Ruĝĉapulino
"Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon"
- ~ Zamenhof pri lupo
"Mi jam fikis ŝin"
- ~ Sapfo pri Ruĝĉapulino
"Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero"
- ~ Zamenhof
"Me nule reprimandas vu"
- ~ idisto pri la supra diraĵo
"Dimanĉe mi faris prelegon en Tokio pri la ĉi supran temon"
- ~ Tigro
"Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas"
- ~ Zamenhof pri Malbona Lupo
"Mi konsentas pri la tri unuaj, eĉ se la tria estas iom peza, sed ne pri la lasta."
凸(`⌒´メ)凸
Ruĝĉapulino (Cacomantis sepulcralis, akk. Ruĝkapuĉino) estis eŭropa heroino de la malfrua mezepoko. Ŝi vojaĝis tra danĝerajn arbarojn, por alporti al maljunaj kaj malsanaj homoj kukon, kolbason, vinon, kafeon ktp. Kuraĝa kaj pia, ŝi iĝis la patrona sanktulino de genepoj.
Familia fonoRedakti
Do, ŝajnas nature ke ni supozas, ke Ruĝkapuĉino kaj ŝia frato Robin Kapuĉo estis malproksimaj parencoj de Rikardo la Leonkora.
Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.
Tradicia demandoRedakti
Bonvolu atenti, ke ĉu ruĝkufulineto..aŭ ruĝkufuletino..aŭ ruĝkufetulino?
Oni pli bone silentu pri diversaj tabuaj temoj.
EsperantoRedakti
Mi opinias ke ni devas konfesi ke Ruĝĉapulino (en la angla nomata Little Red Riding Hood) estas fikcia persono el fama infanliteraturo, kaj ŝi ne estas viva persono, kiu povus paroli aŭ ne paroli Esperanton. Tamen, ŝajnas malfacile ke ŝi parolu Esperanton, ĉar ŝi estas prezentita kiel malgranda knabino vivanta en malmoderna, eble eŭropa vilaĝo, kaj Esperanto estas lingvo kreita de Zamenhof en la 19a jarcento.
LegendoRedakti
Laŭ legendo, ŝi trairis ŝveliĝintajn riveretojn por viziti homojn kun ŝveliĝintaj okuloj, ŝvelintaj oreloj, kaj ŝvelintaj dentoj. Dum ŝi daŭrigis la bonajn laborojn, ŝi estis atakita kaj turmentata de la diablo en formo de granda vulpo, urso, aŭ lupo. Ŝi vokis al Kristo kaj Maria, kaj estis tuj savita de anĝelo en formo de ligno-hakisto.
La tuta historioRedakti
Jen foje knabineto. Tiun oni titolis Ruĝĉapulino ĉar ŝi tage kaj nokte havis ruĝan ĉapon sur la kapo.Tio estis bela knabino, ruĝa kiel vino, blanka kiel kokaino kaj tiel nigra kiel Obama. Kun tiaj grandaj rondaj okuloj kaj kun tiaj tute dikaj malantaŭe kaj antaŭe – nu, mallonge dirite, jen diable bela, mirinda kaj pura junulino.
Iutage la patrino sendis ŝin tra la arbaro al la avino; tiu kompreneble estis malsana. Kaj la patrino donis al Ruĝĉapulino korbon kun tri boteloj da hispana vino kaj du botelojn da skota viskio kaj botelon kun tritika brando el Nazo kaj botelon da sveda punĉo kaj botelon kun kuminbrando kaj ankoraŭ kelkajn botelojn da biero kaj kukon kaj similajn aĵojn, por ke la avino foje fortigu sin.
„Ruĝĉapulino“,eĉ aldone diris la patrino: „Ne deflankiĝu de la vojo, ĉar en la arbaro estas sovaĝaj lupoj!“ (La tuta afero certe deruliĝis ĉe Nikolajev aŭ ie en Siberio). Ruĝĉapulino promesis ĉion kaj ekiris.
Kaj en la arbaro ŝi renkontis la lupon. Tiu demandis: „Ruĝĉapulino, kien vi iras?“ Jen ŝi rakontis al li ĉion, kion vi jam scias. Kaj li demandis: „Do, kie loĝas via patrino?“
Kaj ŝi diris tion tute precize al li: „Bofrata strato 13 je ebena tero.“
Kaj jen la lupo montris al la infano sukajn frambojn kaj frambojn kaj delogis ŝin de la vojo en la profundan arbaron.
Kaj dum ŝi diligente legis librojn de Beroso, la lupo kuris kun plenaj veloj al la bofrata strato 13 kaj frapis terebene ĉe la avino la pordon.
Atentu, ke avino estis misfida maljuna inaĉo kun multaj dentobreĉoj.
Tial ŝi demandis bruske: "Kiu frapas je mia dometo!"
Kaj jen la lupo respondis ekstere kun ŝanĝita voĉo: „Estas mi. Dormanta Belulino!"
Kaj jen la maljunulino vokis: "Envenu!"
