaj krom la manko de praktikaj spertoj de la plimulto de lingvistoj kontraŭ planitaj lingvoj ĝenerale kaj Esperanto aparte, la misprezentado de Esperanto precipe fare de la Esperanto-propagando mem kontribuis al la misa (fuŝa aŭ falsa) percepto de Esperanto en la "ekstera mondo". Tio siaflanke kaŭzis la panikan (aŭ amokan) kaj sufiĉe seniluziigan reagon de la e-istoj, kiuj klopodis veki la impreson, ke Esperanto estas "tute normala lingvo", kio ĝi ja probable efektive estas, en la atendo, ke la lingvistoj kredos tion kaj komencos ĝin kiel realan lingvon. Malfeliĉe, la lingvistoj ne kredis ĝin, kio kaŭzis ke la e-istoj estis seniluziigitaj kaj koleraj kaj komencis direkti siajn agresojn kontraŭ la lingvistojn kaj la kritikantojn de Esperanto entute, kiujn ili nun treege malamas, tiel ke la vitro estas frakasita por longa tempo.

Ĝuste la interlingvistiko estas tiu parto de la lingvistiko kiun ni _ne_ bezonas. Rilate al aliaj planlingvoj, sufiĉas la kruda praktiko: eble 99% de la planlingva aktiveco en la mondo estas Esperanta. Tiupunkte la fina venko jam okazis komence de la 20a jarcento, sed al interlingvistoj ankoraŭ plaĉas prisnufi la putrantan kadavron.

Alivorte, kvankam lingvo ne estas scienca teorio, estas admirinda unueco ĉirkaŭ Esperanto. Estas pli da konsento ke Esperanto estas _la_ (neŭtrala) internacia lingvo ol estas da konsento pri la homa origino de la tutmonda varmiĝo. Zamenhof revis “unuigi l’ homaron”, sed kiom tio entute eblas pure lingve, jam pruviĝis per la Ido-krizo. Do, ĉio pruvenda koncerne unuecon jam estas pruvita. Ni ne plu bezonas teorion por pravigi ĝin.

Teorion ni bezonas rilate al la demando pri lingva diverseco. Ĉu ĝi estas protektinda? Ĉu la dialekta diverseco estas parto de la lingva diverseco? Kia estu la rilato inter lokaj lingvoj kaj la internacia? Kio estas la rilato inter biologia kaj lingva diverseco – kaj kie estas la limoj inter lingvo kaj biologio? Tio estas enorme malfacilaj demandoj, kaj la Esperantistoj malemas pensi ili, ĉar ili kredas ke ĉio rilata al Esperanto devas esti facila. Sed se ni ignoras la demandojn pri diverseco, ni ofertas neniun vizion al la mondo. Kaj tiam eĉ la plej bonvola mondo ne sukcesas rigardi nin seriozaj.

Ho, boneRedakti

Oni devas ignori la modernan lingvistikon, kun nomoj kiel Newmeyer, Uriagereka, Platzak, Haegeman, Rizzi, kaj multaj aliaj - sed plej fame Chomsky.

LeksikologioRedakti

Leksikologiovortscienco estas branĉo de lingvistiko, kiu esploras leksikan signifon, uzadon kaj prononcadon de vortoj (fakte leksemoj). Leksikologojn ankaŭ interesas frazeologio.

Ne miksu kun leksikografio, kiu okupiĝas pri praktikaj demandoj koncernantaj kreon de vortaroj.

GazetojRedakti

Kiel unuan lingvistikan gazeton ni povas jam rigardi La E-isto, kiu enhavis multajn lingvajn klarigojn de Z, de Wahl k. a. Simile estas Lingvo Int., Linguist., plue: E-a Evoluo de H. Sentis en Grenoble, Lingvo Cosmopolita de Saussure kaj Mond-Lingvo de J. Wersbart en Nürn­berg. La gazeto, kiu havis antaŭ la milito en lingva kaj organiza senco la plej grandan signifon, estis Oficiala Gazeto E-ista, eldonita de la E-ista Centra Oficejo. La E-ista Akademio kreis en junio 1929 laŭbezone aperan­tan Oficiala Bulteno-n, por iom ansta­taŭi la OGE.

RevuojRedakti

  • Lingvo Interracia. Oficiala organo de Helena EA. Fondita en 1928. Formato 24x17. Aperas ĉefe en greka lingvo. Red. d-ro A. Steamatiadis.

