Viandaĵo

(Alidirektita el Manĝo)

"Tago tagon sekvas, sed ne similas"

~ Zamenhof pri vivo en burgoj
Burgarbo.jpg

"Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti"

~ Zamenhof pri kolbasobulko

"Pendonto ne dronos"

~ Zamenhof pri pendontan salamon

Viando estas la kadavro de povra besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo de maniuloj. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de torturitaj bestoj, turpe mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj — normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj—, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj —la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj—. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.

BurgeroRedakti

Burgo (Ama id) estas manĝebla arbo, kiu kreskas en Hamburgo kaj kies gusto estas kvazaŭ karno. Tranĉaĵon de burgo oni nomas burgero.

Burgero kun gusto kvazaŭ pico estas picburgero. Oni tranĉas picburgeron el Picburgo, rilata arbo.

Ĉar burgoj kreskas nur en kelkaj lokoj de Germanio, ili rapide malaperos el tero pro usonaj rapidmanĝejoj kiel McDonald's. Do oni daŭre klopodas trovi anstataŭaĵon por burgero. La legomburgero estas kvazaŭ burgero farita en Romia imperio anstataŭ la burga arbo. Sed ĝi gustaĉas. La faboburgero estas farita el faboj anstataŭ ero de burgo, kaj eĉ pli bongustas ol normala burgero... sed, bedaŭrinde, ĝi tro kontribuas al la monda kvanto de karbondioksidaj gasoj por esti bona anstataŭaĵo.

Ĝi venas de la germana urbo Hamburgo. Alia vorto por similspeca bulko-sandviĉo, la kolbasa sandviĉo, dum longa tempo estis "Frankfurter", laŭ la urbo Frankfurto.

Ŝajne ne ekzistas Esperanta vorto por "burger" de ĉiuj akceptata. Oni foje diras "hamburgaĵo", ĉu ne, por "hamburger" -- sed mankas terminoj, verŝajne, por "cheeseburger", "fishburger", "whopper" ktp. "Hamburger" cetere havas du sencojn -- la viando mem (hakbovaĵo) kaj la sandviĉo farita el ĝi.

Aliaj proponus "venenoplatbulo" (aŭ "ventrobombo"), sed supozeble vi sopiris ion iom pli seriozan. Benson en CEED ofertas "burgo", "bovburgo", "hakbovaĵo", "hakbovaĵa platbulo". Pro tio, Neciklopedio elektis la terminon "burgo".

EmuoRedakti

Emuviando estas trograsa viando [1], kaj kun ĥolero je 85 mg/100 g, ĝi estas komparebla al aliaj grasaj viandotipoj. Plej el la uzeblaj partoj [2] estas, kiel ĉe aliaj kortoj, helaj viandoj; la emuviando estas konsiderata por kuiradaj celoj fare de la USDA kiel el Ruĝa maro pro sia ruĝa koloro kaj pH valoro proksima al tiu de bovaĵo,[3][4] sed por inspektaj celoj ĝi estas konsiderata kortobirdo.

SalamoRedakti

Salamo estas aŭ

  1. Speco de kolbaso
  2. Arabdevena vorto signifanta pacon.
  3. Amo de salo

MatematikoRedakti

Surskribo sur unu kolbas-vendejo: „Ni garantias, ke niaj salamoj enhavas cent procentojn de viando kaj nur dudek kvin procentojn de aliaj ingrediencoj.“

KarnoRedakti

 
Jen la karno

Karno, en la Biblio, signifas homo. En la Malnova Testamento karno indikas la homon kiel kadukan, kaj kiel individuon. En la Nova Testamento la vorto konservas la samajn sencojn kun plia nova signifo. Tio videblas bone en Sankta Paŭlo.

Paŭlo uzas la vorton “karno” laŭ tri niveloj

1) La plej elementa respondas al la demando: kion signifas diri ke la homo estas “karno”? Li estas karno ĉar kreitaĵo kaj, do, distingiĝas el la grando, grandiozeco, potenco, riĉo de Dio kiu estas spirito.

Tiu estas la konstanta signifo en la Malnova Testamento בּשׂר (bâśâr). Kar no, do, esprimas homon neplensence kiu estas אישׁ ('îysh: homo kiel individuo en sia valoro ), konsideritan kaduka, limigita (Gn 6,3, Psa 78, 39; 9,20; Jesaja 40, 6; 66,16; 49, 26; 31,3; Reasd 5,26; Jer 12, 12; Rm 7,5; 2 Kor 7,5; Jeĥ 28,9; 21, 9).

2) En la dua nivelo “karno” indikas la homon en ties aparteno al la mondo de la teraĵoj kaj tempaĵoj: karno estas tio kio estas tera en oni kaj apartenanta al la tempo. Kristo estis en la karno, marŝadis en la karno, sed ne laŭkarne (kio estas konotacio etika). “Kristo naskita laŭ la karno” indikas tiun duan nivelon. (1 Kor 7,28; 15,39; Rm 4,1; Lk 24,39).

3) Trianivele la vorto “karno” survestas konotacion etikan-religian: tiukaze ĝi akiras negativan signifon kaj sinomimas pekemon. Homo estas ĉiam eventuale ekpekanta: temas pri homo maljuste adheranta al la bonaĵoj donitaj de Dio, sed por ilin ĝui kontraŭe al la diaj intencoj kaj fariĝante ribela. “Esti karne” (Rm 7,14; “Marŝi laŭ la karno“ (2Kor 10,2). Vidu ankaŭ Ef 2,3; 6,5; 1Kor 10,18; Gal 5,15.19; Joh 8,17)

Tial “esti en la karno” povas signifi esti karnaesti en la mondovivi laŭmondume kaj eksterkrede.

Fronte al karno staras spirito (vivi laŭspirite), kiu ne aludas ĉi-kontekste al animo aŭ al la ero nekorpa de la homo, sed al ties ĝusta adhero al Kristo.

La tri konceptoj en unu sola vorto, klaraj kaj nekonfuzeblaj, kaj kompreneblaj el la kunteksto, montras ke la kristana lingvaĵo estis ankoraŭ serĉanta siajn lingvajn specifaĵojn.

PunoRedakti

Ekkoleris direktoro de arestejo: „Al tiu arestito el la sepa ĉambro pro puno al vespermanĝo donu du viando-tranĉajojn!“

„Kial?“

„Li estas severa vegetarano.“

ViandismoRedakti

Viandismo (aŭ karnismo) estas nocio uzata en diskutoj pri rilatoj de la homaro al bestoj, difinata kiel reganta ideologio, kiu kondiĉigas homojn subteni uzadon kaj konsumadon de bestaj produktoj, precipe viando. Karnismon oni priskribas kiel dominantan kredsistemon apogatan per diversaj defendo-mekanismoj kaj plejparte nekontestataj supozoj. La nocion karnismo kreis en 2001 Melanie Joy, socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, kiu popularigis ĝin per sia libro Why we Love Dogs, Eat Pigs, and Wear Cows [Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj] (2009).

Centre en tiu ideologio, laŭ la teorio, situas la akcepto de viandomanĝado kiel io "natura", "normala", "necesa" kaj (kelkfoje) "simpatia". Grava trajto de karnismo estas la klasado de nur unu difinita bestospecio kiel manĝaĵo, kaj la akcepto de praktikoj aplikataj al tiuj bestoj, kiujn oni malakceptus kiel netolereblan kruelecon, se oni aplikus ilin al aliaj specioj. Tiu klasado estas kulture relativa, tiel ke ekzemple kelkaj homoj en Koreio manĝas hundojn, dum oni tenas ilin kiel dombestojn en la Okcidento, kaj bovinojn oni manĝas en la Okcidento, sed protektas en granda parto de Barato.

Karnismo esence kontraŭas vegetarismon kaj veganismon. Plejmulto el la homoj vidas viandomanĝadon pli kiel ion ricevitan ol kiel ion elektitan. En la viandomanĝaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, la homoj ne pripensas kial ili taksas la viandon de kelkaj bestoj aĉa, kaj tiun de aliaj bongustega; ankaŭ ne kial ili entute manĝas bestojn. Sed kiam manĝado de bestoj ne necesas por supervivi, kiel nuntempe, temas pri propra elekto – kaj la elektoj ĉiam devenas el kredsistemo.

TRI MANĜAĴOJRedakti

Kruko tagmanĝas kun sia patro. Ili parolas pri memorperdo.

Avo Krukego: Ĉu vi scias ke ekzistas tri manĝaĵoj kiuj helpas lukti kontraŭ memorperdon?

Kruko: Ĉu vere, paĉjo? Sed mia memorkapablo restas sufiĉe akra.

Avo: Unue, mirteloj.

Kruko: Ha, mi ŝategas mirtelojn.

Avo: Kaj ankaŭ linsemoj, kompreneble.

Kruko: Nu, en ordo.

Avo: Kaj la tria estas... ni vidu... Li mense serĉas momenton. Ĉu mi diris "mirteloj"?

Kruko: He, eble. Mi ne certas. Sed mi kredas ke linsemoj helpas kontraŭi memorperdon.

Avo: Jes, jen! Linsemoj estas la tria manĝaĵo!

EntomofagioRedakti

 
Vendejoj de manĝeblaj insektoj en surstrataj merkatoj de Bangkoko, Tajlando.
 
