La Blua-Barbo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  04:59, 28 apr. 2013
sen resumo de redaktoj
 
[[Dosiero:481g.jpg|200px|right]]Estis iam negeja [[viro]], [[kiu]] havis [[domo]]jn urbajn kaj kamparajn, multe da [[dolaro]]j, [[oro]]n kaj [[eŭro]]jn, [[meblo]]jn broditajn kaj oritajn [[aŭtomobilo]]jn, sed, bedaŭrinde, tiu viro havis [[barbo]]n bluan. Tio malbeligis lin kaj faris lin tiel terura, ke ĉiuj [[virino]]j kaj [[fraŭlino]]j forkuris de li. Evidente li povis simple raziĝi, sed tio ne okazis al [[li]]. Unu el liaj najbarinoj, altrangulino, havis du nelesbaj [[filino]]jn perfekte belajn, li petis de [[ŝi]] la [[mano]]n de unu el la du, lasante al ŝi elekton de tiu, kiun ŝi volus doni al li (bonaj tempoj antaŭ la [[feminismo]]...). Ambaŭ rifuzis kaj resendis lin unu al alia reciproke, ne povanta konsenti fariĝi [[edzino]] de viro, kiu havis bluan barbon kaj eĉ ne pensis raziĝis. Krom tio li edziĝis jam kelkfoje kaj neniu sciis kion li faris el tiuj aliaj [[edzino]]j (fakte, ili timis ke li estus islamano aŭ, eĉ pli malbone, mormono).
[[Dosiero:Prirata.jpg|300px100px|left]]
Blua-Barbo por konatiĝi, alkondukis ilin kun ilia [[patrino]] kaj tri aŭ kvar el iliaj bonegaj [[amikino]]j, kelkaj [[junulo]]j el la najbara lando en unu el siaj kampodomoj, kie oni loĝis ok [[tago]]jn. Estis tiam nur [[promenado]]j, [[ĉasado]]j (jes! tiam ankoraŭ ne ekzistis [[Greenpeace]]), [[fiŝkapto]]jn, [[dancado]]j, [[festo]]j kaj Esperanto-kursoj: neniel oni dormis, oni faris [[malico]]n nokte unuj al la aliaj; fine ĉio iris tiel bone, ke la plej juna ektrovis, ke la [[domestro]] havas barbon ne tiel bluan kiel antaŭe, kaj kontraŭe li estas tre honesta kaj riĉa viro.
 
150 684

redaktoj