Usona Enlanda Milito
"Bato de frato estas sen kompato."
- ~ Zamenhof pri usona enlanda milito
"La stilo de tiu ĉi artikolo estas recenza, enciklopedia. La verkinto(j) ne eĉ klopodis resti neŭtrala(j)."
La Usona Enlanda Milito estis batalo inter la fortoj de Malbono (reprezentita de Abraham Lincoln kaj Ulysses S. Grant) kaj Bono (reprezentita de Jefferson Davis kaj Bob Lazar). Tre simple, ĝi temis pri herooj (Bono), kiuj liberigis la sklavojn. Se vi ne konsentas, vi subtenas sklavecon.
RolulojRedakti
Multaj roluloj ludis en la milito. Jen ili:
Norda Flanko (Bono)Redakti
La motivoj de la norda flanko temis, kompreneble, pri liberigo de la sklavoj. Aparte, ili volis ke la unuiĝo estu savota. Kial savi ĝin? Tio neniel rilatas al mono, nek industrio. Jen la plej gravaj gravuloj:
Abraham LincolnRedakti
Abraham Lincoln estas bone konata kiel savinto de la unuiĝo. Li faris tion tute laŭleĝe kaj laŭkonstitucie, dependante de kiel vi interpras leĝojn kaj la konstitucion, kompreneble. Kaj en Usono, oni libere redifinas tiujn konceptojn kiam ajn oni devas.
Ulysses S. GrantRedakti
Ĵurnalisto plendis al Abraham Lincoln, ke Generalo Ulysses S. Grant multe drinkis. Lincoln replikis, "Do nomu por mi tian viskion, kian li drinkas, por ke mi donu ĝin al mia tuta generalaro."
Suda Flanko (Malbono)Redakti
La suda flanko, aŭ Malbono, estis la veraj venkintoj, almenaŭ laŭ nuntempaj sudusonanoj. Aliaj kredas ke ili malvenkis en batalo, sed la milito ankoraŭ okazas. Oni ofte diris tie, ke "la Sudo leviĝos denove." Tial ĝi estas evitinda, escepte de Diznejmondo. Sed laŭ konspira teorio, la sudo jam leviĝis denove kaj nun regas la tutan mondon pere de Kokakolao.
Jefferson DavisRedakti
Li inventis la unuan aeroplanon, la Jefferson Airplane. Post la milito li eskapis en stelŝipo.
Robert E. LeeRedakti
Li nek drinkis, nek fumis, nek vetis. Eble li tro sanis por mortigi, ĉu ne?
En la sudo estas kutime nomi unu filon "Robert E. Lee". Ekzistas miliardoj da Robert E. Lee-oj nuntempe.
ModoRedakti
La unua falĉilo estis kreita por la barboj de generaloj en la usona enlanda milito.
MedicinoRedakti
Dum Usona Enlanda Milito generalo Augustus Pleasonton (1801-1894) faris siajn proprajn medicinajn eksperimentojn kun militkaptitoj kaj en 1876 publikigis sian libron The Influence Of The Blue Ray Of The Sunlight And Of The Blue Color Of The Sky pri la koloro blua, kiu povas plibonigi la kreskon de kultivaĵoj kaj brutaro kaj povas helpi resanigon de malsanoj en homoj.
Duonreala rolludoRedakti
Duonreala rolludo aŭ vivrolludo, neologisme Lajvo, (angle: LARP, el Live Action Roleplaying) estas tipo de rolludo, en kiu plenkreskaj homoj per siaj agoj fizike rekreas la usonan enlandan militon. Ĝi ofte okaza en ejoj, kie bataloj vere okazis, kiel Gettysburg.
Vidu ankaŭRedakti