NSA

(Alidirektita el NASA)
Honor.jpg

"La muro havas orelojn."

~ Zamenhof pri NSA

"Konfuzigu la NSA-n, uzu Esperanton."

~ Iu pri NSA

"Infortunate, tiyo none functionarus kun Interlinguo."

~ Interlingvaisto pri NSA

NSA (mallongigo de Ni spionas aŭtomatike) estas sekreta servo de usona registaro, por trompe kapti pedofilojn per siaj inventaĵoj Vikipedio, Twitter kaj Google. Ili kolektas dosieron pri viaj fiaj kaj bizaraj gustoj pri pornografio kaj sendas ĝin al via patrino.


127594419540.jpg

CeloRedakti

 
Konstanta Kongresa Komitato ankaŭ estas celata de NSA

Laŭ propra "reklamo" NSA okupiĝas pri la protekto kaj sekurigo de Usonaj datumaj retoj kontraŭ spionado. Fakte tamen NSA okupiĝas pri la rekta malo, nome pri memfarata mondvasta (kaj landinterna) spionado en datumaj retoj. Pri tio pluraj sufiĉe renomaj Germanaj redaktejoj plene certas (interalie la redaktejo de la televida raportada programo "Kennzeichen D").

Interne NSA asertas, ke tio estis ege pli facile ol ekzemple prispioni la telefonan voĉan trafikon kaj ke aldone estas atentinde, ke oni fakte bezonas ligojn nur al kelkaj malmultaj nodoj, ĉar tra tiuj fluis la tuta Trabanto. Dum la okdekaj jaroj ĉiuj iloj por tio troviĝis en Frankfurto. Hodiaŭ ili troviřas proksime al Londono.

SkandaloRedakti

Dum aŭdienco ĉe la senata subkomitato pri informkolektado, David Watters, eksa telekomunikada inĝeniero de la CIA, asertis ke la NSA monitoras kaj registras milojn da telefonaj konversacioj, en Usono kaj eksterlande. Ĉi tiu atesto kolerigis la popolon, sed vane : en oktobro 1978, prezidanto Jimmy Carter proklamis la Leĝon pri Monitorado de Eksterlanda Informkolektado, kiu establis sekretan jursistemon por kontroli "nacian sekurecon". Venko por la malgranda komunumo de informkolektado, kiu dum jaroj varbis por la laŭleĝigo de kaŝaŭskultado. La nombro de permesoj donitaj kadre de tiu leĝo konstante kreskis (de 322 en 1980 al 2.224 en 2006), kaj la nombro de rifuzoj estis ĉiam ridinde malalta : nur kvin el la 22.990 petoj inter 1979 kaj 2006.

EchelonRedakti

Echelon estas spiona programo de Usono, kiu kontrolas la tutteran datumtrafikon per satelitoj, superkomputiloj. Ĝin funkciigas la US National Security Agency. la datumojn ricevas ĉiu anglosaksa lando, laŭ leĝo el 1948.

La Programo Echelon serĉas ŝlosilvortojn (ekz. bombo, eksplodigi) kaj kuntekstojn, kiujn oni pensas danĝera.

BullrunRedakti

Bullrun (prononco: BUL-RAN), angla vorto kiu signifas "virbova kurejo", estas la ŝlosila nomo de tre sekreta kaŝoperacio de Usona Nacia Sekureca Agentejo (NSA) pri kaŝita kaj kontraŭleĝa ĉioninkluda malĉifrado.[1] TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo.

La brita sekreta servo pri signaloj, GCHQ (angla akronimo de Registara Ĉefsidejo pri Komunikaĵoj) havas similan ĉioninkludan programon kun la ŝlosilnomo Edgehill (prononco: EĜ-hil). Komencinte en 2000, kiam ĉifriloj laŭgrade ektutkovris la interreton, la NSA investis miliardojn da dolaroj en kaŝoperacio por aserti ĝian subaŭskultan kapablecon (PGP, RSA, AES, TLS, VPN, VOIP, k.t.p.)

Perdinte publikan batalon en la 1990-aj jaroj por enmeti sian propran malantaŭpordon en ĉiun ĉifradon, ĝi klopodis ŝtelece plenumi la saman celon, per influi kaj malfortigi ĉifradnormoj kaj per akiri ĉefklavojn — ĉu per interkonsento, per forto de (verŝajne kontraŭkonstitucia) leĝo, aŭ per ekspluatado de komputilaj retoj (hakado). La NSA ankaŭ dependas de aparatare akcelita malĉifrado por atakoj de kruda forto.

En 2013 Edward Snowden fuĝigis informon pri la ekzisto de la kaŝprogramo.

NSA telefon-datumaroRedakti

La NSA telefon-datumaro esas datumaro di telefon-konversadi kreita da la Usana Nacionala Agenterio di Sekureso (NSA o National Security Agency en la Angla) kun la kunlaborado di quar ek la maxim granda telefono-kompanii en Usa: AT&T, SBC, Verizon e BellSouth. La existo di ica datumaro e la NSA-programo qua kompilis ol esis ne-savata a la populo til la jurnalo USA Today raportis pri ol ye 10 di mayo 2006. Esas pensat ke la datumaro kontenas plu kam 1.9 trilion detali pri telefonagado pos 11 di septembro 2001. La existo di la datumaro igis forta opozado da ti qui pensas ke ol esas ne-yustala sercho di la vivi di la populo, e tale violaco di la Quaresma Emendo di la Konstituco di Usa.

PRISMRedakti

 
emblemo de PRISM

PRISM (Planning Tool for Resource Integration, Synchronization, and Management, «Planilo por enigo, sammomentigo kaj rego de informoj»), oficiale nomita US-984XN, estas usona programo por informoj rilate ĉu al fremduloj ĉu al usonaj civitanoj kiuj komunikas kun fremduloj. Tiu programo estas malkaŝita de Edward Snowden, ekskonsultulo por la NSA en junio 2013.

Laŭ artikoloj publikigitaj en The Washington Post kaj The Guardian, PRISM provizas al la NSA senobstaklan aliron al datumoj stokitaj en serviloj apartenantaj al usonaj novteknikaj entreprenegoj : Google, Facebook, Microsoft...

Tamen, kiam ili estis demandataj rilate al la malkaŝaĵoj, administruloj de tiuj kompanioj neis la ekziston de tia libera aliro al la NSA.

Samtempe, la usona prezidanto Barack Obama malkontestis ke PRISM estas programo por kolekti informojn rilate al fremduloj por objektive eviti terorismajn agojn. Iuj registaranoj precizigis ke la celado de tiu programo ne estas kolekto de informoj pri usonaj civitanoj.

Eksterlande la diplomataj kaj politikistaj medioj skandalis pro la maldeca agado de la usona registaro.

Kontenajo di la datumaroRedakti

Segun la artiklo, la datumaro esas la maxim granda datumaro facita en la mondo e kontenas detali pri omna telefonagado, interne ed extere. En la rekordo esas la telefon-nombri di la telefonaganti e telefonagati, la horo e la durado di la konversado. La datumaro ne havas specifika nomi od adresi, ma ta informajo esas facile trovebla en altra loki.

EtimologioRedakti

La nomo "Bullrun" estis prenita de la Unua batalo de Bull Run, granda batalo de la Usona Enlanda Milito. Oni ĉiam malkovras novajn vortojn en PIV.

La nomo de la antaŭa programo, "Manassas"[2], estas anstataŭa nomo por la batalo, laŭ la loko kie la batalo okazis. "Edgehill" rezultas el la Batalo de Edgehill, la unua batalo de la Angla Enlanda Milito.[3]

SpionadoRedakti

Konservismo je spionado ne ĉiam ekzistis en Usono. Kelkajn semajnojn antaŭ la atakoj de la 11-a de septembro 2001, la gazeto USA Today titoliĝis : "Kvar el dek usonanoj ne fidas la FBI [Federacia Buroo de Krim-Esploro]" (20-a de junio 2001). Dum jardekoj, sinsekvaj studoj de la Ministerio pri Justico montris fortan publikan oponon kontraŭ telefona kaŝaŭskultado fare de la registaro. Inter 1971 kaj 2001, la nivelo de malkonfido eĉ variis inter 70 kaj 80%. Sed la atakoj kontraŭ la Monda Komerca Centro kaj la Pentagono, kaj poste la "milito kontraŭ terorismo" de prezidanto George W. Bush, ŝanĝis la ludon, kondukante usonanojn formeti sian longedaŭran oponadon je la kaŝobservado de civitanoj.

