Historio de Rusio

(Alidirektita el Rusia Imperio)
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


"Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj"

~ Zamenhof pri Historio de Rusio
Download (1).jpg

Historio de Rusio estas freneza afero. La Rusio de la caroj, ukazoj kaj knutoj neniam mortis, ĝi nur ŝangis siajn vizaĝojn, de Aleksandro la Tria tra Stalino kaj Jelcino ĝis Putin...

Ruslando havis dufoje la okazon kaj ŝancon fariĝi “normala“ lando: En la periodo de 1905-17 kaj precipe inter la februara kaj oktobra revolucio en 1917, kaj en la 1980/90aj jaroj sub Gorbaĉov kaj Jelcyn. Ambaŭfoje la okazo estis maltrafita. Lige kun tio en Ruslando estis faritaj du historiaj eraroj: La enkonduko de la komunismo en 1917 kaj la abolo de la komunismo en 1991. Tio sonas paradokse, sed estas tiel. Kial: En ambaŭ kazoj la rusa popolo ne estis matura por tiuj transformoj, kiuj trafis ilin nepreparite kiel ŝokon.


KomencoRedakti

En la 5-a jarcento sklavoj кomencis migri al la okcidento por aкiri laboron.

En la 9-a jarcento en nordo de Ruzio komencis aperi ruzaj pornografiaj aktorinoj, kiuj elmigris al Eŭropa Unio por akiri "laboron".

Fakte la Rusiaro evoluis el iu grandduklando nomita Moskvio (france Moscovie, angle Muscovy), kiu unuapaŝe trudis sian volon al la aliaj grandduklandoj (Vladimirio, Novgorodio, Jaroslavlio ktp).

En 1237, ruzaj princlandoj estis invaditaj de Brazilo. El ilia ĉefurbo, ĝi regis Ruzion dum jarcentoj. Ruzaj princinoj komencis vojaĝi al eksterlando por akiri dungon.

CarismoRedakti

En 1547, Ivano la Terura faris la unua ĉaron. La ĉaro permesis pli rapidan elmigradon. La ŝtaton personigas dinastio. Kaj la rusa imperiestro ne havis vasalojn pli lojalajn ol la germandevena nobelaro de la provincoj Baltaj. Por ili li estis ne tiom rusa caro kiom ilia grandduko Kurlanda, Liflanda ktp.

Ruslando estas la tipa lando, kie la civiliza progreso estas malrapida, kie mankas libereco, demokratio, kie amaso da burokratoj malhelpas la entreprenemajn homojn, kiuj volus antauenpuŝi la landon, kie praktike la politika elito kaj la kun ĝi plektita mafio diktas la ekonomion.

Petro la Granda intencis validigi leĝon, kiu garantias al ĉiu ŝtelisto la ekzekutan ŝnuron. Kortegano avertis: "Ĉu vi volas esti caro sen subuloj? Ni ŝtelas ĉiuj".

La Skopcoj estis sekreta sekto en Carista Rusio. La Skopcoj estas plej konata por kastrado de viroj kaj la mastektomio de virinoj kontraŭ seksa volupto. La Skopcoj unue estis malkovritaj fare de la rusaj ĝentilaj aŭtoritatoj en 1771 en la Orjol regiono. Kamparano, Andrei Ivanov, estis juĝita pro esti persvadinta dek tri aliajn kamparanojn por kastri sin. Lia asistanto estis alia kamparano, konata kiel Kondratii Selivanov. Laŭleĝa enketo sekvis. Ivanov estis knoutita kaj sendita al Siberio. Selivanov fuĝis, sed estis arestita en 1775.

Membreco en la Skopca sekto ne estis limigita al la kamparanklaso. Nobeluloj, armeaj kaj mararmeaj oficiroj, ŝtatoficistoj, pastroj kaj komercistoj troveblis en ĝiaj rangoj, kaj ĝiaj numeroj estis tiel grandaj ke 515 masklo kaj 240 inaj membroj estis transportitaj al Siberio inter 1847 kaj 1866 sen grava minacado de ĝia ekzisto. En 1874 la sekto numeritaj almenaŭ 5444, inkluzive de 1465 virinoj.

La evento de Tungusko de 1908, estas konsiderita eksplodo de kometo, kvankam kelkaj rigardas ĝin kiel eksplodon de nifo.

Nelonge antaŭ la Unua Mondmilito la rusa caro sukcesis kunvenigi la Eŭropajn ŝtatestrojn, kaj ili interkonsentis pri la eterna paco ... Oni optimisme rigardis en la novan 20-an jarcenton, kiu promesis esti racia, civilizita kaj paca.

La 8-an de marto 1913 Rusaj virinoj organizis kaŝitajn renkontiĝojn.

Judoj en la rusa imperioRedakti

Ivan kaj Mojŝe sidas vidalvide en la vagonaro iranta de Wolozyn al Minsk. Subite la gojo komencas sakri kaj blasfemi la judojn. Post kelkaj minutoj da sakrado li rimarkas, ke la judo daŭre aŭskultas lin atente kun la buŝo plene malferma.

Ivan: "Kial vi daŭre tenas la buŝon malfermata? Ĉu vi deziras engluti min?"

Mojŝe: "Neniel! Nia religio malpermesas al ni manĝi porkon!"

ArmeoRedakti

Dum parto de la 19-a jarcento en la Cara Ruslando oni devigis la judojn militservi. La judoj ne ŝatis la armean servon en la antisemita subpremanta reĝimo kaj klopodis forliberiĝi de ĝi per diversaj manieroj.

Decembrista revolucioRedakti

 
Decembrista revolucio, St.Peterburgo, Senata placo

Kiam la rusaj soldatoj postpelintaj la armeon de Napoleono atingis pli evoluintajn landojn (1815), ili konsterniĝis abrupte pri la rusa vero. Kiam tiuj soldatoj hejmenvenis, ĉio restis kiel antaŭe, kio ne kontentigis ilin. Ekde 1815 okazis dum dek jaroj ĉ. 280 tumultoj, soldataj ribeloj en diversaj partoj de Rusio. En 1820 ekbrulis preskaŭ kamparana milito: la ribelantaj kamparanoj apud la rivero Don postulis la abolicion de la servutula sistemo.

En tiu ĉi epoko fondiĝis sekretaj societoj: en Sankt-Peterburgo la Defenda Asocio kaj la Norda Sekreta Asocio, sude la Suda Sekreta Asocio. Fondiĝis ankaŭ la literatura asocio Verda Lampo, kies ano estis Aleksandr Puŝkin.

Tiuj asocioj konsistis plej ofte el oficiroj, kiuj estis nobeloj kun grandaj bienoj kaj alta socia rango.

KomencoRedakti

La revolucion ekigis neatendita evento, la morto de caro Aleksandro la 1-a la iamon en la fora urbo Taganrog. Ĉar li ne havis filon, la tronon devis heredi lia frato grandprinco Konstantin. Ĉiu vidis lin kiel posteulon de la caro kaj la soldatoj ĵuris je li, oni emisiis monon kun lia profilo.

Ŝajnis, ke mankas nur la konfirmo de la senato kaj Sankta Sinodo por la kronado, sed oni rezervis en la sekreta dokumentarejo de la Ŝtatkonsilio kaj en la preĝejo de Kremlo (nomata "Ĉieliro de Maria") car-sigelitan fermitan dokumenton, kiu ekskludis Konstantinon el la tronheredo pro ties geedziĝo kun ne reĝdevena, pola grafino. Tiu dokumento nomis tronheredanto alian fraton - Nikolaon (onta caro Nikolao la 1-a), kiun malamis la armeo, popolo. Sed Nikolao havis situan avantaĝon, ĉar li povis ordoni el la rezidejo de la caroj, dum la konkuranto rezidis en Varsovio kiel komisiita guberniestro.

"Am(atin)o de Konstantin faris caron el Nikolao" - diris poeto Kondratij Rilejev, spirita gvidanto de la Norda Sekreta Asocio, - "sed se ni derompas la plej freŝan ŝoson de la familiarbo de Romanov-dinastio, la carismo kun siaj jarcentaj radikoj elradikiĝas el la (rusa) historio!"

La burĝonantan revolucion perfidis iamon suboficiro Ŝervud. Pri la perfido eksciis ankaŭ la poeto Rilejev, tial li invitis la komplotantojn la 13-an de decembro al sia loĝejo. Ĝis aŭroro ili ellaboris la ribelan planon: ili volis antaŭ ĉio obstakli la enoficigon far la senato, tiel ke Nikolao ne ricevu carajn rajtojn. Ili volis disigi la vojon inter la cara palaco kaj la senato kaj ili elektis la Senatan Placon por kunvenejo de neĵurontaj regimentoj (je Nikolao). La lasta komplota priparolo elektis princon Trubeckoj al plenpotenca diktaturo. Ili komisiis kapitanon Jakuboviĉ por okupi la Vintran Palacon, kapti la caran familion. Kolonelo Bulatov surprenis la konkeron de Petro-Paŭla fortikaĵo.

Emerita oficiro Kahovskij preparis sin por la plej danĝera tasko: murdi Nikolaon!

Sed ili ne volis altiri la koleron de la popolo je la ribelantoj, tiel Kahovskij devis agadi kiel sola atencanto. Puŝĉin kaj Rilejev ricevis la sekvajn taskojn: ellaboron de la Revolucia Manifesto, ties aprobon far la Senato kaj ties proklamon por la popolo.

En la Manifesto oni skizis la renverson de la cara registaro, abolon de la servuta sistemo, egalajn leĝajn rajtojn, gazetar-liberecon, elektitajn oficistojn kaj mallongigon de la 25-jara soldatservo. Oni ne decidis pri la onta ŝtatformo de Rusio. La plimulto apogis la respublikon, sed ankaŭ multaj apogis la konstitucian monarĥion.

Ili havis plenan interkonsenton en la plej grava afero: sekvatage, matene, la armeaj komandantoj direktas siajn centuriojn (rotojn) al la Senata Placo kaj malhelpas la surtroniĝon de Nikolao.

Ribelantoj sur la Senata PlacoRedakti

 
Memorsigno:Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin

Okazis en la iamon, lunde en nuba, malvarma vintra tago, kiam de la maro ventis akra vento, pluvis plumba pluvo.

La ribelantaj centurioj kolektiĝis sur Senata Placo - kie staris skulptaĵo de Petro la Granda, vid-al-vide al la konstruaĵo de la Senato -, ili forpelis la kontraŭstarantajn ĉefoficirojn per glavo. Ĝis aŭroro kolektiĝis ĉ. 3000 soldatoj, kiuj kun ŝargitaj pafiloj gardis la vakan konstruaĵon. Nikolao, eksciinte pri la ribelo, tuj konvokis la senatanojn kaj kiam la soldatoj estis alvenantaj, li estis jam Reganto de Ĉiuj Rusoj, la konstruaĵo jam estis malplena.

Trubeckoj ne iris al la placo, li rigardis la hezitemajn kaj senfarajn soldatojn. Li ne donis ordonon, finfine la car-fidelaj kozakoj eksturmis per ĉevaloj. Okazis vigla ridado, kiam ili forfalis sur la glacia grundo kaj kunplektiĝis kun la ĉevaloj. La fiasko de la kozakoj solvis la streĉitecon kaŭzitan de malvarmo, malsato kaj nenifaro. Tiu humoro ne daŭris longe, ĉar sekvis novaj batoj. Jakuboviĉ rezignis pri okupo de la Vintra Palaco kaj kapto de la cara familio. Kaĥovskij mortvundis ne la caron, sed generalon Miloradoviĉ.

Estas grimaco de la historio, ke ĝuste en tiu momento povintus akiri la venkon la ribelantoj. El iu fora kazerno de Sankt-Peterburgo, la soldatoj povis nur malrapide marŝi sur glita vojo al la Senata Placo kaj ili ankaŭ devis uzi flankajn stratojn pro la gardantaj car-fidelaj trupoj. Ili atingis la proksimon de la Vintra Palaco nur malfrue antaŭtagmeze. La komandanto de la centurio, ĉefleŭtenanto Panov supozis, ke la kunribelantoj jam okupis la caran rezidejon, tiel li gvidis la soldatojn direkte al la palaca korto. Li spertis neniun kontraŭstaron, sed oni pensis, ke alvenis la ŝanĝo de la palaca gardistaro, tiel la gardistaro ĝojege bonvenigis ilin kaj ili mem foriris. La Vintra palaco kaj la cara familio restis sen defendo fakte en manoj de la ribelantoj. Kiam Panov konsternis pri la donaca fakto, li cedis sub premo de la respondeco kaj decidis plej malbone: li foriris kun sia trupo al la placo.

"Mia filo okupas al tronon per kanonoj." - diris tiujn kosternigajn vortojn la patrino-carino, kiam ŝi ekvidis el la fenestro, ke oni direktas kanonojn al senmovaj soldatoj surplacaj.

La caro estis tre aktiva: tagmeze ĉirkaŭis la placon jam pli ol 29 000 soldatoj kaj fru-posttagmeze alvenis la decidaj kanonoj. Iu atestinto skribis en sia memorlibro: "Nikolao, la kelkhora caro mem kontrolis la ŝargon de la kanonoj per mitrajlo. La ordonan vorton eldiris ankaŭ li mem persone: Fajron! La kanonistoj staris senmove, kun brulanta meĉo en la mano. Bakunin, la kanonista komandanto, konsterniĝis. Ribelo eĉ ĉi tie? Ĉu vi rifuzas ordonon de la caro? Kial vi ne pafas, fiuloj? - Sed tie staras ankaŭ la niaj! -respondis mallaŭta, sed forta voĉo. Bakunin elprenis la meĉon el lia mano kaj pafis. Salvo okazis kvarfoje...

La soldatoj, kiujn ne faligis la mitrajlo, kuris al la najbaraj stratoj, sed la plimulto volis fuĝi tra la glacikovrita Neva al insulo. Tiam oni direktis la kanonojn al la glacio...

Nikolao volis komenci la sangajn purigojn jam nokte, sed la konatuloj konvinkis lin pri prokrasto de la tuja reprezalio, venĝo: li ne komencu sian regadon per subskribo de mortpunoj – diris oni.

La reprezalio, ekzekutojRedakti

La granda juĝ-proceso daŭris duonjaron. La suboficiroj kaj soldatoj estis juĝitaj je bastonumo (bastonbatado), kio signifis ofte mortopunon aŭ eternan kriplecon. Dum la bastonumo staris 1000 soldatoj unu kontraŭ la alia (en du vicoj) kaj oni trud-tiris la kondamniton inter la spaliro 12-foje. La manoj de kondamnito estis kunligitaj, lin batis ĉiu soldato plenforte. Eĉ la plej fortaj eltenis nur 7-8 trairojn. Kiu pro kompato batis malforte, mem estis bastonumita. Tio okazis plurfoje. Se la kondamnito terenfalis, oni fintiris lin per ŝnurego.

La plimulton de la kulpaj oficiroj oni kondamnis je eterna ekzilo al Siberio. La caro ankaŭ donis amnestion al kelkaj mortpunitoj kaj envicigis ilin al la siberia transporto. Antaŭ la ekzilo, oni forprenis de la kondamnitoj ties rangojn, nobelajn titolojn, familiajn nomojn. Ekzistis nur ekzilito Ivano aŭ Sergeo, trudlaboristo de la siberiaj minejoj.

Multaj edzinoj sekvis siajn kondamnitajn edzojn en la ekzilo malgraŭ jura rajto ĉesigi la geedzecon. Pro tio la vorto decembristino iĝis simbolo de la sindonema, kuraĝa virino kiu propravole sekvas sian edzon al fora loko por akompani lin en ege malfacilaj kondiĉoj.

Pendumado de la ĉeforganizantojRedakti

La iamon, en la prizonaj ĉeloj de la Petro-Paŭla fortikaĵo, la mortkondamnitoj skribis la adiaŭajn leterojn al la amatoj.

La iamon oni vestis la mortkondamnitojn en blankan, longan veston. Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin ricevis ferkatenojn al la piedoj, tabulon al la brusto kun surskribo "car-murdisto".

Oni starigis la pendumejon kun 5 lazoj sur la ekstera remparo. La kondamnitoj devis surpaŝi longan, komunan benkon. Kiam oni detiris la benkon el sub ili, 3 ŝnuregoj forŝiriĝis. Rilejev, Kahovskij kaj Muravjov-Apostol falis suben. Muravjov-Apostol levis sian sangantan, kontuzitan kapon kaj ekkriis: Malfeliĉa (povra) Rusio! Ĉi tie oni ne povas eĉ normale pendumi! Rezerva ŝnurego ne estis. La tri kondamnitoj devis atendi la duan morton, kvankam laŭ la tiamaj kutimoj, se la kondamnito travivas la faritan punon, li ricevas amnestion. Oni enterigis la korpojn sekrete en la insulo Golodaj ("Malsata"), iama punkolonio. La restaĵojn oni ne trovis eĉ ĝis nun.

Puŝkin kaj la ribeloRedakti

Aleksandr Puŝkin – tiam vivinta en sia bieno Miĥajlovskoe (ĉ. 300 km for de Peterburgo) - komence plurfoje esprimis sian simpation al la reform-dezirantoj - eksciis pri la okazonta evento, tuj ekveturis per sledo al Peterburgo. Li apenaŭ veturis kelkajn metrojn, kiam rimarkis leporon kuri transvoje. Puŝkin ekdubis pri daŭrigo de la vojo. Li estis jam pluveturonta, sed tiam aperis survoje popo de najbara monaĥejo de Svjatogorsk. Post leporo eĉ popo! Ĉar li estis tre superstiĉa, li hejmenveturis, sed kiel li skribas, li estis enpense sur la Senata Placo kaj eĉ desegnis ĝin skize.

Post fiasko de la revolucio, en januaro de 1826 Puŝkin skribis, ke li havis kontaktojn kun la ribelantoj. La 11-an de majo 1826 li skribis fidel-leteron al la caro. Tri tagojn antaŭ la pendumigo de la ribelintoj li skribis jene: La ribelo kaj la revolucio neniam plaĉis al mi.

Unua mondmilitoRedakti

 
Germana armeo invadis Rusion

Dum la unua mondmilito eniris rusa policano al juda studejo kaj trovis tie kelkajn virojn, kiuj estis diskutantaj pri la tiamaj mondaj okazaĵoj. Subite unu el ili laŭte kriis: "Granda stultulo!"

La policano ekkoleris, kaptis la judon forte per la mano kaj ekkriis: "Judo, vi ankoraŭ pagos multe pro tio, ke vi insultis la caron!"

Judo: "Ne, mi ne celis la caron sed la germanan imperiestron."

Policano: "Judo! Min vi ne trompos. Se vi diris `granda stultulo` vi sendube celis la caron."

PostmilitoRedakti

Rusio post la Oktobra Revolucio estis antaŭtempe elirinta el la konflikto per la paco de Brest-Litovsk, dezirata de Lenino; do ĝi ne estis implikita en tiu okazaĵo, kiun honeste oni devis nomi formo de internacia nov-koloniismo.

KomuиismoRedakti

 
Vere komunismo venis el Ĉinio al Rusio

Vidu ĉefartikolon Historio de Sovetunio

La 8-an de marto 1917 okazis la «Februara revolucio» en Rusio. En Sankt-Peterburgo, laboristinoj protestmarŝis por postuli panon kaj hejmenvenenon de la edzoj.

Lenin opiniis ke Rusio estas sterko, kiun li volonte pretis oferi sur la altaron de la Monda Revolucio. Ĉu Ijob ne oferis al Dio sian suferadon sur sterko? :-) Ĉu romiaj kamparanoj ne oferis sterkon al diino Gaia por meriti belan rikolton? Ĉu la malbonodora fumo de bruligitaj viandoj estas pli valora ol sterko?

En 1917, la Rusa Revolucio detruis la ĉaron kaj stariĝis registaro komunista, la unua en la mondo, sub gvido de Lemingo. Rusio tiam havis altkvalitan sed ege malfortan socidemokratan registaron de Kerenski ktp, kaj kelkaj generaloj el la jam nefunkcianta carisma povcentro, la tieldiritaj blankuloj, longe pripensis ĉu ili perforte prenu la povon. Ili ne faris tion, kaj kiam ili komencis batali, jam estis tro malfrue. La rezulton oni konas: ili perdis kontrolon super armio kaj malvenkis al bolŝevistoj k.a. en t.n. "psikologia milito". Ili estis ja (laŭ lenina difino) "putra intelegentularo" kaj ĝenis promesi al popolo (laboristoj kaj kamparanoj) kaj al soldataro ion ajn. La bolŝevistoj ne ĝenis [tute cinike] promesi ĉion ajn: ter-pecojn al kamparanoj, fabrikojn kaj uzinojn al laboristoj, pacon - al soldataro ktp. Sed ili gajnis ilian konfidon kaj venkis.

Rusio starigis elmigradajn malpermesojn du monatojn post la rusa revolucio de 1917 kaj poste tute malpermesis elmigradon.

Dua MondmilitoRedakti

Dum dua mondmilito kompreneble Germanio invadis Ruzion.

Morto ĉe montpasejo DjatlovRedakti

 
Patrino Rusio

Morto ĉe montpasejo Djatlov estas tiu ĝis hodiaŭ neklarigita morto de 9 turistoj, kiuj mortis en la Norda Uralo, en areo inter Respubliko Komi kaj regiono Sverdlovsk en la jaro 1959. La mortoj okazis en la nokto de la 1-a al la 2-a de februaro 1959 ĉe la orienta deklivo de la monto Ĥolatĉaĥl (mans-lingve Monto de la Morto; 1097 m). La montpasejo, kie okazis tragedio, pli poste estis nomita laŭ la grup-gvidanto Igor Djatlov, kiel Djatlov-pasejo.

La mankantaj okulatestantoj, la cirkonstancoj de la mortoj kaj la postaj ĵurnalistaj analizoj de la mortoj ekis multajn spekuladojn. Analizoj de la mortoj kondukis al la rezulto, ke la ski-migrantoj verŝajne de-interne tranĉ-malfermis la tendon kaj forlasis tiun senŝue kaj subvestite. La kvin unue trovitaj kadavroj ne havis spurojn pri batalo. Oni trovis du monatojn poste pliajn viktimojn, el kiuj unu viktimo havis rompitan kranion, du aliaj rompitajn ripojn kaj internajn vundojn. La alir-ebleco al la areo estis malpermesita por tri sekvaj jaroj.

Oni supozas, ke la panikon, forlason de la tendoj kaŭzis infrasono, estiĝinta de Karmana vorteksa serio.

Alia supozo estas, ke okazis iu milita eksperimento per grandaj aerbomboj. Laŭ tiu supozo, ties fortaj sonoj kaŭzis panikon kaj tujan senŝuan, subvestite forlason de la tendoj.

Ses el la naŭ grimpantoj mortis je hipotermio. Aliaj uzis vestaĵojn de la mortintoj kaj mortis pro mortaj vundoj, menciitaj supre.

NifokraŝoRedakti

La 29-an de januaro 1986, nifkraŝo okazis en Dalnegorsk, Ĉemara Regiono.

BoneRedakti

Ekde la Gorbaĉova-Jelcina turniĝo kontraŭ-revolucia la antikomunisma propagando, de balotado al balotado fortimigas homojn per asertoj pri la politika subpremado en la 30-aj kaj 50-aj jaroj de la lasta jarcento. Oni konscie troigas la nombron de la viktimoj, ŝiras la procesojn de la fortostreĉoj por firmigi la sovetan potencon disde la realaj cirkonstancoj, akuzadas la tutan partion kaj la sovetan ŝtaton anstataŭ la farintoj mem de la subpremado. Manke de adekvataj refutoj la histori-falsigoj, prisilentadoj, mensogoj faras la impreson de aŭtenteco. Ankaŭ pro tio estas eksterordinare grava returni al tiuj komplikaj kaj pezaj paĝoj de la historio, pliprecizigi la faktojn per dokumentoj, ĉefe prenitaj el Pravda.

PostкomuиismoRedakti

Post okazis multaj aferoj, kiujn mi ne rakontas ĉar mi lacis. Vere. Eĉ usonaj spertuloj, kiuj rekomendis liberalan demokration al la registaro de Jelcin, nun konsentas, ke ili eraris: forta ŝtato estas pli grava ol ĥaosa demokratio. Jelcin koncentrigis tutan potencon en siaj manoj kaj tute ne uzis gin. Jelcin uzis sian superpotencon nur por fipolitikaj intrigoj, sed tute ne por bono de la lando.

La publikaj entreprenoj en Sovetio nominale apartenis al la sovetia popolo; ili estas _konfiskitaj_ post la disfalo de Sovetio, profite al privatuloj, kiuj antaŭe nur estis privilegiuloj de la reĝimo, sen neniel rajtigitaj posedantoj de koncernaj entreprenoj.

Dum longa tempo rusianoj estis preskaŭ en ŝoko pro tio, kion ili eksciis pri sia lando, pri kiu ili ĉiam tiel fieris. Sur fono de tiu pligrandiĝanta minuskomplekso, la Okcidento komencis ŝajni al multaj "paradizo sur la tero", loĝata de anĝeloj. Post la aŭgusto de 1991 en Rusio komenciĝis "romantika erao", kiam ŝajnis, ke la lando rapide faros kompletan transiron al civitana demokratia socio kun evoluinta merkata ekonomio, je kosto de minimumaj perdoj, kaj ke la Okcidento devus helpi nin pri tio.

Sed la sekvintaj jaroj alportis amaran elreviĝon. Kelkaj el tiuj seniluziiĝoj estis laŭleĝaj: homoj komencis vojaĝi, kaj multaj eksterlandanoj aperis en Rusio, inter kiuj estis kelkaj malhonestuloj; la rozkoloraj okulvitroj komencis defali.

Rusio entuziasme malfermiĝis al la Okcidento. Por tiu malfermiĝo ĝi oferis pli ol iu ajn lando en la mondo: siajn akirojn en Eŭropo (Berlino ktp), siajn aliancojn, siajn interesojn politikajn kaj ekonomiajn (perdante la grizajn merkatojn en Libio, Irako, Irano ktp), siajn tradiciajn amikojn (subteno al la sankcioj kontraŭ Jugoslavio), KAJ LA SOVETION MEM, forlasante milionojn da rusoj al la malgaja sorto de senrajtaj duoncivitanoj (aŭ simple "necivitanoj", kiel en Latvio) en la ĉirkaŭaj etnokratioj.

