Novembro

Untitled.jpg

"Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro"

~ Vikipedio pri novembro

"Mi bone scias kio estas Vikipedio kaj kio ĝi ne estas, ĉar mi uzas ĝin jam de jaroj"

~ Neciklopediisto

"Ankaŭ mi konis Neciklopedion "

~ Yves Bellefeuille pri supra diraĵo

"Mmmmmm, mi konsentas nur parte"

~ italo pri Vikipedio

"Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa"

~ Zamenhof novembre pri gasto alvenita en julio

"Jes ja, ami la malamikon. Tamen diri al li la veron"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo
Tute senrilata bildo

"Ĉu vere ? :-)"

~ virino

"Lektez !"

~ idisto pri ĉi tiu artikolo

"Via komento estas absurda"

~ Bonalingvano


Ĉu? Ĉu vere ne scias kio estas novembro? Bone, eble vi ne estas okcidentulo... Vere, malsamaj kulturoj havas malsamajn kalendarojn... Bone, bone...

Novembro (bonalingve naŭmonato, turkmenlingve Turkmenbaŝio) estas la 11-a monato de okcidenta gregoria kalendaro. Kompreneble, la vorto estas ligita al "novem", "naŭ" en la latina lingvo, sekve, ĝi estus la naŭa monato. Mi neniam komprenis tion, sed tiel estas. Oni diras ke ĝia nomo devenas de la fakto, ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro, dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Konfuze, ĉu ne?

Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda hemisfero kaj de la printempo en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario. Signoj estas specoj de monatoj kunmetitaj al civilaj monatoj. Tiuj "signoj" ne havas funkcioj, eĉ en speco de populara religio.

KuriozaĵojRedakti

  • Novembro eble devenas el latina diraĵo "Nova Embro", sed tre eble ne.
  • Novembro estas anagramo de Orbmevon.

GazetoRedakti

En novembro la direktorino de la plej proksima posxtoficejo invitis min aboni gazetojn kun grandaj rabatoj. Mi demandis sxin: - Cxu ankaux Vi legas paperajn gazetoj?

Sxi respondis:- Mi ne povas.

- Kial Vi ne povas?

- Oni instalis al mi novajn okullensojn.

- Mi supozas, ke oni instalas okullensojn por pli bone vidi.

- Mi vidas pli bone, sed laux specifa maniero. Eble Vi rimarkas, ke unu el miaj okullensoj estas rozkolora, kaj la alia - helblu-kolora. Kiam mi legas aux rigardas per la rozkolora okulo, cxiuj virinoj sxajnas al mi esti lesbaninoj. Kiam mi legas aux rigardas per la helblu-kolora okulo, cxiuj viroj sxajnas al mi esti gejoj.

- Kial Vi instalis gxuste tiajn strangajn okullensojn?

- Miaj kuracistoj diris al mi, ke la ordinaraj okullensoj estas tre multekostaj, sed eblas instali senpagajn roz- kaj helblu-kolorajn okullensojn, kiujn senpage oferis al Rusio iu okcidenta "bonfara" organizo.

- Kaj kiel Vi solvas tiun cxi problemon?

- Mi klopodas tute ne legi kaj paroli kun homoj nur kun fermitaj okuloj.

Sxi fermis la okulojn kaj ridetis dolcxlace.

La 12 Monatoj de la Jaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro