" Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo"

~ Zamenhof pri movadano
127594419540.jpg

"Domajo igas sajo."

~ iu pri Movado

" La movado celu finvenkismon kaj raŭmismon samtempe"

~ Yves Bellefeuille pri movado

"Se mi estus milionulo, mi multe donacus al la movado"

~ Mi pri movado

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri movado

"Interese. Mi supozis ke Idistoj estis eĉ pli idealistaj ol eĉ Esperantistoj"

~ Movadano

"Movado is originally a Swiss luxury watch company"

~ Anglo pri movado

"Esperanto -- the international language *that works"

~ Romiano

Movado singnifas aktivan agadon, laboradon pri io (ekz. oni movadas ŝtonojn, lipojn, (eĉ movigadas) aŭtomobilojn; akvo movadas muelilon.), ŝanĝadanta ties lokon, situon, pozicion. La movadataj objektoj moviĝadas (tiel moviĝadas la partilularoj, ŝtonoj, aŭtomobiloj, akvomuelilo). Legu ankaŭ pri teleporto kaj transporto.

Patos.jpg

Vidu pli detale jenon:

  • Besta moviĝado (moviĝado de la vertebruloj)
  • Esperanto-movado
  • Movado (Georgio)
  • Movo (fiziko)
  • Movada simetrio
  • Movado (horloĝo) - svisa fabriko kaj marko de horloĝo, nun posedata de usona industria grupo "Movado group".

HistorioRedakti

La unua sojl-masan marŝon oni organizis la 25-an de septembro 1992 en San Francisco kun 48 partoprenantoj. Oni organizis la marŝojn regule kaj post duonjaro partoprenis ĝin jam 500 biciklistoj. Tiu sukceso instigis eĉ aliajn urbojn por organizi la biciklan sojlan mason.

En Novjorko, la instancoj komence apogis ĝin, sed post jaroj ili enkondukis limigojn kaj la 27-an de aŭgusto de 2004 okazis amasaj arestoj ka konfiskoj de bicikloj. Tiun eventon prilaboris la mallonga filmo "Still We Ride".

Nuntempe la sojla maso okazas en plurcentoj de urboj, ofte ĉiumonate.

Munkeno kaj la movadoRedakti

La honoran titolon "ĉefurbo de la movado" la germanaj faŝistoj atribuis al la bavara urbo Munkeno (München), kie ekfloris la nazia movado en la 20-aj jaroj de nia jarcento.

Porviva MovadoRedakti

La Porviva movado (el la angla pro-life) estas movado kuniganta asociojn kaj homojn, ofte proksimajn al religiaj movadoj, defendante la "rajton je vivo", opozicie al la "rajto je aborto", kontraŭgravedecilo, eŭtanazio, kaj foje iuj kontraŭkoncipaj formoj. Plej konata pro sia opozicio al aborto, la movado estas ofte nomata kontraŭ-abortiga movado (aŭ kontraŭ-abortiga movado) kvankam tio nur kovras parton de la batalemaj agadoj de la movado. Ĝi ankaŭ estas foje nomata, de siaj kritikantoj, kontraŭelekta movado.

Ĉu?Redakti

En ĉiu movado ekzistas plusoj, kiujn ni strebos plibonigi, kaj minusoj, kiujn ni provos forigi.

ModeloRedakti

Ankaŭ multaj modeloj de Movado estas nomitaj Esperante, kvankam eble en iuj kazoj temas pri hazarda sameco: Artiko, Bareleto, Eliro, Estimo, Faceto, Imperio, Juro, Kara, Linio, Luno, Meza, Rondiro, Sprita. Estas ankaŭ Stalo, ĉe kiu la baptinto ŝajne ellasis la ĉapelon. Tiel li tamen montris sian nescion de Esperanto, ĉar Movado estas tro multekosta por havi submarkon kun tia nomo...

Kiel fariĝis nia movado?Redakti

Kiel fariĝis nia movado? estis artikolo de Petro Stojan en la UEA-jarlibro 1928, p: 72-91. Tabela historio pri la komenco de la Esperanto-movado en ĉiuj partoj de la mondo, montro de la unuaj pioniroj, grupoj, societoj kaj gazetoj. „Kiel unua provo de tia speco, la tabelo neeviteble havas kelkajn erarojn kaj mankojn, korekteblajn nur per kolektiva kunhelpo.“

SuferoRedakti

Ĉiu movado suferas pro egooj kaj manko de kunlaboremo.

Integrala movadoRedakti

Ĉirkaŭ integrala teorio formiĝis iom nebule formulita socia movado.

La integrala movado celas, ke homoj atingu - i.a. pere de meditado - pli profundan konscion kaj pli altan nivelon de evoluo. Tiamaniere ĝi volas malfermi novajn resursojn por solvi tutmondajn problemojn.

CinikismoRedakti

Cinikismo estas la movado komencita per helena filozofo Antisteno kiu fondis la lernejon en 5-a jarcento antaŭ la Kristo en Kinosargo (Kynosarges).

