8b0f.jpg

"En tiaj juĝoj agas nekonsciaj timoj aŭ fantaziaĵoj, kiuj estas projekciataj sur la lingvon: anstataŭ studi ĝin kiel realaĵon lingvan, literaturan, socian aŭ psikologian, oni rilatas al ĝi kiel al ia sonĝa rolulo animita de malicaj intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laŭ la psikiatria signifo de la vorto."

~ Claude Piron pri ĉi tiu artikolo

La tuta mondo estas iluzio — nomata la Matrico — kreita de la maŝinoj, kiuj efektive regas la mondon.

Ĉeestas en la Matrico elementoj de teologio, filozofio, gnostikismo kaj esoterismo. Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj determinismo, kaj la naturo de la realo, la percepto, la scio kaj la ekzisto. Troviĝas ankaŭ nebulaj aludoj al budhismo kaj taoismo, nirvano kaj renaskiĝo. Kelkaj el la ideoj aperas en malnovaj tekstoj pri sciteorio, ekzemple la Platona alegorio pri la kaverno kaj la Meditoj pri Unua Filozofio de Kartezio.

HistorioRedakti

Morfeo liberigis homon nome Neon el la Matrico, kredante lin "Tiu", kiu (laŭ profetaĵo de virino nomata "la Orakolo") detruos la Matricon kaj savos la homaron. Neo skeptikis, sed li trejniĝis kaj lernis transpasi la regulojn de la iluzio, ĝis, ene de tiu mondo, li fariĝis ia superhomo. Li ankaŭ komencis enamiĝi kun ribelantino Triunua.

La bando estas konstante ĉasata de la Agentoj — konsciaj programoj, kiuj kapablas eviti kuglojn, detrui murojn per la pugno, kaj eĉ anstataŭigi iun ajn alian Matricanon per si. Kiam unu ribelulo perfidas la bandon, la Agentoj kaptas Morfeo. Neo kaj Triunua reeniras en la Matricon kaj sukcesas savi lin, sed Agento Smith pafmortigas Neo-on.

En la reala mondo, Triunua tamen rifuzas akcepti lian morton, kaj flustras al li, ke ŝi nun kredas je la profetaĵo. Neo reviviĝas en la Matrico kaj, kun nova kapablo rekte percepti ĝian iluziecon, li senpene detruas Agenton Smith.

Kial la maŝinoj vivtenas la homojn?Redakti

Oni opinias, ke la komputiloj uzas la homaron kiel energifonton. Sed la kemia energio bezonata por vivteni homon estas multe pli granda ol la energio, kiun la maŝinoj povus rikolti; ili pli bone farus, se ili generus sian elektron per simpla bruligo de la organika materio.

Aliaj do opinias, ke la vera kialo estas malsama: la maŝinoj uzas la homajn cerbojn kiel la komponantojn de giganta paralela komputilo. Sed vi malfacile komprenus tion.

KuriozaĵoRedakti

Kiam oni estas en la Matrico, aliaj homoj ekster ĝi scias tion, sed oni mem ne povas scii ĝin.

Estas ĝuste same, kiam oni estas stultulo.

Vidu ankaŭRedakti