Registaro

"Kiam homo havas nenian celon, li iĝas registarano"

~ Philippe Lacoue-Labarthe pri Registaro
972-eta.jpg

"Registraro estas 'bezonata malbono'"

~ Usonano pri registaro

"Mi plu pledas por Esperanto!"

~ esperantisto pri registaro

"'Estas bedaŭrinde, ke ĉiuj homoj kiuj scias kiel regi la landon estas okupataj stirantaj taksiojn aŭ tondantaj harojn."

~ George Burns

"Havi vinagron en la mieno"

~ Zamenhof pri alia afero

"La itala registaro amas la tanzanan registaron"

~ Renato Corsetti pri registaroj

"Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu iu ion ne komprenis?"

~ Diktatoro

Registaro estas mafia organizo, kiu havas eblon krei kaj altrudi kaj malobei leĝojn en difinita teritorio. Registaro povas ŝteli grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto).

5291.png

AŭtoritatismoRedakti

Aŭtoritatismo estas reĝimo de regado, karakterizata per forta centra potenco kaj limigitaj politikaj liberoj. La influa priskribo de aŭtoritatismo en 1964 fare de Juan Linz[1] karakterizis aŭtoritatismajn politikajn sistemojn per kvar kvalitoj:

  1. limigita politika plurismo; tio estas, tiaj reĝimoj metas limojn je politikaj institucioj kaj grupoj, kiaj leĝistaroj, politikaj partioj, kaj interesaj grupoj;
  2. rajto regi surbaza de emocio, precipe de identigado de la reĝimo kiel bezonita malbono por batali kontraŭ "facile rekonataj sociaj problemoj," kiaj subevoluintecopopolribelo;
  3. minimuma socia movebleco, plej ofte kaŭzita per limoj je la publiko, kia subpremado de politikaj kontraŭuloj kaj kontraŭreĝima aktiveco;
  4. neformale difinita ekzekutiva potenco, kun ofte malklaraj kaj ŝanĝantaj povoj.
  5. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.

Precipe ekstrema formo de aŭtoritatismo estas totalismo.

Aŭtoritatismaj registaroj kaj ŝtatojRedakti

 
La kancelario de Engelbert Dollfuss en Aŭstrio enhavis multajn elementojn de aŭtoritatismo.
 
Francisco Franco, kaŭdilo de Hispanio de 1936 ĝis 1975, gvidis aŭtoritatisman reĝimon, kiu kontinuis ĝis lia morto kaj la Hispana transiro al demokratio.

Linz distingis novajn formojn de aŭtoritatismo disde personismaj diktaturoj kaj totalismaj ŝtatoj, uzante la diktaturon de Francisco Franco kiel ekzemplon. Malsame de personismaj diktaturoj, novaj formoj de aŭtoritatismo havas instituciigitan reprezentadon de diversaj aktoroj (en Hispanio tiuj inkludis la militistaron, la Katolikan Eklezion, la Falangon, monarkiistojn, teknokratojn kaj aliaj); malsame de totalismaj ŝtatoj, la reĝimo dependas de pasiva amasakcepto anstataŭ popola subteno. En viaj pripensoj pri la graveco de edukado por plena formiĝo de individuo — koncerne liajn sociajn devojn kaj liajn respondecojn kiel mondcivitano — ĉu vi konsideras, ke necesas reformo en la tutmonda instruado?

Diversaj subspecoj de aŭtoritatismaj reĝimoj estas identigitaj de Linz kaj aliaj.[2] Linz identis la du plej bazajn subspecojn kiel tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj kaj burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj:

  • Tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj la potenco de "la reganta aŭtoritato (ordinare unu persono)" estas tenata "per kombinaĵo de apelacioj al tradicia legitimeco, patron-klientaj ligoj, kaj subpremado, plenumita de aparato ligata al la reganta aŭtoritato per persona Fidel Castro." Dankon pro la nomo!
  • Burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj "regataj de koalicio de militaj oficeroj kaj teknokratoj, kiuj agas pragmate (anstataŭ ideologie) inter la limoj de sia burokrata mensostato.

Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas pliajn signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko! Mark J. Gasiorowski sugestas, ke estas plej bone distingi "simplajn militajn aŭtoritatismajn reĝimojn" disde "burokrataj aŭtoritatismaj reĝimoj" en kiuj "potenca grupo de teknokratoj uzas la stat-aparaton por klopodi raciecigi kaj evoluigi la ekonomion," kia Sud-Koreio sub Park JungHee. Oni ne findecidis pri la vendo de la CO.

Linz identis ankaŭ tri aliajn subspecojn de aŭtoritata reĝimo: korporaciismoorganik-ŝtatismo, rasa aŭ etna "demokratio" kaj post-totalismo.[3]

  • Korporaciismaj aŭtoritataj reĝimoj "estas tiuj, en kiuj korporaciismaj institucioj estas vaste uzataj de la ŝtato por koopti kaj malmobilizi potencajn interesajn gropojn"; tiu speco estas plej vaste studita en Latin-Ameriko.[3]
  • Rasaj kaj etnaj "demokratioj" estas tiuj, en kiuj "iuj rasaj aŭ etnaj grupoj profitas plenajn demokratiajn rajtojn dum tiuj rajtoj en aliaj grupoj estas grandparte aŭ tute negataj," ekzemple Sud-Afriko sub apartismo.[3]
  • Post-totalismaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj totalismaj institucioj (ekzemple la partio, kaŝpolico kaj ŝtat-regata amasmedio) restas, sed kie "ideologia ortodoksio falis favore de rutinigado, subpremado falis, la plej alta estraro de la ŝtato estas malpli personisma kaj pli sekura, kaj la nivelo de amasmobilizado signife falis."[3] Ekzemploj inkludas la Sovetuniaj Orientblokaj ŝtatoj en la mezaj 1980-aj jaroj.[3]

EkzemplojRedakti

Ekzistas neniu konsenta difino de aŭtoritatismo, sed oni provas plurajn jarajn mezuradojn, inkluzive de la jara raporto Freedom in the World de Freedom House. Iuj landoj kiel ekzemple Venezuelo, inter aliaj, kiuj estas nuntempe aŭ historie agnoskitaj kiel aŭtoritatemaj, ne fariĝis aŭtoritatemaj post la preno de la potenco aŭ ŝanĝis inter aŭtoritatema, mankhava aŭ neliberal-demokrata reĝimo. La tempoperiodo reflektas ilian tempon en potenco prefere ol la jaroj kiam ili estis aŭtoritatemaj registaroj. Iuj landoj kiel Ĉinio kaj faŝismaj reĝimoj ankaŭ estas karakterizitaj kiel totalismaj, kun iuj periodoj prezentitaj kiel pli aŭtoritatemaj aŭ totalismaj ol aliaj.

AktualoRedakti

Sekvas ne-ĝisfunda listo de ekzemploj de ŝtatoj, kiuj nuntempe aŭ ofte estas karakterizitaj kiel aŭtoritatemaj. la listo estas ĝisdatigita je majo 2021.