Tio ne estus bedaŭrinda, se ne temus pri la ĉefa elreviĝo: la fiaskintaj reformoj, kiujn rusianoj same asocias kun la Okcidento - bedaŭrinde ne senkaŭze. La Okcidento nature deziris konverti Rusion en fidindan, komerce amikan landon plej eble rapide. Ne multon oni sciis en la Okcidento pri reala Rusio, sed ŝanis, ke ekzistas universalaj receptoj, kiuj funkcios ĉie ajn. Oni komencis plenumi ilin, ne komprenante, ke rusoj fakte tre diferencas, ĉar ili vivis kaj plu vivas en diversaj kondiĉoj.

La rezulto? La rezulto estas malestimo, akuzoj ke Rusio volas reveni al la malvarma milito ktp.

Dum 12 jaroj, de 1985 ĝis 1998 Rusio faris nenion alian ol provis amikiĝi kun la Okcidento. Ĝi rezignis pri siaj Orient-Eŭropaj interesoj -- tio estis justa. Ĝi akceptis la disfalon de Sovetio --oferinte kelkdek milionojn da rusoj al la lokaj naciismoj de la Ekssovetiaj ŝtatoj.

Ĝi lojale akceptis la Okcidentajn opiniojn kaj rompis kun Irako, Libio ktp; ĝi subtenis la sankcion kontraŭ Jugoslavio (ne simple sin detenis, kiel Ĉinio, sed voĉdonis por enkonduko de la sankcioj).

Kion alportis tiu dekjara kapitulaco?

Rusoj perdis sian niĉon en la mondo -- sed la Okcidenta merkato restis por ili fermita. Parolante pri liberalismo kaj libera merkato, la Okcidento protektis siajn interesojn per tia sama ŝtata aparato, kies malmunton ĝi postulis de Rusio (kion Rusio sincere provis fari). Parolante pri demokratio, Usono disponigis al konsiderinde malpli demokratia Ĉinio multe pli favorajn komercajn kondiĉojn ol al Rusio. La konkurenco en ekz-e Hindio estis evidente malhonesta: se konkurson, kiun partoprenis rusaj kaj Usonaj firmaoj gajnis rusa firmao, la Usona registaro tuj deklaris la aferon danĝera por la naciaj interesoj de Usono, kaj iel-tiel blokis la negocon.

NATO, anstataŭ malaperi kun la Sovetia minaco, estis plifortiĝanta kaj etendiĝanta al la limoj de Rusio. De la Balta maro ĝis la Kaŭkaza Kartvelio oni encirkligas Rusion per la pacama alianco milita.

La rompa punkto estis la agreso kontraŭ Jugoslavio. La rusa publika opinio konsciiĝis ke NATO estas absolute cinika alianco, kiu tute malatentas kaj sian propran statuton kaj la internacian juron se iuj politikaj estroj kaj la facile manipulebla publika opinio volas fari ion kontraŭleĝan. Kaj gravaj Okcidentaj politikistoj komprenigis ke ili opinias dezirinda pluan disfalon de Rusio, kaj forpuŝon de Rusio el la Centra Azio, Kaŭkazo ktp.

Putina EraoRedakti

 
Kiel latinlingvanoj vidas rusojn

En la 31-a de decembro 1999, Boris Eltsine, pro alkoholismo, cedas sian postenon al 47 jaraĝulo ne konata, Vladimir Putino, oficiro de KGB kiu estriĝis en FSB (la nova nomo de KGB). La homo ne tuj malkaŝas sian strategion. Li estas vera patrioto kiu misie strebas al releviĝo de Rusio. Demokrate elektita_tamen kun malmildaj metodoj_li ege populariĝas pro objektivaj realaĵoj. La landa ekonomio restariĝas, impulsita de la plialtiĝo de energiaj prezoj: la subgrundo amase posedas energiajn resursojn (gaso kaj nafto) kaj dogana protektismo por la ceteraj industrioj helpis. Intertempe Putino molestas la olikargojn kiam li ne ilin enkarcerigas (kun la indignaj protestoj de la okcidentaj demokratoj).

Temante pri geopolitiko, Putino ne plu kaŝas sian volon restarigi rusian influon ĉe la "proksimaj fremdlandoj" kaj iĝi respektata partnero de Okcidento. Sed tiu lasta plukreas kaptilojn. La unua koncernas Kosovon, serban provinco kies plimulta popolo estas albaneca. En la 10-a de julio 1999 la Konsilio por la sekureco de ONU (Konsilio por Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj) unuvoĉe agnoskis la Rezolucion 1244 per kiu estas permesite al la provinco ricevi pli da aŭtonomio sine de Jugoslavio, aŭ pli ĝuste sine de ties restaĵo (Serbio). Rusio, kiel konstanta membroŝtato, akceptis ne vetoi kondiĉe ke ne estos sendependeco ĉar ĝi ne volas krei miskomprenon kun la alianca kaj amika Serbio. Tamen sub la okuloj de amaso da internaciaj funkciuloj, surloke observantaj, la albanoj liberiĝas kaj sendependiĝas en la 17-a de februaro 2008. Moskvo ricevis ege malbone tiun trian perfidon. Aliflanke la okcidentuloj ne povas sin gratuli pro sukceso: la Kosova ŝtato fariĝis mafia nesto kiu eĉ sukcesas korupti gravajn eŭropajn funkciulojn kies tasko estas ĝin kontroli!

