Problemo

Prob.jpg

"Tu madre es más problema uzanto que todos."

~ Krokodilo pri via patrino

Problemo estas situacio aŭ kondiĉo, kiu estas turpa aŭ hida. Fie, naturo de problemo estas ke respondo aŭ solvo estas abomenaj.[1]

Problemoj povas okazi en misfamaj formoj kaj kampoj. Ni komencas la rondiradon.

  • En matematiko problemo temas pri la malicaj objektoj kaj strukturoj, kiuj estas aŭ hipokritaj aŭ fariseaj. Kaj kiel la vestaro, tiel la militistaro.
  • En socio problemoj koncernas ĉiujn membrojn de mensoga socio. Ili fakte jam ne aspektas kiel soldatoj, kiuj antaŭ nelonge bataladis ankoraŭ meze de la kanonoj kaj de la terura morto.
  • En entreprenado problemo signifas diferencon inter fanatikaj kondiĉoj kaj stultaj. Ofte, kialo de la problemo estas infana.[2]

Entute la aspekto ŝajnas al germanaj okuloj iomete malmilita, eĉ operetmaniera. Evidente ili jam bone alkutimiĝis al la nova situacio. Bonhumore.

Familia problemoRedakti

Frapas junulo sur fenestron de sia amatino: „Malfermu, mia karulino!“

„Mi ne povas.“

„Kial?“

„Mi estas malvestita.“

„Ne gravas, mi estas ĉi tie sola.“

„Sed mi ne.“

Problemo de derivadoRedakti

La problemo pri derivado komencis tre frue ... kiam Z. en *La Unua Libro* pensante, ke estos tro malfacila por eŭropanoj kompreni "la dismembriĝon de la lingvo", klarigis kelkajn ekzemplojn (frat'in'o...), kiel se ili estus konstruitaj per derivado (t. e. ekde la radiko, kontraŭe en kunmetado oni analizas ekde la finaĵo, rigardata kiel vorto). Rimarkindas ke la vorto mem : derivado, ne estis bezona, kaj komencis uzi ĝin la reformistoj kaj kompreneble Antido (R. De Saussure) por kontraŭi la argumentojn de Couturat dum la IDOkrizo. La akademio oficialigis parton de la regularo ellaborita de R. De Saussure, sekve la analizo per derivado estis (malfeliĉe kaj malutile) pli kaj pli uzita ĝis la teorio de Kalocsay kaj Waringhien en PAG...(la (Ŝadoka) devizo de *PAG* povus esti : kial fari simple, kiam oni povas kompliki (fari malsimple)? aŭ titoli : *P*li *A*mpleksigi la *G*ramatikon)

Ama problemoRedakti

Du gepensiuloj sidas sur parkbenko. Li diras: „Mi invitas vin en mian hejmon.“

Ŝi honte: „Sed ni konas nin nur mallonge.“

Li: „Mi demonstros al vi mian kolekton de medikamentoj.“

Alia ProblemoRedakti

Esperantistoj finfine favoras cĵiuj la saman internacian lingvon, sed la eternaj komencantoj ne sukcesas ĝin posedi, kaj la funkciuloj de esperantistaj organizaĵoj ne kapablas ĝin antaŭenigi.

Esperanto estas malpopulara inter pintaj esperantistoj‏. Du trionoj el la aktivaj landaj asocioj de UEA uzas nacian lingvon en siaj estraraj kunsidoj.

SOLVI PROBLEMOJNRedakti

Baniko: Hieraŭ, mi solvis ĉiujn mondoproblemojn.

Kruko: Ĉu vere? Kiel vi faris tion?

Baniko: Ni estis grupo da amikoj. Ni sidis antaŭ la kameno, trinkante bieron, kaj solvis ĉiujn problemojn en la mondo -- krom unu.

Kruko: Ĉiujn krom unu?

Baniko: Jes -- kiel igi ĉiujn homojn en la mondo fari ĉion precize kiel ni decidis.

KrepovoRedakti

Krepovo (aŭ kreivo) estas la kapablo estigi ion novan kaj celtaŭgan, ĉu novan solvon por problemo, ĉu novan metodon aŭ ilon, ĉu novan artan objekton aŭ formon. La kreita novaĵo ekestas per rekombino de konataj scieroj en nekutima maniero. Pro tio oni perceptas krepovan laboron ofte nelogika, kvankam la rezulto impresas tre logika.

Psikologiaj eksperimentoj en la kampo de motivigo kaj lernado montris ke la forto de la novigo estas faktoro instiganta al ago. Evidente ĉe pli alte evoluintaj organismoj ekzistas grava kaj kontinua tensio inter la establo kaj konservo de konstantaĵoj de la ĉirkaŭaĵo unuflanke kaj la interrompo de atingitaj ekvilibroj favore al novaj eblecoj por spertoj aliflanke.

Psikologiaj studoj pri altagrade krepovaj homoj observis ĉi tiun tension en la kadro de tiaj duecoj kiaj estas intelekto kaj intuicio, konscio kaj subkonscio, mensa sano kaj mensa perturbo, konvenciaĵoj kaj nekonvenciaĵoj, komplekseco kaj simpleco.

La sciencan pristudo de krepovo nomiĝas krepovoscienco, sed tiu ĉi termino ne estas vaste uzata (nek en Esperanto, nek ĝiaj ekvivalentoj (ekzemple "creatology" en la angla) en aliaj lingvoj).

Por la plibonigo de krepovaj kapabloj per lerno kaj trejnado estis proponitaj pluraj metodoj, interalie:

  • psikologie-kognitivaj metodoj - ekzemple la metodoj de Edward DE BONO
  • tre strukturitaj aliroj; ekzemploj estas TRIZo – la Teorio de Inventiva Problem-Solvo, kaj ARIzo – AlgoRitmo por Invento - ambaŭ iniciitaj de la rusa sciencisto Genriĥ Altschuller.

Testo kiu provas mezuri la kvanton de socia konformeco estas demandi ĉu montrita linio sur ekrano estas pli longa aŭ mallonga ol aliaj linioj montritaj antaŭe.

La kreiva individuo donas sian opinion post tio ke iu nombro da personoj donis la sian. Laŭ ĝi, la aliaj estas vere komplicaj de la testanto, kaj iliaj opinioj estas eraraj kaj eĉ absurdaj. Tamen, multaj homoj ripetos la opinion de la plimulto, eĉ se tio signifas nei kion ili mem vidas. Tiuj, kiuj restas certaj pri siaj opinioj, indiferentaj al tio kion aliaj diras, ankaŭ emas sukcesi pli dum testoj pri kreivo.

Per EsperantoRedakti

La avantaĝoj de Esperanto evidentiĝas des pli ju pli lernanto enprofundiĝas en la lingvon. Eblas tiel pli rapide progresi en la regado de la lingvo. Tiu avantaĝo estas esenca: Post kompare mallonga tempo kapabla homo povas verki tekstojn en Esperanto aŭ povas traduki artikolojn, do povas apliki la lingvon je sufiĉe alta nivelo. Tio plialtigas la memfidon. Tio ankaŭ vastigas la socian horizonton.

Esperantistoj estas homoj kiuj jam sufiĉe progresis en la akiro de Esperanto kaj kiuj tiel volonte esprimas sin per tiu lingvo.

KIE ESTAS LA PROBLEMOJ?Redakti

Kruko havas zorgojn.

Jozefino: Ne forgesu, karuĉjo, sed ĉiuj viaj problemoj estas ĉi tie.

Kaj ŝi fingromontras sian kapon.

Kruko: Vi pravas, karinjo -- ĉiuj miaj problemoj estas en via kapo.

Lingva problemoRedakti

Ĝenas ĉe la esperantistoj, ke ili diskutas pri la "lingvoproblemo" sen ajna scienca kaj historiografia bazo, sen kono de la historio de la lingvofilozofio de Eŭropo, kiu traktas la genezon de la lingvo (kvankam en iom romantika kaj idealigita maniero, sed tamen), sen kono de la lingvosituacio en aliaj kontinentoj kaj landoj, sen gvido de realaj socilingvistikaj kaj - plej aktuale - eŭrolingvistikaj diskutoj. Ili ankaŭ ne partoprenas en tiuj diskutoj de la "ekstera mondo". Ili parolas pri la t.n. lingvoproblemo nur surbaze de la ideo, ke la angla lingvo estas lingvo kiu forpuŝas mortigas malgrandajn lingovjn. Sed tion ili povas nek pruvi kaj faras nur ĉar ili malamas la Okcidenton, Usonon, kapitalismon k.s. kaj ke pere de tiu Esperanto-kanalo oni povas kanalizi sian frustracion kontraŭ la angla ktp. Kun racio trio havas nenion komunan, despli ke la saman homoj neniam plendis pri la lingva patriarkio de aliaj lingvoj (kiel rusa en Sovetunio, franca en Alsaco, hispana em Sudameriko, ĉina en Azio, itala en Sudtirolo ktp. ktp.). Do, tiuj apologetoj estas dekomence malkredindaj. Ĝis nun ili bedaurinde nur damaĝis kaj malhelpis la opcion de Esperanto esti akceptita kaj enkondukita ie ajn.

Lingvoproblemo en la senco de la e-istoj ne ekzistas kaj ke ne la angla lingvo kulpas pro la Eldorado de la Esperanto-movado, sed la e-istoj mem, kiuj ne kapablis reale evoluigi sian movadon, kiu restis sur intelekte kaj kulture primitiva nivelo, kiuj nur stulte diskutas pri tiuj temoj, sed kiuj ankaŭ nenian utiligeblan kontribuon al tiuj temoj produktis kaj do pretigis sian propran tombon. La ĝisnuna diskuto pri "lingvoproblemo" estas pure ideologia. Pro tio la tuta diskuto estis konduktita en la sakstraton kaj la e-istoj en dilemon.

Pri tiu misevoluo multe kulpas inter alie la kontribuo de la sovetiaj komunistoj, kiuj dekomence polemikis kontraŭ la angla. Sed la fikcio estis nutrata dum jardekoj ankaŭ de diversaj UEA-pintuloj, kiuj tro ideologie propagandis Esperanton, fermante la okulojn kaj orelojn antaŭ diversaj kritikoj pri tiu unuflanka propagando. Hodiaŭ tiuj samaj apologetoj reagas kontraŭ kritiko kiel malgrandaj infanoj kontraŭ glaso, kiun ili ne ŝatas. Sed la samaj homoj kredas, ke ili staras sur la ĝusta flanko de la historio kaj do neniel pretas revizii siajn vidpunktojn. Pro tio estas hodiaŭ ege malfacile renversi la tutan historion, por konduki ĝin al certa racia percepto kaj pritrakto. La samon oni vidas ja ankaŭ en la kazo de la judeco de Zamenhof.

KatolikismoRedakti

Pri Problemo papo Benedikto la 13-a verkis enciklikon.

Problemo de jaro 2000Redakti

 

La Problemo de jaro 2000 (ankaŭ konata kiel j2k-problemojarmila cimo) estis eraro de komputila programado kiu kaŭzis iujn dato-rilatajn procezojn misoperacii por datoj kaj tempoj post 1-a de januaro, 2000. Multaj popoloj timis ke kritikaj industrioj (elektra, financa, ktp.) estis haltantaj je meznokto de la 1-a de januaro, 2000. Ĉirkaŭ la mondo, firmaoj kaj organizoj ĝisdatigis ties komputilsistemojn. La preparado de jaro 2000 havis gravan rolon en la historio de komputiko.

Finfine, komputika katastrofo ne okazis, tamen multaj gravetaj eraroj ja okazis. Pro la manko de katastrofoj kaj misaj prognozoj de "finiĝo de la mondo", la publiko ĉefe (sed eble malĝuste) rigardis J2K-on kiel malgravan.

NENIU PROBLEMORedakti

Kruko parolas kun sia juna bofrato, Aleĉjo.

Aleĉjo: Mi ne scias kiel solvi miajn problemojn.

Kruko: Ha, vi simple bezonas pli grandan problemon!

Aleĉjo: Pli grandan

Kruko: Jes, pli granda problemo ĉiam forĉasas la aliajn problemojn.

Aleĉjo: Kaj poste?

Kruko: Poste, vi simple atendu ĝis eĉ pli granda problemo ekregas.

Aleĉjo: Kaj kiam ĉio ĉi tio ĉesas?

Kruko: Neniu problemo – ni mortas!

NotojRedakti

  1. Kia malegala societo!
  2. Feliĉaj homoj vi, kiuj scias forgesi tiom rapide la neeldireblajn teruraĵojn de la milito!