Popola lingvistikoRedakti

Popola lingvistiko (folk linguistics), ankaŭ pseŭdolingvistiko[1] estas subkampo de lingvistiko en kiu asertoj pri lingvo fare de lingvouzantoj fariĝis la temo de esploroj[2]. Ĝi estas kolekto de familiaraj vidpunktoj pri la lingvo kaj parolada fenomeno. La angla termino "folk linguistics" estis enkondukita en la jaro 1964 fare de Henry Hoenigswald en la prezentado A proposal for the study of folk linguistics[3] (Propono por la studo de popola lingvistiko), la ekvivalentoj de ĉi tiu koncepto aperis ankaŭ en la lingvistiko de la rusa kaj germana[4].

EtimologioRedakti

 
Isidoro de Sevilo, fama pro siaj popolaj etimologioj.

En lingvoscienco, oni nomas etimologio', paretologio,[5] krucetimologioasocia etimologio al la pseŭdoscienca metodo klarigi la devenojn de la vortoj bazita ĉefe en popolaj kredoj kaj tradicioj, uzante la similaĵojn kun similaj aŭ homofonaj vortoj klopode serĉi la rilatojn inter ties signifoj. Tia kreado de falsaj signifoj manifestiĝas ĝenerale ĉu per semantika ŝanĝo aŭ per fonetika adaptado de vorto. “Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)

En la naturaj lingvoj la fenomeno de morfema reanalizo rezultis en kelkaj popolaj etimologioj.

Wilhelm Wundt, germana filozofo kaj psikologo, difinis ĝin en 1911 kiel analogio fonetika-semantika. Poste Leo Spitzer nomigis ĝin spirita metafiziko, pro subita intuicio aŭ sento kiu venas la stilisto rilate al la necesa kaj komunika ligilo kiu estas inter lingva detalo riptita kaj la strukturo de la vortaro de teksto, kio permesus elpreni la psikologian radikon de ĉiuj tiuj izolaj elementoj. Ĝi rivevas ankaŭ la nomon de evolua etimologio ĉar oni konsideras la naturan evoluon de la lingvo kaj sinkronia etimologio ĉar male oni studas ĝin kiel stata funkciado. Albert Dauzat en 1922 priskribis ĝin kiel homonima allogo pro sia apero per paronima allogo kaj Joseph Vendryes en 1953 nomigis ĝin vorta analogio.[6]

En Esperanto specifa kazo de etimologioj, ĉu volaj ĉu nevolaj, devenas el koincido aŭ simileco de diversaj radikoj kaj afiksoj. Ekzemple la koincido inter sen-egala kaj senegal-a, ekskuzo kaj eks-kuzo, esper-anto kaj edz-peranto ktp.

IPA skribaĉoRedakti

Laŭ klasikaj lingvistikaj akordoj, oni uzas grafikajn entenilojn kiel [kvadrato], /kliniĝo/ kaj <angulo> por distingi [fonetikajn], /fonemajn/ kaj <ortografiajn> analizojn, kun fonetikaj simboloj similaj al tiuj el la normo "Kirshenbaum ASCII IPA", uzita interrete en la interretforumo de noticoj "sci.lang" (prononco de "Kirshembaum": "Kirŝembaŭm, esperantigite "Kirŝembaŭmo"). La kurtigo "IPA" aludas la nomon en angla de la Internacia Fonetika Alfabeto.

Nelingvistoj povas legi ĉion kio estas neklara kiel "iom da stranga bruo".

Io ajnRedakti

Laik-lingvistikaj konvencioj plej ofte ne baziĝas sur io ajn reala. Se oni akceptas paradigmon laŭ kiu la lingvo esence estas invento, tiam tio estas en ordo; oni inventas la konvencion kune kun la lingvo, kaj la konvencioj validos eĉ se ili kontraŭdiras unu la alian kaj ĉion ceteran. La sola malavantaĝo estas ke ne eblas preni lingvon tre serioze. Male, se oni prenas la lingvon kiel naturan fenomenon, fariĝas tre malfacile akcepti la ekziston de malsamaj lingvoj, krom se ankaŭ iliaj parolantaroj estas distingitaj en iu biologie fundamenta maniero. Do, por atingi seriozecon kaj eviti rasismon eblas nur rigardi la lingvon kiel naturan ĉe la individuo, ne ĉe la nacio.