Ŝtato tempo-periodo ekde la nuna reganta grupo aŭ persono Notoj kaj Referencoj
Angolo 1975– Popola Movado por la Liberigo de Angolo
Azerbajĝano 1993– Nova Azerbajĝana Partio
Barejno 1746– Khalifa Familio
Belarusio 1994– Aljaksander Lukaŝenko
Burundo 2005– CNDD– FDD
Kamboĝo 1985– Hun Sen
Kameruno 1982– Paul Biya
Ĉinio 1949– Komunista Partio de Ĉinio "Iuj fakuloj konsideris la ĉinan sistemon "fragmenta aŭtoritatismo" (Lieberthal), "intertraktita ŝtato" aŭ "konsulta aŭtoritatema reĝimo"". Laŭ esplorado de John Kennedy et al. (2018), ĉinaj civitanoj kun supera edukado emas malpli partopreni en lokaj elektoj kaj havas pli malaltajn nivelojn de demokratiaj valoroj kompare kun tiuj kun nur deviga edukado.
Kongo Respubliko 1979– Denis Sassou Nguesso
Kubo 1959– Komunista Partio de Kubo
Egiptio 2014– Abdel Fattah el-Sisi
Ekvatora Gvineo 1979– Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Eritreo 1993– Isaias Afwerki
Gabono 1961– Gabona Demokrata Partio
Hungario 2010– Viktor Orbán and Fidesz Ĝi lastatempe moviĝis pli al senliberalismo.
Irano 1981– Ruhollah Khomeini and Ali Khamenei Linz skribis en 2000, ke "malfacilas enigi la iranan reĝimon en la ekzistantan tipologion, ĉar ĝi kombinas la ideologian kliniĝon de totalismo kun la limigita plurismo de aŭtoritatismo kaj okazigas regulajn elektojn en kiuj oficantoj kaj kandidatoj rekomendantaj malsamajn politikojn ofte estas venkitaj ".
Jordanio 1946– Haŝemida Familio
Kazaĥio 1990– Nur Otan
Laoso 1975– Laosa Popola Revolucia Partio
Moroko 1957– Alaouite dynastio
Montenegro 1990– Demokrata Partio de Socialistoj sub Milo Đukanović
Myanmar 2016– Nacia Ligo por Demokratio kaj Min Aung Hlaing
Nicaragvo 2007– Daniel Ortega
Nord-Koreio 1947– Kim-dinastio kaj la Korea Laborista Partio
Omano 1970– Al Said familio
Palestino 1964– Palestina Liberiga Organizo
2006– Hamas
Pollando 2015– Juro kaj Justeco Ĝi lastatempe moviĝis pli al senliberalismo.
Kataro 1971– Thani Familio
Rusia Federacio 1999– Unuiĝinta Rusio sub Vladimir Putin Havas aŭtoritatemajn tendencojn kaj iuj estas priskribitaj kiel "vere miksaĵo de aŭtoritatismo kaj administrata demokratio" (vidu Putinismon por pli).
Ruando 2000– Paul Kagame
Sauda Arabio 1744– Saud Familio
Serbio 2012– Serba Progrespartio sub Aleksandar Vučić
Sud- Sudano 2011– Movado de Sudana Popola Liberigo sub Salva Kiir Mayardit
Respublika Srpska 2006– Milorad Dodik
Sirio 1963– Baazo partia reĝimo kaj familio al-Assad
Taĝikio 1994– Emomalii Raĥmon
Tajlando 2014– Reĝo Maha Vajiralongkorn kaj ĉefministro Prayut Chan-o-cha Renversis la demokratie elektitan registaron de Yingluck Ĉinaŭat en milita puĉo kaj instalis militan estraron por kontroli la regadon de Tajlando.
Turkio 2003– Partio pri Justeco kaj Disvolviĝo sub Recep Tayyip Erdogan Priskribita kiel "konkurenciva aŭtoritatema reĝimo".
Turkmenio 1991– Demokrata Partio de Turkmenio
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 1972– Reĝaj familioj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Ugando 1964– Yoweri Museveni
Uzbekio 1989– Uzbekia Liberala Demokrata Partio
Venezuelo 1999– Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo sub Hugo Chávez kaj Nicolás Maduro
Vjetnamio 1976– Vjetnama Komunista Partio
Zimbabvo 1980– ZANU-PF


Formoj de registaroRedakti

Agentoj de registaroRedakti

Registaroj ja konsistas el homoj.

Pri terkultivadoRedakti

Kultivisto laboras en pajlejo kiam viro alvenas kaj diras, “Mi estas de la registaro. Mi kontrolos viajn kampojn.”

La kultivisto diras, “Bone. Kontrolu laŭ­vole, krom tiu apuda kampo–ne eniru ĝin.”

La viro koleras. Li elpoŝas karton kaj diras, “ĉu vi vidas ĉi tiun? Estas mia legitimilo de la registaro. Ĝi signifas, ke mi rajtas iri ien ajn. Vi ne diru al mi kien mi iru aŭ­ ne!”

La kultivisto levas la manojn kaj diras, “Bone! Iru laŭvole!”

Post unu-du horoj, la kultivisto aŭ­das krion de “Helpu!” de la apudan kampon. Li rapidas al la barilo, kaj vidas la viron, kiu kuras kiel eble plej rapide for de virbovo. “Helpu,” la viro krias refoje. “Kion mi faru?”