Ĉeĉena aferoRedakti

Rusio provis lasi Ĉeĉenion al la ĉeĉenoj, provis realigi kontrolon ĉe la limo de Ĉeĉenio por bari sin kontraŭ la rabadoj -- sed la bandoj atakis la limgardistojn per bomboj kaj kirasavxtoj kaj invadis la najbarajn regionojn. Ne Rusio komencis ĉi tiun militon. Ĝi disponigis plej grandan aŭtonomion al la federaj subŝtatoj. Malgraŭ plej barbara kaj kontraŭleĝa islamisma perforto en Ĉeĉenio (kiu verdire sekvigis preskaŭ egale barbaran kaj stultan provon milite solvi la problemon), en 1996 Ĉeĉenio fakte iĝis sendependa de Rusio.

MemdefendoRedakti

Rusio _defendis_ sin kontraŭ atencoj de ĉeĉenoj konstrui sian feliĉon sur ostoj kaj suferoj de rusoj kaj aliaj. Pozicio "kontraŭ ajna milito" estas tre bela, sed ĉar multaj aliaj homoj (ekz. ĉeĉenoj) estas tute ne kontraŭ milito, tio signifas simple kapitulacon. Do ni devis tute trankvile spekti, kiel ĉeĉenoj rabas, prenas ostaĝojn, fortranĉas kapojn, seksperfortas virinojn, okupas Dagestanon...

Tre bedaŭrinde la potencon en Ĉeĉenio akiris reĝimo de krimuloj, kiuj terorizas ne nur Ĉeĉenion mem, ne nur siajn najbarojn, sed eĉ tutan Rusion. Ĉiu ĉeĉeno sciis ke iu el liaj najbaroj tenas ostaĝojn en la kelo ŝakras per la homaj organoj aŭ faras similan metion. Kaj ili rigardis tion normala. Rabi homojn por ricevi elaĉetan monon ĉiam estis tradicia metio en Ĉeĉenio. Tiu popolo apartenas al alia epoko, eĉ ne al la feŭda, sed al la genta-triba civilizo, kiel la herooj de Homero kaj la vikingoj. Rabado estas heroaĵo, laboro estas malnoblaĵo en tia socio. Kion rusoj faru? Ĉu toleru plu? Rusoj jam penis simple ignori Ĉeĉenion, forgesi pri ĝi. Dum tutaj du jaroj Ĉeĉenion neniu tuŝis per fingro. Kio okazis rezulte? Rabadoj de homoj, sklavovendado nur plioftiĝis, amasiĝis. Poste sekvis rekta milita atako kontraŭ rusia teritorio.

Neniu oficiale nomas _ĉiujn_ ĉeĉenojn banditoj. Eĉ male, la registaro (kaj persone Putin) ĉiel substrekas, ke la milito okazas kontraŭ banditoj, sed ne kontraŭ ĉeĉenoj (do, tio estas diversaj nocioj, tute ne egalaj inter si), ke banditoj ne havas naciecon. Tio estas milfoje ripetata de ĉiu oficialulo. Tamen pri tio, ke ĉiuj aŭ plejmultaj ĉeĉenoj tamen inklinas al banditismo, pensas preskaŭ ĉiu simpla popolano - malgraŭ oficiala ĉiama negado de tiu vidpunkto. La popolo juĝas laŭ faroj, ne laŭ vortoj.

Rusio ja estas "necivilizita" lando kun "sovaĝaj" rusoj, kies sorto ne meritas atenton de la "civilizita" mondo... Multe pli atentindas sorto de "noblaj" kaj "kompatindaj" ĉeĉenoj, kiujn "subpremas" tiuj "ferocaj" rusoj... Rusaj militistoj batas, turmentas kaj mortigas ĉeĉenojn duonkaprice. Ho, rusaj militistoj batas, turmentas kaj mortigas ankaŭ aliajn rusajn militistojn. Nemalofte rifuĝas en Suomujon rusa militisto, kiu ne plu povis suferi la mistraktadon en la armeo. Multaj rusaj militistoj sendube seksatencadas kontraŭ la ĉeĉenaj junulinoj kaj arbitre sadismas kaj murdas. Tio estas la maniero de ĉiuj atakantaj armeoj. La krueleco de milito krueligas homojn, neniu efektivigas leĝojn en batalo, kaj la oficiroj ne kuraĝas puni siajn soldatojn, de kies milithumoro ili dependas. Kiam la bandoj faras el la loĝantaro vivan ŝildon, ili iĝas ne malpli kulpaj pri la civilaj viktimoj ol la armeo. Kaj la ĉeĉenaj bandoj ĉiam sin ŝirmas per ostaĝoj kaj civiluloj.

MensogojRedakti

Eksa ĉeĉena bandito, nun komercisto, invitis okcidentajn ĵurnalistojn en sian gepatran vilaĝon por montri, kiel kruele agis la rusiaj trupoj. Vere, la vilaĝo kuŝis en ruinoj. Kaj okcidentaj televidoj volonte montrus rezultojn de krimoj, farataj de la rusa armeo. Sed, "bedaŭrinde", la invitinto ne menciis, ke sturmante tiun vilaĝon, la rusa armeo perdis tre multajn soldatojn, ĉar renkontis tie frenezan reziston de la banditoj; ke tiu vilaĝo fakte estis bonega fortikaĵo - por konvinkiĝi pri tio sufiĉus iri kelkajn paŝojn kaj vidi multajn fortikajn tranĉeojn, faritajn laŭ ĉiuj reguloj de milita arto... Sed kial okcidenta TV ne montris antaŭe plurjaran suferadon, kiun kaŭzis ĉeĉenoj kaj al rusoj, kaj al siaj najbaroj, kaj al si mem? Kredu, la "humanitara katastrofo" tie estis multe plia, ol tiu en Kosovo. Sed la Okcidento simple prisilentis tion. Nur kiam Rusio finfine aŭdacis solvi tiun problemon, la Okcidento ekalarmis. Nu kiel oni ne kredu pri rusofobio?

La rusaj trupoj foriros. La ĉeĉenaj banditoj (se vi volas, nomu ilin moĝahedoj, aŭ islamaj batalantoj por sendependeco) revenos kaj denove iĝos regantoj de Ĉeĉenio. Post kelkaj monatoj ili kuracos siajn vundojn, aĉetos novajn armilojn, kaj denove komencos rabi homojn (ja necesas mono!) Poste ili denove bezonos aliron al Kaspia maro kaj denove ekatakos Dagestanon... Ĉio ripetiĝos, kiel vi ne povas tion kompreni?! Tio estas magia cirklo, kaj ĝin necesas iel rompi.

Du monatojn post la ruinigo de Jugoslavio, Ĉeĉenaj taŭmentoj atakis Dagestanon, por krei "la Grandan Vajnaĥon", islaman ŝtaton inter la Nigra Maro kaj Kaspio. Post la dekjara retiriĝo de Rusio tio ŝajnis facila.

Komenciĝis la Dua ĉeĉena milito ...

Bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en RusioRedakti

Teroristaj bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Moskvo kaj Volgodonsk okazis dum du monatoj en 1999. Atencoj sekve de kiuj pereis sume preskaŭ 300 homoj iĝis senpera kaŭzo de la Dua Ĉeĉenia milito.

Registaro de Rusio kun Vladimir Putin akuzis ĉeĉenajn separistojn, kune kun Aĉemez Goĉijajev, pri faro de tiuj terorismaj aktoj kaj kelkaj tagoj poste ordonis al sia armeo eniri Ĉeĉenion.


Atenco en BujnakskRedakti

iamon en Bujnaksk (Dagestano) eksplodis materialoj stokitaj en kamiono staranta antaŭ la loĝejo kie estis loĝigitaj rusaj soldatoj. Pereis 64 personoj, dekkelkaj aliaj vundiĝis. Rusaj regopovoj respondecigis pri la atenco ĉeĉenajn separistojn.

Riproĉoj adresitaj al FSBRedakti

Iuj asertas ke estas alta probableco ke la atencoj estis inspiritaj aŭ faritaj de FSB por senkulpigi armitan invadon en Ĉeĉenion.

Laŭ publikigita libro "Eksplodigi Rusion" verkita de estinta funkciulo de FSB Aleksandr Litvinenko kaj Jurij Felŝtinskij la atencoj estis faritaj de funkciuloj de FSB kaj prezentis casus belli, kiu devis senkulpigi armitan invadon kontraŭ Ĉeĉenio. Ĝuste la agantoj de FSB metis bombojn sub la loĝejojn por provoki duan rusan-ĉeĉenan militon, ĉar Rusio malvenkis la unuan rusan-ĉeĉenan militon.

En publikaĵo de Jurij Felŝtinskij kaj Vladimir Pribilovskij "Korporacio de Murdistoj" oni citis kiel pruvon por partopreno de FSB en la atencoj i.a. deklarojn de pli maljuna leŭtenanto Aleksej Viktoroviĉ Galkin kaj priskribis kapton de du agentoj de FSB dum provo eksplodigi domegon en Rjazan kaj haltigon vespere iamon de tri teroristoj en Kaspijsk dum provo submeti minon MON-100 similan al eksplodigita 9-an de majo dum parado en Kaspijsk (tiam pereis 33 personoj, inter ili 12 infanoj). La kaptitoj ne rezistis. Sekve de tio direktoro de FSB Patruŝev ekparolis en televido ORT kaj asertis ke oni planis neniun atencon (ĉi-foje ne uzis la vorton 'ekzercon' kiam dum la pli antaŭa aresto de la funkciuloj de FSB). La deklaro samkiel liberigo de kaptitoj kaŭzis kontraŭstaron de la registaro de Dagestano estinta konvinkita ke la kaptitaj estas atencintoj. Tiuj ĉi eventoj estis priskribataj i.a. en ruslingvaj gazetoj, al kiuj referencas la libro.

Ankaŭ konserviĝis (YouTube) arkivaj materialoj de rusa televidoŜablono:Klarigu disvastigitaj tutlande tuj post haltigo de la agantoj de FSB en Rjazan, kie senperaj atestantoj konfirmas la faktojn de la kapto de agantoj de FSB kaj submeto de ili eksplodigajn materialojn.

Rilatoj al OkcidentoRedakti

Unue al okcidento ne plaĉis Ruslanda imperio, kaj okcidentanoj faris ĉion, por ke pereigu carismon, kiu kunfortikigis Rusion. Poste al ili ne plaĉis Soveta Unio. Nun al ili jam ne plaĉas demokratia Rusio.

Denove ili serĉas: ie estas araneaĵo tie, ie estas sablero malgranda! Sed ili ne vidas trabon en sia okulo. Pro tio, se okcidentanoj denove uzos duoblajn normojn kaj diros, ke Rusio malsanas, kaj Eŭropa Unio estas malsanulejo, do ili sin trompas. Estas rusoj, kiu povas veni al okcidento, kiel kuracistoj, kaj kune kun ili kuraci malsanan Eŭropon.