La nomo de cinikismo devenas de vorto "Κυνιкος"- "la hundo" ĉar en lia lernejo oni instruis ankaŭ filojn de nehellenulinoj. Cinikismo estis la ismo inspirita per Sokrato kaj ĝi konsentas kun lia inklino de kuracado homajn animojn. Ili adoris la virton. Antisteno riproĉas la sciencon kaj lernadon, li riproĉas ankaŭ la diskuton kaj divagacion pro iliaj malveraj ideoj. Li estis reisto-nominalisto kaj li opinis ke estas nur estoj konkretaj kaj oni povas rigardi kaj priskribi nur estoj individuan. Laŭ li cinikisto devas esti indiferento al ĉiu krom la virto. Ĉiuj bonaĵoj estas kontraktaj tamen virto estas bona el naturo. Laŭ Antisteno ekzistas nur unu Dio.

Tre grava cinikisto estis ankaŭ Diogeno el Sinopo laŭ kiu ĉiu devas vivi per tiu kio naturo lin donis. Laŭ li la socio de landoj-urboj (πολις) estas perversa. Laŭ li la ŝaĝa homo ne povas reformi socion kaj li ne povas esti patriotema. La ŝaĝa homo estas libera de ĉiaj popolaj iluzioj kaj kosmopolitema. Tial Cinikoj batalis kun sklaveco kaj pri rajtoj de virinoj. Pri Diogeno oni primemoras la legendon ke li estis tiel cinisma ke li hejmis en benko super la akvo. Oni primemoras ke lin vizitis la Aleksandro la Granda kaj ke li serĉis tage la homon kun lampo. Tiuj legendoj iĝas lin vere klasika filozofo.

Diogeno havis multajn lernulojn. Grava ekzemplo estas Krato el Tebo kiu forlasis heredaĵon kaj vivis ĉirkaŭ li kun sia edzino. Lia lernulo estis ankaŭ Onesikritos el Astipalaia kiu estis ankaŭ en eskapo kun Aleksandro la Granda. Unu el plej gravaj cinikoj estis ankaŭ Filiskos laŭ kiu estas permesita manĝi homojn kaj edziĝi kun sia familio. Lia famo poste igis ke cinikismo estis komprenita pli pejorative kiel ismo kiu indiferentas ĉiajn signifojn.

La movado en aliaj landojRedakti

Laŭ informoj de la frataro ekzistas branĉoj en pli ol 70 landoj de la mondo. La plej gravaj estas en Sauda Arabio, Libano, Sirio (1937 ĝis 1982), Palestino (la organizaĵo Hamas konsidereblas branĉo de la frataro), Jordanio, Sudano, Alĝerio kaj Tunizio (ekzemple la movado de la islamisto Raŝid Ganuŝi).

Sojla masoRedakti

 
Melbourne, Aŭstralio 11/2005

Critical Mass (angla esprimo kiu povas signifi aŭ "sojla maso" aŭ "kritika maso") estas nomo de urba kunbiciklado, disvastiĝinta sur la tuta mondo. Dum tiu biciklado, oni biciklas en difinita vojo. Ofte okazas, ke oni levas super la kapon la biciklon en la celo aŭ ĉe vojkruciĝoj. La movado celas atenti pri problemoj de la urba biciklado.

Feminisma movadoRedakti

 
Afiŝo por ĝenerala balotrajto (Volkspetitionnement voor algemen kiesrecht)

La feminisma movado (ankaŭ konata kiel la movado de la virinoj, virinliberigo, aŭ feminismo) rilatas al serio de kampanjoj por reformoj en temoj kiaj ekzemple generaj rajtoj, hejma perforto, akuŝferio, egala salajro, virina balotrajto, seksa ĉikanado, kaj seksa perforto, ĉio el kio falas sub la etikedo de feminismo. La prioritatoj de la movado varias inter nacioj kaj komunumoj kaj intervalas de opozicio kontraŭ ina genitala kripligo en unu lando ĝis opozicio kontraŭ la vitro-plafono en alia.

La movado komenciĝis en la okcidenta mondo en la komenco de la 19-a jarcento kaj ekzamenis tri ondojn. Unua-onda feminismo estis orientita ĉirkaŭ la tavolo de mez- aŭ superklasaj blankaj virinoj kaj implikis balotrajton kaj politikan egalecon. Dua-onda feminismo delas plue kontraŭbatali sociajn kaj kulturajn neegalaĵojn. Tria-onda feminismo inkludas renoviĝintan kampanjadon por la pli granda influo de virinoj en politiko.

Movado MeTooRedakti

 
Demonstranto kun signo Ĉu Vi Povas Aŭdi Min Nun? #MeToo en Novjorko, 2018
 
Denuncu Cian Porkon, Mi ankaŭ

La Movado MeToo [miTU] (AnkaŭMi) estas movado kontraŭ seksa limtranspaŝa konduto. Ĝi komenciĝis en oktobro 2017 kun la kradvorto #MeToo en Twitter kaj aliaj sociaj amaskomunikiloj, kiuj fulmrapide cirkulis kaj estis sekvitaj en multaj landoj sub diversaj nomoj; ekzemple en Francio, la kradvorto estas #BalanceTonPorc (Denuncu Cian Porkon). Tiuj, kiuj metis "#MeToo" en mesaĝon, indikis, ke ili spertis seksoĝenadon, seksan atakon aŭ seksan misuzon. La kradvorto estis vaste uzata, post kiam la Holivuda produktoro Harvey Weinstein estis akuzita de pluraj virinoj pro lia seksa persekutado .

