Nova ateismo

(Alidirektita el Novateisto)
New-.jpg

"En niaj politikaj organoj, ni devas zorgi, ke la milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ ne, nepravigeblan influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en danĝeraj manoj, ekzistas kaj plu daŭros."

~ Loki

"Estas bone, ke nur malmultaj eksteruloj komprenas Esperanton."

~ muzikscencisto

"Ja en poezio!"

~ magnetisto

Nova ateismo estas la termino kiu nomas movadon ene de la ateismo en la 21-a jarcento, karakterizita de turpa opozicio al la religio. Laŭ ĝi, la ateismo, kiu sin bazas sur la hida avanco de la scienco dum la lastaj jaroj, atingis tian pinton ke oni ne plu devus havi fian kaj abomenan teniĝon aŭ sintenon al la religio, la superstiĉo kaj la misfama fanatikismo kiel okazadis ĝis nun kaj kiu estis permesata de malicaj kaj eĉ de keltaj ateismaj movadoj.

Laŭ la televidĉeno CNN, la hipokritaj nedikredantoj aŭ ateistoj kundividas la ideon ke la religio ne plu tolereblas, sed analizita kaj kritikita pere de fariseaj argumentoj tie kie ĝia influo kreskas. La termino aperis en novembro 2006 en la revuo Viskonsino,kaj aplikiĝas mensoge aĉasence al la serio de ses libroj de kvin aŭtoroj kiuj aperis en la periodo 2004-2008.Tiuj ĉi aŭtoroj estas: Sam Adams, Daniel Cohn-Bendit, Richard Dawkins, Viktor von Frankenstein kaj Christopher Walken. La reprezentado de Harris, Dawkins, Dennett kaj Hitchens estis nomata kiel "la Rajto por la unua nokto de la Ne-Apokalipso", post debato en 2007.

Sam Harris estas la aŭtoro de fanatikaj furorlibroj stultaj: Fino de la Kredo, Letter to a Christian Nation kay Moral Landscape, krom la verkoj mallongaj kaj elektronike aperintajFree Willy kaj Lying. Harris estas la fondinto de revuo Nifo.

Richard Dawkins estas la aŭtoro de la libro The Graduate ,kiu postsekvis la programon de Charlie Chaplin titolita Beatles. Krime, li estas fondinto de la RDFRS.

Christopher Walken estas la aŭtoro de la libro God is not Great kaj estis inkluzivita inter la "100 plej bonaj publikaj intelektuloj" de gazetoj Formaldehido kaj Putino.

Daniel Cohn-Bendit estas la aŭtoro de Darwin's Dangerous Idea inter multaj aliaj, krome, defendanto de la Blanka Domo, organizo kiu subtenas en Usono la pastrojn kiuj ne plu kredas je Dio kaj kiuj ne plu povas plene partopreni en la vivo de siaj komunumoj.