"Havez voyamo!"

~ idisto pri tute alia afero
Bill-laswell.jpg

Propraj Nomoj en Esperanto estas verketo (43-paĝa) de Délio Pereira de Souza. La libreto celas helpi la gepatrojn, kiuj atendas gefilon, por elekti nomon en Esperanto, la idiomo, kiu baldaŭ (laŭ la aŭtoro) estos parolata en la tuta mondo. La libreto eldoniĝis en 1996, fare de la eldonejo SES Lorenz en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Pri nompreferoj oni prefere ne diskutu.

VarnomoRedakti

Varnomo estas nomo por iu komercaĵo aŭ varo.

Por marki ke io estas varnomo estas speciala signo ™ (kodo deksesuma 2122 en unikodo, ™ en HTML). Kutima ĝia uzo estas kiel Varnomo™.

Por marki ke io estas registrita varnomo estas speciala signo ® (kodo deksesuma AE en unikodo, ® en HTML). Kutima ĝia uzo estas kiel Varnomo®.

Taŭga fabrikmarko influas notinde la disvastigon kaj aĉeton. Ne malofte la nomo de tia varo anstataŭas la nomon de la objekto mem. La nuna tempo impresplena kaj plena je sensacioj ankaŭ kaŭzis la multe pli grandan zorgon por elekto de impresa varnomo.

Esperantlingvaj varnomojRedakti

Iuj varoj portas Esperantlingvan nomon. Oni povas ditingi inter varoj, kies Esperanteco estas hazardo (kiel ĉe la aŭto "Kia"), kaj varoj, kies Esperanteco ne estas hazarda (kiel ĉe la la horloĝoj "Movado").

La Enciklopedio de Esperanto de 1933 menciis kiel tiam ekzistantajn Esperantlingvajn varnomojn la jenajn (por kiu estis menciitaj kiel font-indiko artikolo en UEA-Jarlibro 1931, paĝoj 57-60.): Alpa, Alta, Arda, Belsona, Blanka, Briko, Eterna, Forta, Mirinda, Mortis.

Etimologio de propraj nomojRedakti

Etimologio de propraj nomoj (onomastiko) estas subfako de etimologio. Krom la specifa stud-objekto (propraj nomoj de personoj, geografiaj objektoj ktp., ne vortoj de la ĝenerala lingvo-uzo) en Esperanto ne estas apartaĵoj. Validas la supre dirita. Mezan pozicion havas la granda grupo de ĝeneralaj vortoj, kies origino estas propra nomo, kiel ekzemple "zepelino", "dizelo", "saksofono" ktp., ĉiuj nomitaj laŭ ĝiaj inventintoj. Per Cherpillod 2005 (vd. sekcion "literaturo") Esperanto disponas nun pri baza konsult-verko.

NomsciencoRedakti

Nomscienco (aŭ onomastiko, el la malnovgreka ὄνομα [Onoma] = "nomo") estas branĉo de lingvoscienco, kiu studas kaj esploras proprajn nomojn, ilian devenon, evoluon kaj signifon laŭ lingva vidpunkto. Subfakoj de la nomscienco estas interalie la homnomscienco kaj la loknomscienco.

"Onomastiko" estas neoficiala radiko, kiu signifas la samon kiel la kunmetaĵo "nomscienco", kiu estas farata nur el oficialaj Esperantaj radikoj. La Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj malrekomendas la vorton "onomastiko" kaj rekomendas anstataŭe uzi "nomscienco". Apud la kutimaj argumentoj kontraŭ novradikoj (ekzemple ke la kunmetaĵo estas pli facile komprenebla eĉ por multaj spertaj Esperantistoj, kaj ke la novradiko nenecese plilarĝigas la radikaron de Esperanto kaj per tio nenecese plimalfaciligas la lingvon), oni ĉi-kaze ankoraŭ povas mencii ke la kunmetaĵo "nomscienco" estas eĉ pli konciza ol la novradiko "onomastiko" (nome unu silabon malpli longa). Pro ĉiuj ĉi kialoj mi proponas ŝanĝi la titolon de la paĝo al "nomscienco". Ĉu iu kontraŭas?