EkolingvistikoRedakti

Ekolingvistiko aperis en la 1990aj jaroj kiel fako de lingvoscienco kaj nova paradigmo de lingva esploro kiu prikonsideris ne nur la socian kuntekston de lingvo, sed ankaŭ la ekologian kuntekston en kiu socioj troviĝas. Ofte la artikolo "Novaj rimedoj de signifo: la defio por aplikata lingvistiko" de Mikael Halliday estas konsiderata frua teksto, kiu instigis lingvistojn konsideri la ekologian kuntekston kaj ĝian influon sur lingvon. La defio por Halliday estis inter alie adapti la lingvistikon al la problemoj de la 21-a jarcento, specife al la amasa detruo de ekosistemoj. La ĉefa ekzemplo donita de Halliday estis "ekonomia kresko". Li priskribas kiel la konotacioj kiujn havas la vortoj "forta", "granda", "bona" kaj "kresko" en la angla donas pozitivan aspekton al kresko, malgraŭ ĝiaj ekologie detruaj konsekvencoj.   La ĉefa enreta esplorforumo por ekolingvistiko, la Ecolinguistics Association, karakterizas ekolingvistikon en tiu ĉi maniero.

Lingva ekologio kaj lingva diversecoRedakti

Ekde la 1980-aj jaroj, pluraj aŭtoroj dediĉis sin al tiaj studoj. Estas Alwin Fill, ĉe la Universitato de Graz, Aŭtrio, kiu elstaras en tiu kampo. Li donis la jenan difinon: "Ekolingvistiko estas la branĉo de la lingvosciencoj kiu pritraktas la interragojn, ĉu inter du unuopaj lingvoj aŭ inter parolantoj kaj grupoj de parolantoj, ĉu inter la lingvo kaj la mondo, kaj ĝi intervenas favore al la diverseco de manifestiĝoj kaj rilatoj por la konservado de la magrandaj." Rilate la "malgrandaj", Couto ":0" asertas : "La ekolingvistiko defendas la malgrandan, la pli malfortan, la malestimatan, la diskriminaciatan.

Ekolingvistiko ankaŭ esploras la rolon de lingvo en la disvolviĝo kaj ebla solvo de ekologiaj kaj mediaj problemoj (Fill,1993 in Al-Gayoni 2012: 28). Alidirite ekolingvistiko estas fako por konservado de lingva diverseco, samcele al la Esperanto-movado[7].

Ekolingvistiko kaj ekonomioRedakti

Nuntempe oni ankaŭ ĉiam pli kaj pli enkondukas en la ekolingvistiko ekonomiajn konsiderojn. Demandoj kiuj estas starigataj estas i.a.: kiom kostas lingva diverseco - kaj kion ĝi alportas por ŝtato? Kiom da laborpostenoj ĝi kreas? Kiel konscia uzo de lingvo povas kontribui al solvado de konfliktoj? Kiel la lingva diverseco de la mondo konserveblas kaj ĉu estas rilato inter lingva diverseco kaj paco?

Ekolingvistiko kaj EsperantoRedakti

La organiza komisiono de la premio Delfí Dalmau financis librokolekton pri ekolingvistiko omaĝe al la elstara pioniro de sociolingvistiko kaj kataluna esperantisto kiu estis Delfi Dalmau. Ekolingvistiko estis temo dum seminario de la interlingvistika esperantologia asocio GIL 23.-25a novembro 2012 en Berlino. Universala Esperanto-Asocio mencias en la Manifesto de Prago (1966) ke : "Ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj tial inda je protektado kaj subtenado."

RimedojRedakti

Sur la retejo de Ecolinguistics Association troviĝas larĝa oferto de rimedoj inkluzive la reta revuo Language & Ecology (Lingvo & Ekologio) kaj internacia reto de ekolingvistoj.

Ismoj kaj skolojRedakti

Skoloj ekde la 1910aj jaroj:

Famaj demandoj kaj debatoj:

Modernaj formalaj gramatikmodeloj:

Vidu ankaŭRedakti

Kion vi volas!

LiteraturoRedakti

  • Lingvo Stilo Formo. Studoj de Kalocsay. 1931, 144 p. Enhavo: ESPERANTA Vortfarado; La evoluo de nia poezia lingvo; Senmodaj respondoj; La ESPERANTA rimo; ESPERANTA elparolo; Pri la ESPERANTA ritmo; Klasika ritmo en ESPERANTO; La mezepoka ESPERANTO.

NotojRedakti

  1. dompti -> malsovaĝigi; dresi
  2. digresio.
  3. aside : krom; flanken; paranteza (au flanka) rimarko; _digresio_;
  4. eŭtrof-a
  5. "Subsugesti" estus bona propono, se *sugesti* estus oficiala vorto, sed …
  6. severaj vivkondiĉoj
  7. kontrici-o