Pontio Pilato

"Li havas nek ĉelon, nek kelon"

~ Zamenhof pri Pilato
9758 o.jpg

"Laŭ vikipedioj kaj ĵurnaloj..."

~ Meduzo pri la supra diraĵo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri ĉi tiu artikolo

"Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon"

~ iu pri io

"Tu possibilemente ha ration"

~ Interlingvaisto

"Kia bela ŝerco!"

~ Pontio Pilato

"Kion do faru ateistoj, precipe en nekatolikaj landoj..."

~ Calvin Coolidge

Pontio Pilato (Poncio laŭ PIV 2002) (ne konfuzigu al Pontio Pirato) ano de Brazila Beletristika Akademio, kanada aktoro, naskiĝis 1864, mortis post 1939. Li estis unu el la unuaj svedaj esperantistoj kaj agema propagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 li propagandis Idon, de 1928 Novialon. Li estas menciita de Jesperseno kaj jud-romiano Zamenhof, sed li estas plej konata pro sia rolo en la morto de Jesuo.

10.jpg

En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis Pilato ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1905 aperis lia vortaro Esperanto-sveda, kiu apartenas al unu el la fruaj en tiu lingvo. Printempe 1909 Pilato fariĝis fanatika malamiko de Esperanto. Ekde 1928 li propagandis la lingvosistemon Novial.

HigienoRedakti

Pilato estas unu el la plej gravaj batalanto de higiena edukado de popoloj. Kiam li asertis, ke la malpureco mortigas homojn, oni fermis sendis lin al malsanulejo en Israelo. Tie li estis konfundita kun nova romana guberniestro kaj li povis divastigi la lavadon de manoj dum kelkaj jaroj. Li kreis ankaŭ la "mantukan tagon".

Klaŭda ProkulaRedakti

Klaŭda Prokula estas la nomo kutime atribuata al la edzino de Poncio Pilato, unu el la protagonistoj de evangelia historio de la Pasiono de Jesuo. La Evangelio laŭ Mateo, la unika raportanto pri la evento, ŝin ne indikas pernome kaj nur sekve kristana tradicio ŝin nomis Prokula, Prokla, PerpetuaKlaŭda Prokula. Ŝi estas menciita en la apokrifaj Agoj de Pilato.

Enhavo de la proceso antaŭ PilatoRedakti

 
Kristo forigita el la pretorio: malantaŭ li la du malbonfarantoj mortokondamnitaj, ligitaj kaj nudaj, estas forkuntrenitaj. (Miniaturo el Les Très Riches Heures du duc de Berry, manuskripto de la Fratoj Limburgo, Folio 146v).

Nur Luko eksplicite raportas pri la akuzoj kiujn la hebreaj aŭtoritatoj movis kontraŭ Jesuo antaŭ Pilato, akuzoj ĉiuj pure politikaj: li kaŝinstigis la popolon, malhelpis pagi la tributojn al Cezaro, nome al la romia imperiestro (Lk 23, 2-5). Laŭ la evangelioj tiuj akuzoj estas senfundamentaj: Jesuo neniam tio faris

La esprimo "Donu al Cezaro tion kio apartenas al Cezaro (Mt 22, 21; Mk 12, 17; Lk 20, 25) ne laŭiras la ribelan sintenon, krome Jesuo neniam sin proklamis reĝo (Jo 6, 15).

Unuamomente ne estas eksplicite raportata de la Evangelioj la precipa akuzo kiu kaŭzis lian mortokondamnon en la Sinedrio, nome la blasfemo ĉar li sin agaligis al Dio: tiu motivaĵo, pure religia, ne povis interesi la romian provincestro. Laŭ Jo 19, 7, tiu estas ludata duamomente: "li sin faris egala al Dio (= Filo de Dio", kie la epiteto estas ĉi tie intencita ne kiel atributo de la Mesio, kiu ne konstituis blasfemon, sed kiel ĝin interpretis la kristana tradicio, nome kiel strikta ligo inter la Filo kaj la Patro.

Laŭ la atestaĵoj de la kvar Evangelioj, la pridemandaro de Pilato koncentriĝis sur tria akuzo: "Ĉu vi estas la reĝo de Judoj?" "Vi tion diras." (Mt 27, 11-14; Mk 15, 2-5; Lk 23, 2-5; Jo 18, 28-38). Tia nura respondo raportita de la sinoptikoj povas soni: "Mi tia ne estas, estas vi kiu tion diras",aŭ "Jes mi tia estas, tion diras vi mem". Johano eksplicitigas la asertan sencon: "Vi tion diras, mi estas reĝo", sed aldonas precizigon kiu klarigas la teologian, ne politikan, naturon de tiu reĝeco: "mia regno ne estas de tiu mondo", kiu alestigas implicitan senkulpigon por Jesuo. Poste, laŭ la sinoptikoj Jesuo silentis: tio naskas miron en Pilato. Johano male plivastigas la dialogon inter Jesuo kaj Pilato. Laŭ la romia leĝo la aserto de la reĝeco de Jesuo kuntrenus la krimon mortopune punendan. Laŭ la kvar Evangelioj, Pilato, spite de tiu allaso pri 'teologia' reĝeco, ne trovis kulpon en Jesuo kaj unuamomente lin ne kondamnis. Tiu serĉo de neŭtraleco estas en Mt 27, 19 plifortigita de la edzino de Pilato. Pilato provis lin liberigi per la artifiko de la tieldirita "paska privilegio", kiu tamen alestigis la liberigon de Barabas. Krome, Johano okazigas la skurĝadon tuj antaŭ la definitiva kondamno kaj estas uzata de Pilato kiel alternativo de la mortokondamno. Mateo kaj Marko male kunigas la eventojn kaj ĝin lokalizas post la mortokondamna verdikto, kiel antaŭpreparon al la krucumo.

