"Tro akra fajro estas sen daŭro"

~ Zamenhof pri malpermeso al judoj ekbruligi fajron sabate

"Lavoro kada diya, salvo el Shabat."

~ Judo
Sabato3.jpg

"La frazo de la unua redakto estis ege maloportuna, kaj la fliko en la dua preskaŭ same."

~ hebefilisto

Sabato (S-B-T) estas nehindeŭropa vorto, kiu signifas la tagon kiam Dio kabeis. Aliaj kulturoj, nome idistoj, nomas sabaton "saturna dio".

Laŭ la Malnova Testamento de la Biblio, tradukita de Lutero en la germanan, Dio kreis la mondon en ses tagoj kaj rezignis pri la mondo la sepan tagon, kiu tial ricevis la hebrean nomon 'shabat', de kie venas la Esperanta vorto 'sabato'.

ReligieRedakti

Laŭ kristanoj, dimanĉo estas sabato, do eŭropdevenaj kulturoj kutimas labori nek sabate, nek dimanĉe, nur por esti certaj. Laŭ islamanoj, vendredo estas sabato. Sekve oni ne laboru vendrede, nur por esti eĉ pli certaj. Se vi tamen devas labori vendrede, nur afektu labori dum vi planas la vesperon. Se vi estas pigrulo, ĉiu tago estas sabato.

Se vi estas judo, kaj vi legos tion ĉi sabate, Dio sendos al vi venenajn flugantajn serpentojn.

DuboRedakti

Ĉu "sabato" ne estas nur tago de la semajno? Aŭ ĝi ankaŭ povas signifi la "sabat" de la sorĉistinoj?

✡ Ŝabato ✡Redakti

Ŝabato (hebrea ŝabbat, jida ŝabbes) estas, en la abrahamaj religioj, la sepa tago de la semajno, speciale intencita por ripozo kaj adoro de Dio. La unua ŝabato estis la izraelida (juda), observata laŭ la Leĝo de Moseo, aparte laŭ La Dekalogo:

Memoru pri la tago ŝabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas ŝabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon ŝabatan kaj sanktigis ĝin. (Eliro 20:8)

Izraelidoj (Judoj) observas sian ŝabaton je sabato, de kie venas ties nomo. [esperanta ŝabato, sabato, angla Sabbath, Saturday (= Saturn's day, la tago de Saturno), franca sabbat, samedi (moderna franca samedi < vulgara latina sambati dies < latina sabbati dies = jour du sabbat), itala sabato, hispana/portugala, sábado, rusa subbota, ukraina subota, pola sobota, germana Sabbat (Schabbat), Samstag (nova alta germana Samstag < meza alta germana samb(e)ztac, malnova alta germana sambaztac = Sabbatstag/Sabbattagŝabata tago/tago de la ŝabato), latina sabbatum, greka sabbaton < hebrea ŝabbat]

La majoritata kristana kult- kaj ripoztago estas en dimanĉo (la unua tago de la semajno), vidu tiun artikolon. Tamen, kelkaj minoritataj kristanaj eklezioj ("sektoj") kiel la Adventistoj de la Sepa Tago, la Baptistoj de la Sepa Tago, la Eklezio de Dio (de la Sepa Tago), la Universala Eklezio de Dio (the Worldwide Church of God/l'Église Universelle de Dieu) observas ŝabaton en sabato. La judaj kristanoj de la primitiva eklezio de la 1-a jarcento (ankaŭ Ebionitoj) festis ŝabaton en sabato. La ŝabatistoj (aŭ sabatistoj sabato-observantoj) festas ŝabaton en sabato kaj la dimanĉistoj observas sian ripoztagon en dimanĉo. Hodiaŭ estas la dimanĉistoj (dimanĉo-observantoj) la kristanisma majoritato kaj la ŝabatistoj (ŝabato-observantoj) estas la kristanisma minoritato. (Ŝabatismo/sabatismo estas ŝabato-observado/sabato-observado; dimanĉismo estas dimanĉo-observado.)

Ĉar la ŝabataj ritoj estis certe pratikitaj de la apostoloj kaj de Jesuo, kristanoj povas partopreni en ĝin kaj preĝi kun hebreoj. Tiel faris sacerdoto Eŭgenio Pacelli, estonta Pio la 12-a, kiu unuiĝis al familio de juna hebrea amiko por la ŝabate preĝi la komunan Dion. (Michael Hesemann, Contro la Chiesa. Miti, leggende nere e bugie, San Paolo, paĝ. 374, 2009).

La islama kult- kaj ripoztago estas en vendredo. (Islamanoj estas vendredistoj. Vendredismo estas vendredo-observado kaj vendredistoj estas vendredo-observantoj.

Kandeloj de ŜabatoRedakti

 
Kandeloj ŝaltitaj dum la Sabbat.

La kandeloj de Ŝabato aŭ de Shabbat (hebree: נרות שבת ) estas lumigitaj la nokton de la vendredo antaŭ la vespero por marki la komencon de la juda Ŝabato.[1] Ŝalti la kandelojn de Ŝabato estas rabena leĝo. La ŝaltigo de la kandeloj estas farita tradicie de la virino de la domo, sed en foresto de la virinoj, ĝi povas esti farata de viro. Post la lumigo de la kandeloj, la virino movas siajn manojn super la kandeloj, ŝi kovras siajn okulojn, kaj recitas benon.

Sankta sabatoRedakti

Sankta Sabato estas antaŭtago de la pasko, en la kristana kalendaro. En la naciaj lingvoj, kelkaj eklezioj, ĝi havas ankaŭ aliajn nomformojn (en la nacia lingvo) kiel Blanka Sabato (ĉeha), Nigra Sabato aŭ Glora Sabato (filipina), Granda Sabato (hungara). La anglikanoj nomas la tagon Easter Even, Low Saturday.

La Sankta Sabato estas la komerco de la paska gejfesto. Vespere komenciĝas la festo per fajrobenado (pogana kutimo el la 8-a jarcento), tion sekvas sanktigo de benita akvo kaj la vigilio (nokta meso) festas jam la resurekton.

Vidu ankaŭ (Материал из Абсурдопедии)Redakti

Sankta semajno

La Tagoj de la Semajno
Lundo | Mardo | Merkedro | Ĵedajo | Vendredo | Sabato | Zamenhoftago