Kaj jen la lupo enrapidis kiel sago en la ĉambron. Kaj jen la maljunulino ĵus vestis sin kun noktojako kaj metis sian noktoĉapon sur la kapon kaj manĝegis la lupon kun haŭto kaj hararo.
Intertempe ruĝĉapulino devojiĝis en la arbaro. Kaj kiel estas tiaj pise stultaj knabinoj, ŝi komencis laŭte ploregi. Kaj tion aŭskultis la ĉasisto en la profunda arbaro kaj rapidis tien. Nu, kaj kial koncernu tio nin, kion ambaŭ profunde en la arbaro intencis fari, ĉar intertempe fariĝis tute malhele, ĉiukaze li kondukis ŝin al la ĝusta vojo.
Do ŝi rapidis nun en la bofratan straton. Kaj jen ŝi ekvidis, ke ŝia avino estis tiom ŝvelinta, ke ŝi ekstere tute dikiĝis. Kaj ruĝĉapulino demandis: „Avino, kial vi havas tiajn grandajn okulojn?“ Kaj la avino respondis: „Por ke mi povu vidi vin pli bone“.Kaj jen ruĝĉapulino demandis plu: "Avino, kial vi havas tiajn grandajn orelojn?“ Kaj la avino respondis: „Por ke mi pli bone povu aŭskulti vin!“ Kaj jen Ruĝĉapulino demandis plu: "Avino, kial vi havas tian grandan buŝon?" Sed tio ja ne estas bona, se infanoj diras ion tian al plenkreskula avino. Do la avino fariĝis sovaĝa kiel vulpo kaj ne plu eligis vorton, sed manĝis la kompatindan ruĝĉapulinon kun haŭto kaj hararo. Kaj tiam ŝi ronkis kiel baleno. Kaj ekstere ĝuste preteriris la ĉasisto. Kaj tiu miris pri tio, kiel tia baleno venis en la bofratan straton. Kaj jen li ŝarĝis sian pafilon kaj tiris longan tranĉilon el ingo kaj enpaŝis, sen frapi la pordon, en la ĉambron. Kaj jen li vidis hororigite anstataŭ baleno la ŝvelintan avinon en la lito. Kaj - diavolo caracho! - Jen matroso tuj povus sterni sin pro surprizo laŭlonge de la ferdeko! - Estas apenaŭ supozeble! - Jen la maljuna manĝegema inaĉo voris ankaŭ la ĉasiston!
Nu, jen vi gapas, gebuboj, kaj malfermŝiras la faŭkojn kvazaŭ ankoraŭ io venus aldone. - Sed nun foje forŝteliĝu el la vento, alikaze mi galopigos vin. Al mi jam sen tio la gorĝo tute sekiĝis pro la stultaj historioj, kiuj ĉiuj estas nur mensogitaj kaj elfurzitaj! Ekmarŝu, for! Lasu vian patron nun iom drinki, vi – superflua fiŝeca idaro.
ĜenoRedakti
Ruĝĉapetulino migrante tra la arbaro rimarkas susuron en apudvoja arbusto. Ŝi flankenŝovas kelkajn branĉojn - kaj ekvidas lupon, kiu gapas al ŝi per grandaj rondaj okuloj.
Ŝi demandas: "Lupo, kial vi havas tiel grandajn okulojn?"
Tiu respondas: "Ho, ĉi tie oni eĉ ne povas feki senĝene!"
VivdaŭroRedakti
Ni memoru (kaj ni konfesu al ni), ke ĉiuj uzantoj de motoroj scias, ke ruĝĉapulino (Elaphe guttata) ĝisvivis en kaptiteco nekredeblajn 21 jarojn.
VereRedakti
Jen la vera dialogo inter ruĝĉapulino kaj la lupo.
"Ho, avinjo, vi havas tiel grandajn okulojn! Kaj tiel grandajn orelojn! Kaj tiel grandajn dentojn!"
"Bone. Kaj nun rigardu sub la litkovrilon."
IdoRedakti
Yen ke Reda Kapuceto esas marchanta en la foresto, kande subite elu haltas kaj dicas laute:“He, sioro volfo! Me savas, ke vu celas dop arboro; me vidis vun!”
Lore, la volfo kuras kaj foriras de ibe. Kaj kelke plu tarde, Kapuceto itere haltas kaj dicas laute:“He, sioro volfo! Me savas, ke vu celas dop arboro; me vidis vun!”
Lore, la volfo itere kuras kaj foriras de ibe. Kaj kelke plu tarde, la sama ceno repetesas:“He, sioro volfo! Me savas, ke vu celas dop arboro; me vidis vun!”
Ma, ca-foye, la volfo iraceskas, aparas de dop arboro, kaj klamas:“Ho! Ĉu oni ne mem darfas kakari qviete en ĉi tiu rakonto?”
Fabelo pri RuĝkufulinetoRedakti
"Ho, avinjo, vi havas tiel grandajn okulojn! Kaj tiel grandajn orelojn! Kaj tiel grandajn dentojn!"
"Bone. Kaj nun rigardu sub la litkovrilon."
LibrojRedakti
Ruĝĉapulino estis la aŭtoro de pluraj edifaj verkoj:
- Jen kion mi ne sciis
- Diraĵoj de mia avino
- Ne forgesu flari la florojn
- L'accusa del sangue. Storia politica di un mito antisemita, Roma: Editori Riuniti, 2002.
Por citaĵoj vidu la paĝon Esperantaj proverboj (antaŭe ne troveblaj).
Pro miskompreno, la verkoj de la ruĝa sanktulino estis bruligataj en Usono dum la makartiisma epoko.
ReligioRedakti
Mi pensas, ke la demando en la 3-a numero de »Bohéma Esperantisto« estas ne diskutebla, kaj ke sukceso de Ruĝĉapulino multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj.
Kontribuoj al eklezia vestoRedakti
Ŝi ankaŭ inventis la ruĝan ordonveston portatan de teologoj de liberigo.
KultoRedakti
Kapeloj de la Ĉapulino Ruĝa ofte troviĝas apud malnovaj kirkoj en Eŭropo. Tie gefiduloj bruligas kandelojn, kaj ripetas preĝojn uzante rozariojn.
Krom por Katolikoj, ankaŭ gravas la sanktulino por Atestantoj de Jehovo. Tiuj ofte memoras ŝian legendon, dum ili frapas la pordon de domo nekonata.
Ekster la eklezioRedakti
Eĉ ekster la kristana eklezio, ŝia nomo estas vaste konata, dank'al la multaj popularaj rakontoj pri ŝia vivo. Por ekzemploj, vidu
Ruĝĉapulino kaj la lupoprincoRedakti
Ruĝĉapulino iris tra la arbaro.
Tiam ŝi subite aŭdis voĉon: "Helpon, helpu min!"
Ŝi alproksimiĝis kaj vidis lupon en marĉo.
"Helpu min", kriis la lupo, "mi petas vin!"
Ruĝĉapulino pripensis kaj finfine prenis la voston de la lupo kaj eltiris lin per tiu.
Kaj subite: La lupo ŝanĝiĝis al bela princo.
"Ĉu vi kredas, Ruĝĉapulino", diris li, "fabeloj ankaŭ povas realiĝi! - Sed nun ne plu necesas teni min tiel forte."
Ruĝĉapulino (poemo)Redakti
- Por viziti ŝian maljunan avinon,
- en la korbo kukon kaj panon kaj vinon,
- iris ruĝĉapulino tra la arbaro.
- Mallonge poste venis la lupo, klaro.
- Por lian grandan, fortan malsaton ŝanĝi
- Li volis la junan knabinon formanĝi.
- "Nu bone," parolis ŝi, "se tiel estas
- kaj vi min finfine ja certe digestas,
- tiam do nun estas tiamaniere!
- Sed al mi donu tri dezirojn libere."
- La lupo volis sin ĝentila prezenti
- kaj pro tio li la komercon konsentis.
- "Unua deziro," ŝi parolis al li,
- "tute intime ŝatus mi esti kun vi!"
- La lupo parolis: "Nenia problemo!
- Eĉ bone korespondas al mia emo!"
- Li forte ŝin prenis post longa enspiro,
- ĉar estis la lupo finfine ja viro.
- "La dua deziro," ŝi diris sekrete,
- "ĉu nun vi povus tion fari ripete?!"
- Kvankam jam estis molaj liaj genuoj,
- diris li: "Tuj venos mia kontribuo!"
- Torturon li nun sentis anstataŭ ĝojon:
- Ruĝĉapulino volis eĉ trian fojon!
- Kaj kiam li sur la knabino bonfartis,
- subite li korinfarktis.
- Ŝi ĵus sian kalsoneton al si prenis
- Kiam ĉasista viro marŝe alvenis.
- Li vidas la lupon, la tre misfortunan,
- kaj parolas kun voĉo riproĉa, puna:
- "Ruĝĉapulino, kiel? Kia malgajno!!
- Jam estas la tria ĉi-tiu semajno!"
Kaj unu tagon poste:
- "Ruĝĉapulino, kial? Kiel amara!!
- Tiu estas ĉi-semajne jam la kvara!"
Komparu la germanan originalon ĉe [1]. Esperantigis A.H. 2008-08-29
DiraĵojRedakti
- "Portu longan jupon, ne alparolu lupon. Jen kion mi ne sciis".
ModerneRedakti
Unu el la sekvoj de la Mondmilito estis, ke Ruĝkufulineto eniris la domon de sia avino.
- Avinjo, kiel grandaj estas viaj oreloj!
- Tio certe estas kulpo de tiuj aĉaj masketoj! 😷
Vidu ankaŭRedakti
FontojRedakti
Tiu ĉi artiŝoko estas bazita sur informoj el Vatikana Radio kaj la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso.