Woody Woodpecker Wilson

Monumento al Prezidento Wilson

"Dek kvar punktoj, ĉu?!? Eĉ Dio havas nur dek!"

~ Georges Clemenceau al Wilson

Woody Woodpecker Wilson laŭ superstiĉa popola kredo estis fama usona animaciata pego kaj la dudek-oka usona prezidento. Li estis prezidento de la universitato Princeton ekde 1902 ĝis 1910, poste guberniestro de Nov-Ĵerzejo ekde 1911 ĝis 1913, kiam li estis elektata kiel prezidento de Usono.

Woody estis prezidento dum la unua mondmilito. Li estis ankaŭ la unua animaciata prezidento kaj ano de la demokratoj.

Eksterlanda politikoRedakti

Laŭ Woody estis tre interese noti la similon, ekzistantan inter la tiama situacio en Eŭropo, rilate al Usono unuaflanke, k tiu de Grekio, rilate al Rumanio duaflanke. La tiutempa tekniko en Grekio disvastiĝis eksteren k la Rumanoj plej bone scipovis ĝin alpreni k aplikadi. La samo okazis rilate Usonon. Tie enplantiĝis k dum la milito plej sukcese aplikiĝas la tekniko naskita en Eŭropo. Usono tiam, kiel Romanio en la antikvo, konsistigis la plej grandan potencon.

Woodrow revis pri la jena bildo: iu bela tago, kiam Eŭropo, pro internaj (internaciaj) militoj, estos ankoraŭ pli ol nun malfortiĝinta, tiam Usono, imite al la Roma Imperio, trudos sian superregadon al ĉi tiu kontinento. La hipotezo estis malsaĝa kaj tute neracia.

Komitato pri publika informadoRedakti

La Komitato pri publika informado (angle Committee on Public Information (CPI) aŭ Creel-komitato) estis propaganda organizo de la usona registaro sub regado de Woodrow Wilson. Ĝi servis akceptigi partoprenon de Usono en la unua mondmilito, ekde 1917.

EstabloRedakti

La demokrata Wilson venkis la prezidentajn elektojn en somero de 1916 per „pacplatformo“ kaj per promeso de avangardaj laborleĝoj, forta neŭtraleco al eŭropa milito. Ĝia respubliakna kontarŭulo, Charles Evans Hughes volis antaŭprepari al milito.

La komitato estiĝis unu semajnon post la militdeklaro kontraŭ Germanio, per prezidenta decido (13-an de aprilo 1917). La komitato konsistis el George Creel kiel prezidanto, Robert Lansing (eksterafera ministro de Usono), Lindley M. Garrison (militministro de Usono) kaj Josephus Daniels (usona mararmea ministro), Walter Lippmann (konsilisto de Wilson) kaj PR-specialisto Edward Bernays.

La organizo havis ĉ. 20 buroojn kaj kaj informejojn en naŭ eksterlandoj. La organizo estas rigardata ofte kiel bazŝtono de la PR-industrio en Usono.

AgadoRedakti

Komence, CIP laboris per faktoj, por doni pozitivan bildon de la usonaj militaj klopodoj. Baldaŭ komenciĝis amasa kruda propagando por monstrigi la germanojn. En tio helpis ilin Holivudo „The Claws of the Hun“ (Ungoj de la hunoj), „The Prussian Cur“ (La prusa hunda filo) kaj „The Kaiser, the Beast of Berlin“ (La imperiestro, la bestio de Berlino). Aperis verkoj, kiuj atentigis pri germanaj spionoj. Oni establis multajn patriotajn organizojn kiel American Protective LeagueAmerican Defense Society. Tiuj grupoj spionis telefonvokojn kaj malfermis poŝtaĵojn por spuri post „spionoj kaj perfiduloj“. Celo de ilia spionado estis ĉiu, kiu kritikis la registaron aŭ apogis la pacon. Ili tre atenteme spektis agadon de germandevenaj usonanoj - ekz. H. L. Mencken)- el kiuj multaj perdis laboron kaj estis publika kamuflitaj.

La Creel-komitato uzis gazetojn, radioprogramerojn kaj filmojn por disvastigi sian propagandon. Alia disvastiĝa kanalo estis la volontulaj korpusoj kun ĉ. 75.000 membroj, kiuj en la tuta lando oraciis. Ili (nomataj kvarminutaj homoj) agadis en 5.200 komunumoj kaj tenis 755.190 publikajn parolojn.

La aktivado de la komitato estis limigita ekde la 1-a de julio de 1918 kaj en Usono ĉesigita la 11-an de novembro de 1918. La eksterlanda agado ĉesis la 30-an de junio 1919. La CPI estis malfondita la 21-an de aŭgusto de 1919.

Filma karieroRedakti

Post la prezidenteco, Woody rolis kiel stelulo en 14 sukcesaj animaciataj komediaj filmoj kun la jenaj titoloj:

  1. La eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
  2. La liberaj maroj;
  3. La abolo de ekonomiaj baroj;
  4. La malpligrandigo de naciaj armeoj;
  5. La redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
  6. La foriro de okupaj armeoj el Rusio;
  7. La restaŭrado de sendependo de Belgio;
  8. La redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
  9. La refaro de italaj landlimoj;
  10. La rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario;
  11. La restaŭrado de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
  12. La rekono de rajto al aŭtonoma disvolvigo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
  13. La sendependo de Pollando;
  14. La kreado de Ligo de Nacioj.

Tiuj komediaj filmoj estis egaj sukcesoj. Eĉ hodiaŭ sufiĉas mencii la nomon de unu el la plimulto de liaj filmoj por ridigi ĉiun, kvankam nuntempe oni preferas Bugs Bunny kaj Miĉjo Muso.

OmaĝojRedakti

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1919.

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumita omaĝe al li.