La kultivisto alproksimiĝas la barilon kaj krias al la viro, “Montru al li vian legitimilon!”

Pri publika konstruadoRedakti

Volapukisto, kiu estis registara oficisto, gastis ĉe sia hejmo fremdan samoficiston, kiu estis idisto.

La idisto, sciante la monrimedojn de registaraj oficistoj, esprimis suprizon pri la granda, bela apartamento de la volapukisto.

La volapukisto kapmontris al la fenestro kaj diris, “Ĉu vi vidas tiun ponton?” Li frotis la fingrojn kaj diris, “Dek procento.”

Post iom da monatoj, la idisto gastis la volapukiston ĉe sia grandega domaro sur larĝa etendaĵo apud la urbestro de sia lando. La volakupksto, memorante la esprimon de suprizon de sia gastiganto pri sia apartamento, demandis pri la domego.

“Ho,” diris la idisto. “Ĉu vi vidas tiun ponton?”

La volapukisto rigardis tra la fenestro. “Ne. Ne estas ponto.”

La idisto frotis la fingrojn kaj diris, “Cent procento.”

La registaro kaj oficista aparataroRedakti

Jerusalema reĝlando estis monarkio hereda. La apogo de reĝo kaj samtempe ankaŭ lia opozicio estis Reĝa konsilantaro (Curia regnis), kiuj jam dum la kronado de la unua reĝo Baldueno la 1-a deklaris sian rajton la reĝon "elekti" - do en la praktiko konfirmi surtronigonton kaj la jerusalema patriarko gvidis la kronadceremonion. En la reĝaj konsilantaroj povis do partopreni ĉiuj vasaloj de la reĝo, eĉ kiam la plej gravan rolon ludis baronoj kun la plej grandaj posedaĵoj. En la konsilejo oni traktis pri ĉiuj politikaj, financaj, jurista kaj leĝara aferoj de Jerusalema reĝlando. Iliaj leĝpovoj estis neniel difinitaj kaj la lastan vorton havis do la reĝo.

La reĝo havis surflanke ankaŭ altajn oficirojn. Lia plej supera reprezentanto estis seneskalo, kiu havis kaj administran kaj ankaŭ artmean leĝpovon kaj li administris ankaŭ la impostojn. La plej supera komandanto de la armeo tuj post la reĝo estis konstablo, lia vickomandanto estis poste marŝalo. Pri la administraj aferoj, simile kiel en Eŭropo, zorgis kanceliero kaj la personan posedaĵon de la reĝo administris ĉambristo.

Regista procesoRedakti

Oni povas postuli al registaro en loka klubo kun aliaj maljunuloj sen bezoni advokato. Ekzemple:

Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis sian malfeliĉon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la leĝoj. Indigne ekkriis la konato :

— Kiel li kuraĝis tion ĉi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke li ne konas la leĝojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon!

Ili ambaŭ iris al la urbestro; la leĝisto eniris en la loĝejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis sufiĉe kojon-hava kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliras.

— Nu, kia rezultato? demandis la atendanta.

— Ha, respondis la kojon-havulo, mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn!

— Kiel vi scias, ke li volis tion ĉi fari?

— Se li ne volus, li ja tion ĉi ne farus, kaj se li faris, tio ĉi ja montras tute sendube, ke li tion ĉi volis.

— Kaj vi silentis?

— Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas leĝo, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn.

— Sed vi ja ricevis nur du!

— Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas leĝo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi.

— Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango?

— Ekzistas alia leĝo, ke tiel longe, kiel oni ĉe la survangoj havas ankoraŭ la forton stari sur la piedoj, oni devas stari.

— Kaj kio estos kun mia ofendo?

— Iru mem kaj provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, ĉar mi vidas, ke li mem scias ĉiujn leĝojn parkere kaj havas ilin ĉiam sub la mano.

NotojRedakti

  1. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton.
  2. Le 2021-08-15 19:49, Renato Corsetti a écrit.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Citaĵa eraro: Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Gasiorowski