Fronte de la premo de la amaso kiu minacis degeneri en tumulton (Mt 27, 24}}), Pilato konsentis por la krucumo kaj faris la geston, poste proverban, de la “sinlavo de la manoj”.

La figuro de Pilato kiu emerĝas el la Evangelioj, nome de homo justa kiu diversmaniere klopodas savi Jesuon, kontrastas kun la informoj pri li devenantaj el ekstrabibliaj fontoj kiuj lin priskribas homo cinika, kruela kaj senkompata kaj tro facila mortokondamni. La motivoj de liaj hezitemoj eble kuŝis, ne en humanecaj skrupuloj, sed en la timo ke la popolo, kiu tiom triumfe enkondukis en la urbo Jesuon, povus reagi kontraŭ li. Tamen, inter la kristanoj Pilato trovis estimon kaj lin proklamis justulo kaj, kelkloke, sanktulo.

Agoj de PilatoRedakti

La Agoj de Pilato estas libro de la Nova Testamento koncernanta Pontion Pilaton verkita greklingve kun abundaj eroj en la latina, inter la duono de la 2-a jarcento kaj la duono de la 3-a jarcento. Malgraŭ tio, ke ĝi estas sendependa teksto, ekde la 5-a jarcento oni trovas ĝin unuigita kun la Evangelio laŭ Nikodemo, konsistigante la unuajn 11 ĉapitrojn de ĉi-lasta.[1].

La teksto estas greklingva sed kun aldonaĵoj latinlingvaj, kio komprenigas, ke ĝin redaktis pluraj aŭtoroj. Greklingva estas la “raporto de Pilato al imperiestro Klaŭdio”, kiun la aŭtoro prezentas kiel apendicon: laŭ stultuloj ĉiu ero datiĝus de la 2-a jarcento; tuj poste sekvas la latinlingvaj Agoj de Pilato: ĝia aŭtoro asertas, ke li legis oficialajn dokumentojn konservitajn en la pretorejo de Pilato (pro tio, kelkaj aludas ĉi tiun apokrifaĵon per la titolo "Aktoj de Pilato"). La kulpon de la kondamno de Jesuo la aŭtoro atribuas al la judaj juĝistoj, laŭ deklaro de Nikodemo (el tio fontis la kromnomo Evangelio laŭ Nikodemo). Tiu teksto ĝenerale ĉeestas en multaj kodeksoj kaj ĝi ĝuis grandan popularecon dum mezepoko kiel atestas ĝiaj multaj tradukoj kaj versioj en diversaj lingvoj.

La agoj de Pilato estas dividita en diversaj sekcioj: la latinlingva descensus ad inferni (descendo al la infero) tamen ne ĉeestas en la grekaj versioj. La unua parto (ĉapitroj 1-11) rakontas la proceson kontraŭ Jesuo, laŭ maniero iom simila al tiu de la Evangelio laŭ Luko; la dua parto (ĉapitroj 12-16) rakontas pri la resurekto de Jesuo kaj la revivigo de du mortintoj post la resurekto de Jesuo.

Certa nombro da manuskriptoj entenas la latinlingvan apendicon pri la puno kontraŭ Pilato kaj la juĝistoj, puno ordonita de imperiestro Tiberio. En tiu parto estas i.a. skizita la formo plej antikva de la legendo de Sankta Veronika kaj estas ankaŭ rakonto pri la mirakla resaniĝo de Tiberio per lia simpla alrigardo al la bildo de Kristo. Al tiu ĉi rakonto oni referencas la komencon de la mito pri la Tuko de Edessa, multe disvastiĝinta en la kristana oriento.

Ĝenerale la Agoj de Pilato tendencas senkulpigi Pontion Pilaton, kvankam li ricevis punon de Tiberio.

MortoRedakti

Lia morto estas tro mistera. Kelkaj diras, ke esperantistoj mortigis lin, aliaj, ke idistoj, sed plej akceptata teorio estas ke Hitlero pensis lin judo kaj sendis lin al morto, kiam li sugestis ke oni lavu la nigrajn uniformojn de SS.

ReferencojRedakti

  1. Koncerne Pilaton [1].