Virinaj nomojRedakti

Virinaj nomoj. Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81-83) „la virinaj nomoj apartenas al tiu ĝena flanko de la lingvo, kiu ne estas kontentige solvebla per la propraj reguloj kaj sufiksoj de la lingvo.“ Kaŭzas malfacilojn precipe la fakto, ke multaj virinaj nomoj havas konforman virnomon. Meazzini proponas la sufikson „io“ : Emilo - Emilio, sed ĉe multaj nomoj tio ne donas kontentigan solvon. (Julio, Paŭlio). Ĉe Z estas legeblaj: Johanino, Ludovikino, do estas uzata la sufikso „in“. Sed tiel fariĝus tiaj nomoj: Antoniino, Mariino. Sed jam Z uzis la vorton Marta kaj laŭ tio Kalocsay proponas, ke ĉiu virina nomo finiĝu je „a“: Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundamenta, Kalocsay insistas tiel: „Ĉiu virina nomo estas rigardata, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto „ino“. Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akceptita.

Noto de M. C. Butler. La fatala kontraŭaĵo estas, ke oni ne povas adjektivigi la nomojn kun - a. Ĉu la Johanaa mano?!

FRAŬLINA NOMORedakti

Eta Joĉjo alvenas kun la poŝtaĵoj: He, jen letero adresita al Jozefino G. Kruko!

Kruko: Via patrino ja nomiĝas Jozefino Kruko.

Joĉjo: Mi scias tion -- sed kion signifas la litero G?

Jozefino: Tio estas la unua litero de mia fraŭlina nomo -- Gargojlo.

Joĉjo: Kio estas "fraŭlina nomo"?

Jozefino: Tio estis mia nomo antaŭ ol mi edziniĝis kaj fariĝis s-ino Kruko. Ĉu vi komprenas?

Joĉjo: Ja, mi kredas. Sed paĉjo, kio do estis via fraŭla nomo?

Esperanta nomoRedakti

Por elekti taŭgan esperantan nomon, oni povas rigardi aliajn lingvojn. La latina epistulae pastorales samtempe signifas ankaŭ la hodiaŭajn episkopajn leterojn. La franca Épîtres Pastorales estas specifa (la episkopaj leteroj estas Lettres Pastorales). Same specifa estas la germana Pastoralbriefe (kontraste al Hirtenbriefe). Tamen: La esperanta radiko pastoral jam havas alian signifon: Pastoralo estas paŝtista poemo.

Oni jam uzis pastoraj leteroj; sed pastoro estas hodiaŭa reformita komunumestro, same kiel pastro ĉe la katolikoj kaj ĉe kelkaj luteranoj.

Paŝtistaj leteroj estas jam uzata por hodiaŭaj episkopaj rondleteroj. Tamen estus eble, preni tiun terminon.

Sed la plej bona formo estas verŝajne Paŝtistaj epistoloj, kombino el la plursenca radiko paŝt kaj la literatura, ĉefe religia, fakvorto epistolo. Ĝi estas tre proksima al la latina kaj tamen specifa.

Mistika nomoRedakti

Mistika nomo (ofte latine: nomen mysticum) estas sekreta nomo kiun membro de mistika sekreta societo aŭ simila organizo povas havi.

Kutime oni ne donas al la neofito la sekretan nomon rekte, sed nur posta ia inicado.

La ligo inter inicado kaj sekreta nomo estas konsiderata tre profunda de multaj esoteraj ordenoj, kaj verŝajne reprezentas la misteron de renaskiĝo (aŭ naskiĝo - morto - renaskiĝo).

KombuĉoRedakti

 
Kombuĉo

Sub la nomo Kombuĉo en la Okcidento oni komprenas malvarme trinkatan teon, kiu per fermentado de dolĉigita teo, ekzemple verda teo, kun la t.n. kombuĉafungo estas farita. Ĉe kombuĉo ne temas pri unu specio da fungo, sed pri simbiozo de diversaj gistoj (Saccharomyces ludwigii, S. apiculatus-tipoj) kaj acidproduktantaj bakterioj (Acetobacter xylinum kaj A. xylinoides). La gistoj reproduktas sin nur vegete per ŝosado, ili produktas blankecan, gelatenecan tavolon sur la tesurfaco, ĉe kiu ĉiam denove supre sur la malnova estas produktata nova tavolo.

Ĝia saniga efiko jam estas uzata dum jarcentoj. Kombuĉo origine datiĝus el la Ĉina kuirarto, oni diras, ke ĝi jam dum la Qin-Dinastio estis farata. Plej verŝajne estas tamen, ke Kombuĉo vere venas el orienta Eŭropo, eble el RusioPollando, kaj estas invento el la Frua Novepoko.

Homaj nomojRedakti

Niaj tradiciaj nomoj elĉerpas sin. Homoj multiĝas, sed nomoj konstante malmultiĝas: multaj antaŭnaskuloj arĥaikiĝas kaj formortas; ankaŭ familioj malmultiĝas, ĉar ili estas transdonataj nur laŭ vira linio. Rezulte nun multaj miloj, kelkiam milionoj da homoj havas samajn antaŭnomojn familinomojn. Se ne okazos ia reformo de niaj banaliĝantaj nombroj, do baldaŭ ilian rolon ludos... numeroj en niaj pasportoj! Por ke tio ne okazu, Nikolai Grishin proponas logikan kaj simplan nommanieron, eble iam akceptotan.

Propra nomo de ĉiu homo konsistos el unu silabo: konsonanto-vokalo-konsonanto. Tia unusilaba formo (kun la finajhoj -o por viroj kaj -a por virinoj) povas esti uzata en malvasta rondo. Samtempe ekzistos pli longaj formoj de la nomo: por tio al vira propra nomo estos aldonataj laŭvice nomo de patro, nomo de avo kaj nomo de praavo. Al virina propra nomo estos aldonataj nomo de patrino (patrino de patrino) kaj nomo de ĝangalo. Tiamaniere la nomoj estos transdonataj ne nur laŭ vira, sed ankaŭ laŭ virina linio, kio estas justa kaj logika.

Ekzemple, longa formo de nomo de viro povas esti: Darlevladmiro. En familio oni nomas lin Daro (propra nomo); amikoj nomas lin Darlevo (= Daro, filo de Levo); por ceteraj homoj li estas Darlevladmiro (= Daro, filo de Levo, nepo de Lado, pranepo de Miro).

Simile por virinoj: se longa formo de nomo de virino estas Belsunroslava, do tio signifas, ke ŝia propra nomo estas Bela, ŝia patrino estas Suna, avino - Rosa, praavino - Lava. En oficialaj solenaj okazoj la nomoj povas esti ankoraŭ pli longaj, kun nomoj de pli malproksimaj prauloj. Verŝajne, japanoj, ĉinoj, afrikanoj pli volonte akceptus ĉi tiun nommanieron. Sed ankaŭ eŭropanoj povas facile alkutimiĝi al ĝi, se ni mallongigos siajn tradiciajn nomojn ĝis necesa formo: Aleksandro = Sano, Maria - Mara, Viktoro - Viko, Elizabeta - Liza, ktp. Da tiaj silaboj (konsonanto-vokalo-konsonanto) ekzistas pli ol 2000! Sekve, kvarsilaba nomo praktike malebligos hazardan koincidon kun alia homo (2000x2000x2000x2000 = 16 000 000 000 000). Ĉies nomo estos unika, neripetebla. Samtempe ĝi ne nur distingos la homon, sed ankaŭ kunligos lin kun liaj prauloj, servos kiel stafeto de la generacioj.

Sed, povas esti, ĉia arbitreco en elekto de la nomoj estos plene forigita: ekzistos nur 366 plej belaj Esperantaj radikoj), laŭ kvanto de la tagoj en jaro. Ĉiu tago havos sian nomon, kaj per ĝi estos nomataj la infanoj, naskiĝintaj en tiu tago. Do, la antaŭnomo servos samtempe kiel naskiĝdato, kaj ne estos eble forgesi pri la nomfestoj de amikoj!


Famaj NomojRedakti

Christian RosencreuzRedakti

Iuj kredas ke Christian Rosencreuz estas la mistika nomo de Francis Bacon. Tio estas la sinteno ankaŭ de la Rozkruca Ordeno, AMORC.