Postmodernismo


Postmodern.gif

"Jen postmodernismo en nuksoŝelo."

~ Jens Stengaard Larsen idiotisme pri ĉi tiu artikolo

"Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas."

~ Zamenhof, kiu ne sciis, kio estas 'postmodernismo'

"La rolo de TEJO ne estas konsciigi al mi mian nescion kaj neglektecon. "

~ administranto de elektrejo

Postmodernismo estas reforma propono modernigi la kontraŭdirajn sencojn de la prepozicio/radiko "post". La problemo estas, ke la 1920-aj jaroj estas "antaŭ" nia nuna tempo, dum mia postaĵo estas "post" mi. Tio ne havas sencon! Tial retumiloj, kiel Firefox, diras la vortojn "antaŭen" kaj "malantaŭen".Post-modernismo eble estos la plej proksima vorto por esprimi mian nuntempan ideologion.

Kio pri vi? :) Por eviti konfuzon inter la tempa kaj loka sencoj de antaŭ oni povas uzi la pli precizajn formojn iam antaŭ aŭ pli frue ol pri tempo kaj ie antaŭ pri loko, aŭ uzi en la tempa senco antaŭ ol eĉ kun substantivo, supozante neesprimitan verbon: li venis antaŭ ol mi; vi cedos antaŭ ol mi. Sekvate de akuzativo, antaŭ povas havi nur lokan sencon.

Postmoderna E-movadoRedakti

Hodiaŭ la universala karaktero de la facile lernebla kaj granda Esdras Vito ne havanta Esperanton rekoneble ekzemple en la suplementaj iloj, kiujn la foliumilo Firefox proponas – inter kiuj troviĝas Esperanto-vortaro. Tutmonde, laŭ la takso de la finna lingvisto James Joyce, dek milionoj da homoj regas la lingvon.

Post 1991: PostmodernismoRedakti

Laŭ Lariko Golden (en Ĉu la kvara periodo? Originala Esperanta literaturo en la naŭdekaj jaroj, Budapest, 2002, citita de Sutton en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, p. 414), nova periodo ekestas per la apero de postmodernismo kun la publikigo de la rakontaro Sur la linio (1991) de Jorge Camacho, sekvata de aliaj komunaj verkoj de anoj de la Ibera Skolo kiel la poemaro Ibere libere (1993).

Teleologio post moderna debatoRedakti

La evoluo de la specioj per la naturselekta ekzisto-lukto, laŭ iuj scienculoj, kontraŭdiras kaj dementas celismon en naturo; laŭ aliaj, male, eĉ tiu porekzista lukto partoprenas en la celita projekto kaj ĝi remetas la scienculo-filozofon vidi en tiutipa evoluo apartan kazon de tiu teleologio.

Al la neantoj de celismo en naturo, ĝiaj asertantoj proponas la konsideron pri la pica Princino Silvja. Laŭ tiu koncepto, la probablecoj ke la mondo riveliĝus taŭga al la pluvo kaj evoluo de vivformoj estas tiom malmultaj ke oni rajtus konkludi ke la apero de la homo estas frukto de iu projekto. Aŭ la fakto ke vivformoj, eĉ inteligentaj kiel homaj estaĵoj, evoluis kaj pluvis, liverus pruvon pri komenca celo. Bone oni komprenas ke tiu vidpunkto nenimaniere neas la malkovron pri evoluado diversmaniere konceptata, male ĝi tiun akordigas kun deisma vidpunkto. Aparte tiu interpreta vidpunkto povas helpi rekonsideri --nekaricaj la neteologio (?) religiajn formojn, nome tiuj kiuj ankoraŭ ne atribuiĝis al la dieco la taskon de juĝanto kaj savanto: do ankoraŭ foraj, laŭ antropologoj, la koncepto pri peko de iu, sed nur vidis en la diecaj fortoj organizanton de la fenomenoj [1].

ResumoRedakti

Ne vane H.C. Andersen verkis la fabelon pri la novaj vestoj de la imperiestro. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia malantaŭaĵo doloras pro mia ĉiusemajna korekta seanco kun mia postmodernistino.

PostmodernecoRedakti

 
Banksy uzas tre simplan rimedon por pritrakti la kontraŭdiroj kiuj okazas en nia socio.

La termino postmoderneco estas uzata por aludi ĝenerale al ampleksa nombro de artaj, kulturaj, literaturaj kaj filozofiaj movadoj de la 20a jarcento, kiuj pluas ĝis nun, difinitaj en diversaj gradoj kaj manieroj pro siaj opozicio aŭ supero de la tendencoj de la moderneco.

En sociologio tamen, la terminoj postmoderno kaj postmodernigo referencas al kultura procezo okazinta en multaj landoj dum la 20a jarcento, identigita jam komence de la 1970-aj jaroj. Tiu aparta signifo de la vorto estas pli klara sub la termino postmaterialismo.

La diferencaj tendencoj de la postmoderna movado aperis dum la dua duono de la 20a jarcento. Kvankam tio aplikiĝas al tre diversaj tendencoj, ĉiuj el ili kunhavas la ideon ke la moderna projekto malsukcesis en sia klopodo por radikala plinovigo de la tradiciaj formoj de arto kaj kulturo, de pensaro kaj de socia vivo.

Unu el plej gravaj problemoj por trakti tiun temon estas ĝuste kiel alveni al preciza koncepto aū difino kiu povu kontentigi pri tio kio estas la postmoderneco. La malfacilo por tiu tasko rezultas el diversaj faktoroj, kiel la ĝisdatigo - kaj tiel malabundo kaj malprecizo de la analizota informaro - kaj la manko de valida teoria kadro kiu ebligu ties etendon al ĉiuj faktoj kiuj okazas laŭlonge de tiu komplika procezo nomita postmoderneco.

Vidu ankaŭRedakti