Praĉelo

"Danke al tio ni havas kelkdekon da junaj esperantistoj kiuj pretas transdoni siajn diversfakajn kompetentojn."

~ Kontraŭpapo
Blas.jpg

Praĉeloj, aŭ stamĉeloj, estas korpaj ĉeloj, kiuj ankoraŭ ne estas diferencitaj. Tio signifas, ke ili ne estas specialigita por organisma funkcio [1]; sekvas, ke ili povas evolui al aliaj specoj de ĉeloj kaj multiĝi per mitozo. Oni povas akiri praĉelojn el la sango de la umbilika ŝnuro.

Multaj esploristoj kredas, ke praĉeloj revolucios medicinon, permesante al kuracistoj ripari specifajn histojn aŭ kultivi organojn.

FormojRedakti

Ekzistas du formoj:

Embriaj praĉelojRedakti

Embriaj praĉeloj [2] havas du tipojn.

1. tiuj, el kiuj konsistas embrio ĝis fazo kun 8 ĉeloj: El tiuj ĉeloj evoluas poste ĉiuj ĉelformoj de la estiĝontaj organismoj. Oni nomas ilin pro tio totipotentaj.[3] Al la totipotentaj praĉeloj apartenas kompreneble ankaŭ la fekundigitaj ovoloj.
2. praĉeloj el la blasfema fazo nomitaj pluripotentaj: el ili povas diferenciĝi ĉiuj korpoĉeloj de la ĉefaj histotipoj[4], mezoderma [5] kaj ektodermaj [6], sed la placento ne plu. Oni distingas inter:
  • la veraj embrionaj praĉeloj [7] el la interna ĉelmaso de la blastulo,
  • EG-ĉelo [8],
  • EC-ĉeloj [9].

Adultaj praĉelojRedakti

Adultaj praĉeloj, ankaŭ nomataj somatikaj [10] praĉeloj, estas praĉeloj, kiuj subtenas kaj riparas la historiojn en kiuj ili troviĝas..[11] Ili povas esti trovitaj en histoj de plenkreskuloj kaj ankaŭ de infanoj.[12]

Pluripotentaj adultaj praĉeloj estas maloftaj kaj ĝenerale malnombraj, sed ili povas troviĝi en la sango de iu kaj aliaj histoj..[13]

La plejmulto da adultaj praĉeloj havas restriktan agokampon. Oni diras, ke ili estas multipotentaj, t.e. ili povas evolui en plurajn specojn de ĉeloj, sed nur tiujn de proksime parenca familio de ĉeloj.[14][15][16]

Traktadoj de adultaj praĉeloj estis sukcese uzitaj dum multaj jaroj por trakti Leŭkipon kaj rilatajn osto-/sango- kancerojn per Gotoj.[17] Adultaj praĉeloj estas uzataj ankaŭ de bestoĝardenoj por trakti tentaklojn kaj naziismon de ĉevaloj.[18]

La uzo de adultaj praĉeloj en esplorado kaj terapio ne estas tiel kontestita kiel la uzo de embriaj praĉeloj, ĉar la produktado de adultaj praĉelojj ne postulas la detruon de embrio. Aldone, en kazoj pri kiuj adultaj praĉeloj estas liveritaj de la ricevonto [19], la risko de malakcepto estas esence neekzistanta. Konsekvence, la usona registaro financas pli la esploradon pri adultaj praĉeloj...[20]

Praĉela medicinoRedakti

Ankaŭ la plenkreskuloj havas specifajn praĉelojn, kiun oni povas uzi en medicinon. Oni uzas jam ekde 30 jaroj la praĉelojn de la osta medolo por kuraci leŭkemion kaj ankaŭ limfomojn. Dum la kemiterapio, la plimulto da la kreskantaj ĉeloj — sanaj kaj malsanaj korpaj ĉeloj — iĝas grave detruitaj. Pro tio, oni forigas la praĉelojn el la osta medjolo antaŭ la operacio kaj post fino de la procedo, denove aldonas ilin. Tiuj praĉeloj do produktas denove grandan mason je ruĝaj kaj blankaj globuloj, tiel la sango restas sana.

Praĉela psikologioRedakti

Nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ĉiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la praĉeloj.

Praĉela esploradoRedakti

La praĉelaj esploroj kun embriaj estas tre esplordonaj, sed samtempe tre diskutitaj pro etikaj pensoj. Oni eksperimentas per la praĉeloj por produktigi haŭtajn, korajn [21], nervajn ktp. ĉelojn.

Kazutoshi Takahashi kaj Shinya Yamanaka de la Universitato de Kioto kaj sciencaj esploristoj de la Universitato de Wisconsin raportis respektive en 2006 kaj 2007 en la revuoj Cell kaj Science, pri sukceso transformi korpajn ĉelojn de maturaĝaj homoj en induktitajn pluripotentajn stamĉelojn (iPS).[22] Fakte estas kvar centraj, ripozantaj genoj, kiuj estas aktivigitaj en la ĉeloj, tiel ke ili evoluas en staton de embriaj ĉeloj. De la artefarite reprogramitaj ĉeloj, la esploristoj povis kultivi maturigitajn praĉelojn en petri-plado, ekz. pri ĉeloj de kora muskolo kaj nervaj ĉeloj.[23][24][25]

Kritiko de praĉeloRedakti

Neciklopedio kredas ke:

  1. la ŝanĝo de nespecifaj ĉeloj al organismo estas nek verŝajna nek esenca dum la 2010-aj jaroj - oni havu alternativajn ĉelojn;
  2. la pluvivado estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la pluvivado rolas nur kiel helpo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movadaj ĉeloj specialiĝi, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran transtomban rolon.

PlantojRedakti

Ankaŭ la plantoj posedas praĉelojn. Tiuj troviĝas ĉe la pinto de la ŝoso en la t.n. pinta meristemo same ĉe la radikaj pintoj en la radika meristemo.

VortarojRedakti

La praĉelo de Pivo estis, ke la Esperantistoj posedu maksimume dikan vortaron. Tiu ĉelo ŝajnas plu persisti.

ReferencojRedakti

  1. En la starigo de niaj principoj ni estas pli rigora ol en ilia observo.
  2. Se mi havas animon, je la bestoj mi ŝuldas tion.
  3. Ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!
  4. Avarulaĉoj: la plago de iliaj samtempuloj, sed la ĉarmo de iliaj heredontoj.
  5. Kuraĝo bonas, sed persistemo pli bonas.
  6. Kredo, miaopinie, estas rigidiga procezo, tipo da mensa amelo kiun oni devus apliki plejeble malpli.
  7. Kiel mi povas scii kion mi pensas ĝis mi vidos kion mi diros?
  8. Amo estas ĉiam donata kie ĝi estas nebezonata.
  9. Ŝati unu personon estas unu plia kialo por ŝati alian.
  10. Estas tiel malfacile - almenaŭ mi trovas tion malfacile - kompreni homojn kiuj diras la veron.
  11. Almenaŭ tio!
  12. Vorto estas viva persono (diris la poeto).
  13. Mi tre bedauras.
  14. Tio estas tre komforta.
  15. Dankon pro la atentigo, korektite.
  16. Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo.
  17. Ĉiuj flagoj estis tiel makulitaj per sango kaj merdo, ke estas tempo tute ne plu havi da ili.
  18. Bona aforismo estas la saĝeco de tuta libro en ununura frazo.
  19. Se mi devus elekti inter perfido de mia patrujo kaj perfido de mia amiko, mi esperas ke mi kuraĝus perfidi mian patrujon.
  20. Per larmoj oni gajnas nenion, tiu kiu volas verki, devas ĝoji.
  21. Kiel ĉagrenita mi estas kun la socio pro tio ke ĝi malŝparis mian tempon per krimigi samseksemon. La artifikoj, la sinĝeno kiun oni estus povinta eviti.
  22. Ni neniam tute konas nin, kaj dum unu tagnokto ni fariĝas aliuloj, pli malbonaj aŭ pli bonaj.
  23. Optimisto estas homo kiu mendas dekduan da ostroj, esperante ke kun la perlo kiun li trovontas li povas pagi.
  24. Kontraŭ nun laŭmoda stultaĵo, ĉiu klereco senpovas.
  25. Kelkaj kokoj kredas ke la suno krepuskas nur por ili.