"Okaza komplimento ne iras al testamento"

~ Zamenhof pri mensogo

"Quando tu parla- parla como le vento."

~ Marcus Scriptor pri mensogado
Jen klarigo: "Plia provo por varbado sen ekspluatado de belaj virinoj." Ha!

"Mi ne mensogas."

~ Mensogisto

"E me, sendube, esas un fripono..."

~ Idisto


Ĉi tiu artikolo enhavas citaĵon el la originala Encikopedio de Esperanto. Ne ŝanĝu la tekston cititan, kies ĝusteco estas zorge kontrolita. Se vi volas ŝanĝi la informojn aŭ korekti ion, faru tion en aldona teksto.


Mensogo estas disvastigata informo, kiu instigu homojn fari ion, plej ofte aĉeti iujn varojnservojn. Sed ankaŭ ekzistas socia mensogo. Preskaŭ samsignifa estas varbado.

IKEV difinas mensogon jene: "mensogado estas influado sur la publiko aŭ difinitaj grupoj per diversspeca publikigado kaj/aŭ aliaj rimedoj kun la celo stimuli la vendon de definitaj varojservoj".[1]

Ĉiu diraĵo de Neciklopedio estas mensogo; sekve, ankaŭ tio estis.

Rimarko 骗Redakti

 
Hentajo estas mensogo

- Kiel komenciĝas ĉiuj mensogoj?

- Per spiro.

Mensogegoj kaj EsperantoRedakti

La mensogego, ke Esperanto estas kreita kun la intenco uzi ĝin kiel ilon de la judoj por subpremi la nejudojn estas tipe antisemita mensogo, per kiu idisto brulstempis sin kiel konfirmitan senskrupulan antisemiton.

Esperanta mensogemoRedakti

La problemo pri la Esperantistoj estas, ke, se oni montras al ili, ke la mitaj 2 milionoj neniam estis kaj simple ne povas esti, ili, obstine neaŭdemaj, daŭrigas la disvastigon de la sama senŝanĝa mensogo. Tute ne temas pri "nekonscia" rakontado de iuj malveraĵoj. Oni scias, ke la afero estas malvera kaj malgraŭ tio asertas ĝin.

FundamenteRedakti

Laŭ Fundamento de Esperanto, mensogo korespondas al la franca mensonge, la germana Lüge, la pola kłamstwo, la rusa ложь, kaj la angla alternative fact.

EblecoRedakti

Mi estas 37-jara, mi ĉiumatene kuras 10 km, laboras 14 horojn tage, gvidas tri firmaojn kaj samtempe verkas du librojn. Kaj al mi sufiĉas tempo por la familio, amikoj kaj eĉ por korusa kantado.

Vidu, ĉio eblas, se homo scipovas mensogi!

MensogadoRedakti

La patrino al Peĉjo:

- Kiam mi havis vian aĝon, mi ne diris mensogojn!

- Ĉu vere? Je kiu aĝo vi komencis?

Alia EkzemploRedakti

- Sinjorino! Vi estas tre simpatia, kaj inteligenta.
- Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas respondi al vi per la sama komplimento.
- Ĉu vi ne povas mensogi kiel mi?

VeteroRedakti

Mensogo similas al neĝbulo: ju pli oni ĝin rulas, des pli ĝi grandiĝas.

Teorio kaj praktikoRedakti

La patro: Fileto, vi tre malgajigis min per via nova men-sogo; — çesigu tiun malbelegan kulpon, çar ̧ĝi estas la ĝermo de çiuj pekoj. Ne mensogu, eç se la diro de l’vero estus malutila al vi. Promesu, ke en la estonta tempo vi çiam parolos kun vereco.

La filo: Mi ̧ĝin promesas, kara patio.

La patro: Bone. Kaj nun rigardu al la pordego, kiu sonorigas; — kaj se tiu estas la tajloro venanta por mono, diru al li, ke mi ne estas hejme

Ho, ve!Redakti

Ha, ĉiuj pensas ke mi estas mensogulo!

Mi tute ne kredas vin!

Ĉu?Redakti

- Panjo, panjo... en lernejo oni taksas min mensogisto.

- Silentiĝu, vi ankoraŭ ne studas en lernejo.

ReferencojRedakti

  1. Esperantlingve en la originalo.