En EsperantujoRedakti

En majo 2020, la blogo Teo kaj Libroj publikigis artikolon pri la temo[1] kaj demandis ĉu ĝi estas problemo en la esperanta movado. La aŭtoro rakontis pri okazaĵoj de seksĝenado dum renkontiĝoj, iuj jam publikaj (kiel la estrarano de TEJO forĵetita el IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto[2][3]) kaj aliaj nepublikaj okazaĵoj kiujn li vidis.

Forta kritiko de la artikolo venis de Valentin Melnikov, membro de la Akademio de Esperanto. Li diris ke eble la seksĝenado ne okazis sed la virinoj imagis aŭ deziris ĝin, eble ili mensogis ĉar la viro ne volis pagi aŭ edziĝi, eble ili akuzis gravulon nur ĉar iu konkurenculo de tiu pagis ilin kaj por ĉiu vera akuzo de seksĝenado, estas dek imagitaj.[4]

Pro tio, Nielsen plendis al la Akademio pri Melnikov. La Akadamio publikigis oficalan respondon kiu bedaŭris la vortojn de Melnikov sed ne eksigis lin de la estraro. El la 43 membroj de la Akademio, nur 5 estas virinoj kaj en sia respondo, la Akademio diris ke ili celas diverseco nur laŭ gepatraj lingvoj, neniu alia parametro.

Ankaŭ antaŭ la malpliiĝo de ria labortempo la servoj funkciis tiom malrapidege.

La nomoRedakti

La vorto venas el Usono (sed aliaj fontoj mencias, ke el Ĉinio, kie oni priatentis la eventon) kaj la sojla maso signifas tiusence certan kvanton de biciklistoj, kiuj povis traveturi vojkruciĝon nur okaze de kuniĝo de certa nombro de biciklistoj. La esprimon Critical Mass uzis por la trafika situo unuafoje Ted White en dokumenta filmo de "Return of the Scorcher" (1992).

La Sojla Maso en HungarioRedakti

La unua Sojla maso okazis la 22-an de septembro 2004 - en kadro de la senaŭtomobila tago - kun pli ol 4000 partoprenantoj.

La dua fojo okazis la 22-an de aprilo 2005, en kadro de Tago de la Tero, kiun partoprenis 10.000 biciklistoj.

La 22-an de septembro 2005 oakzis la evento en multaj landoj - krom Budapeŝto : Debrecen, Győr, Hajdúböszörmény, Orosháza, Pécs, Szeged. En Budapeŝto estiĝis malfacilaĵoj pro la granda nombro de la partoprenantoj. Ili preskaŭ tute kovris la marŝan vojon.

La 22-an de 2006 partoprenis 30.000 biciklistoj kaj eĉ hungara prezidento László Sólyom.

Movada vidpunktoRedakti

Movada vidpunkto estas esperantlingva podkasto de Johannes Mueller, Eva Fitzelová kaj Julia Noe. Ĝi komenciĝis en 2015 kaj ĝi traktas temojn el la Esperanto-movado.[5] Ĝi estas disponebla laŭ permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0.

FetiĉismoRedakti

Pro la sukceso de la movado, kelkaj manekenoj fakiĝis en fetiĉa modo: Dita von Teese (kiu edziniĝis kun Marilyn Manson de 2005 al 2007), britdevena Polly, Emily Marylin, Mina, GothMarilyne, Eve-Adeline, Alyz, Laïka de N., Louva, Bianca Beauchamp aŭ LouLady.

CeloRedakti

La nura afero kiun la Movado nepre devas plu-flegi estas arkivo de la E-historio kaj dokumentoj kaj kovron de kostoj por reprezentado de la Movado antau neesperantistaro. Necesas krei novan celaron, konvinki la nunajn Movadanojn pagi por tio siajn kotizojn kaj trovi novajn servojn por ekestermovada mondo kiun tiu ekstermovada mondo pretu pagi.

NecesoRedakti

Necesas konstrui novan movadon sur nacilingva grundo, kie ne mankas saghaj homoj.

LiteraturoRedakti

  • La Movado. Fondis kaj red. E. Houbart en 1909, aperis ĝis jul. 1914, poste de okt. 1923 ĝis 1933. Formato 33x25. Estis „plej efika propagandilo ilustrita, bonstila, interesa, tute aktuala centra franca organo.“ (BIL, p: 324 )
  1. Paganoj ĉe la Balta Maro.
  2. Memorsimpozio en KCE honore al de Zilah
  3. Venis tempo aktualigi la situacion.
  4. Kontisto Starčević pensiiĝis komence de oktobro.
  5. Ni atendas vian reagon.