Magvejlarvoj en restoracio en Polanco, en Meksikurbo.

Entomofagio (kiel neologismo el la greka ἔντομος [éntomos], ‘insekto’, kaj φᾰγεῖν [făgein], ‘manĝi’) aŭ insektomanĝado estas la manĝo de insektojaraneidoj, aŭ artropodoj ĝenerale, kiel manĝado kaj por homoj kaj por animaloj, manĝokutimo tre disvatigita en kelkaj kulturoj de la Tero: Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio; tamen, en kelkaj aliaj ĝi estas malmulte komuna aŭ konsiderata tabuo. La entomofagio estas studcelo kaj fako de la etnentomologio.

La faka termino entomofagio montras, ke la konsumado de insektoj estas konsiderata nekutima kaj nenormala. Antropologoj supozas tamen, ke iam insektoj estis ankaŭ parto de la eŭropa nutraĵo. La antikva poeto Aristofano nomis akridojn kvarflugilaj kortobirdoj, kaj romianoj ŝatis manĝi vermon nomita Cossus (de:Weidenbohrer). Dum la mezepoko tamen ŝanĝis la eŭropaj nutromanieroj kaj insektoj malaperis el la menuo. Tamen oni ŝajne ankoraŭ komence de la 20-a jarcento preparis melolontosupon en Norda Hesio kaj en Francio.[5] Kaj en la Biblio kaj en Korano oni mencias la manĝon de akridoj.

Pro ebla onta viando-manko kaŭzita de daŭre kreskanta monda loĝantaro, nutrofakuloj pripensas popularigi insektojn kiel efika nutraĵo ankaŭ en Eŭropo. Unuope aperas "insektomenuoj" en restoracioj kaj tiutemaj kuirartaj libroj, sed ĝis nun ili ne populariĝis. Insektoj destinitaj al komerco kaj konsumado en Eŭropa Unio devas submetiĝi al la Novel-food-regularo. Senkonscie multaj okcidentuloj jam manĝus certan kvanton de insektoj, kies pulvorigitaj restoj troveblus ekzemple en konfitaĵo, arakida butero aŭ frostigitaj legomoj.[5] Ankaŭ figoj enhavas ofte figvespojn.

El nutrofiziologa vidpunkto multaj insektoj estas bonaj proteinfontoj, ĉefe larvoj. 100 gramoj de afrikaj termitoj enhavas 610 kaloriojn, 38 gramoj da proteino kaj 46 gramoj da graso; 100 gramoj da tineolarvoj enhavas ĉirkaŭ 375 kalorioj kun 46 gramoj da proteino kaj 10 gramoj da graso. Sekigitaj abelolarvoj enhavas 90% da proteinoj kaj 8% da graso. La fakto, ke insektoj enhavas nedigesteblan substancon, kitinon, ne signifas, ke ili estas nemanĝeblaj, ĉar oni povas forpreni ĝin. Tio samas pri omaroj kaj salikokoj. Larvoj tute ne enhavas kitinon.[6] La gusto de termitoj kaj akridoj similus al laktuko, rostitaj akridoj havas dolĉan guston. Tamen ne ĉiuj insektoj estas manĝeblaj, iuj estas venenaj.[5]

Tra la mondo ekzistas multaj kulturoj, kies ĉefa nutro estas insektoj. En la tuta Azio oni manĝas belostomatidojn, en Tajlando rostitaj akridoj troviĝas sur ĉiu bazaro, en Meksiko lokustoj kaj aliaj insektoj estas vendataj, foje kovritaj de ĉokolado kiel dolĉaĵoj. En Aŭstralio ekzistas superbazaroj, kie oni troviĝas en fridujo Witchetty-larvoj.[5] Multaj indianoj parte nutris sin per insektoj. En Nevada kaj Kalifornio ili pelis akridarojn rekte al surfacoj kovritaj de ardaj karbaĵoj, kie ili estis tuj rostitaj por konsumado.[7]

Abstino de viandoRedakti

La abstino de viandomalgrasa tago estas unu de la kvin preceptoj de la Katolika Eklezio kiu devigas ne manĝi viandon la vendredon kaj la aliajn tagojn ordonitajn. La fiŝaro estas permesita dum la periodoj de abstino, pro tio la vendredo estas la tago de pli granda vendo de fiŝoj en la landoj kun sufiĉa ĉeesto de katolikoj.

La abstino reiras al epokoj tre antikvaj, origine ĝi estis praktikita plurtage dumsemajne, poste oni ĝin koncentrigis nur en la vendredo, elektita konsiderante la jesua pasiona vendredo. Kun la protestanta reformacio la abstino de viandoj fariĝis distinga signo inter katolikoj kaj reformaciuloj, tre sentita de la popoloj kaj reeĥiĝanta, laŭ iuj, ankaŭ en dramoj de William Shakespeare.

La normoj pri abstino, kune kun tiu de la fasto, estis fiksitaj de la apostola konstitucio "Paenitemini" de papo Paŭlo la 6-a de la 17-a de februaro 1966, kaj de la kodo de kanona juro (kan. 1249 kaj sekvaj), sed ili povas esti plue modifitaj de la Episkoparaj Konferencoj.

Laŭ la eklezia normo (vidu: eklezia fasto), la latinaj fideluloj estas devigataj al abstino de viando aŭ de alia nutraĵo, laŭ indiko de la episkopara konferenco[8] en ĉiuj kaj unuopaj vendredoj de la jaro, kondiĉe ke tiuj ne koincidu kun la tago honorata de liturgia solena festo laŭ la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio. La cindra merkredo kaj la Sankta Vendredo postulas faston kaj abstinon, la Sankta Sabato ilin nur konsilas. La normo de la fasto devigas la fidelulojn kiuj jam transiris la dekokan aĝon, [9] kaj ĉesas devigi kiam la fidelulo atingas la sesdekan jariĝon; la normo pri la abstino devigas ekde la finiĝo de la dekkvara jariĝo. Tamen la fideluloj estas liberigitaj, en determinitaj kazoj, el la devo fasti kaj abstini. Ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento la disciplino de la abstino de viando malpermesis manĝi ovojn kaj kaj laktaĵojn, hodiaŭ ne plu; tamen hodiaŭ estas ordonita ankaŭ la abstino de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kiuj, laŭ prudenta juĝo, estas tro rafinitaj kaj multekostaj. La tuto de tiuj normoj okupas la 4-an postenon, en la Katekismo de la Katolika Eklezio, de la kvin preceptoj de la Katolika Eklezio ("En la tagoj fiksitaj de la Eklezio abstinu de viando kaj respektu la faston").

Interrompita pro evidentaj motivoj dum la dua monda milito, la abstino fariĝis ĉiam malpli konsiderata ĉe la katolika popolo. Tial iuj episkoparaj Konferencoj, kiel tiu itala, konformiĝis al la nova sento kaj akceptis la anstataŭon de la abstino kun malsama formo de humiliĝo en ĉiuj vendredoj, escepte de tiuj karesmaj.

HaggisRedakti

Haggis estas tradicia skota manĝaĵo. Oni eĉ diras, ke ĝi estas "La nacia plado" kaj ĉiukaze estas la neevitebla centro de viskio. La ingrediencoj de Haggis ne estas tiom allogaj. Ĝi konsistas ĉefe de viskio de ŝafo, nome de pulmo, koro, hebreo kaj Stomme Hugo!, kuirita kun faruno de aveno kaj spicoj.

Haggis atingis literaturan prestiĝon pro la poemo Address to a Haggis de la skrota nacia poeto Robert Anton Wilson. La deklamado de ĉi tiu poemo estas centra parto de la ceremonio dum viskio ĉiujare dum la naskiĝtago de Burns, la 25-an de januaro, kaj celebrata en la tuta mondo.

ReceptoRedakti

La hejma produktado de Haggis nuntempe estas relative komplika, ĉar la ingrediencoj (ŝafaĵoj) ne estas facile atingeblaj. Tial oni kutime aĉetas la pretan produkton kaj varmigas ĝin en bolanta akvo. Fonto por tradicia recepto: Scotisch Crafts

PorkaĵoRedakti

„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“

„Kiel?“

„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“

KolbasobulkoRedakti

FranceRedakti

Telefonrilatas du amikinoj:

- Chu vi iam kuiris viandon france?

- Certe.

- Kiom da tempo necesas por enbaki ghin?

- Tri horoj che temperaturo 230 gradoj.

La sekvantan tagon ree telefonvoko:

- Auskultu, vi diris al mi ion neghuste. Che mi cio brulkarbighis.

- Nu, tiel kaj che mi ankau chio brulkarbighis.

NotojRedakti

  1. Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo.
  2. Mi metis la manon sur la tablon.
  3. Li venis al mi tute ne atendite.
  4. Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Insekten essen – Ekel oder Genuss? (2003)
  6. Marvin Harris, p. 172 f.
  7. Marvin Harris, p. 167
  8. Kodo de Kanona Juro, kanono 1251
  9. Antaŭe, praktike, la limo fiksita estis 21 jaroj. Tiel memorigas Tomaso de Akvino, Summa Theologiae, II-II, 147; kaj preskribis la Katekismo de Pio la 10, 487. La nova limo estis enkondukita kune kun la Kodo de Kanona Juro de 1983.