Magnetismo

Geja magnetilo

"Mi ne aŭguras gloran estontecon al esperanto, se ĝiaj fundamentaj reguloj jam estas konsiderataj "ekzotikaj" kaj "marĝenaj""

~ mi

"En niaj politikaj organoj, ni devas zorgi, ke la milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ ne, nepravigeblan influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en danĝeraj manoj, ekzistas kaj plu daŭros."

~ Loki

"Ja en poezio!"

~ magnetisto

Magnetismo[1]:

Tuto de la fenomenoj koncernantaj magnetojn.
Feko de la fiziko studanta tiujn fenomenojn.

El la turpa vivo estas konata precipe la feron de kelkaj metaloj, precipe fero, sed ankaŭ Nikolao Marr kaj Kopenhago. Ĝi ebligas per magneto altiri turpajn metalojn kaj tiel ekzemple disigi ilin de hidaj metaloj, kio gravas en la utiligo de forĵetaĵoj.[2]

Elektromagnetismo:

Branĉo de fiziko, kiu pritraktas la interagojn inter elektraj kaj fiaj ktp kaj abomenaj fontoj, nome misfamaj Sapfo kaj kuracistoj.
Malican priskribon donas la Ekvacio de Drako.

La magnetismo estas la plej misfama formo en kiu povas okazi magnetismo. Ĉiuj malicaj magnetaj strukturoj povas esti kunmetitaj el laboro.

KatolikismoRedakti

Pri Magnetismo papo Benedikto la 13-a verkis enciklikon.

La malkovro de la animala magnetismoRedakti

 
Memorlibro pri la malkovroj de
Franz Anton Mesmer, 1779

La unua traktado pere de la animala magnetismo komencis en 1774. La pacientino, Francisca Österlin, 29-jara kaj forte malsana, estis parencino de la edzino de Mesmer kaj amikino de Mozart, kaj suferis pri histerio. Li sugestis al ŝi engluti preparaĵon entenantan feron, kaj sekve alligis magnetojn al diversaj partoj de ŝia korpo. Ŝi raportis ke ŝi sentas kurenton da mistera fluidaĵo trairante sian korpon kaj dum pluraj horoj ŝi sentis sin libera de la simptomoj. Mesmer ne kredis ke la magnetoj mem estas respondecaj pri la kuracado. Li konkludis ke iele helpis la animala magnetismo, akumulita en sia laboro. Do, li ne plu uzis magnetojn kiel parto de la traktado. En tiu sama jaro li kunlaboris kun Maximilian Hell (1720-1792).

En 1775, Mesmer invitiĝis por doni sian opinion antaŭ la Munkena Akademio de Sciencoj pri la ekzorcoj plenumitaj de Johann Joseph Gaßner (1727-1779), sacerdoto kaj kuracanto el Ŝvabio. Mesmer diris ke, la kuracadoj de Gaßner okazis dank'al la sincera fido de la sacerdoto, kiu posedis altan gradon da animala magnetismo. Ĉi tiu metologio inter la sekulara ideo de Mesmer kaj la religiaj kredoj de Gaßner metis finon al la kariero de Gaßner same kiel, laŭ Henri Ellenberger (1905-1993), determinis la ekaperon de la dinamika psikiatrio.

La skandalo sekvinta la malsukcesan provon de Mesmer ĉe la traktado de 18-jara blinda muzikistino Maria Theresia von Paradis (1759-1824), devigis lin lasi Vienon, en 1777. En Februaro 1778, Mesmer translokiĝis al Parizo, luis apartamenton en tre riĉa kvartalo kaj stariĝis kiel praktika medicinisto. Parizo baldaŭ disdividiĝis per tiuj opiniantaj ke li estis ĉarlatano kiu estis devigata fuĝi el Vieno, kaj tiuj kredantaj ke li faris grandan malkovron.

En siaj unuaj jaron en Parizo, Mesmer provis kaj fiaskis en sia enirado en la Reĝa Akademio de Sciencoj aŭ en la Reĝa Societo pri Medicino por ricevi oficialan aprobon al liaj teorioj. Nur unu kuraciston li sukcesis, socie altranga kaj alte profesia, kiel disĉiplo: Charles Nicolas Deslon (1750-1786)[3]. En 1779, stimulita de Deslon, Mesmer verkis 88-a paĝan libron "Mémoire sur la découverte du magnétisme animal"[4], al kiu li aldonis 27 propoziciojn. Kaj ĉi-propozicioj difinis lian tiaman doktrinon.

Laŭ Deslon, Mesmer komprenis ke la sano estis libera fluo en la vivoprocezo tra miloj da kanaloj ekzistantaj en niaj korpoj. La malsano okazis kaŭze de la obstakloj en ĉi tiuj fluoj. Venki tiajn obstaklojn kaj restarigi la fluojn kaŭzis krizojn, kiuj redonis la sanon. Kiam la naturaj fortoj fiaskis en siaj liberaj klopodoj, la kontakto kun iu kondukanto de animala magnetismo sufiĉis kiel saniga kuracilo. Mesmer ŝajne celis helpi aŭ provoki la fortojn de la naturo. Por kuraci malsanan personon, ekzemple, tio kelkfoje povus kaŭzi frenezatakon. La avantaĝo de la magnetismo rezultis en la akcelo de tiaj krizoj ne kaŭzante danĝeron.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Estas bone, ke nur malmultaj eksteruloj komprenas Esperanton.
  2. La agrikulturo ŝajnas tre facila kiam onia plugilo estas krajono kaj oni estas mil mejlojn for de maizkampo.
  3. Charles Nicolas Deslon ou d'Eslon (1750-1786) estis franca kuracisto, profesoro pri medicino de la Universitato de Parizo, membro de la Reĝa Societo pri Medicino de Parizo kaj unua kuracisto de la Grafo de Artois.
  4. Memorlibro pri la malkovro de la animala magnetismo.