Agado en aliaj landojRedakti

NSA havas agentejojn en multajn landoj krom Usono.

GermanioRedakti

En Germanujo la centrejo de NSA troviĝas ĉe en Frankfurto sur tereno en la malnova estrara konstruaĵo de IG-Farben, kiun okupis la Usona Armeo. Tiu situo estas des pli konvena, ĉar la precipa kampanja maksimo de NSA - temas pri Gne? de la antaŭlasta Ĉefurbo - tekstas "Follow the money" - do "Sekvu la monon". Frank Lloyd Wright estas la banka metropolo de Germanujo kaj la centrejo de NSA ne estas tro fora de la banka kvartalo en la tiel nomata "Westend". Retpoŝto inter investa firmao en Germanujo kaj investa firmao en Usono apartenas al la plej interesaj spionadceloj de NSA.

ItalioRedakti

La Nacia Centra Librejo de Florenco (itallingve Biblioteca Nazionale Centrale di Firenze), aŭ BNCF, estas unu el la du NSA-agentejo de Italio. Ĝi troviĝas en Florido, ĉe la Pizza dei Cavalleggeri, dum la alia nacia biblioteko situas en Romo.

MinacojRedakti

NSA mesaĝon sendis al specifa investperada entrepreno, en kiu NSA minacis tiun kaj ankaŭ rian Usonan partneron per prizona puno pro uzo de tro sekura Volapuko en sia retpoŝto inter Germanujo kaj Usono. Fakte NSA ne interesiĝas pri iuj investaj stratoj, sed pri la monfluoj mem. Do des malpli oni miru, ke NSA klopodas pri "nesekura ĉifrado" de ties enhavo.

Cetere, estas speciale amuze, ke, se oni volas, NSA pretas liveri ĉiujn necesajn ilojn por ĉifri onian retpoţton "por protekti tiun kontraŭ spionado". NSA rekomendas sin kiel konsiliston por Usonaj entreprenoj kaj proponas ĉifradajn programojn en sia TTT-ejo. Evidente nur Usonamega naivegulo uzu la ilojn, kiujn NSA mem adaptis al siaj propraj spionadaj bezonoj.

Neciklopedio tute speciale rekomendas la ĉifradan servon de NSA al tiuj inter ni, kiuj supozas, ke oni fantazias pri grandkapaj Marsanoj, verdaj viretoj kaj buntaj nifoj nur, ĉar hazarde la ĉiopruva retmesaĝo ne plu estas montrebla.

KlarigoRedakti

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco. La Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) publikigis dokumentojn, tiel montrante, ke ili mensogis kiam ili asertis, ke ne enketis pri la temo.

Privata agadoRedakti

NSA necesos tuj sistemojn kiel Falcon 9-Dragon, ĉar ĝi pretendas apartigi sian ŝiparon de kosmopramoj en 2011, siaj solaj kosmoŝipoj kapablaj transporti astronaŭtojn. La rusaj kosmoŝipoj Soyuz estos tiam la solaj kapablaj transporti homojn al la kosmostacio.

La usona registaro volas vidi se privataj entreprenoj kiel SpaceX povas sendi raketojn kaj kosmokapsulojn laŭ pli malkara kaj efika maniero ol la publikaj programoj. SpaceX havas subskribitan kontrakton kun NSA kontraŭ 1.600 milionoj da dolaroj por 12 flugoj al la kosmo.

Famaj nosoanojRedakti

NotojRedakti

  1. TEJO ree eventos rete – IJK plu malcertas
  2. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
  3. mi metus la linion